parizo lumurbo - [sat - sennacieca asocio tutmonda] · 2017-07-29 · la granda franca revolucio,...

28
Djémil KESSOUS Parizo lumurbo ...kaj ties ombraj zonoj ĉefurbo de l’bela mondumo kaj de l’mizerularo… eldona fako kooperativa de SAT

Upload: phungtram

Post on 20-Sep-2018

224 views

Category:

Documents


0 download

TRANSCRIPT

Djémil KESSOUS

Parizo lumurbo...kaj ties ombraj zonoj

ĉefurbo de l’bela mondumo kaj de l’mizerularo…

eldona fako kooperativa de SAT

2

Teksto verkita okaze de la 80a SATkongreso (Parizo, 21-28a de julio 2008).Kunlaboris Lucien BRESLER (historiajesploroj), Johano-Luko TORTEL, Vitokaj Kani (relegado kaj korektado).

Parizo lumurbo … kaj ties ombraj zonoj

Ho! dikaj tapiŝoj ja estas tie, kaj nudpiedajknabinetoj, kiuj kuras tial ke ili ne volas enlitiĝi: vivoestas tiel dolĉa kaj ĉi-vespere alvenos gastoj, seekvidi tablotukaron pretigitan kaj la kristalanglasaron sur servotableto (…) La belaj kvartaloj… iliiel ŝajnas eskapo de la afliktaj sonĝoj en la nigraĉirkaŭpremo de industrio. Ĉiuflanke ili finfiniĝas altiuj senkompataj laborregionoj, kie iliajnperspektivojn senhonorigas fumoj, pelitaj, kiamvento tion volas, kontraŭ iliaj domoj kun delikatajkolornuancoj. Tie dormetas grandaj ambicioj, altajpensoj, graciplenaj melankolioj (…) En tiu ĉirkaŭaĵode l’ bonhaveco oni tiom dezirus, ke ĉio estuplejbona en la plej bona mondo; Oni revas forgesi,oni revas ami, aŭ vivi, oni revas pri dispensarioj kajfondaĵoj kie ridetas la anĝelo de karitato.

Aragon, La belaj kvartaloj.

Parizo lumurbo … kaj ties ombraj zonoj

4

Enkonduko

Ĉefurbo de Francio de pli ol unu jarmilo,Parizo estas laŭloĝantare unu el la tri plej gravajmetropoloj en Eŭropo kun Londono kajMoskvo. Al ĝi, diversaj faktoroj kontribuis doniĝian nomon lumurbo: eble la instalo de publikalumigo je 17a jarcento, sed ĉefe la filozofoj de18a jarcento, la jarcento de lumoj1 laŭ deziroj deVolter, finfine la triumfanta urbanizo de 19ajarcento de Dua Imperio, celanta kontentigibezonojn de la nova burĝa klaso riĉigita de laindustria revolucio: en siaj luksaj parizajapartamentoj konstruitaj epoke de Napoleonola Tria kaj de Barono Haussmann, novaj riĉulojŝatas imiti la aristokratan arkitekturon de Reĝo-Suno (Ludoviko la 14a).

Ĉirkaŭ Civitinsulo, la malnova Lutes deGaŭlio (sidejo de la katedralo kaj de lajuĝodomo), la urbo progresive disvolviĝis,ĉiudirekten, tra daŭra kresko. Hodiaŭ, lakvartalo de Halo kaj la loko de prapalaco deLuvro (kiu situas proksimume ĉirkaŭ la malnovaKvadrata Korto) estas centraj. Pasintece ili estisperiferiaj. La Luvra ĉefturo de Filipo la Aŭgusto

Parizo lumurbo … kaj ties ombraj zonoj

5

(1165-122�) estis antaŭfortikaĵo, kiu defendis laurbon kontraŭ eblaj atakoj venantaj deokcidento (Angloj aŭ Normanoj).Kontraŭflanke, la fortikaĵo de Bastilo samrolisrigarde Burgonjanojn kaj aliajn minacojn, kiujpovus veni de Oriento. La populara kvartalo deHalo (nutra bazaro), kun ties obstrukcoj kajhaladzoj, situis norde. Finfine, sude, ĉemaldekstra bordo de Sejno, troviĝas ĝisnune laLatina kvartalo, tiel nomita ĉar tiu lingvo estistie oficiala ĝis 179�. Tie situas la fakultato deSorbono, kies okupacio en 1968 restadas en ĉiesmemoroj. Malnova kontesteca tradicio stampastiun kvartalon, kiu estis kerne de la sociamovado de 1968.

De 50 000 en 1150 la pariza loĝantaro atingaspli ol 500 000 komence de 19a jarcento dum laregno de Napoleono la 1a. Ekde tiam jakomenciĝas la granda kampara amasfuĝo de laindustria revolucio, kiu rapide naskos monstrajnmegalopolojn, antaŭe en Okcidenta Eŭropo,poste en la cetera mondo. Dum tiu subitaekspansio, Parizo voras tutajn vilaĝojn kielBelleville (Belvil, kiu signifas “bela urbo”) aŭAuteuil (Aŭtej). Dum la Dua Imperio deNapoleono la �a, ekde 185�, la baronoHaussmann preskribas traborojn de la grandajavenuoj, kiujn oni nun konas.

Parizo lumurbo … kaj ties ombraj zonoj

6

Sed rilate la Parizan centron, necesos atendifinon de 20a jarcento antaŭ ol vidi ĝin profundemodifita. Ekde 1969, Halo estas forpelita pli oldek kilometrojn sude, en Rungis (Rinĵis), kiufariĝis nun la unua bazaro pri freŝaj nutraĵoj enla mondo. Anstataŭas ĝin en la origina loko (kiugardas la originan nomon “Les Halles”[prononcu Le Al, kio signifas la haloj]), grandasubtera vendejaro, moderna kaj banala, kunstacidomo.

En sia Vojaĝo ĝis noktofino2 Louis FerdinandCéline priskribas la riĉajn parizajn kvartalojnkvazaŭ ili konsistigus kukparton kies pintosituus ĉe Luvro, kaj kies triangulo plilarĝiĝusokcidenten: direkte al la Champs-Elysées(Kampojn Elizeajn prononcu proksimume ŝan-z-elize), la urboj de Neuilly (Neji, kies nunaprezidanto Sarkozy estis antaŭ nelonge junaurbestro), poste de Versailles (Versaj), Saint-Germain-en-Laye (Sankto-Ĝermano-en-Lejo)…Ĝis la 1960aj jaroj, ekzistis enurbe� popularaParizo, farita de mizeraj loĝejoj, postkortoj,laborejoj eĉ fabrikoj. Iuj postrestas hodiaŭ, kungranda enmigrinta loĝantaro. Sed, en la parizaregiono pli ol ie ajn, la domnegoca spekuladoapartigis la urbanizon, kreante ie tie grandajnindustriajn aŭ vendejajn areojn, riĉajnkvartalojn, oficajn domegarojn, flankenpuŝante

Parizo lumurbo … kaj ties ombraj zonoj

7

ĉien aliloken la mizeron al zonoj, kiuj ne ĉesasdisvolviĝi, ene de Parizo certe, sed plie ensenĝojaj ĉirkaŭurboj, kie la loĝaj domegarojaspektas kiel kuniklejoj. Iu el tiuj lastaj, Clichysous Bois (prononcu Kliŝi su Boa, kiu signifasKliŝi ĉe Arbaro), estis elirpunkte de la grandaĉirkaŭurba ribelo en novembro 2005, okaze dekiu la junaj ribeluloj incendiis ĉion, kion ilipovis : aŭtomobilojn, busojn, lernejojn kajfabrikojn.

Hodiaŭ Parizo havas pli ol 2 milionojn daloĝantoj (cifero de 1999), ties regiono pli ol 11milionojn, kio rangas ĝin 2�e en la tutmondanklasifikon. Dum la sekvantaj linioj, ekirantedecentre, ni pli kaj pli malproksimiĝos porobservi kelkajn gravajn situojn, kiujn historiostampis.

La franca revolucio de 1789« Hodiaŭ : nenio ». Jen la vortoj skribitaj de la

reĝo Ludoviko la 16a en propra notlibreto datede la 14a de julio (temas envere pri ĉaslibreto).La morgaŭan matenen, duko de LaRochefoucauld (La Roŝfuko) sciigas al laeminentulo la hieraŭajn eventojn.

- Reĝa Moŝto, la parizanoj malkontentaj prosenĉesa prezaltiĝo de l’ pano kaj pro la maldungode Necker4 fratiĝis kun soldatoj, kiuj gardis laarmilejon de la Hotelo de Invalides (Kripluloj5)…Poste ili ekokupaciis la fortikaĵon de Bastilo. Srode Launay6 estis tuj senkapigita… Lia kapo,ekstreme de pikilo, promenigita tra parizaj urboj…

- Ĉu pritemas ribelon, demandas la reĝo ?- Ne Reĝa Moŝto… Revolucion !

La duko elmontras grandan klarvidon. Lagranda franca revolucio, kiu ŝancelos la tutanEŭropon, estigos sekvojn en la tuta mondo, ĵusekis.

8

Parizo lumurbo … kaj ties ombraj zonoj

Parizo kuŝas epicentre de tiu unuarangasocitremo, kies spino situas iom norde deCivitinsulo. Tiun neŭran kernon konsistigas laorient-okcidenta akso konkretigita de la stratojSaint-Honoré (Sankta-Honorita) kaj Saint-Antoine (Sankta-Antonio), hodiaŭ ege turismaj.

Centre situas la urbodomo, kiu ekde tiu jaro1789 fariĝas la sidejo de la revolucia potenco.Tiu ĉi daŭros ĝis Termidoro (julio 1794). Temaspri la unua pariza Komunumo (ni baldaŭekzamenos la sekvan).

Pli oriente, fine de l’ strato Saint-Antoine,situas la placo de la Bastilo (prononcu La Bastij),kie troviĝas tiam la malnova fortikaĵo (ĝi estosposte detruita). Sed la akso transiĝas per lastrato de la Faubourg-Saint-Antoine(Antaŭurbo-Sankta-Antonio) kaj ties kvartalo,tiame populara ĉirkaŭurbo kie vivas amaso damanlaboristoj, etmetiistoj, nudbrakuloj kaj aliajprapatroj de la modernaj proletuloj. Tiuj ĉikonsistigos la avangardon de la revoluciamovado.

Nun, ni observu la okcidentan parton de tiugranda akso. Konkretigita de la strato Saint-Honoré, ĝi ankaŭ prezentas grandan historianriĉecon. La strato finiĝas placo de la Concorde(Konkordo), origine placo Louis-XV (Ludoviko-la-15a). En aŭgusto 1792 oni alnomas ĝin “place

9

Parizo lumurbo … kaj ties ombraj zonoj

de la Révolution” (placo de la Revolucio). Ĉe laloko, kie nuntempe situas la hotelo Crillon(Krijon), unu el la granda parizaj lukshoteloj,funkcias senĉese la gilotino (kiun la popolokromnomas la Vidvino). Tie, la 21an de januaro179�, Ludoviko la 16a estas senkapigita. Ekdetiam, ĉiun 21an de januaro, la francaj radikalajkontraŭreĝistoj memorfestas tiun eventon laŭtre aparta maniero : ili kunvenas por gustumifaman francan pladon : “la tête de veau à la saucegribiche” (la bovidkapon kun saŭco gribiŝ).

Reirante urbodomon, ĉeloke de la nuna stratode la Marché-Saint-Honoré (Bazaro-Sankta-Honorita), iame troviĝis la monaĥejo de

10

Parizo lumurbo … kaj ties ombraj zonoj

Jakobenoj. Dum la revoluciaj tagoj, la monaĥojestas maldungitaj kaj ties konstruaĵo okupita dela respublika tendenco, kiu alprenas ĝiannomon, Robespierre kaj Saint-Just unuarange.Al tiuj Jakobenoj, Francio ŝuldas sian politikankaj administran unuiĝon, sian centraliziĝon,departementiĝon, la abolon de siaj malnovajprovincoj.

La disfalo kaj abolo de la Komunumo, la 9ande Termidoro dua jaro (27an de julio 1794),signas la finon de la revolucia periodo. Lamorgaŭon, Robespierre estas siavicesenkapigita; tute proksime al la ekzekutejo liloĝis, ĉe la numero �98 de la strato Saint-Honoré. Siavice “la termidoristoj” kaptaspotencon.

Tiam, perturboj de la granda socitremo nefiniĝas, ĉar la reĝistoj restariĝas kajkontraŭatakas ĉie en Francio, eĉ eksterlande. Tujproksime al la klubejo de Jakobenoj, ĉe la samastrato Saint-Honoré, troviĝas la preĝejo Saint-Roch (Sankta-Rok). La 1�an de Vendemiero triajaro (5an de oktobro 1795), la reĝistoj igas tiunlokon kiel stabejon de sia provo de ŝtatrenverso.Barras, estro de la termidoristoj, komisias lasubpremon de tiu ribelo al juna sendungitageneralo 26 jara. Tiu ĉi akceptas senhezite. Tiessperto pri la artoj de artilerio kaj mitrajlo

11

Parizo lumurbo … kaj ties ombraj zonoj

permesas al li sangoplene subpremi la ribelon(oni nombras pli ol �00 mortintojn). NapoleonoBonaparto ĵus eniris historion. Sed de tiam, liajkritikantoj kromnomas lin “generaloVendemiero”.

La Pariza Komunumo de 1871Laŭ la strato Saint-Honoré ni daŭrigu nian

reiron centren. Samnivele kun la moderna luvrapiramido ĝi laŭiras la Palais Royal (Reĝa Palacoprononcu pale roajal). Tiu konstruaĵo estasvastega. Ĝi akceptas kvar francajn instituciojn :la ŝtatan kaj konstitucian Konsilantarojn, laprikulturan ministerion kaj la teatron de l’ francaKomedio. En 1871, fine de la pariza Komunumo,ĝi estas bruligita kun la urbodomo kaj multajaliaj gravaj parizaj konstruaĵoj.

La Palais Royal kaj ties ĝardenoj orientiĝasnorden direkte al Montmartre. Konstruita sur lasamnoma monteto, situas la vilaĝo deMontmartre, kiun aneksas al Parizo prefektoHaussman en 1860. Tiuepoke, ĝiaj mueliloj pluutilas nur kiel dancejoj kaj aliaj distrejojrezervitaj al bonhavaj parizanoj, kiuj priserĉaselmediiĝon. Ĝisnune tiu kvartalo konservas tiun“specialaĵon” kun la placo Pigalle kaj la famaMoulin Rouge (Ruĝa Muelilo), lokoj

12

Parizo lumurbo … kaj ties ombraj zonoj

senmortigitaj de famaj pentristoj, kiuj elektis tiesian rezidejon.

Sed Montmartre spertos pli gravajn eventojn.Hodiaŭ la kvartalon superstaras la baziliko deSacré-Cœur (Sankta-Koro, oni proksimumeprononcas sakre-keor). La principo dekonstruado de tiu preĝejo de nov-bizanca stiloestis voĉdonita en 187� “pro pento al la krimojde l’ komunanaĉoj”. Sekve, ja en tiu loko okazosla eventoj, kiuj naskos la parizan Komunumonde 1871.

*La Komunumo trovas sian originon en la

malvenko de la franca-prusa milito de 1870. La2an de septembro, armeo de Napoleono la �amalgajnas la batalon de Sedan kontraŭ Prusujode Bismarck. La imperiestro estas kaptita. Dutagojn poste, la 4an de septembro, amaso daparizaj loĝantoj manifestacias antaŭ laurbodomo. Gambetta (kies nomon postesurmetos la strato de la sidejo de nia asocio, tionni reekzamenos) proklamas la Respublikon. Ladua franca Imperio forpasis. Apenaŭ dusemajnojn pli poste Parizo estas sieĝita.

Prezentas grandan implikaĵon tiu Francio finede 1870 : por ĝi temas pri stranga malvenko.Unuatempe la registaro relokiĝas en Bordozo,

1�

Parizo lumurbo … kaj ties ombraj zonoj

poste ĝi iras en Versajlo, urbo proksima (sed netro) al Parizo sed kontrolita de la germanoj : jaen la fama Galerie des Glaces (Galerio del’ Speguloj) de la fama kastelo, Vilhelmo la 1aestas kronita kiel imperiestro de Germanio la18an de januaro 1871... Iom post la falo de lafranca imperiestro… Kiel en ŝakludo unu peonoforpelas la alian. Dek tagojn poste Parizokapitulacas post dura sieĝo : utilis kiel nutraĵohejmaj bestoj, tiuj de la zoologia ĝardeno(komence la elefantoj), ĉevaloj eĉ ratoj… De tiuepoko, tradicia ŝato de iuj por la ĉevala viandodaŭras en Parizo.

La 1an de marto germanaj trupoj defilas ĉe laKampoj-Elizeoj (sed la prusa armeo jam tieparadis en 1815 post Waterloo). Francaregistaro, kontrolita de la konservativarespublikano iers aliancita kun monarkiistoj,multobligas la provokojn kontraŭ parizanoj, kiujjam ne tro ŝatis la paradon de la okupanto. Deĉiuj oni postulas lupagojn (dum ili antaŭe estisleĝe prokrastitaj pro granda mizero) ; samtempela pagon de salajroj al la Nacia Gardantaro oniĉesigas. Sed tiu lasta ne senarmiĝis : stariĝintaen 1789, ĝi konsistigas ian milicon same burĝakaj populara, kiun la freŝaj eventoj radikaligis.Multaj malakceptis la kapitulacon kaj kanonojestis sekrete transportitaj al monteto Montmartre.

14

Parizo lumurbo … kaj ties ombraj zonoj

Oni sentas la altiĝon de la emancipa movadode la Komunumo antaŭ ol ĝia eksplodo. Tiel, la10an de marto 1871, la nacia Gardantaroproklamas solene : « Ni ĵuru foroferi ĉion porniaj nemortemaj principoj : la franca respublikoantaŭe, poste la universala respubliko ».

La sparko, kiu ekbruligas la pulvon fajras unusemajnon poste, la 18an de marto. Tiunmatenon, post ordeno de la registaro, taĉmentode la franca armeo komandita de la generalojLecomte kaj omas, provas ekkapti lakanonojn de Montmartre. La generaloj ordonaspafi kontraŭ la senarmila popolo kiu provaskontraŭi la manovron. Sed la soldatoj fratiĝaskun la homamaso kaj redirektas siajn armilojnkontraŭ la generaloj. Ili estas tuj mortpafitaj.Parizo sin vestas per barikadoj. La ribelo ĵuskomenciĝis.

Ni ne zorge ekzamenados la sekvon de tiujeventoj, kiujn multaj libroj priskribas. Ni rapidememorigos ke la urba konsilantaro elektita la26an de Marto, tuj alnomas sin Komunumo.Temas pri kompleksa populara movado, kiuprezentas aspektojn samtempe naciismajn (lanacia defendado ludas gravan rolon) sedankoraŭ socialismajn ; oni volas senbalastigiFrancion de Germanoj sed ankaŭ laboristaronde la kapitalisma ekspluatado.

15

Parizo lumurbo … kaj ties ombraj zonoj

La Komunumo elektas la ruĝan flagon, kiunĝi volas simbolo de la universala sociaRespubliko. Ĝi vortigas plurajn aŭdacajndekretojn : pri disigo de la ŝtato kaj de la Eklezio,pri abolo de la profesia armeo, instruado laikakaj deviga al ĉiuj, laborrajto, kreadokooperativojn, balotrajto al inoj (kiu estosefektiva, en Francio, nur post la duamondmilito), malpermeso noktolaboron alinfanoj… Ĝiaj reprezantantoj estas elekteblaj kajeksigeblaj kiam ajn.

La subpremado de la KomunumoDum sepdek tagoj, Parizo suferas duan

16

Parizo lumurbo … kaj ties ombraj zonoj

sieĝon, tiam organizita de la franca armeokomandita de Versajlo. En proksimajkampadejoj, Germanoj respektas neŭtraleconbonvoleman al Versajlanoj.

La granda murda ondo de la subpremo sekvosakson direktitan de sudokcidento, venante deVersajlo, al nordoriento, pariza kvartalo kietroviĝas la fama tombejo de la « Père-Lachaise »(Patro-Laŝez, ambaŭ vortoj « la chaise » signifasla seĝon). Ĝi komenciĝas la dimanĉon 21an demajo transpasante pordegon en la fortikaĵazono, kiu tiam ĉirkaŭas kaj protektas Parizon.Malbone gardita de komunuma organizo (iommalordema), estas la ĉirkaŭfortikaĵoj. Tiuntagon, perfidulo malfermas poternon de la

17

Parizo lumurbo … kaj ties ombraj zonoj

bastiono n° 64 proksima al la pordo de Saint-Cloud (Sankta-Klu), kiu situas ĉe la vojo deVersajlo.

La trupojn, kiuj eniras Parizon, komandas lageneralo Mac-Mahon. Venanta de irlandafamilio, iame guberniestro de Alĝerio, tiumilitisto, la antaŭan jaron, malgajnis plurajnbatalojn antaŭ Prusujo kaj akompanisNapoleonon la �an en ties kaptado. Ja ridindaantaŭ prusaj trupoj, Mac-Mahon ekprenos sianrevenĝon kontraŭ la komunanaĉoj. Ĉirkaŭ 500barikadoj konstruitaj de parizanoj povas nurbremsi la antaŭeniron de la kontraŭrevoluciaarmeo, kiu profitas armilan superecon kajvastajn avenuojn, iam tiucele traboritajn deprefekto Haussmann. Versajlanoj ankaŭ profitassubtenon de Prusoj, kiuj permesas al ili okupaciila zonon, principe neŭtralan, de la Nordo deParizo kaj postflanke ataki la ĉefurbon.Bismarck, plie, liberigas 60 000 militkaptitojn,kiuj ampleksigas la versajlan armeon.

Dum antaŭeniras la kontraŭrevolucia armeo,la parizajn domojn kaj palacojn ruinigasincendioj, kies kaŭzo estas malbone konata.Verŝajne ilin ekigis la senesperaj komunanoj sedla ruĝe hejtigitaj kuglegoj de l’ versajlanoj ebleiel rolis. Dum antaŭeniras unua linio, duapersekutas la rezistantojn en domegoj, arestas

18

Parizo lumurbo … kaj ties ombraj zonoj

ĉiujn, kiujn fiuloj denuncis kaj okazigassistemajn masakrojn. Ne plu temas pri klasikamilito, kie la prizonuloj ĝuas pri iuj rajtoj, sedsenkompata subpremado kie la kaptintoj - viroj,inoj aŭ infanoj -, estas sisteme ekzekutitaj.Temas pri vera ekstermado. La ekzekutajplotonoj funkcias kun sistemo de “enfornado”.Por rapidigi la aferon oni uzas la maŝinpafilon.Ĝin inventis, dek jarojn antaŭe, UsonanoGatling. Da mortpafintaj viktimoj, la oficialanombro estas 17 000, envere grave transpasita.Preskaŭ 5 000 postvivantoj estos kondamnitaj aldeportado, inter ili Louise Michel (prononcu“Luiz Miŝel”), la ruĝa virgino. Kaptinta dum ŝibatalis sur barikado, ŝi petis morton. Al ŝi,Viktor Hugo dediĉas sian poemon “Viro major”(pli granda ol viro en la latina).

La lasta barikado de la pariza Komunumo,strato Ramponneau en la 20a parizaarondismento, disfalas sekvan dimanĉon 28ande majo, tiel finante tiun periodon, kiun historionomas nun Sanga Semajno. Ŝirmitaj malantaŭmuro de tombejo de la Père Lachaise, la 147lastaj batalantoj estas cirkaŭitaj, kaptintaj kaj tujekzekutitaj. Ekde tiam, tiun lokon oni nomasMur des Fédérés (Muro de Federuloj).

De la Komunumo restadas ĉe ni originalaprovo de rekta demokratio: mastrumado de

19

Parizo lumurbo … kaj ties ombraj zonoj

publikaj aferoj far kaj por la popolo -, kiu daŭreestas unika en moderna historio. La krueleco deĝia subpremo instruas al ni ke la ekspluatantojpretas ĉion fari por konservi siajn privilegiojn.Iuj belaj kantoj de Jean-Baptiste Clément ankaŭrestadas ĉe ni, La tempo de Ĉerizoj aŭ Lasangoplena Semajno kun tiu fama rekanto del’ komunanaĉoj:

Jes ja…Ni senpacienciĝas,Ĉi dur’ tagoj, ja finiĝos,Atentu la revenĝon,Kiam aĉularo kunagos! (bis)

En tiu pariza tombejo, nia Kdo Yves Peyraut,fondinto de Liberecana radio en Parizo (kiuankaŭ dissendas esperantlingve), estiskremaciita komence de 2002. Sekrete (tial ke tioestas leĝe malpermesita), liaj cindroj estisdissemitaj antaŭ la Muro de Federuloj, respondeal malnova anarkiisma tradicio.

… Tiu tragedia historio kondukas nin al lokobone konita de ĉiuj SATanoj: la sidejo de iliaasocio, ĉe la 67a de avenuo Gambetta, kiufrontas al la fama tombejo. Niaj eksterlandajamikoj, kiuj iam venis ĉe la SAT sidejo, povis

20

Parizo lumurbo … kaj ties ombraj zonoj

havigi al si bonan ideon pri la populara Parizo.La konstruaĵaro kiu ŝirmas nian asocion estasbela ekzemplo de tiu tradicia stilo kun, ĉestrate,la apartamentoj de bonhavuloj, poste, la ĉefapordo transpasita, la sinsekvo de kortoj kajdomegoj, kiuj ŝirmas pli modestajn loĝejojn kajmanlaborejojn. Tie ekzistis iama modesta kajege diversigita industrio (ledaĵo, teksado,etmetalurgio), kiu dungis aron da laboristoj kajmetiistoj venintaj de ĉiuj regionoj de l’ mondo.De ĉirkaŭ dek kvin jaroj, sekve de la altiĝo de ladomprezoj, oni observas alvenon de pli burĝaloĝantaro.

Tri kasteloj proksimaj al ParizoPor fini tiun historian superflugon, ni deurbe

malproksimighos por iri viziti tri kastelojn de laregiono: Versailles (Versajlo), Vaux-le-Vicomte(oni proksimume prononcu Vo le Vikont’, kiusignifas Valeto-la-Vicgrafo) kaj Ferrières (Ferjer).Ĉi lastaj ludas gravan rolon en la riĉega parizahistorio.

La kastelo de Ferrières situas 25 kilometrojnoriente de Parizo. En septembro 1870 la prusajtrupoj, kiuj venas de Sedan, trovas tie oportunanlokon antaŭ ol ataki Parizon. Ornamita perĝardenoj laŭ angla maniero (tiam ege laŭmodaj),

21

Parizo lumurbo … kaj ties ombraj zonoj

ĝi estas propraĵo de barono James de Rothschild(prononcu Ĝems de Rotŝild’), iame JakobRothschild. Li eknobeliĝis iom antaŭe, post kiamli riĉiĝis per konstruado de fervojo kaj perfinanco (taksita la unua riĉulo de Francio, liapersono rekte inspiros la romaniston Honoré deBalzac).

La kastelo estis inaŭgurita apenaŭ kelkajnjarojn antaŭ la milito, en 1862. Ĉeestis laimperiestro Napoleono la �a. Sed, ok jarojnposte, ja la reĝo de Prusujo, baldaŭ imperiestroVilhelmo la Unua, kaj ties kanceliero, singastigas en la belega restadejo. Laŭ historio (ĉuvere ?), Bismarck asertintus: “Tiuj Francoj… Kiajspertaj gastigantoj!” Ni notu tamen heroan agonde rezistado far la barono James. Li firmegerifuzas cedi al tiuj apartaj gastoj la ŝlosilojn desia kelo, kie famaj vinoj estas ame vartitaj!

La 18an de septembro 1870 la prusajgvidantoj ricevas en Ferrières francankomisiiton. Propono de armistico estasmalakceptata de Francio, tial ke ĝi estas taksatamalhonoriga.

Ni daŭrigu nian promenon.Antaŭ ol fini ĝin en la kastelo de Versajlo,

necesas iom paŭzi en Vaulx-le-Vicomte, kiuestas la pratipo de la fama restadejo de Reĝo-

22

Parizo lumurbo … kaj ties ombraj zonoj

Suno. Ambaŭ havis la samajn konceptantojn: laarkitekto Le Vau, la ĝardenpejzaĝisto Le Nôtre.Ilin, la sama pentristo, Le Brun, dekoraciis kaj lasamaj imponaj basenoj ornamas.

La historio de Vaulx-le-Vicomte komenciĝasper Nicolas Fouquet (Nikolao Fuke), financaministro de Ludoviko la 14a.

Dum 18a jarcento, tion ni vidis, JamesRothschild (kiel la cetera burĝaro) pliriĉiĝis perekspluatado de laboristaro, i.a. konstruigante launuajn fervojojn. Du jarcentojn pli frue, en tiuFrancio, kiu elstaras kiel la unua eŭropa potenco,granduloj riĉiĝas ekspluatante kamparanaron,kies amplekso oni povas taksi inter 80 kaj 90%de la loĝantaro. “La kamparanoj, similas al mulojkutimiĝintaj al la ŝarĝado, kiuj pli multedifektiĝas de longa ripozo ol laborante”, tiamasertas Richelieu (proksimume “Riŝelie”, li estasministro de Ludoviko la 1�a).

Kiel James de Rothschild estas ia pratipo degrandburĝo en la 19a jarcento (tiagrade, keBalzac enromanigos lian personon), tiel NicolasFouquet, la unua kolektanto de impostoj enFrancio, estas pratipo de aristokrato en la 17ajarcento. La blazono de tiu burĝo nobeligitaprezentas sciuron (kio signifas fuke, en malnovafranclingvo), kun tiu latina devizo: quo nonascendet (“ĝis kie neeblos suprenirado”). Sed la

2�

Parizo lumurbo … kaj ties ombraj zonoj

afabla besteto ne nur lerte grimpas, ĝi ankaŭbone scias amasigi…

Post kiam Fouquet aĉetis en 1641 bienon deVaulx situanta sude de Parizo, li tie konstruigassian belegan kastelon, kiu estas inaŭgurita 20jarojn poste per luksega festo. Estas invititajReĝo-Suno kaj ties entuta Kortego: cirkaŭ � 000personoj. Artfajrado okazas. Komediojn deMoliero oni povas spekti… Fouquet estas grandamecenato, kiu ŝatas la kompanion de famajartistoj: la pentristoj Le Brun, Poussin, lafabelisto La Fontaine, la aŭtoro-aktoroMoliero…

Sed tiu festo tro luksa signas baldaŭan ruinonde Fouquet. Ĉar li volis tro proksimiĝi al Reĝo-Suno, li bruligis al si la flugilojn. Ja akra estos ladefalo de l’ granda financiisto. Akuzita prifraŭdo, post longa proceso li estas ĵetita enfortikaĵon. Dudek jarojn poste, li forpasos sekvede malklaraj aferoj.

Do, en Versajlon ni alvenas. Tiu lokoprezentas la finatingon de nia pariza vizito…samkiel al prusa armeo en 1870.

Sekve de la aresto de Fouquet, Ludoviko la14a redungas la grandajn artistojn, kiuj antaŭekunhelpis al la gloro de Vaux. La konstruado degranda versajla kastelo, ĉeloke de malnova, kiu

24

Parizo lumurbo … kaj ties ombraj zonoj

apartenis al lia patro (Ludoviko la 1�a), ekas lajaron mem kiam Vaulx estas inaŭgurita. Kelkajnjardekojn poste, komence de la sekva jarcento,post la plej longa regno en la historio (pli ol tiude Rameso la 2a), Ludoviko la 14a mortas(precize en 1715). Tiam li lasas mirindankastelon kaj Francion ruinigitan fare de ĝiakonstruado kaj de la militoj, kiujn li okazigis.

Dum 18a jarcento, tiu de l’ klerismo, Francioestas centre de Eŭropo, centre de la mondo.Versajlo estigas admiron de l’ tuta aristokrataEŭropo, tiel ke multaj ripetitaĵoj estaskonstruitaj: en Hispanio (La Granja apudMadrid), Portugalio (Queluz), Italio (Caserte,Colorno), Svedio (Stokholmo), Aŭstrio(Schönbrunn), Hungario (Esterhazy), Rusio(Peterburgo), Pollando (Wilanow)… EnGermanio ili ne plu estas nombreblaj. La lastaimitaĵo, sur insulo de la lago de Chiemsee apudMunkeno, celas esti konforma kopio de laoriginalo. Ĝia mendinto, Ludoviko la 2a, reĝo deBavario, granda romantika aristrokrato, mortasdroninte en la lago mem, forlasante landonruinigitan pro liaj luksaj kapricoj tamenkonservante grandan popularon.

25

Parizo lumurbo … kaj ties ombraj zonoj

EPILOGO

La loko de Versajlo estis elektita pro ĝiamalproksimo de l’ franca ĉefurbo, tial ke Reĝo-Suno malfidas, iel prave, la parizan popolon. Jatiu sama logiko en 1870, du jarcentojn poste,elektigas tiun urbon de la registaro estrita deiers. Iom poste tiu ulo, kiel ni vidis, ordonos lasenkompatan subpremadon de la Komunumo(kio indigos al li la titolon sangavida nanaĉodonacitan de Marx). Iomete poste, en la fama“Galerie des Glaces” de tiu kastelo, la reĝo dePrusujo sin kronigas germana imperiestro.

Kvardek naŭ jarojn - kaj multnombrajnmortojn - poste, la 28an de junio 1919, ja lasaman galerion elektas la francaj gvidantoj porke estu finaranĝita la fama traktato, kiusurmetos la nomon Versajlo kaj kiu sankcias lafinon de la Unua Mondmilito. Estas akraj, eĉofendaj, la preskriboj truditaj al Germanio detiuj Francoj, malgraŭ provoj de modero far tiesanglaj kaj usonaj aliancanoj. Ili dissemas laĝermojn de onta konflikto, kiu estos ankoraŭ pli

26

Parizo lumurbo … kaj ties ombraj zonoj

sanga, terura.Hodiaŭ paco revenis, almenaŭ en okcidenta

Eŭropo. Versajlo, loko ĉiujare vizitita de milionojda turistoj, daŭre estas riĉa suburbo, loĝata debonhavularo. Sed en Parizo-Lumurbo, la bonankastelvivon ne ĝuas ĉiuj. En hejmaĉoj, foje entendetoj, multaj restadas…

Notoj :

1 Al tiu termino lumo, respondas la angla enlightment, lagermana aufklärung aŭ la Esperanta klerismo.

2 Louis Ferdinand Céline, Voyage au bout de la nuit, Paris,19�2, la esperanta versio, Vojaĝo ĝis noktofino, aperis en 2005(Mondial, Novjorko).

� Nun, la limigo de Parizo enurbe (intra muros laŭ la latinaesprimo) estas farita de la periferia bulvardo, aŭtovojo kieantaŭe situis la malnovaj fortikaĵoj ĉirkaŭantaj Parizon.

4 Necker (Neker) estis prifinanca ministro. Li estismaldungita tial ke li intencis taksi la nobelulojn.

5 La Hotelo de Kripluloj estis kreita de Ludoviko la 14afavore al kripligitaj militistoj.

6 Sro de Launay (Lone) estis guberniestro de la Bastilo.

27

Parizo lumurbo … kaj ties ombraj zonoj

eldona fako kooperativa de SAT

La eldona fako kooperativa estis kreitakomence de 2007, post referendumo sekveal propono en la beograda SAT-kongresode 2006. Ĝi celas faciligi la plenumon de lastatutaj taskoj de SAT per eldono dekleriga materialo, pretigita kadre dekolektiva laboro kaj kun laŭeble koheraeldonpolitiko, ankaŭ kolektive difinita.

La eldona fako estas kooperativa. Tiosignifas ke ĝi financas siajn eldonojn per laprofito akirita dum la vendo de antaŭajeldonoj. Tiu sistemo ebligas ankaŭ eldononde valoraj libroj, kies vendebleco estaslimigita.

Kvankam la eldonprezoj por la paperajeldonaĵoj de la kooperativo estas kiel ebleplej malaltaj, ili tamen certe restos tro altajpor kelkaj kamaradoj. Tial estas antaŭ-vidite senpage havigi 10 procentojn el ĉiujeldonitaj libroj al nepagipovaj kamaradoj.La eldona fako celas zorgi ankaŭ prielektronikaj eldonoj, por faciligi ladiskonigon de dokumentoj ne adaptitaj alla papera formato, kaj plu plialtigi lakvaliton de la SAT-kultura retejo.