zorgu pri viaj pensoj, ĉar ili povos fariĝi vortoj
DESCRIPTION
LA GREKA SAĜECO. Zorgu pri viaj pensoj, ĉar ili povos fariĝi vortoj. Zorgu pri viaj vortoj, ĉar ili povos fariĝi agoj. . Zorgu pri viaj agoj , ĉar ili povos fariĝi kutimoj. Zorgu pri viaj kutimoj, ĉar ili povos fariĝi via karaktero. - PowerPoint PPT PresentationTRANSCRIPT
Zorgu pri viaj pensoj, ĉar ili povos fariĝi vortoj.
LA GREKASAĜECO
Zorgu pri viaj vortoj, ĉar ili povos fariĝi agoj.
.
Zorgu pri viaj agoj ,
ĉar ili povos fariĝi
kutimoj.
Zorgu pri viaj kutimoj, ĉar ili povos fariĝi via karaktero.
Zorgu pri via karaktero, ĉar de ĝi via destino
dependas...
La vivo estas ĝardeno
Dum la vivo ĉio, kion ni semas, estas tio, kion ni rikoltos
por ni mem.
Aŭdu zorge kaj atente. Kiu bone aŭdas, tiu pli bone komprenas la instruadojn.
Zorgu , ke vi estu kiel tritiko, kiu nutras la homojn, sed ne
produktas dornojn.
Kiu deziras pli bona estontecon, kontruas hodiaŭ sian morgaŭan tagon.
Kelkfoje vi semas plorante, sed kiu scias, ĉu viaj semoj ne bezonas esti akvumitaj de viaj larmoj?
Neniu solvos viajn problemojn, se vi mem ne decidas alfronti ilin kaj ilin solvi.
La akurateco, krom devo, estas ankaŭ respekta maniero kaj omaĝo al tiu, kiu vin
atendas aŭ dependas de vi.
Programu viajn devojn, kaj serene plenumu ĉiujn, unu post
alia.
Moviĝu sur senhoma marbordo kaj meditu pri la grandiozeco de la maro.
Antaŭ ol akcepti iun taskon, meditu pri ĝi; ke vi ne vin metu en
malagrablan situacion.
Faru kiom estas al vi eble, ne atendante aplaŭdojn, nek timante
ŝtonfrapojn.
Bildoj prenitaj de la interretoMuziko: zorbata danco (Sirtaki)
Vivu hodiaŭ, ĉar hieraŭ jam foriris kaj morgaŭ povos ne okazi. Ĉiuj minutoj pasintaj estas miraklo, kiu neniam plu revenas.
Oni atribuas al Sokrato ĉi tiun tekston , sed ekzistas duboj.