verkaro de zamenhof (esperanto - literaturo - fundamenta esperanto)

25
farita de Luiz Claudio Oliveira CEFET-MG UnED- Divinópolis Zamenhofa Verkaro: Superrigardo ... En la lumo de la suno kuŝis malnova kavalira bieno, ĉirkaŭita de profundaj kanaloj, kaj de la muroj ĝis la akvo tie kreskis grandaj folioj de lapo, kiuj estis tiel altaj, ke sub la plej grandaj tute rekte povis stari malgrandaj infanoj . ... 1 ... En la lumo de la suno kuŝis malnova kavalira bieno, ĉirkaŭita de prof undaj kanaloj, kaj de la muroj ĝis la akvo tie kreskis grandaj folioj de lapo, kiuj estis tiel altaj, ke sub la plej grandaj tute rekte povis stari malgrandaj inf an oj . ... 42-a Brazila Kongreso de Esperanto Rio-de-ĵanejro julio 2007 Zamenhofa Verkaro: Superrigardo farita de Luiz Claudio Oliveira CEFET-MG UnED- Divinópolis apogo: — SEM — — Societo Esperantista de Minas-Gerajso — SEM

Upload: luiz-oliveira

Post on 02-Jul-2015

397 views

Category:

Education


27 download

DESCRIPTION

Verkaro de Zamenhof: -Gravega por la konado kaj scipovo de esperanto kaj ĝia movado En la nuntempo: -Tiu verkaro estas nur tre malmulte konata Tiu prelego: -Superrigardo tra la verkaro de Zamenhof, kun komentarioj pri ĝia enhavo kaj kiel trovi kaj uzi ĝin.

TRANSCRIPT

Page 1: Verkaro de Zamenhof (esperanto - literaturo - fundamenta esperanto)

farita de Luiz Claudio Oliveira CEFET-MG UnED-Divinópolis

Zamenhofa Verkaro: Superrigardo

. . . En la lumo de la suno kuŝis malnova kavalira bieno, ĉirkaŭita de profundaj kanaloj, kaj de la muroj ĝis la akvo t ie kreskis grandaj fol ioj de lapo, kiuj est is t iel altaj, ke sub la plej grandaj tute rekte povis stari malgrandaj infanoj. . . .

el “Malbela Anasido”, iu el la “Fabeloj de Andersen”, tradukita de Zamenhof

1

. . . En la lumo de la suno kuŝis malnova kavalira bieno, ĉirkaŭita de profundaj kanaloj, kaj de la muroj ĝis la akvo t ie kreskis grandaj fol ioj de lapo, kiuj est is t iel altaj, ke sub la plej grandaj tute rekte povis stari malgrandaj infanoj. . . .

el “Malbela Anasido”, iu el la “Fabeloj de Andersen”, tradukita de Zamenhof

42-a Brazila Kongreso de EsperantoRio-de-ĵanejro julio 2007

Zamenhofa Verkaro: Superrigardo farita de Luiz Claudio Oliveira CEFET-MG UnED-Divinópolis

apogo: — SEM — — Societo Esperantista de Minas-Gerajso —

SEM

Page 2: Verkaro de Zamenhof (esperanto - literaturo - fundamenta esperanto)

Fundamento de Esperanto Deklaracio de Bulonjo-sur-maro Lingvaj Respondoj La Esperantisto Artikoloj/Tezoj Originalajhoj/Broshuroj Fundamenta Krestomatio Proverbaro Esperanto Fabeloj de Andersen Hamleto Georgo Dandin Ifigenio en Taurido La Batalo de l’ vivo La Rabeno de Bahharahh La Gimnazio La Rabistoj La Revizoro Marta Malnova Testamento

Zamenhofa Verkaro: Superrigardo

1

1- Bibliografia konsistigo de esperanto:(a) kerno de esp-o, (b) zamenhofa senmikslingvo

2- Literaturaj Tradukaĵoj de Zamenhof3- Uzado de la verkoj de Zamenhof4- Bibliografio: kie trovi la originalan Zamenhofon

Verkaro de Zamenhof:-Gravega por la konado kaj scipovo de esperanto kaj ĝia movado

En la nuntempo:-Tiu verkaro estas nur tre malmulte konata

Tiu prelego: -Superrigardo tra la verkaro de Zamenhof, kun komentarioj pri ĝia enhavo kaj kiel trovi kaj uzi ĝi

42-a Brazila Kongreso de EsperantoRio-de-ĵanejro julio 2007

Page 3: Verkaro de Zamenhof (esperanto - literaturo - fundamenta esperanto)

Fundamento de Esperanto Deklaracio de Bulonjo-sur-maro Lingvaj Respondoj La Esperantisto Artikoloj/Tezoj Originalajhoj Fundamenta Krestomatio Proverbaro Esperanto Fabeloj de Andersen Hamleto Georgo Dandin Ifigenio en Taurido La Batalo de l’ vivo La Rabeno de Bahharahh La Gimnazio La Rabistoj La Revizoro Marta Malnova Testamento

“Fundamentaj verkoj”:

(a) “kerno” de esperanto

Fundamento de Esperanto

Deklaracio de Bulonjo-sur-maro

Lingvaj Respondoj

(b) “zamenhofa senmikslingvo”

Ceteraj verkoj de Zamenhof

aŭ sub lia revidado/superrigardo

1- Bibl iografia konsistigo de esperanto

”leĝo”

(arbitra enklasigo, bazita sur konceptoj de nebula/difuza logiko)

lingvaj konsiloj ”kontrakto”

”unuecigaj modeloj”

2

Zamenhofa Verkaro: Superrigardo

Page 4: Verkaro de Zamenhof (esperanto - literaturo - fundamenta esperanto)

Fundamento de Esperanto Deklaracio de Bulonjo-sur-maro Lingvaj Respondoj La Esperantisto Artikoloj/Tezoj Originalajhoj Fundamenta Krestomatio Proverbaro Esperanto Fabeloj de Andersen Hamleto Georgo Dandin Ifigenio en Taurido La Batalo de l’ vivo La Rabeno de Bahharahh La Gimnazio La Rabistoj La Revizoro Marta Malnova Testamento

(a) “kerno” de esperanto

Fundamento de Esperanto:

Pri la lingvo propre dirata kaj pri ĝia movado

La “konstitucio” de esperanto, ĝia nura dokumento vere oficiala (leĝdona)

Deklaracio de Bulonjo-sur-maro:

Precipe pri la movado

Klara difino pri tio, kio estas la esperantistoj kaj ilia movado

Lingvaj Respondoj:

Nur pri lingvo

Ĝi klarigas aferojn pri lingvo rilatatajn al la Fundamento

Zamenhofa Verkaro: Superrigardo 1- Bibliografia konsistigo de esperanto

3

Page 5: Verkaro de Zamenhof (esperanto - literaturo - fundamenta esperanto)

(a) “kerno” de esperanto

Pri la “Lingvaj Respondoj”:

Deveno: la “Fundamento” estas treege densigita → → neceso de pli ampleksaj klarigoj

pri la uzado de la lingvo.

Apero: en revuoj kaj en privataj korespondaĵoj.

Nuntempaj libroj: eldonoj iomete malsamaj iuj de la aliaj:

-pli aŭ malpli vasta enhavo

-komentarioj de iu aŭ alia kompilinto

Tiuj “lingvaj respondoj” ne estas oficialaj (leĝdonaj) kiel

la Fundamento, tamen temas pri rigora verko de Zamenhof:

→ sub la Fundamento sed

→ super iuj ajn samtipaj aliulaj verkoj

(super iu ajn gramatiko de iu ajn aŭtoro de iu ajn tempo).

Zamenhofa Verkaro: Superrigardo 1- Bibliografia konsistigo de esperanto

4

Page 6: Verkaro de Zamenhof (esperanto - literaturo - fundamenta esperanto)

(a) “kerno” de esperanto

Rimarkoj pri la“Unua Libro”,

la“Dua Libro” kaj ĝia “Aldono”:

Ili ne estas ĉi tie enklasigitaj kiel “fundamentaj verkoj”:

→ Konsiderataj kiel antaŭantoj

de la formo fine dinifita en la Fundamento.

→ Zamenhof mem ne menciis tiujn librojn

(kompletajn) kiel fundamentaj

En la kamparo estis belege! Estis somero. ...

el Malbela Anasido, Fabeloj de Andersen

Zamenhofa Verkaro: Superrigardo 1- Bibliografia konsistigo de esperanto

5

Page 7: Verkaro de Zamenhof (esperanto - literaturo - fundamenta esperanto)

Fundamento de Esperanto Deklaracio de Bulonjo-sur-maro Lingvaj Respondoj La Esperantisto Artikoloj/Tezoj Originalajhoj Fundamenta Krestomatio Proverbaro Esperanto Fabeloj de Andersen Hamleto Georgo Dandin Ifigenio en Taurido La Batalo de l’ vivo La Rabeno de Bahharahh La Gimnazio La Rabistoj La Revizoro Marta Malnova Testamento

(b) “zamenhofa senmikslingvo”

Ceteraj verkoj de Zamenhof aŭ sub lia revidado/superrigardo:

Tradukoj, originaloj, vortaroj, artikoloj, korespondado

Pri la lingvo kaj la movado

Rilate al la movado:

→ kelkaj verkoj havas karakteron multfoje tre personan,

apartan al Zamenhof (kiel ekz-e la Homaranismo)

Ili ne estas rigore oficialaj (leĝdonaj), laŭ difino de Zamenhof mem, tamen modeloj uzataj por konservi la unuecon de la lingvo

Estas pli prudente sekvi ilin kiel modelon ol iujn ajn aliajn verkojn de iuj ajn aŭtoroj, ĉar ili venas de la sama genio, kiu

kreis la lingvon.

Zamenhofa Verkaro: Superrigardo 1- Bibliografia konsistigo de esperanto

6

Page 8: Verkaro de Zamenhof (esperanto - literaturo - fundamenta esperanto)

(b) “zamenhofa senmikslingvo”

Zamenhofa Verkaro: Superrigardo 1- Bibliografia konsistigo de esperanto

Ceteraj verkoj de Zamenhof – resuma listo

Tradukaĵoj:

Fundamenta Krestomatio (diversaj tradukintoj, inklude Zamenhof, kiu eldonis la verkon kaj iom korektis la aliulajn lingvaĵojn)

Literatura Fako (pli detale sekve): Proverbaro Esperanta, Fabeloj de Andersen, Georgo Dandin, Hamleto,

Ifigenio en Taŭrido, La Batalo de l’ Vivo,La Habeno de Baĥaraĥ, La Gimnazio,La Rabistoj, La Revizoro, Marta.

Malnova Testamento

Poemoj (plejparte en la Fundamenta Krestomatio)

... kaj la cikonio promenadis sur siaj longaj, ruĝaj piedoj...

el Malbela Anasido, Fabeloj de Andersen 7

Page 9: Verkaro de Zamenhof (esperanto - literaturo - fundamenta esperanto)

(b) “zamenhofa senmikslingvo” - Ceteraj verkoj de Zamenhof – resuma l isto

Zamenhofa Verkaro: Superrigardo 1- Bibliografia konsistigo de esperanto

Originalaĵoj:

La Esperantisto (sept-o 1889/junio-1895): artikoloj

Broŝuroj (pri esperanto, en diversaj lingvoj)

(Artikoloj, propagandiloj) (en naciaj revuoj, pri esperanto)

"Tezoj" (ampleksaj/primetodaj artikoloj): La Deveno de Esperanto (en letero), Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia (~1900), Diskursoj en la Universalaj Kongresoj (1905, 1906, 1907, 1908, 1909, 1910, 1911, 1912), ...

Vortaroj: Plena Vortaro Rusa-Internacia (1889), Meza Vortaro Internacia-Germana (1889). Universala Lingvo Esperanto: Plena Lernolibro kun du vortaroj por Rusoj (1889). Universala Vortaro de la lingvo internacia “Esperanto” (1893). Fundamenta Vortaro Esperanto-Pola (1906). Poŝvortaro Germana-Esperanto kaj Esperanto-Germana (1907). Vortaro Esperanto-Rusa (1909)

Korespondado

Poemoj originalaj (en la Fundamenta Krestomatio) 8

Page 10: Verkaro de Zamenhof (esperanto - literaturo - fundamenta esperanto)

(b) “zamenhofa senmikslingvo”

Zamenhofa Verkaro: Superrigardo 1- Bibliografia konsistigo de esperanto

9

Rimarko pri la “Fundamenta Krestomatio”:

Ĝi meritas elstaran lokon, enhavante multnombrajn tekstojn kun variaj ampleksoj kaj diverseco en la enhavo.

Didaktike uzinda kiel unua referenco por komencantoj, kiel ekzemplo de solvoj diversaj al la traduko el diversaj lingvoj, de aŭtoroj el diversaj kulturoj, kiuj tamen klopodis sekvi la modeltipojn de la fundamenta esperanto.

Ili havas riĉan vorttrezoron, larĝe uzatante vorterojn de la Universala Vortaro, kunmetaĵojn faritajn el tiuj vorteroj, kaj plue uzante tie kaj tie neologismojn (oportunajn).

Trankvila stela nokto kaj trankvila senlima maro. Kun meza rapideco ŝovas sin sur la mara ebenaĵo, unu post alia, tri

hispanaj « karaveloj » de la XV centjaro.

el Nokto, rakonto de la Fundamenta Krestomatio

Page 11: Verkaro de Zamenhof (esperanto - literaturo - fundamenta esperanto)

GHENERALA ENKLASIGO DE LA VERKARO DE ZAMENHOF rilate al enhavoj pri lingvo, movado,

kaj al la grado de aparteneco de tiuj enhavoj al esperanto (kiel lingvo) kaj al Zamenhof (kiel individuo)

Grado de aparteneco de la enhavoj

ENHAVOJ kaj Verkoj

al Esperanto (kiel lingvo, kun

karakterigiloj celantaj la

kolektivecon)

al Zamenhof (kiel individuo,

kun privataj uzadoj kaj ideoj)

LINGVO MOVADO Fundamento de Esperanto0

Lingvaj Respondoj1

Deklaracio de Bulonjo-sur-

maro2

Tradukoj3

Artikoloj3 Korespondado3

0, 1, 2: “kerno” de esperanto 3, 5: “zamenhofa senmikslingvo” 4: kelkaj malmultaj uzad-apartajhoj de Zamenhof

dank’ al4 (=danke al) unu4 (= nedifinita artikolo au ‘iu’) halt’4 (= haltu)

Centra Asocio5 Homaranismo5

100% esperanto

0% esperanto

0% Zamenhof

100% Zamenhof

( ):

0

zamenhofa

aliula

1 2 5

-Apartajhoj

4

-Kerno deesperanto

-Senmikslingvo:

(5)

3

10

Desegna representado de la enklasigo de

verkoj zamenhofaj kaj aliulaj

Zamenhofa Verkaro: Superrigardo 1- Bibliografia konsistigo de esperanto

bazo de la enklasigo kerno X zamenhofa senmikslingvo

Page 12: Verkaro de Zamenhof (esperanto - literaturo - fundamenta esperanto)

Fundamento de Esperanto Deklaracio de Bulonjo-sur-maro Lingvaj Respondoj La Esperantisto Artikoloj/Tezoj Originalajhoj Fundamenta Krestomatio Proverbaro Esperanto Fabeloj de Andersen Hamleto Georgo Dandin Ifigenio en Taurido La Batalo de l’ vivo La Rabeno de Bahharahh La Gimnazio La Rabistoj La Revizoro Marta Malnova Testamento

2- Literaturaj Tradukaĵoj de Zamenhof

Zamenhofa Verkaro: Superrigardo

Literatura Fako

Proverbaro Esperanta, de Marko Zamenhof, trad-o el la rusa.

Fabeloj de Andersen, trad-o el la germana (originale en la dana).

Georgo Dandin, de Molière, trad-o el la franca

Hamleto, de Shakespeare, trad-o el la germana (orig-e en la angla).

Ifigenio en Taŭrido, de Goethe, trad-o el la germana.

La Batalo de l’ Vivo, de Dickens, trad-o el la germana (originale en la angla).

La Habeno de Baĥaraĥ, de Heine, trad-o el la germana

La Gimnazio, de Ŝalom Alejĥen, trad-o el la hebrea. (?)

La Rabistoj, de Schiller, trad-o el la germana

La Revizoro, de Gogol, trad-o el la rusa

Marta, de Orzeszko, trad-o el la pola 11

Page 13: Verkaro de Zamenhof (esperanto - literaturo - fundamenta esperanto)

Pri la verkaro de D-ro L.L. Zamenhof*

Superflue estas rekomendi al la Esperantistaro la Verkojn de D-ro Zamenhof.*

Ĉiam la stilo de nia Majstro estas, pro ĝia ĝusteco kaj internacieco, imitinda modelo.*

La diversaj tradukoj, kiujn li faris el lingvoj angla, franca, germana, hebrea, pola, rusa pruvas la vastecon de lia genio.*

Ili montras ankaŭ, kiamaniere oni povas efektivigi tiun miraklon: traduki ian nacilingvan literaturaĵon en internacia stilo, ne

detruante la naturajn belaĵojn de l’ originalo.*

Al liaj verkoj, originalaĵoj aŭ tradukoj, ĉiu el ni devas difini honoran lokon en sia esperanta biblioteko.*

*: Komentarioj pri la verko de Zamenhof el libro de la Esperantista Centra Librejo kaj Belga Esperanto Instituto, Paris kaj Anvers, 1931.

Traduko el la Biblio

La Malnova testamento, trad-o el la hebrea.

Zamenhofa Verkaro: Superrigardo 2- Literaturaj Tradukaĵoj de Zamenhof

12

Ekzerco: (ne tro) kritika legado de komentarioj pri la verko de Zamenhof

Page 14: Verkaro de Zamenhof (esperanto - literaturo - fundamenta esperanto)

Zamenhofa Verkaro: Superrigardo 2- Literaturaj Tradukaĵoj de Zamenhof

Literatura Fako

Proverbaro Esperanta

Laŭ la verko “Frazeologio rusa-pola-franca-germana” de M.F. Zamenhof. * (patro de Zamenhof)

“Venas proverbo el popola la cerbo”. Tiu proverbo, eltirita el la supre citita libro, montras la utilecon

de la proverboj por la kono de la popoloj. *

Por bone koni popolon, oni do devas studi ĝiajn proverbojn. Sed, ĉu ni, Esperantistoj —Granda Popolaro!— povus kaj rajtus, ni ankaŭ, havi niajn proverbojn? Jese pensis nia Majstro, kaj li aranĝis por ni, el la gravega verko de sia patro, nian Esperantan Proverbaron, kvintesencon de la proverboj de ĉiuj nacioj, kaj tial eble la plej interesa tia libro de la Homaro. Certigos tion ĉiu Proverbaro Esperanta leganto. *

13*: Komentarioj pri la verko de Zamenhof el libro de la Esperantista Centra Librejo kaj Belga Esperanto Instituto, Paris kaj Anvers, 1931.

Page 15: Verkaro de Zamenhof (esperanto - literaturo - fundamenta esperanto)

Andersen (1805-1875) estas dana verkisto, aŭtoro de rakontoj rimarkindaj pro ilia fantazia riĉeco kaj ilia

ĉarmeco iom melankolia, kaj, kun sia kutima lerteco tradukis ilin nia Majstro! La plena libraro formoskolekton, kies legado estos do rekomendinda postla lego de la Krestomatio. *

Zamenhofa Verkaro: Superrigardo 2- Literaturaj Tradukaĵoj de Zamenhof

Literatura Fako

Fabeloj de Andersen

Andersen (1805-1875) estas dana verkisto, aŭtoro de rakontoj rimarkindaj pro ilia fantazia riĉeco kaj iliaĉarmeco iom melankolia, kaj, kun sia kutima lerteco tradukis ilin nia Majstro! La plena libraro formoskolekton, kies legado estos do rekomendinda postla lego de la Krestomatio. *

Georgo Dandin

Georgo Dandin estas ridiga kaj spritega komedio, sed tiu ridego mem surkovras ian profunde filozofian senton, kiu precize

karakterisas la talenton de Molière. La fremduloj, kiuj ne sufiĉe konas la francan lingvon por legi originale tiun verkon, plene ŝategos tiun ĉi vere perfektan tradukon.. *

14*: Komentarioj pri la verko de Zamenhof el libro de la Esperantista Centra Librejo kaj Belga Esperanto Instituto, Paris kaj Anvers, 1931.

Page 16: Verkaro de Zamenhof (esperanto - literaturo - fundamenta esperanto)

Zamenhofa Verkaro: Superrigardo 2- Literaturaj Tradukaĵoj de Zamenhof

Literatura Fako

Hamleto

La rimarkindaj kvalitoj de tiu Zamenhofa ĉefverkoestas tro konataj de la Esperantistaro, por ke ni bezonu pluajn laŭdojn aldoni. Ni diru nur, ke laŭ la atestado de la Angloj mem, kiuj estas en tiu afero plej bonaj juĝistoj, neniu fremdlingva

traduko de Hamleto superas, per sia ĝusteco, tiun esperantan tradukon. *

La Rabistoj

La Rabistoj estas la unua dramo publikigita de la fama germana verkisto Schiller. Ĝi aperis en la jaro 1781. *

Legante tiun tradukon “ni denove kaj profunde sentas, ke la lingvo de Zamenhof ne estas ia senviva ligita aŭtomato, kies ĉiuj movoj estas fikse antaŭregulitaj de ia logikema mekanikisto”. (Carlo Bourlet). *

15*: Komentarioj pri la verko de Zamenhof el libro de la Esperantista Centra Librejo kaj Belga Esperanto Instituto, Paris kaj Anvers, 1931.

Page 17: Verkaro de Zamenhof (esperanto - literaturo - fundamenta esperanto)

Ifigenio en Taŭrido

Tiu ĉefverko de Goethe, kiu estas gloro por la Germanoj, estos ankaŭ motivo de gloro por la Esperantistoj, ĉar ĝi markis novan fazon en la vivo de nia lingvo. La triumfa sukceso de la Reicher’a prezentado en la Reĝa Operejo de Dresdeno, dum la 4ª Kongreso {1908} faris el ĝi la unuan pecon de la nun kreita internacia teatro. Ĝi naskis en la teatraj kaj literaturaj medioj profundan impreson, kaj estis en Germanlando la deirpunkto de intensa movado esperantista. La majstra mano, kiu kun delikata lerteco ĉizis la versojn de Hamleto, kun sama delikateco, verse esprimis en nia belsona lingvo, la plendojn de la greka heroino. *

Zamenhofa Verkaro: Superrigardo 2- Literaturaj Tradukaĵoj de Zamenhof

Literatura Fako

La Habeno de Baĥaraĥ. La Gimnazio.

Drama rakonto pri la vivo de la Judoj dum la XVª jarcento, sekvata de tre kortuŝanta

kaj amuziga monologo de bona familiestro..*

16*: Komentarioj pri la verko de Zamenhof el libro de la Esperantista Centra Librejo kaj Belga Esperanto Instituto, Paris kaj Anvers, 1931.

Page 18: Verkaro de Zamenhof (esperanto - literaturo - fundamenta esperanto)

Zamenhofa Verkaro: Superrigardo 2- Literaturaj Tradukaĵoj de Zamenhof

Literatura Fako

La Batalo de l’ Vivo

Estis tre interese, ke oni represu ankaŭ La Batalo de l’ Vivo, aperintan en

1891 en tiu gazeto {La Esperantisto}. Oni povos konstati la similecon de malnova Esperanto kun la lastaj aperintaj verkoj, kio montras la neŝanĝeblan unuecon de nia lingvo. *

La Revizoro

Gogol estis rimarkinda rusa psikologiisto kaj morpentristo. La Revizoro, kiu montras la malvirtan vivmanieron de rusaj

ŝtatoficistoj de lia epoko, estas unu el liaj plej amuzigaj kaj rimarkindaj verkoj. *

17*: Komentarioj pri la verko de Zamenhof el libro de la Esperantista Centra Librejo kaj Belga Esperanto Instituto, Paris kaj Anvers, 1931.

Page 19: Verkaro de Zamenhof (esperanto - literaturo - fundamenta esperanto)

Zamenhofa Verkaro: Superrigardo 2- Literaturaj Tradukaĵoj de Zamenhof

Literatura Fako

Marta

Jen libro, kiun oni povas rekomendi en plena konfido — diris S-ro C. Aymonier — kiun neniu legos sen profunda emocio, kiu fluigos pli ol unu larmon... Unu virino, fariĝinte vidvino kun kvarjara knabineto, juna, sana, bela, plena de kuraĝo vane

serĉas laboron, ne sukcesas havi laborenspezon sufiĉan por nutri sin mem kaj sian infanon, iom post iom post alterno de malespero, de rekuraĝigo, post multaj revoj, tiom multe da elreviĝoj, falas en abismo de mizero sen alia eliro ol la morto... Tiu virino estis sufiĉe klera, ŝi sciis iom da ĉio, sed nenion ŝi sciis funde, ŝi lernis ĉion “por ornamo aŭ por bagatelaj oportunaĵoj de la vivo, nenion por utileco...”. *

Oni trovos en tiu romano ne nur scenojn tuŝantajn, pledon elokventan por la virinoj sed ĝustajn konsiderojn pri la sociaj nejustaĵoj; pri la nejusteco de la leĝoj, de la moroj, de la opinioj. La traduko komprenigas kiel merita estas la granda reputacio de Eliza Orzeszko. *

18*: Komentarioj pri la verko de Zamenhof el libro de la Esperantista Centra Librejo kaj Belga Esperanto Instituto, Paris kaj Anvers, 1931.

Fino de la ekzerco.

Page 20: Verkaro de Zamenhof (esperanto - literaturo - fundamenta esperanto)

Fundamento de Esperanto Deklaracio de Bulonjo-sur-maro Lingvaj Respondoj La Esperantisto Artikoloj/Tezoj Originalajhoj Fundamenta Krestomatio Proverbaro Esperanto Fabeloj de Andersen Hamleto Georgo Dandin Ifigenio en Taurido La Batalo de l’ vivo La Rabeno de Bahharahh La Gimnazio La Rabistoj La Revizoro Marta Malnova Testamento

3- Uzado de la verkoj de Zamenhof

Zamenhofa Verkaro: Superrigardo

19

Baza principo:

Oni devas fari:

→ kritikan studadon de la verkoj de Zamenhof en la originaloj –kaj ne nur tra komentarioj de aliuloj –,

→ studadon atentan kaj profundan

Kaj apliki tiujn originalojnen la lernadon, uzadon kaj instruadon de la lingvo.

Aplikado:

Neniu, ĝis hodiaŭ, komprenis pli pri internacia lingvo ol Zamenhof, en teorio kaj en praktiko. Do, estas plej interese:

→ de tempo al tempo, reviziti liajn artikolojn kaj tezojn, kaj (re)studi lian penson (rekte el la originaloj)

→ de tempo al tempo, relegi liajn tradukojn (precipe romanojn) kaj atenti pri liaj solvoj por tiu aŭ alia traduko kaj esprimo-

problemo

Page 21: Verkaro de Zamenhof (esperanto - literaturo - fundamenta esperanto)

Ekzemplo:

Fabelo de Andersen: Malbela Anasido

originala teksto netuŝita

traduko (didaktika)

vortlisto (listo de vortoj kun simpligitaj tradukoj)

podetala vortstudado (vortoj, detalaj tradukoj, difinoj en esperanto, sinonimoj, ktp.)

la vorto kaj la frazo (ekzemploj de frazoj kun la studatajvortoj)

Por tiuj lastaj –vortstudado, frazoj– mi uzas la Plenan Vortaron de Grosjean-Maupin, klasikaĵo kaj plej fidinda al la fundamenta esperanto, kvankam ĝi devas esti uzata zorgeme: ĉiam la leĝo estu la Fundamento –Plena Gramatiko kaj Universala Vortaro –.

Zamenhofa Verkaro: Superrigardo 3- Uzado de la verkoj de Zamenhof

→ uzi liajn verkojn –poparte, kiel laborontaj tekstoj– en kursoj, ĉu bazaj, ĉu mezgradaj, kaj precipe en paroligaj, tradukaj aŭ porinstruistaj kursoj

20

Page 22: Verkaro de Zamenhof (esperanto - literaturo - fundamenta esperanto)

Fundamento de Esperanto Deklaracio de Bulonjo-sur-maro Lingvaj Respondoj La Esperantisto Artikoloj/Tezoj Originalajhoj Fundamenta Krestomatio Proverbaro Esperanto Fabeloj de Andersen Hamleto Georgo Dandin Ifigenio en Taurido La Batalo de l’ vivo La Rabeno de Bahharahh La Gimnazio La Rabistoj La Revizoro Marta Malnova Testamento

4- Bibliografio - kie trovi la originalan Zamenhofon

Zamenhofa Verkaro: Superrigardo

Kelkaj libroj de/pri Zamenhof por ekkoni lian verkon

Atentu bone: preferu la plej malnovajn eldonojn, aŭ tiujn de aŭtoroj kiuj vere sekvas/komprenas Zamenhofon kaj la Fundamenton de Esperanto. En la novaj (ekde 1950, 1960) estas tro da sintrudo de modernuloj, kiuj kelkfoje aldonas multegon da propraj ideoj al la lingvo, ŝanĝante kelkfoje detalojn, kelkfoje gravajn erojn, tamen fine ŝanĝante la lingvan esencon de esperanto.

Zamenhof, L.L., Esperanto Modelo: livro de leitura formado de escritos originais do Dr. L.L. Zamenhof, selecionados e anotados por I.G. Braga, FEB, 2-a, 1987 (1-a: 1938) → selektitaj kaj notitaj originalaĵoj de

Zamenhof. Ismael Gomes Braga bone konis la lingvon kaj ĝian esencon.

Zamenhof, L.L., Esperanto: Essência e Futuro da Idéia de Língua Internacional, FEB. → Teksto de la tezo “Esenco kaj estonteco de la ideo

de lingvo internacia”, flanke al la protugallingva traduko de I.G. Braga.

Zamenhof, L.L., Fundamenta Krestomatio de la lingvo esperanto de D-ro L.L. Zamenhof, The Esperanto Publishing Co. Ltd., 17-a, 1954. → Tre bona eldono. La originalo ankaŭ estas havebla el la Interreto. 21

Page 23: Verkaro de Zamenhof (esperanto - literaturo - fundamenta esperanto)

Zamenhof, L.L., Fundamento de Esperanto, preferu la plej malnovajn eldonojn. Baza dokumento de ĉiu esperantisto. Tralegu ĝin tute kaj atente!!!

→ Ekzistas eldono de Edistudio, 1991, kun tre konfuzaj antaŭ kaj postparoloj. Plejbone uzi nur la originalan tekston.

Zamenhof, L.L., Originala Verkaro, eldonis J. Dietterle, Ferdinand Hirt & Sohn, 1929. → Ĝi enhavas multajn originalajn tekstojn de Zamenhof, inter ili la projektitan kaj la definitivan “Teksto de la Deklaracio” de Boulnjo-sur-maro.

Holzhaus, A, Doktoro kaj Lingvo Esperanto, Fundumo Esperanto, 1969. → Verko plena de informoj pri Zamenhof kaj esperanto, kun originalaĵoj, iom ĥaosa en la prezentado, sed tre bonkvalita laŭ la enhavo.

Zamenhofa Verkaro: Superrigardo 4- Bibliografio - kie trovi la originalan

Zamenhofon

22

Multaj verkoj de Zamenhof estas troveblaj en la Interreto. Elŝarĝu ilin kaj elektu viajn preferatajn. Ĉiam (re)legu la verkojn de Zamenhof, atentante pri iliaj stilo kaj enhavo. Ne fleksiĝu al la tento de la neologisma trouzado: prefere lernu kiel uzi la kunmetaĵo-sistemon de la lingvo, modele uzita de Zamenhof en liaj verkoj.

Page 24: Verkaro de Zamenhof (esperanto - literaturo - fundamenta esperanto)

Mi klopodis t iom, kiom eble, kontroli la vortojn/uzadojn ene de ĉi t iu prezentado, uzante precipe la Plenan Vortaron de Grosjean-Maupin.

Mi kutime uzas: • precipe vortojn fundamentajn (de la Universala Vortaro) solajn aŭ kun prefiksoj/sufiksoj — pafi, t imo, revi, doni, amo, multo; pafi lego, t imego, revanta, elreviĝo, eldono, aldono, malamo, malmulte ktp.— ; • multajn kunmetaĵojn el ĉi t iuj vortoj, kiuj konsistigas sisteman ekonomian vortri ĉecon de la l ingvo —piediri, ĉeesti, apudesti ktp.—; kaj ankaŭ • kelkajn neologismojn vere bezonatajn: unue t iujn de la aldonoj de la Lingva Komitato de UEA (nune Akademio de Esperanto), due t iujn zamenhofajn, kaj trie neologismojn el al iaj fontoj (vere internaciaj, se mi povas t ion konstati). La gramatiko estas strikte fundamenta.

Se vi rimarkis ion kontraŭ-fundamentan, bonvolu kontakti min:

[email protected]

La materialo montrita ĉi t ie troviĝos en la paĝaro de Societo Esperantista de Minaso: www.esperanto-mg.org.br

Mi klopodis t iom, kiom eble, kontroli la vortojn/uzadojn ene de ĉi t iu prezentado, uzante precipe la Plenan Vortaron de Grosjean-Maupin.

Mi kutime uzas: • precipe vortojn fundamentajn (de la Universala Vortaro) solajn aŭ kun prefiksoj/sufiksoj — pafi , t imo, revi, doni, amo, multo; pafi lego, timego, revanta, elreviĝo, eldono, aldono, malamo, malmulte ktp.— ; • multajn kunmetaĵojn el ĉi t iuj vortoj, kiuj konsistigas sisteman ekonomian vortri ĉecon de la l ingvo —piediri, ĉeesti, apudesti ktp.—; kaj ankaŭ • kelkajn neologismojn vere bezonatajn: unue t iujn de la aldonoj de la Lingva Komitato de UEA (nune Akademio de Esperanto), due t iujn zamenhofajn, kaj trie neologismojn el al iaj fontoj (vere internaciaj, se mi povas t ion konstati). La gramatiko estas strikte fundamenta.

Se vi rimarkis ion kontraŭ-fundamentan, bonvolu kontakti min:

[email protected]

La materialo montrita ĉi t ie troviĝos en la paĝaro de Societo Esperantista de Minaso: www.esperanto-mg.org.br

FINO...

Dankon pro via atento!

23

Zamenhofa Verkaro: Superrigardo 42-a Brazila Kongreso de EsperantoRio-de-ĵanejro julio 2007

SEM

Page 25: Verkaro de Zamenhof (esperanto - literaturo - fundamenta esperanto)