prece de gratidÃo
DESCRIPTION
PRECE DE GRATIDÃO. DANKPOEMO. Música Ave Maria, de Gounoud Nana Mouskouri. Aŭtoro: Amélia Rodrigues Mediumo: Divaldo Franco Esperantigis:Benedicto Silva Orignala bildaranĝo: Prof Luiz Antonio Silva E-a aranĝo: PKverko. Sinjoro, Vin dankas mi kore! Pro l’ aer’ de Vi donata, - PowerPoint PPT PresentationTRANSCRIPT
PRECE DE
GRATIDÃOMúsicaAve Maria, de Gounoud
Nana Mouskouri
Aŭtoro: Amélia RodriguesMediumo: Divaldo FrancoEsperantigis:Benedicto SilvaOrignala bildaranĝo: Prof Luiz Antonio SilvaE-a aranĝo: PKverko
DANKPOEMO
Sinjoro, Vin dankas mi kore!Pro l’ aer’ de Vi donata,pro la pano nin nutranta,pro la vesto nin kovranta, pro la granda ĝojo nia, pro la nutraĵ’ el mano Via.
Koran dankon pro la bela pejzaĵo,pro la birdoj flugantaj en ĉiela spaco,pro via abunda donaco!
Koran dankon, Sinjoro!Pro niaj okuloj tre karaj ...okuloj vidantaj la ĉielon, la teron kaj la maron,kontemplantaj ĉion belan, kun plezuro!Okuloj brilantaj pro amoantaŭ la festa kolorpanoramode l’ malavara patrino Naturo!
Kaj tiuj, farigintaj blindaj?Lasu min preĝi por ilial Via kor’ kompatema.Mi scias, ke post ĉi vivo,trans la morto,ili ree vidos kun senlima ĝojmotivo ...
Koran dankon pro la oreloj miaj,pro la oreloj – granda donacoj Diaj.Koran dankon, Sinjoro, ĉar mi povas aŭdiVian subliman nomon, kiun mi devas laŭdi.Dankon pro miaj oreloj, kiuj aŭdas:la vivosimfonion,ĉe laboro, ĉe doloro, kaj ĉion ...la ĝemon kaj la kanton de l’ vento ĉe l’ ulm’ angora,la dolorajn veojn de la mondo plorakaj la mildan voĉon de l’ kantaro fora ...
Kaj tiuj, al kiuj restas aŭdado nenia?Lasu min preĝi por la savo ilia ...Mi scias, ke ili ree aŭdos en Regno Via.
Dankon, Sinjoro, pro mia voĉo.Sed ankaŭ pro la voĉo, kiu amas,pro la voĉo, kiu kantas,pro la voĉo, kiu servas,pro la voĉo kiu helpas,pro la voĉo kiu instruas,pro la voĉo, kiu konstruas ...Kaj pro la voĉo, kiu parolas pri amo, ho gloro!Dankon, Sinjoro!
Dolore mi memoras tiujn,kiuj estas senigitaj je parolokaj ne povas Vin voki, malgraŭ volo! ...Tiujn, kiuj estas turmentataj de afazioi,ne povante kanti al la nokto, al la tago, al nenio ...Mi preĝas por ili,ke pli malfrue , en Via regno,ili denove parolos.
Dankon, Sinjoro, pro tiuj ĉi manoj, kiuj estasmiaj leviloj por agado, progreso kaj elaĉeto.Mi dankas pro la manoj kiuj adiaŭas,pro la manoj kiuj karesas,kaj kiuj helpas en la sufero;pro la manoj, kiuj dorlotas,pro la manoj kiuj faras la leĝojn,kaj pro la manoj, kiuj cikatrigas vundojn,kuracas la karnojn ŝiritajnkaj mildigas la aflikton de multaj vivoj!
Pro la manoj, kiuj kulturas la teron,kiuj protektas la povrajn kaj sekigas larmojn;Pro la manoj, kiuj helpas la suferantojn,la malsanulojn ...Pro la manoj brilantaj ĉe tiu ĉi poemo el lumo,kiel sublima steloj en mia dolĉa brakumo!
... Kaj pro la piedoj, per kiuj mi irasrekte kaj firme, kien mi deziras;piedoj senrezistas, neniam haltantaj,kiuj obeas, kaj ne kontraŭdiras.
Kaj por amputitoj, por kripuloj,por vunditoj kaj mizeruloj,kaj por tiuj katenitaj en provadopro krimoj faritaj en alia ekzistado,por ili mi preĝas, kaj povas kuraĝigi,ke en Via Regno, post sufero,post ĉi tiu terura mizero,ili denove ja povos dancadikaj ekstaze, per siaj brakoj ili povos karesi.
Tie, mi scias, eblas ĉio,kiam Vi volas doni;eĉ se sur la Tero verŝajne neeblas tio!
Dankon, Sinjoro, pro mia hejmo,pro la ângulo da paco aŭ lernejo de amo,pro la loĝejo de gloroaŭ eta ĉambreto,pro la palaco aŭ domaĉo, pro la kabano aŭ domo de mizero!
Dankon, Sinjoro, pro mia amokaj ankaŭ pro mia hejmo ...sed, se mi eĉ ne havos hejmonaŭ intiman loĝejon por ŝirmi minkaj eĉ ne ion por min konsoli;se mi havos nenion alianol la vojojn kaj ĉielajn stelojn,kaj se apud mi neniu ekzistos, kaj mi vivos sola, foje plorante ...sen iun ajn min konsoli,kantante mi ankoraŭ diros:
Dankon, Sinjoro,ĉar mi amas Vin kaj scias, ke Vi min amas,ĉar de Vi al mi estas donitala gaja, ĝoja vivo, per Via amo plibeligata ...Dankon, Sinjoro, pro mia naskiĝo,dankon, pro mia fido en Vi....Kaj pro via ama helpo al mi, por hodiaŭ kaj ĉiam.Dankon, Sinjor’!
Amélia Rodrigues