projekto funda espo (vidu plian tekston ie en tiu pagho, la sono ne funkcios)
TRANSCRIPT
Ĉu vi iam tralegisla Fundamenton de Esperantola verkojn de Zamenhof
kaj pripensis pri ili ?
Kia estas “la Fundamento de Esperanto” :leĝdona aŭ konsildona ?
Ĉu oni fakte bezonas “fundamenton” ? Ĉu ne estas pli bone esti “liberaj” kaj lasi la lingvon al “natura evoluado” ?
Antaŭparolo
Atentu: post la fino de ĉi tiu prezentado (ekde glitbildo 30) troviĝas rimarkoj: parolaĵoj samtempaj al la glitbildoj kaj aliaj
informoj. Presigu ilin kaj legu ilin sekvante la glitbildojn.
1
Antaŭparolo
“Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadikaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos
kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontajne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj,
—estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo:la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla
kaj neniam ŝanĝebla Fundamento de la lingvo.“
L.L. Zamenhof, Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
2
Rimarku bone: Tiu, kiu parolas, kompreneble ne estas Zamenhof. Tamen, imagu, ke vi aŭdas Zamenhofon mem! Imagu, ke tio estas perdita enregistrado de la voĉo de nia kara majstro. Kia emocio, ĉu ne? Tiel, ne nur legante, tamen aŭdante lin, oni pli intense sentas la forton de liaj vortoj kaj pensoj, kiam oni sentas, ke li vivas. Do, ke ni vivigu la verkojn de Zamenhof, tra sentoplenaj kaj konsciaj tralegadoj, renovigitaj bildplenaj prezentadoj, legaĵoj kaj aliaj materialoj, ĉar tio estas la verkaro de Zamenhof: la vivo aŭ vivesenco mem de Esperanto.
Temas pri dokumentoj (tekstoj) kiel bazo porla lernado, uzado kaj instruado de esperantotre proksime sekvante la Fundamenton kaj
la ceterajn verkojn de Zamenhof
Tiuj dokumentoj (tekstoj) celas ian metodologion aŭ direktigilojn,aplikotajn → al kursoj por komencantoj
→ al la kursenhavaj gvidlinioj por la fundamenta kaj mezgrada lerneja instruado.
Projekto “Fundamenta Esperanto”
3
geocities.yahoo.com.br/esperanto_uberlandia
Projekto “Fundamenta Esperanto”
Se la celo de esperanto estas la interkomunikiĝo inter la popoloj
1- Motivado
—klara kaj simpla, esprimpova tamen logika, kaj do ekonomia kaj efika—,kaj, se laŭ la enhavo gramatika, vortara kaj la stilo antaŭviditaj en la “Fundamento de Esperanto” kaj
modele uzitaj de Zamenhof en liaj verkoj, oni sukcesas la komunikadon de nuancoj de pensoj, de sentoj, historiajn priskribojn, sciencajn raportojn, ktp.
—kiel pruvite de la tradukaĵoj kaj originalaĵoj de Zamenhof kaj de la unuaj klasikuloj (Grabowski, Kabe, Lidia Zamenhof kaj aliaj)—
do tiu gramatiko, vortaro kaj stilo ne estas malsufiĉaj, nek primitivaj, nek arĥaikaj, tamen la esprimo mem de la celo de lingvo internacia, kiu estas, kiel ĉi malsube dirite, la interkomunikiĝo inter la popoloj
—klara kaj simpla, esprimpova tamen logika, kaj do ekonomia kaj efika—, je la atingebleco de ĉiuj tavoloj de la socio.
4
Projekto “Fundamenta Esperanto”
2- Baza “principo” de la Projekto
Instigado al la → kritika studadode la verkoj de Zamenhof en la originaloj
kaj → ilia aplikado en la lernadon, de la lingvo. uzadon kaj instruadon
geocities.yahoo.com.br/esperanto_uberlandia
5
Projekto “Fundamenta Esperanto”
2- Baza “principo” de la Projekto
Do, kion fari ? Sekvi Zamenhofon(komence: almenaŭ tralegi liajn verkojn)
Kion uzi ? La verkojn de Zamenhof en la originaloj kaj de la klasikuloj, kiuj sekvis lin
Kiel uzi ilin ? Kritike studante, kaj aplikante ilin al la lernado, uzado kaj instruado
Kie ili troviĝas ? En “fundamentaj”, “komplementaj” kaj “helpaj” verkoj(arbitra enklasigo, sekve klarigita)
Kial fari ĉi tion ? (sekvas)
6
ke la lingvo internaciaesperanto estas rezulto de la genio de Zamenhof, estas lia kreaĵo,
1 Ni devas konsciiĝi pri tio,
Projekto “Fundamenta Esperanto”
3- Kial t io? Pravigo de la “fundamenta esperanto”
Ni pripensu pri la jenaj rezonadoj:
Andersen —Fabeloj—
Fundamenta Krestomatio
klopodita ekde jarcentoj de diversaj (aliaj) geniuloj de la Homaro,tamen plej perfekte ellaborita de la lingva genio de Zamenhof,
kiu difinis kio estas kaj kiel funkcias internacia lingvo.
La geniulo estas Zamenhof,lia kreaĵo estas difinita en la Fundamento kaj en liaj ceteraj verkoj.
7
Projekto “Fundamenta Esperanto”
3- Kial t io? Pravigo de la “fundamenta esperanto”
2 Nek Descartes, nek Leibnitz, nek aliaj grandaj geniulojsukcesis fari tion, kion Zamenhof faris:ellabori kaj starigi internacian lingvon
kompletan kaj funkciantan, inklude kun ĝia popolo (la esperantistoj).
Tio estas, ne estas iu ajn “Iuulo”,kiu “plibonigos”, “disvolvigos” “evoluigos” esperanton,
ĉar esperanto ne estas projekto,ĝi estas tute plena lingvo, tute funkcianta kaj treege riĉa,
neegalebla ene de ĝia “fleksebla kapablo” de esprimo, kun simpleco, reguleco kaj logikeco.
8
1 La geniulo estas Zamenhof,lia kreaĵo estas difinita en la Fundamento kaj en liaj ceteraj verkoj.
2 Esperanto ne estas projekto,
ĝi estas tute plena lingvo, tute funkcianta kaj treege riĉa.
Projekto “Fundamenta Esperanto”
3- Kial t io? Pravigo de la “fundamenta esperanto”
Du unuaj rezonadoj —konsciiĝo pri esperanto— :
9
Projekto “Fundamenta Esperanto”
3- Kial t io? Pravigo de la “fundamenta esperanto”
3 Eĉ se treege dediĉitaj,multaj esperantistoj ne perfekte komprenis la esencon de esperanto,
la grandecon de ĝia eksterŝajna simpleco,kaj inkliniĝis al la modeloj de siaj kulturaj kaj lingvaj medioj
(niaj naciaj lingvoj, komplikaj kaj tre malmulte efikaj).
Do, nia sinteno ne devas estila kompilado de novaĵoj kaj proponoj por “plibonigo”, tra la tempoj,
tamen la serĉado en la originala fonto—Zamenhof kaj la klasikuloj, riĉega kaj neegalebla fonto—
de la “senmikslingvo” kaj de la solvo de niaj diversaj lingvaj problemoj. 10
Projekto “Fundamenta Esperanto”
3- Kial t io? Pravigo de la “fundamenta esperanto”
4 Tiel, kiel neniu “refaras” la verkojnde Descartes, de Leibnitz, aŭ de aliaj grandaj geniuloj
—nur alia samalteca aŭ plialteca geniulo antaŭeniras la aferon—ke prezentu sin la geniulo, kiu plibonigos/evoluigos esperanton!
Do, ke ni valorigu Zamenhofon,iu el la grandaj geniuloj de la Homaro,
kaj ni studu serioze, sisteme kaj profunde l ian verkaron,kaj ni forlasu tiajn infanemajn pretendemojn, ke,
ŝanĝante tiun aŭ alian detalon en la lingvo—aŭ, kio estas ankoraŭ pli malbone, centojn da ili—
ni povos iel “plibonigi”/“evoluigi” esperanton. 11
4 Ke ni valorigu Zamenhofon,iu el la grandaj geniuloj de la Homaro, kaj ni forlasu tiajn pretendemojn, ke,
ŝanĝante tiun aŭ alian detalon en la lingvo,ni povos iel “plibonigi”/“evoluigi” esperanton.
3 Ke ni serĉu en la originala fonto—Zamenhof kaj la klasikuloj, riĉega kaj neegalebla fonto—
la “senmikslingvon” kaj la solvon de niaj diversaj lingvaj problemoj.
Projekto “Fundamenta Esperanto”
3- Kial t io? Pravigo de la “fundamenta esperanto”
Du lastaj rezonadoj —sinteno rilate al esperanto— :
12
3 Ke ni serĉu en la originala fonto—Zamenhof kaj la klasikuloj, riĉega kaj ne egalebla fonto—
la “senmikslingvon” kaj la solvon de niaj diversaj lingvaj problemoj. 4 Ke ni valorigu Zamenhofon, iu el la grandaj geniuloj de la Homaro,
kaj ni forlasu tiajn pretendemojn, ke,ŝanĝante tiun aŭ alian detalon en la lingvo,
ni povos iel “plibonigi”/“evoluigi” esperanton.
1 La genio estas Zamenhof,lia kreaĵo estas difinita en la Fundamento kaj en liaj ceteraj verkoj.
2 Esperanto ne estas projekto,ĝi estas tute plena lingvo, tute funkcianta kaj treege riĉa.
Resume:
Projekto “Fundamenta Esperanto”
3- Kial t io? Pravigo de la “fundamenta esperanto”
13
“Fundamentaj verkoj”:
(a) “kerno” de esperanto Fundamento de Esperanto Deklaracio de Bulonjo-sur-maro Lingvaj Respondoj
(b) “zamenhofa senmikslingvo” ceteraj verkoj de Zamenhof
aŭ sub lia revidado/superrigardo
Projekto “Fundamenta Esperanto”
4- Bibl iografia konsistigo de esperanto
”leĝo”
(arbitra enklasigo, bazita sur konceptoj de nebula/difuza logiko)
lingvaj konsiloj ”kontrakto”
”unuecigaj modeloj”
14
“Komplementaj kaj helpaj verkoj”:
(a) “Komplementaj verkoj” vortaroj kaj gramatikoj literaturaj verkoj (periodaĵoj,
romanoj, fakaĵoj)
(b) “Helpaj verkoj” didaktikaj libroj
Projekto “Fundamenta Esperanto”
4- Bibliografia konsist igo de esperanto
“senmikslingvo”*
(inter ili, la klasikuloj, kiuj sekvis Zamenhofon)
*: kiam ili sekvas la fundamentajn verkojn (por la lernado de esperanto)
15
GHENERALA ENKLASIGO DE LA VERKARO DE ZAMENHOF rilate al enhavoj pri lingvo, movado,
kaj al la grado de aparteneco de tiuj enhavoj al esperanto (kiel lingvo) kaj al Zamenhof (kiel individuo)
Grado de aparteneco de la enhavoj
ENHAVOJ kaj Verkoj
al Esperanto (kiel lingvo, kun
karakterigiloj celantaj la
kolektivecon)
al Zamenhof (kiel individuo,
kun privataj uzadoj kaj ideoj)
LINGVO MOVADO Fundamento de Esperanto0
Lingvaj Respondoj1
Deklaracio de Bulonjo-sur-
maro2
Tradukoj3
Artikoloj3 Korespondado3
0, 1, 2: “kerno” de esperanto 3, 5: “zamenhofa senmikslingvo” 4: kelkaj malmultaj uzad-apartajhoj de Zamenhof
dank’ al4 (=danke al) unu4 (= nedifinita artikolo au ‘iu’) halt’4 (= haltu)
Centra Asocio5 Homaranismo5
100% esperanto
0% esperanto
0% Zamenhof
100% Zamenhof
( ):
Projekto “Fundamenta Esperanto”
0
zamenhofa
aliula
1 2 5
-Apartajhoj
4
-Kerno deesperanto
-Senmikslingvo:
(5)
3
16
Desegna representado de la enklasigo de
verkoj zamenhofaj kaj aliulaj
Projekto “Fundamenta Esperanto”
5- Praktikado de “Fundamenta Esperanto”
“Fundamentaj verkoj”: Fundamento de Esperanto Deklaracio de Bulonjo-sur-maro Lingvaj Respondoj ceteraj verkoj de Zamenhof aŭ sub l ia revidado/superrigardo Fund-a Krestomatio, Fabeloj de
Andersen, Romanoj (kompletaj
aŭ en partoj), art ikoloj/tezoj/ paroladoj de Zamenhof
nepre necese ili devas esti sisteme: - intermetitaj al/intermiksitaj al/ referencitaj de ĉiuj kursoj
kaj- tralaboritaj
Ekzemplaro: (sekvas)
17
Projekto “Fundamenta Esperanto”
5- Prakt ikado de “Fundamenta Esperanto”
Ekzemplo 1: referenco/mencio pri la Fundamento
en lernlibreto por infanoj
18
19
Projekto “Fundamenta Esperanto”
5- Prakt ikado de “Fundamenta Esperanto”
Ekzemplo 2: Antaŭparolo de la Fundamento kun originalo kaj traduko flank-al-flankaj aldone kelkaj finaj rimarkoj ĝi povas esti uzata en: - kursoj por komencantoj (portugale)
- antaŭenigaj kursoj (esper-e kaj portugale)
20
Projekto “Fundamenta Esperanto”
5- Prakt ikado de “Fundamenta Esperanto”
Ekzemplo 3: Fabelo de Andersen: Malbela Anasido
originala teksto netuŝita traduko (didaktika) vortlisto podetala vortstudado la vorto kaj la frazo
21
22
Projekto “Fundamenta Esperanto”
5- Prakt ikado de “Fundamenta Esperanto”
Ekzemplo 4: Tekstoj el la Fundamenta Krestomatio
originala teksto netuŝita traduko (didaktika) podetala vortstudado
23
Ekzistas misprononcado ĉi tie: instruistulo. Tamen, pere de tiu parolata teksteto mi volas elstarigi tion, ke oni devas doni al lernantoj ankaŭ aŭdmaterialon, ĉar tio estas fakte bezonata de kelkaj kaj ŝatata de la plejmulto.
Projekto “Fundamenta Esperanto”
6- Pri Abundegaj Vortaroj kaj Gramatikoj
Multaj nuntempaj verkistoj kaj vortarojimportas tro da vortoj de la angla aŭ franca lingvo.
Tamen ni devas montri, ke proponita radikopovas esti trovata en diversaj lingvoj.
Aliaj kriterioj: vidu Lingvajn Respondojn kaj Plenan Verkaron.
Gramatikaj konstruoj: simila situacio, kun multe da novaĵoj ne-fundamentaj aŭ kontraŭ-fundamentaj.(ĉiuj fakte senutilaj, ĉar la 16 reguloj de la Plena Gramatiko estas tute sufiĉaj)
24
6- Pri Abundegaj Vortaroj kaj Gramatikoj
Projekto “Fundamenta Esperanto”
Kio okazas?La jeno: multaj esperantistoj (precipe verkistoj) havas, kiel "idealan modelon", siajn proprajn lingvojn, kaj ili serĉas transpasi tiun "modelon" en esperanton, tra la "riĉigo" (t.e., komplikigo) de la vortaro kaj gramatiko.
La restantoj (ne-verkistoj), sekvante kutimojn de la naciajlingvoj, kiam vidas grandvoluman vortaron aŭ gramatikon, emasvalorigi tiajn verkojn nur pro ilia volumo, pro ilia ekstera aspekto.
La “spirito” de esperanto estas difinata en la kerno de esperanto—kaj modele aplikata en la zamenhofa senmikslingvo—,ĉiam serĉante simplecon, regulecon, logikecon —ne absolutan!—, kaj plie kun intensa laboro en la uzado de fundamentaj vorteroj,de kunmetaĵoj el ĉi tiuj, kaj de novaj radikoj vere internaciaj kaj/aŭ necesaj.
Tamen, en multegaj okazoj tiuj pezaĉaj verkoj tute foriras de la “spirito” de esperanto, kelkfoje sugestante regulojn aŭ vortojn strangajn, komplikajn, aŭ eĉ fronte kontraŭaj al la Fundamento.
25
6- Pri Abundegaj Vortaroj kaj Gramatikoj
Projekto “Fundamenta Esperanto”
Do, kion efektive fari por akiri “fundamentan esperanton”:
Fundamento de Esperanto Deklaracio de Bulonjo-sur-maro Lingvaj Respondoj Fundamenta Krestomatio Proverbaro Esperanto Fabeloj de Andersen Malnova Testamento Hamleto Georgo Dandin Ifigenio en Ta?rido La Batalo de l’ vivo La Rabeno de Ba?ara? La Gimnazio La Rabistoj La Revizoro Marta
1-e: Uzi kiel ĉefajn referencojn la verkojn de Zamenhof:la Fundamenton, la Lingvajn Respondojn, la FundamentanKrestomation, la Fabelojn de Andersen, ...,kiel ekzemplo de uzadoj gramatika, vortara kaj stila.
2-e: Uzi komplementajn referencojn forte l igitajn al la ĉefajn:La Tutan Esperanton, Esperanto sem Mestre, Plenan Vortaronkaj la klasikuloj (Grabowski, Kabe, Lidja Zamenhof kaj aliaj).
Fundamento de Esperanto Deklaracio de Bulonjo-sur-maro Lingvaj Respondoj Fundamenta Krestomatio Proverbaro Esperanto Fabeloj de Andersen Malnova Testamento Hamleto Georgo Dandin Ifigenio en Ta?rido La Batalo de l’ vivo La Rabeno de Ba?ara? La Gimnazio La Rabistoj La Revizoro Marta
3-e: Nur post “dresiĝado” en la uzado de tiu fundamenta biblio- grafio, oni povos alpaŝi al la pezaĉuloj (PIV, Afonso Costa),precipe por kompreni aŭtorojn, kiuj malproksimiĝis de la Fundamento.
Fundamento de Esperanto Deklaracio de Bulonjo-sur-maro Lingvaj Respondoj Fundamenta Krestomatio Proverbaro Esperanto Fabeloj de Andersen Malnova Testamento Hamleto Georgo Dandin Ifigenio en Ta?rido La Batalo de l’ vivo La Rabeno de Ba?ara? La Gimnazio La Rabistoj La Revizoro Marta
26
geocities.yahoo.com.br/esperanto_uberlandia
Projekto “Fundamenta Esperanto”
Konkludo
Tiu estas komencanta projekto, tamen necesa pro:- plinombriĝo de kursoj kaj didaktikaj libroj ->
- konsiderinda kvanto da ŝanĝadoj/plivastigadojenmetitaj en la lingvon de diversaj aŭtoroj,senzorge sekvataj de multaj esperantistoj.
- videbla “malkonektiĝado” inter la nunaj esperantistoj kaj la fundamentaj verkoj de Zamenhof.
- ne parolante pri la unuaj klasikuloj, multfoje forgesitaj —kiam ne enklasigitaj kiel arĥaikaj kaj primitivaj—.
-> neceso de ia metodologio aŭ direktigiloj por kursoj por komencantoj, aŭ eĉ gvidlinioj por la instruado de la lingvo je baza kaj meza lernniveloj.
27
Laŭ fina analizo,la lernado, uzado kaj instruadode la “fundamenta esperanto” estas grava pro tio,ke ni ne konstruu novajn dialektojn, novajn “babelojn”sur la grundmuroj de esperanto.
Projekto “Fundamenta Esperanto”
Konkludo
geocities.yahoo.com.br/esperanto_uberlandia
28
Projekto “Fundamenta Esperanto”
FINO
Mi dankas vian atenton!
Mi klopodis t iom, kiom eble, kontroli la vortojn/uzadojn ene de ĉi t iu prezentado, uzante precipe la Plenan Vortaron de Grosjean-Maupin.
Mi kut ime uzas: • precipe vortojn fundamentajn (de la Universala Vortaro) solajn aŭ kun prefiksoj/sufiksoj — pafi , t imo, revi, doni, amo, multo; paf i lego, t imego, revanta, elreviĝo, eldono, aldono, malamo, malmulte ktp.— ; • multajn kunmetaĵojn el ĉi t iuj vortoj, kiuj konsist igas sisteman ekonomian vortriĉecon de la l ingvo —piedir i, ĉeesti, apudesti ktp.—; kaj ankaŭ • kelkajn neologismojn vere bezonatajn: unue t iujn de la aldonoj de la Lingva Komitato de UEA (nune Akademio de Esperanto), due t iujn zamenhofajn, kaj tr ie neologismojn el al iaj fontoj (vere internaciaj, se mi povas t ion konstat i). La gramatiko estas str ikte fundamenta.
Se vi r imarkis ion kontraŭ-fundamentan, bonvolu kontakti min:
La materialo montri ta ĉi t ie troviĝos en la paĝaro de Societo Esperantista de Minaso: www.esperanto-
mg.org.br 29
Rimarkoj (parola ĵoj samtempaj al la glitbildoj kaj aliaj informoj):[presigu la ĉi-suban tekston kaj legu/uzu ghin sekvante la glitbildojn, kaj do vi havos plej bonan ideon pri la fakta
parolado]
• Antaŭ ol komenci, antaŭ ol iri al glitbildo 1 (la numero de la glitbildo esta en la subdekstra parto de la paĝo; ĉi tiu estas glitbildo 30):
-Pensu pri tio: kiuj libroj estas viaj gvidantoj en la lernado/uzado de esperanto? Nomu ilin: 1) ..., 2) ... (lerno-librojn, gramatikojn, vortarojn)
-Ĉu vi scias, ĉu ili sekvas la “Fundamenton de Esperanto”? Kiel vi povas scii tion? (Ekzempla respondo: -Pere de bona konado pri la enhavo de la Fundamento)
[parenteze: Vi scias, kio estas la “Fundamento de Esperanto”, ĉu ne? Kio estas ĝi? (Ekzemplaj respondoj: -La sekvinda bazo de nia lingvo kaj movado. -La “leĝo”, kiun ni devas sekvi por ke ni ĉiuj komprenu iuj la aliajn.)]
• Iru al glitbildo 1 [Antaŭparolo]: a) legu la unuan teksteron (la tekston post la unua oranĝkolora bul-markilo):-Ekzempla (nemulte pripensa) respondo por “Ĉu vi iam tralegis ... elpripensis pri ili?”: -Ke la gravuloj, la verkistoj pensu,
mi sekvos ilin! [parenteze: Kiuj nome estas la verkoj de Zamenhof? Pri kio pritraktas ĉiu el ili? (Respondo: Iomete pri tio en glitbildoj 14 kaj 16]
b) legu la duan teksteron (post la dua oranĝkolora bul-markilo):-Se leĝdona, do oni devas sekvi ĝin-Se konsildona, do kelkfoje oni sekvas ĝin, kelkfoje oni sekvas aliulajn verkojn (pli modernajn, pli kompletajn) (!!! ->) [-> parenteze: tiu lasta tute ne estas la opinio de ĉi tiu projekto!!!]c) legu la trian teksteron (post la tria oranĝkolora bul-markilo):-Aŭdu/legu nun iun opinion pri tio (ĉu oni fakte bezonas fundamenton) -> iru al glitbildo 2
• Legu/aŭdu glitbildon 2 [antaŭparolo]. Komento:-tiuj estas la unuaj vortoj de la Fundamento de Esperanto, vortoj de Zamenhof.-Ili estas gravegaj kaj validegaj-Pensante pri tiuj vortoj, mi proponas la projekton “Fundamenta Esperanto” 30
• Iru al glitbildo 3 [Projekto Fundam-a Esp-o]. Legu ĉion. Komento:-Do, la projekto ne estas simpla “altrudo” de la Fundamento, kontraŭe al la “libera volo” de la esperantistoj, tamen
temas pri necesa komuna bazo por komencantoj kaj por la baza/mezgrada instruado (en publikaj/privataj lernejoj)
• Antaŭ ol glitbildo 4:-Nun mi devas demandi al vi: Nuntempaj? aŭ kontraŭe, eksmodaj?
Kiaj estas (laŭ via opinio) la verkoj de Zamenhof?: Neanstataŭeblaj? aŭ kontraŭe, ne plu bezonataj?
-Mia persona opinio esta tia: (iru al glitbildo 4)
• Glitbildo 4 [Motivado]. a) Klaku/premu butonon unufoje, dufoje -> Montrado de bildo de infanoj kaj de nigra tabulo (a b c ĉ)-Tiu estas klaso kie mi lernigis esperanton, en Uberlândia-MG, en lernejo por nepagpovaj infanoj (por ke ili faru
plifortigan lernadon, post la publika lernejo) (vidu ĉe la interreta adreso: geocities.yahoo.com.br/esperanto_uberlandia)
-Dum la farado de lernmaterialo por la klasoj, aperis la jena problemo (nenova por mi) : en la muziko “viva fiŝo”, kiun ili tre ŝatas, aperas la linio: “ja sen via kortenero”. Kiel instrui la vorton “kortenero”? Ĉu temas pri ero, kiun oni tenas en la koro? Tute ne. Temas pri kunmetaĵo uzante fundamentan vorton ("koro") kaj neologismon ("tenero"). Tiu lasta estas tuta vorto (“tenero”), kiu signifas “karesemo”. En tiaj situacioj, kiam novaĵoj enmetitaj de diversaj verkistoj ne estas tute konformaj al la Fundamento, aŭ estas malfacile klarigeblaj por komencantoj, mi decidis sekvi plej proksime la Fundamenton de Esperanto, kaj reveni al ĝi kiam necese (en la citita muziko, uzi la vorton "karesemo" anstataŭ "kortenero"). Tamen, por fari tion, mi devis iom pene serĉi la originalajn verkojn de Zamenhof, kaj tiam rimarkis, ke oni multe forgesis la originalajn ideojn kaj verkojn de Zamenhof, kaj ankaŭ la unuajn klasikulojn. El tio, mi faris la jenan rezonadon (la vortoj estas miaj): (sekvas montrado de la teksto).
b) Klaku/premu trifoje, kvarfoje, ktp -> Montrado de la teksto (motivado), linio post linio.
• Iru al glitbildo 5 [Baza principo]. a) Klaku/premu unufoje: Tabulo ĉe placo Zamenhof, en Uberlândia, provinco de Minas-Gerajso, Brazilo, kie mi naskiĝis kaj plilonge loĝis [legu: Placo Lazaro Ludoviko Zamenhof, la kreinto de la lingvo esperanto, kvartalo Osvaldo Resende]; b) Klaku/premu dufoje: Miksita klaso de esperanto, en Spiritisma Centro (Uberlândia); c) Klaku/premu trifoje: Klaso en publika provinca lernejo "Messias Pedreiro" (Uberlândia), kie mi prezentis projekton "Esperanto Fundamenta en la Lernejo", tiam ligita al la projekto KORE de UEA. La
31
projekto estis bone akceptita de la lernejestrino. d) Klaku/premu kvarfoje: legu la tekston. [Vidu la bildojn ankaŭ ĉe la interreta adreso: geocities.yahoo.com.br/esperanto_uberlandia.]
• Iru al glitbildo 6 [baza principo] (sen rimarkinda flankparolado)• Antaŭ ol glitbildo 7:- Ĉu vi pensas, ke mi pravas? Por pravigi min, mi montros al vi “densan”, “pezan” rezonadon, kiun vi devas atente sekvi
(kune legi kaj pripensi)
• Iru al glitbildo 7 [Pravigo], klaku/premu unufoje, dufoje ktp, kaj atente legu linion post linio (sen rimarkinda flankparolado)
• Iru al glitbildo 8 [pravigo], klaku/premu fojfoje kaj atente legu linion post linio. Komento post la lasta linio:-La “fleksebla kapablo” de esperanto venas de la formado de vortoj uzante radikojn, prefiksojn kaj sufiksojn, kontraste al
la naciaj lingvoj, kiuj havas “rigidan kapablon”, tio estas, ili havas grandegan vorttrezoron, sed ne sisteman, kelkfoje tute ne logikan, kiu devigas nin memorigi grandegan kvanton da vortoj, kiuj estis iam faritaj de verkistoj, sed ni, uzantoj, fakte ne povas “fari” vortojn en niaj lingvoj, kiel ni povas en esperanto (do esperanto estas fleksebla, kaj la naciaj, rigidaj). Tio fleksebla kapablo estas atingita pere de la kunmetaĵoj (eldono, aldono, apudesti, piediri), gravega sistema rimedo de nia internacia lingo por riĉigi la vortaron, kiu rezultas riĉecon kvalite kaj kvante similan al tiu de niaj naciaj lingvoj. Vidu pli pri tio en la teksto de la projekto mem.
• Iru al glitbildo 9 [pravigo], legu la resumon. Komento:-Do, la solvo de niaj problemoj (esprimaj, tradukaj, k.t.p.) estas en esperanto mem, kiel difinita kaj modele uzita de
Zamenhof, kaj ne en la angla, franca, germana, ktp.
• Iru al glitbildo 10 [pravigo], klaku/premu fojfoje kaj atente legu linion post linio. [parenteze: mi uzas la kunmetaĵon "senmikslingvo" por traduki la portugalan vorton/koncepton "vernáculo", kiu signifas
(portugale, laŭ la vortaro de Caldas Aulete): -(adjektivo) propra de la lando, al kiu io apartenas; patruja, nacia: Senmiksa Lingvo. Figure: korekta, pura, en la parolado kaj skribado; kiu gardas la purecon de la vortoj, frazoj kaj konstruado de la lingvo, sen mikso de fremdaj tipikaĵoj. -(substantivo) la senmiksa nacia lingvo.]
Komentoj post la lasta linio:-Ekzemploj de enmikso de gramatikeroj tipikaj de niaj naciaj (komplikaj) lingvoj:
-Nova/aldona regulo: nomoj de virinoj finiĝas per –a.
32
Kio estas tio? De kio/kie tio devenas? Kion tio signifas? Ĉu ni devas ŝanĝi la tutan lingvon, por ke nomoj de virinoj finiĝu per –a? Kvankam uzita de Zamenhof en nomoj de la Biblio, la ĝeneraligon de tio ne estas pravigebla. Kaj kiam nomoj de virinoj, ekzemple el la ĉina, ne finiĝas per –a, ĉu oni devas ŝanĝi ilin? Ĉar la finaĵo tipika de la adjektivoj estas regule -a, ĉu oni devas fuŝi la tutan sistemon de la lingvo, enmiksante la ĉi-malsuban “novan” regulon? Kial fari tion? Laŭ mi, tio estas vera frenezaĵo (tamen ĝi estas proponita de mondfama esperantisto).
-Nova/aldona regulo: malfermita (´)/fermita (^) prononco de “e” kaj “o”, laŭ la silabo estas fermita (finiĝas per konsono)/malfermita (finiĝas per la vokalo mem): éspêrantô éstas la lingvô pór la móndô.
Kial tio? De kio/kie tio devenas? Kelkaj lingvoj/regionaj paroladoj prezentas tiun sistemon, kiel la portugala de la nordorienta regiono de Brazilo (éspêranto), kaj aliaj tute ne, kiel la portulaga de la resto de Brazilo (êspêranto). Se oni povas paroli portugale sen tiaj (pliaj) komplikaĵoj, kial enmeti tion en esperanton?
-Nova regulo: anstataŭigi la finaĵon –n de la akuzativo per nova prepozicio, “na”: Mi parolas esperanton -> Mi parolas na esperanto. Tiel, oni havus nur prepoziciojn, kaj simpligus la lingvon.
Interesa propono, sed kion tio rezultus en la praktiko? Ĉu oni vere bezonas akuzativon aŭ ne? Tio estas grava demando, kiun jam solvis Zamenhof! Li mem jam decidis, kiam de la afero pri “reformoj”, ke la lingvo estas tia, kia ĝi estas difinita en la Fundamento kaj uzita en liaj modelaj verkoj. Ŝanĝoj povas alporti al neantaŭvideblaj rezultoj, kaj la lingvo tre bone funkcias tiel, kiel ĝi estas.
-Kiel tiuj malgrandaj ĉi-malsubaj novaj/aldonaj reguloj, ekzistas centoj da komplikaĵoj enmiksitaj en la lingvon de multaj esperantistoj (kaj kompilitaj de multaj vortaristoj/gramatikistoj). Sed, ni pensu pri tio: la parolantoj de la angla ne bezonas la gramatikon de la latina, nek de la franca. Sufiĉas ilia propra gramatiko, eĉ se la latinistoj/ francoj pensas, ke la gramatiko de la latina/franca estas “pli bona”, “pli esprimpova”, eĉ “pli ekzakta” ol tiu de la angla (lingvistike oni povas montri, ke ili ne estas). Do, ke ni lasu en paco la gramatikon de esperanto, tian, kian difinis la genio de Zamenhof, kaj ni aplikiĝu al la sistema studado de ĝiaj reguloj, kaj al farado de tradukaĵoj, kiuj estas la celo mem de nia belega, riĉega, potencega lingvo.
• Iru al glitbildo 11 [pravigo], klaku/premu fojfoje kaj atente legu linion post linio. (sen rimarkinda flankparolado)
• Iru al glitbildo 12 [pravigo], legu la resumon. (sen rimarkinda flankparolado)
• Iru al glitbildo 13 [pravigo], legu la resumon. Komento: jen pli ol bonaj motivoj pro la fundamenta esperanto.33
• Antaŭ ol glitbildo 14: Tamen, kie troviĝas la "senmikslingvo" de esperanto? La sekvantaj difinoj (glitbildoj 14, 15 kaj 16) estas miaj personaj kontribuoj al la studado de la "fundamenta esperanto".
• Iru al glitbildo 14 [Bibliografia konsistigo de esp-o], klaku/premu fojfoje kaj legu linion/eron post linio/ero. (sen rimarkinda flankparolado)
• Iru al glitbildo 15 [Bibliografia konsistigo de esp-o], klaku/premu fojfoje kaj legu linion/eron post linio/ero. Pri la bildo: Tiu estas ekzemplo de enmiksado de esperanto en la komunan vivon. Tiun bildon mi trovis meze de kolekto da komputilaj bildoj (en kd), en portugala versio de originale angla bildkolekto.
• Iru al glitbildo 16 [Ghenerala enklasigo], klaku/premu fojfoje kaj legu eron post ero. Komento post la fino: Tiu enklasigo de la verkoj de Zamenhof estas la bazo de multaj eroj en la projekto "Fundamenta Esperanto". Tiu projekto estas finpretigita, kaj estontece aperos en la paĝaro de Societo Esperantista de Minas-Gerajso (SEM) www.esperanto-mg.org.br (mi esperas, ke baldaŭ). Kelkaj diskutoj (apartaj uzoj de Zamenhof) ankoraŭ devas esti pli bone studataj, kaj aperos iom poste.
• Antaŭ ol glitbildo 17: -Nun, kiel efektive fari? Kia estas la praktikado de "fundamenta esperanto"? Ni vidu. [parenteze: ĉiuj sekvontaj materialoj estas elŝuteblaj el la paĝaro de SEM. www.esperanto-mg.org.br. Kelkaj materialoj
tie estos baldaŭ, kelkaj devos atendi iom pli da tempoj, sed ĉiuj fine tie estos.• Iru al glitbildo 17 [Praktikado de fundam-a esper-o], klaku/premu fojfoje kaj legu parton post parto. Post la lasta
parto: Nun mi montros kelkajn ekzemplojn de intermetado de fundamentaĵoj en kursojn.
• Iru al glitbildo 18 [praktikado de fundam-a esper-o], klaku/premu fojfoje kaj rimarku parton post parto. -Komento dum la glitbildo: Jen lernlibreto, preparita por la lernantoj de la unua foto (glitbildo 4). En la verde enkadrita
parto, mi iom detale referas al la Fundamento. -> iru al glitbildo 19, pligrandigo de la enkadrita parto.
• Glitbildo 19 [praktikado de fundam-a esper-o]. Resume, en la teksto oni referas (portugale) al la poŝta adreso de Brazila Esperanto-Ligo (por pli da informoj, aĉetado de libroj), al tio, ke la Fundamento estas la "oficiala" dokumento de la lingvo, kvazaŭ "konstitucio", sekvinda de ĉiuj esperantistoj, kaj fine al la partoj de la Fundamento (Antaŭparolo, Plena Gramatiko, Ekzercaro, Universala Vortaro). 34
• Iru al glitbildo 20 [praktikado de fundam-a esper-o], klaku/premu fojfoje kaj rimarku parton post parto.- Komento dum la glitbildo: Gravega afero: prezentado de la Antaŭparolo de la Fundamento. Ĉiuj esperantistoj devas
bone koni la enhavon de la Antaŭparolo, kiu resumas la sintenon de la esperantisto antaŭ lia internacia lingvo. Jen tipa prezentado de la "Fundamento", iom detala, por ke la lernanto restu scivolema al pli da informoj, kaj iru mem al la Fundamento ilin serĉi. En la verda enkadraĵoj mi referas al tio, ke oni ĉiam kontrolu la tekston laŭ la originalo, kaj ke, por la esperantisto, la originalo estas lia oficiala dokumento.
• Iru al glitbildo 21 [praktikado de fundam-a esper-o], klaku/premu fojfoje kaj rimarku parton post parto.Komento: Bonegaj por riĉa kaj vere fundamenta lingvo: la Fabeloj de Andersen.[Rilate al la Fabeloj, mi nuntempe havas pretajn nur kelkajn paragrafojn de la Malbela Anasido, sed mi estas laboranta
por pretigi la plej famajn fabelojn por uzado en kursoj.]
• Iru al glitbildo 22 [praktikado de fundam-a esper-o] (daŭrigo de glitb-o 21), klaku/premu fojfoje kaj rimarku parton post parto.
• Iru al glitbildo 23 [praktikado de fundam-a esper-o] (daŭrigo de glitb-o 21), klaku/premu fojfoje kaj rimarku parton post parto.-Komento: Alia grava fonto de nia lingvo: La Fundamenta Krestomatio, vere riĉa, tre diversa, neanstataŭebla (kiel por la
Fabeloj, mi ankaŭ apenaŭ komenci prilabori la Fundamentan Krestomation). Oni nepre devas legi iom el la Fundamenta Krestomatio, por vere senti la lingvon uzatan de parolantoj de diversaj lingvoj, kiuj klopodis esprimiĝi pere de fundamentan esperanton (kvankam la tekstoj estis iomete tuŝitaj de Zamenhof, tio estis ĝuste por konservi iliajn lingvaĵon fundamenta).
• Iru al glitbildo 24 [Abundegaj vortaroj kaj gramatikoj] . -Komento: temas pri kelkaj komentoj pri nuntempaj gramatikoj kaj vortaroj.
-ĝenerala "regulo": se vi devas marŝi kun vortaro kaj gramatiko sub la brako, do tiu lingvo ne estas via! (nek internacia!)-la komplikigoj kompilitaj kaj listigitaj de la nuntempaj vortaroj kaj gramatikoj estas fakte variantoj de esperanto, ne taŭgaj por vere internacia komunikado.-tamen, rimarku, ke oni bezonas multe da laboro por pliampleksigi la vortaron, en la uzado de fundamentaj vorteroj, de kunmetaĵoj el ĉi tiuj, kaj de novaj radikoj vere internaciaj kaj/aŭ necesaj (vidu sekve).
35
• Iru al glitbildo 25 [abundegaj vortaroj kaj gramatikoj]. Kelkaj komentarioj pri nuntempaj gramatikoj kaj vortaroj (daŭrigo).
• Iru al glitbildo 26 [abundegaj vortaroj kaj gramatikoj]. -Komento: Tio estas recepto (sanigpriskribo), kvazaŭ de iu doktoro: kiel/kion fari por havi "fundamentan esperanton"
• Iru al glitbildo 27 [Konkludo]. -Komento: Finfinaj rimarkoj. Pri la bildoj: placo Zamenhof en Uberlândia-MG-Brazilo.
• Iru al glitbildo 28 [konkludo].-Komento: Finfinaj rimarkoj. Pri la bildoj: placo Zamenhof en Uberlândia-MG-Brazilo.
36