l'esperanto $l
TRANSCRIPT
L ' e s p e r a n t oP A G I N A 1 1 M A R / A P R 2 0 1 4
I N F O R M @ D I KOĈu interreto helpos al Esperanto enmerkata mondo?
Daniele Binaghi
Antaŭ 30 jaroj, en la proksimamalproksima Hungario, naskiĝisfirmao, kiu poste multe influadisla esperantistan movadon en tiulando kaj en la aliaj. Ĝia nomoestis (kaj estas) LingvoStudio,kaj la fondinto estis LászlóSzilvási.Tiu malgranda firmao baldaŭ fariĝis la kerno de la BudapeŝtaEsperantoCentro "Eventoj", kajdum ĝia vivo funkciis kiel Esperanta sonstudio, eldonejo, redakcio, kaj organizis IJSn, unu elniaj plej famaj someraj samideanaj renkontiĝoj.En tempo, kiam interreto estis iotute malsama ol tio, kio ĝi estasnun, LingvoStudio kapabliseldoni, dum la 10 jaroj inter 1992kaj 2002, dusemajnan novaĵgazeton "Eventoj", certe la plej oftaEsperantoinformilo. Por pli rapide atingi ĝiajn abonantojn, enpli ol 65 landoj, oni organizis sistemon kun regionaj represaĵoj:la budapeŝta preseja originaloestis sendita per rapida poŝto alPollando, Rusio kaj Litovio, kieoni presis kaj distribuis ĝin alenlandaj abonantoj kun aldonode sia enlanda informilo. Poste,interreto ekfloris. Kaj ĉio ŝanĝiĝis...Kiel rakontas László, "pro laalveninta revolucio en la komunikada teknologio en 2002 ni
fermis la paperan gazetonEventoj, kaj komencis okupiĝipri alia temo, nome pri instruadode Esperanto. Ni elformis profesian lingvolernejon, kie 3lernoĉambroj kun plena ekipopriservas nur Esperantajn celojn.Laŭ kontrakto laboras ĉe ni 46instruistoj. En la tradiciaj, klasĉambraj kursoj lernis ĉe ni pli ol3000 homoj. Oni kredas", lialdonas, "ke ĝi estas la plejgranda tia institucio en Esperantujo". Por tion atingi, kaj protiutempa manko en la merkato detaŭgaj profesinivelaj materialoj,LingvoStudio komencis ellaboriproprajn, novajn instruilojn, kiella pakaĵon "Sukcese ĝis la Eekzameno...", kiu laŭdire estas la
plej ampleksa lernilokompletoen Esperantujo, konsistanta el pliol 10 integraj eroj; tiom bonkvalita ke la ĉefajn elementojn de lainstrupakaĵo uzas kelkaj dekoj dealdonaj instruistoj kaj kursgvidantoj dise en la tuta hungaralando. Kaj, finfine, la lasta ŝtupo:la firmao kreis sian propran, unikan, pagan interretan kurson porhungaroj, konstruita de nulo ĝisB2 (= meza nivelo). Esperantofariĝis merkata varo; ŝajne, sukcesa. Certe, oni devas danki iomal la fakto ke, por ricevi sian diplomon en Hungario, studentojdevas havi ankaŭ ekzamenon priiu lingvo, kaj ĝi ofte povas estiankaŭ Esperanto, do kompreneble temas pri interesita "publi
La iama teamo de Eventoj, kun Szi lvási malantaŭe, flanke de Ivo Lapenna
L ' e s p e r a n t oP A G I N A 1 2 M A R / A P R 2 0 1 4
ko"; sed tio ne sufiĉas: oni bezonas kompreni ke Esperanto povas esti ankaŭ "varo, por kiuvalidas la samaj merkataj leĝojkiel por ĉiu alia varo".László de 1987/88 estas profesiaesperantisto; por li, lia laboroegalas al lia hobio kaj, se li volasmanĝi, la tutan tagon li devasokupiĝi pri Esperanto, kiu vivtenas lin. Ne estas facila tasko:kiel li diras, "funkciigi kaj sukcese gvidi iun Esperantan entreprenon postulas la samanlaboron, sciojn kaj penon kielneesperantistan entreprenon; kajla Esperantomovado mem estastro malgranda por bazi ĝin nursur profitdona principo: samekiel aliaj civilaj movadoj, ankaŭesperantistoj devas baziĝi survolontula agado". Tamen eblas,kaj li estas vivanta ekzemplo detio. Kompreneble, tio ne signifasŝanĝi la sintenon de ordinarajesperantistoj, kiuj kutime aperaskiel pli idealismaj; sed ilia"entuziasmo tamen ne signifasrifuzon de profesinivela agado",kie oni pli bone havu "merkatikecan vidmanieron". "Interretomem estas tre efika helpilo poresperantistoj, sed pro la nova
metodo de komunikado ŝanĝiĝisankaŭ la rolo de Esperantoorganizaĵoj: antaŭe la Esperantoorganizaĵoj – kaj membreco enili – estis bezonataj por haviinformon pri la aktualaj uzeblojde Esperanto: kie kaj kiam okazas Esperantoaranĝoj, informojpri novaj libroj, gazetoj, muzikojktp. Nuntempe ĉiujn tiujninformojn oni povas atingi SENmembreco en ajna formala societo. Do leviĝas la demando:kial membriĝi en Esperantosocietoj kaj asocioj? Ĉu oni entutebezonas Esperantoasociojn, kajse jes, kio estas ilia celo?" Bonademando, verdire; kaj mi jamrenkontis timon pri ebla respondo, kiam mi sugestis ke onipovus enretigi tiun ĉi revuon, kajIEF respondis ke, se la revuoestos legebla en interreto, onidubas ke homoj aniĝus al IEF,kvazaŭ la membriĝo en sia naciaasocio estus nur por ricevi paperan informilon... malnovajpensoj en moderna mondo, kiemultaj jam legas sian ĵurnalonper tabulkomputilo! "Sed la problemo estas tie, kaj por respondition oni devas rigardi la tutanmovadon kiel kompleksan siste
mon, kvazaŭ manaĝero sianentreprenon. Jam en 2008 la gazeto "La Merkato96" de IKEFdemandis en sia artikolo: "Ĉuasocioj bezonas membrojn?" kaj Lu WunschRolshovenverkis artikolon en BerlinaInformilo en 2005 pri la ebla neceso apartigi la por kaj peresperantaj organizaĵojn – laborantaj por disvastigi la lingvonresp. por priservi la jamajn parolantojn. Tre trafa estas lia analoga ekzemplo pri aŭtomobiloj:post la unuaj kelkaj jaroj pleneapartiĝis la produktantaorganizaflanko (fabrikoj) kaj la uzantojde aŭtomobiloj. Iliaj celoj estasmalsamaj, sed ili ne povas ekzisti unu sen la alia... Tute same,kiel esperantistoj. Anstataŭ la ĝisnunaj "amasaj" Esperantoasocioj mi antaŭvidas iliantransformiĝon al malgrandaj sedaktivaj societoj, kiuj membrigosnur tiujn aktivulojn, kiuj partoprenas en la organizado, funkciigado de la Esperantomovado –kaj la aliajn Esperantoparolantojn helpas per diversajservoj, kaj priservas ilin kielklientojn aŭ partnerojn. Anstataŭplenrajtaj (kaj voĉdondevaj)membroj, oni povus ligi la individuojn al lokaj aŭ internaciajasocioj per 'subtena membreco',aŭ 'amika societo' aŭ per similajformacioj, kiuj donas la pozitivan senton aparteni al iu noblacelo kaj komunumo, kajsamtempe tio donas la eblon porpriservado (> kaj ankaŭ por peti financan kontribuadon)".Kaj kio pri la kursoj mem,László? La kvanto da kursoj porlerni Esperanton en interretonuntempe abundas, tamen lanombro de homoj, kiuj aktivasen esperantujo, malgrandiĝas plikaj pli: klubanoj maljuniĝas,kluboj malaperas, kaj ĝi ŝajneestas ne nur loka problemo. Kio
La lerni lo "Sukcese ĝis la E-ekzameno. . . "
L ' e s p e r a n t oP A G I N A 1 3 M A R / A P R 2 0 1 4
okazas? Ĉu esperantistoj forgesas sian komencan entuziasmon?"Jes, sed pri tio kulpas la tradiciamovado mem, kaj ĝiaj gvidantoj.Por tiuj studentoj Esperanto estasunu el la ordinaraj studobjektoj,sed dum la kurso multaj el ilientuziasmiĝas ankaŭ pri la movada flanko. Post la ekzamenotamen forŝiriĝas la sola instruistafadeno kiu ligis ilin al Esperanto,kaj sen pliaj impulsiloj la entuziasmo estingiĝas. Post kelkajmonatoj oni eble gardas bonanimpreson pri Esperanto, sed jamestas tre malfacile mobilizi ilinpartopreni iun ajn movadan aferon".Ĉu vere estas nur problemo deentuziasmo, laŭ vi? "Pli malpli:ĉiu esperantisto – kaj nova kajmalnova – restas en la movadopro iuj personaj avantaĝoj: ĉupro amika societo, ĉu pro favorkondiĉaj feriebloj, ĉu pro ĝuode la plenumita movada pocizio,ktp. Mi opinias, ke la verainterna motivo ĉe ni ĉiuj estas lapersonaj ligoj, la trovita amikakompanio, societo. En la movadorestas nur tiuj personoj, kies bezonoj en tiu kampo estaskontentigitaj. Se tiuj altirfortojrompiĝas, kaj ne plu ligas nin lapozitivaj personaj fadenoj onisimple retiriĝas el la movado..."Kiel reteni ilin, do? Mi memoraske ĉiam, kiam mi renkontis novajn lernantojn, aŭ eblajnlernontojn, mi donis al ili sugeston: trovu en vi mem kialon porlerni la lingvon; povus temi pripoŝtmarkkolektado, aŭ pri vojaĝdeziro, aŭ pri intereso priislanda beletro; sed, sen tio, kajsen praktiko, la lingvo membaldaŭ forirus al angulo de viamenso, kaj de via memoro. Kiononi povus fari, laŭ vi? "Por retenitiujn multajn kursanojn, oni devus zorgi pri elformado de iliajpersonaj kontaktoj. Por retaj aŭ
eksaj kursanoj oni devus organiziserion de malgrandaj, lokajrenkontiĝoj kun celorientita programo, kaj flegi la kontakton kunili por teni freŝa la entuziasmon.Tio eĉ meritus subvenciadon!".Ĉu ni havas la fortojn por tionfari? "Bedaŭrinde la tradiciajmovadaj strukturoj ne estas pretaj plenumi tiun taskon, mankasla manaĝerado. Interreto donasefikajn rimedojn por priservadode la komunumo: fejsbuko, blogoj, vivaj retaj TVelsendoj estasnur ekzemploj; sed ĝi neanstataŭas la personajn kontaktojn, kaj sen tiuj homoj kutime post iom da tempo perdas lainteresiĝon. Estas necesa tempopor transformiĝo de la movadastrukturo".Eble, ni devus simple ĉesi esperi,kaj komenci agi...Finfine, iom pri viaj retejoj, ĉarkontraŭe oni diros al mi ke ĉi tieoni parolas tro multe pri movadokaj ideoj kaj nenie pri interreto...Mi rimarkis ke viaj retejoj neaperas tro novaj kaj tiel poluritaj,brilaj kiel multaj el tiuj, kiuj troviĝas nuntempe en interreto; ilifakte aperas sufiĉe malnovstilaj,laŭ mia vidpunkto. Ĉu vi planas,eble okaze de tiu ĉi datreveno, aŭen la proksima estonteco, redese
gni ilin kaj aldoni novajn funkciojn? Aŭ, se ne, kial ne? Eble iliestas tiaj intence?"Beleco de retpaĝoj estas subjektiva afero. Iuj preferas brilojnkaj bunton, aliaj preferas travideblan enhavon... Mi konsentas, keniaj retejoj ne estas laŭ la plej lasta modo, kaj eble oni povus iompli atenti pri la ekstera aspekto,sed ĝis nun ĉiam ni trovis pliurĝan aŭ pli gravan taskon. Ekzemple ni taksis pli grava zorgipri la bonaj serĉorezultoj enGoogle. Kvankam por la serĉadode la vorto 'eszperantó' guglo listigas 574.000 paĝojn, inter launuaj 10 trafoj en la unua paĝo67 ligoj montras al niaj retejoj(centra retejo, nia evortaro, niaekurso, nia elibroservo, ktp) pri kio mi kontentas eĉ sufiĉefieras... Verdire nia movada retejo eventoj.hu, enhavanta la Kalendaron, la sciencteknikanvortaron STEB, RetInfon, kajaliajn diversajn servojn, kiujn nifaras kiel kutima movada kaj volontula agado, vere bezonus iompli allogan aspekton. Ni volontebonvenigus kiel teamanon homojn, kiuj pretas iel ajn kunlabori en la funkciigo de tiuj servoj:ĉu en la plibonigo de la enhavo,ĉu en la plibonigo de la aspekto".
Lernoĉambro en la Esperanto-Lernejo, kie ankaŭ László estas lernanto