mór jókai la du salikoj de nagyenyedesperanto.davidgsimpson.com/inko/158-5.pdf · 2017. 10....

33
1 eLIBRO LA DU SALIKOJ DE NAGYENYED eLIBRO INKO Mór Jókai La du salikoj de Nagyenyed

Upload: others

Post on 11-Mar-2021

0 views

Category:

Documents


0 download

TRANSCRIPT

1

eLIBROLA DU SALIKOJ DE NAGYENYEDeLIBRO

I N K O

Mór Jókai

La du salikojde

Nagyenyed

2

eLIBROLA DU SALIKOJ DE NAGYENYED

Mór JókaiLA DU SALIKOJ DE NAGYENYEDEl la hungara tradukis Jozefo Horvath

eLIBRO

Aran¸is: Franko Luin

ISBN [email protected]://www.omnibus.se/inko JULIO 2002

3

eLIBROLA DU SALIKOJ DE NAGYENYED

La vojon inter Felvinc kaj Nagyenyed dividas demon-ta rivereto, traarkita per daûra ÿtonponteto. Ambaû-

borde de la rivereto levi¸as du potencaj salikoj; al ili li-gi¸as historio rememorinda. Sep generacioj vidis ilinkreski; de idoj al idoj heredi¸is la historio pri ili. Eç nun¸i revoki¸as vive en la memoron, kvazaû okazinta dumnia vivo...

...Precize cent kaj kvindek jaroj forpasis, de kiam lakuruca-labanca1 vivo pleje modis. Çi-tage kurucoj, mor-gaû jam labancoj donis le¸ojn en Enyed. Kiam çi tiujmalaperis el-tra la urborando, envenis tiuj el la kontraû-direkto. La bonaj Enyed’anoj çiam preferintus, ke çi bra-vuloj — anstataû ilin vizitadi — renkontu sin mem reci-proke; sed çi tiuj estis sa¸aj sinjoroj, aûdintaj ion kaj tionpri strategiaj artifikoj, per kiuj malamiko povas esti ven-kita, se oni ekstermas çiun provianton el ties çirkaûaîo.Kaj tion ili ankaû transplantis en la praktikon.

Çar dum la ordinaraj militfortoj de la landestro2: la

1 kurucoj: hungaraj sendependistoj kontraû la aûstro-imperiaHabsburg-dinastio fine de la 17a kaj komence de la 18a jc.; la-bancoj: Habsburg-partianoj kontraû kurucoj — samempoke.

2 Duko Ferenc Rákóczi, gvidanto de la sendependista movadokaj bataloj.

4

eLIBROLA DU SALIKOJ DE NAGYENYED

brilaj nobelaj rajdtaçmentoj, belaj, svelte kreskintaj hu-saroj kun lupfelaj pendmanteloj, elektitaj hajdukoj,ru¸e-blue uniformitaj infanterianoj penadis çe la land-limoj en ordinaraj bataloj kun la çeffortoj de la imperio:la brilaj kirasitaj, krestokaskaj rajdistoj, dragonoj portan-taj broditajn bubalfelojn kaj celsekuraj muskedistoj, lalandinternon travagadis longe-lar¸e aventurema popolovagabunda, veste-geste tiel simila unu al alia, ke eç lapropra patrino ne scipovis diferencigi: kiu apartenas alkurucoj, kiu al labancoj.

Tiuj homoj estis plejparte misvojintoj, kiujn la milito,senesperi¸o, mizero ruinigis — restigante al ili nenianelekton alian, ol preni falçilon, pioçon kaj rekruti¸i alkurucoj aû labancoj laû tio, kies soldatoj ilin ruinigis.

Kaj çi speco horde iris de urbo al urbo çanta¸ante kajrekvirante — kie ili trovis cedemon, bruligante — kie iliestis kolerigitaj kaj diskurante — kie ili estis timigitaj.Tiel do ne kun troa pasio ili konfrontis batalojn: venki-to ordinare transpartiani¸is al venkinto; kaj laû aserto deMikelo Cserei3 trovi¸is homo, kiu kvar-kvinfoje estis ku-ruco kaj almenaû samfoje labanco.

Çi nemalofta san¸i¸emo de la aferoj levis baron al lagloravido, çar se iu elbatalis al si vastan famon kaj re-nomon, povis sençese timi, ke eble morgaû lia tutaarmeo transmarÿos al lia kontraûulo, kiu siaparte, kom-

3 Historiografo el Transsilvanio (nun en Rumanio) (1667-1756).

5

eLIBROLA DU SALIKOJ DE NAGYENYED

preneble, çiujn indulgos, nur lin solan pendigos, kontraûkiu li ja pleje nutradis sian ven¸emon.

Sed oni helpis sin kutime ÿan¸ante la nomon. Tio oka-zis pli ofte çe labancoj, kiuj entuziasme baptadis sin jenomoj, kiujn — laû ilia kredo — la cerbomankaj kurucojneniel povas elparoli sen impliko de la lango: tiel plejofte torditajn germanajn vortaîojn, kiujn ili mem nekomprenis.

Alimaniere agis la kurucaj ”paÿaoj”, kiuj klopodis donial si rumanajn nomojn.

En tiu tempo do la plej terura dan¸ero por Enyed kajla çirkaûsituantaj urboj estis la kurucestro Balika, kiulo¸is en groto de la rokvalo Torda, eç nun menciata nurkiel Fortikaîo Balika kaj aliparte du labancestroj, rezi-dantaj en Mezöség4; unu el kiuj fieris per la kuriozanomo Trajcigfricig, dum la nomo de la alia sonis pli ro-mantike: Borembukk.

Kiaj la nomoj, tiaj estis ankaû iliaj portantoj: foje mal-lertaj, foje kruelaj, duone komikaj, duone sangaj figuroj,pri kiuj la publika famo-klaço rakontis samtiom da in-teresaîoj, kiom da teruraîoj kaj per kies nomoj unuflankevartistinoj timigadis plorantajn infanojn, aliparte stu-dantoj de Enyed ironiis petoleme unu pri alia.

Ho tiuj studantoj, studantoj de Nagyenyed estis uni-kaj junuloj!

4 Regiono en Transilvanio (nun en Rumanio).

6

eLIBROLA DU SALIKOJ DE NAGYENYED

Kiam kalvinana knabo akiris la povon trançi plumin-gon el ansera plumo, lia patrino plenigis pansakon perrondaj salpastetoj, la patro açetis al li paron da botoj, kajkun tia provizo lin veturigis al Enyed, demetis en la kor-to de la kolegio, vangofrapinte benis lin, kaj lasis sur tiusama loko, cedante al li la elekton fari¸i pastro, profeso-ro, re¸a ju¸isto, çefkapitano aû magistrata sinjoro. Pluela patro ne havis zorgon pri li. La knabo plenkreskis,barbozi¸is; oni lin plenÿtopis, grasigis per mangaîo kajsciencoj, ferminte lin hermetike for de çiuj mondaj logoj,zorgis pri liaj korpo kaj animo, edukis lin en kredo kajsano, faris el li pastron, profesoron, re¸an ju¸iston, çef-kapitanon aû magistratan sinjoron, do por kio li haviscerbon kaj bonÿancon, sen ke la gepatroj cerbumis pritio. La kolegio estis por li Patrino.

Kvin-sescent adoptitojn havis la respektinda matronokaj plurcentmil forintojn da enspezo por edukado detiom da belaj knaboj; plue plej erudiciajn profesorojn,kulturitajn en eksterlandaj akademioj; mondfaman bib-liotekon kaj çiaspecajn premiojn, instigantajn la junu-laron unuparte al diligento, aliparte ¸ustatempe kutimi-gantajn ilin al la bonefika konscio, ke kvankam neabun-de, tamen propramerite ili jam kapablas vivi.

En tiuj tempoj profesoro rektoro de la kolegio de Na-gyenyed estis la respektinda, dokta sinjoro Gerzson Tor-

7

eLIBROLA DU SALIKOJ DE NAGYENYED

dai Szabó, fervora kulturanto de sciencoj, eksterordinarepacama viro kaj senlaca protektanto de bonaj moroj.

Çar se li remparis sin per siaj timige grandaj foliantoj,li povis tiel perfekte perdi¸i por çi tiu mondo, ke ofteokazis: li devis demandi la edzinon, çu li estas jam man-¸inta aû ne. Antaû siaj disçiploj li parolis kun valido deorakolo. Li ÿatis nur mildajn, pacajn sciencojn, ekzemplela astronomion kaj mekanikon, sed ne la historion, kiu— laû liaj vortoj — instruas nenion alian, ol ties nomojn,kiuj distingi¸is en mortbatado de homoj, kaj kiu prikan-tas heroaîojn de sangoverÿaj, kruelaj kulpuloj kaj men-sogas en senfina sinsekvo, anstataû plibonigi la post-mondon per ekzemplo de piuloj, bonefikaj kaj sa¸aj cer-boj.

La brava sinjoro validigis sian antipation kontraû his-toriaj figuroj, ne plaçantaj al li ¸is tia grado, ke por laanima savo de siaj disçiploj li pretis eç falsigi okazin-taîojn, ordonante al la profesoro de historio karakterizial la disçiploj Kleopatran kaj Semiramisan kaj aliajn sen-hontajn virinajn personojn kiel açajn, abomenindajnmonstrojn, pri kiuj eç pensi jamas terure.

Kaj ne estis permesite direkti la okulojn al virina figu-ro; dancado, violona muziko estis por çiam ekzilitaj el çirondo; en la pre¸ejo — por ke la pli a¸aj studantoj nepovu okulumi al knabinoj — estis loko barita aparte porili malantaû la benkoj; tie ili devis sidi sur kvadrate tran-

8

eLIBROLA DU SALIKOJ DE NAGYENYED

çitaj pinotraboj, por ne povi levi la kapon pli alten ol ladorsapogilo de la antaûa benko. Çar por la respektindasinjoro estis principo, bazita kvazaû sur roko, ke junahomo ne bezonas koni junulinojn antaû ol edzi¸i, do ¸isli finas la studojn kaj ¸is ne havas propran panon sub latrançilo; kaj çio, kio okazus antaû tiam, estus nur van-temo kaj vojo al malbono.

Estas memkompreneble, ke çi tiu estas la malplej po-pulara mondkoncepto, kiu povas esti esprimata por lapublika bono, kaj ke plej malmultaj adeptoj de tiaj kon-ceptoj trovi¸is ¸uste inter la interesatoj, la studantaro deEnyed. Çu ne estas absurde, ke eç foje-fojete oni ne viduvirinajn figurojn, ja oni trovas çiujn virinojn de la dek-kvara ¸is la dudeka vivojaroj belaj.

Sed la transplantadon de la edukaj maksimoj de sin-joro Gerzson malfaciligis la cirkonstanco, ke li havis fili-non, ial-kial tiel belan, ke se oni elektadus eç dum duon-jaro en la urbo, oni certe returni¸us al ÿi.

Kiom da studantoj nur ekvidis la knabinon, çiuj en-ami¸is al ÿi. Sed vane, çar pli facilis al animo perdi¸intaretrofu¸i tra Stikso, ol al studanto prosimi¸i al Klarinjo— çar tiel oni nomis la knabinon — ¸is dudek-paÿa dis-tanco.

Sinjoro Gerzson havis unueta¸an domon en tujaproksimo de la kolegio. La ÿtuparo estis barita per kra-dopordo, do ne povis okazi, ke vizitonte la sinjoron pro-

9

eLIBROLA DU SALIKOJ DE NAGYENYED

fesoron, juna homo erarvenis al Klarinjo; kiun cetere livane renkontus, çar la brava knabino eduki¸is laû tiajDio- kaj studanto-timaj principoj, ke certe ÿi forkurus.

Ja ne havis çiu ventkapulo aliron al la dokta sinjoroprofesoro; lia dompordo malfermi¸is nur al probitajindividuoj. Tiaj probitaj individuoj estis humanissime5

Jozefo Zetelaky kaj humanissime Aaron Karassiay.La unua estis deksepjara junulo kun bela, knabineca

viza¸o; li estis eksterordinara favorato de sinjoro Ger-zson, pri kiu çi lasta firme kredis, ke lia spirito estas pliÿlose fermita en libroj de sciencoj, ol estus enkarcerigi-ta aû simile al insektoj, enalkoholigita. Li çiam estis unuainter la eminentaj, verkis çiuspecajn versojn — egalis porli: çu en heksametro, pentametro, safiko, alkajo, alek-sandrino aû anakreona maniero.

Memkompreneble inter la versaîoj ne trovi¸is pri-amaj, nur pri vintro, printempo, rikolto, fulmotondro kajsimilaj pri-kioj. Krome li flue parolis greke, latine, he-bree kaj france, li konis la astrojn sur la firmamento kajlaûspece la florojn sur la tero; çe kemiaj kaj fizikaj eks-perimentoj asistis çiam li al sinjoro Gerzson. Kaj superçio çi li estis tiel virtoplena junulo, ke respondante pritiu parto de la mitologio, kie temas pri diino kutimele¸ere vestita, li ru¸i¸is kaj mallevis la okulojn.

La alia: humanissime Karassiay estis mense nerapide-

5 Alparolo latina al superaklasanoj de kolegioj.

10

eLIBROLA DU SALIKOJ DE NAGYENYED

ma, sesajara togulo, tre vortÿpara, kvietsanga junulo,favorata de sinjoro Gerzson pro la fakto, ke koncerneneniun diboçon, interbati¸on lia nomo mencii¸is, kio seokazus, estus sekviginta grandan malfeliçon, çar la Na-turo dotis lin per tiaj brakoj kaj ÿultroj, ke foje levitaj pories perdigo, ili certe havigus tempon por longedaûrajbabiloj. Sed li lacigis sian teruran forton nur en pacajmetioj najlante-fajlante diversajn porfizikajn ilojn por lasinjoro profesoro kaj la ceterajn movojn de siaj brakoj liekzemplis nur en okazoj, kiam dum grandaj vakacioj lajunularo aran¸is prezentadon de mitologiaj dramoj en laaûlo; kompreneble kun vira aktoraro, antaû vira publi-ko, en kiuj Karassiay rolis kiel Heraklo kaj Zetelaky kielDejanira; çi lasta tiel perfekte, ke neniu estus dubinta prili, ke li ne estas vera junulino. Estis nura plezuro spektiankaû Aaronon, batalantan kun kentaûroj, kiam li solaterenbatis tridek paganajn diojn.

Okazis, ke nelonge antaû la grandaj ekzamenadoj,sinjoro Gerzson Tordai Szabó faris vastajn preparojn alsiaj natursciencaj demonstracioj, celantaj prezenti, kielakvo transi¸as en aeron, kiel kunglui¸as du hemisferojsekve de atmosfera premo post elpumpo de la aero, kieloni povas bruligi aeron kaj dancigi paperhometojn subelektra aparato, do aferojn konsideratajn tiutempemirakloj. Por çi celo li transdonis al siaj elektitoj la ÿlo-silojn de la fizika muzeo, por ke ili tie fervoradu. Kaj li

11

eLIBROLA DU SALIKOJ DE NAGYENYED

ankaû spertis, ke ambaû eminentuloj aktivas jam de fruamateno en la muzeo kaj nur malfrua vespero ilin elve-nigis de tie. Laûdindaj, diligentaj junuloj, kutimis dirisinjoro Gerzson, prenu ekzemplon pri ili, sendiaj, van-temaj, diboçaj sentaûguloj, similigu vin al ili!

Kaj nun ni vidu, kio okupas niajn junulojn en la fizi-ka muzeo. Çi tiu çambro havas kurteneblan fenestronpor optikaj eksperimentoj, malfermi¸antan rekte al lakorto de la respektinda sinjoro. Ambaû niaj fervorulojstaras kun koncentrita atento antaû çi tiu fenestro kajaplikante grandan radoteleskopon en la rondan aper-turon de la fenestro, ili ÿajnas ion observi. Çu stelon?Certe, sed kial per lenso malsupren direktita?

Nun Jozefo enrigardas kun pia entuziasmo... ”Ho, Diomia, kiel belega”, li suspiras, ne povante reteni la admi-ron... Belega? Jes ja, iu stelo... ”Nun plukas rozojn, kielmi dezirus esti tiu rozo!” Sed tio ja devas esti tamen nestelo!

Sub la preteksto observi stelojn, la bravaj junuloj tag-longe okupi¸as nur per observado de la bela Klarinjo trala lensotubo; dum sinjoro Gerzson kredas, ke ili lacigasla okulojn per mirakloj de la firmamento, ili amuzas sinsekvante teleskope la çarman knabinon kun plejplejaplezuro tra ¸ardeno, çambro kaj kuirejo.

Koncerne Aaronon, çi amuzo estis nur ÿerco, sed Jo-zefo tute kapti¸is: ne povis deÿiri sin de la teleskopo; kaj

12

eLIBROLA DU SALIKOJ DE NAGYENYED

se longe li ne povis enlensigi la knabinon, li ne man¸is,ne dormis, nek havis humoron por io ajn, nur ¸emadis-suspiradis, forgesis, kion li legis kaj mirigis sinjoron Ger-zson ne atentante liajn prelegojn, çar anime li iradis entiu rozlaûba ¸ardeno post la bela knabino, kolektantadisflorantajn rozpetalojn en la tukon per siaj blankajmanetoj.

Dum la demonstradoj unu mallerto lia superis laalian: li rompis, dispecigis, kio venis al li en manproksi-mon; çe eksperimento kun fosforo li dozis hidrogenonanstataû oksigeno: sekve de kio li preskaû eksplodigis latutan klason.

Sinjoro Gerzson ne povis klarigi al si, kio la knabontrafis. Li serçadis, esploris kaûzojn, sed trovis nenion; çarkiam li klakiris tra la longa koridoro, en la muzeo deno-ve çio reordi¸is: la teleskopoj direkti¸is çielen, la miks-boteloj kaj aerpumpiloj blove-¸eme laboris.

Kaj Jozefo sentis çiam pli kreski la dolorojn de siakoro: la trompema lenso kelkfoje tiel proksimigis al li laadoratan personon, ke mirigite li etendis al ÿi la manojnkaj rekonscii¸is nur, kiam la fenestro refrapis liajn fin-grojn, kio donis al Aaron duoblan kaûzon por rideks-plodo.

Meze de tiaj doloroj la malica tentanto portis la pianjunulon ¸is tia ekstremo, ke iun posttagmezon li al-

13

eLIBROLA DU SALIKOJ DE NAGYENYED

tabli¸is kun la firma intenco — eç diri terure — poemipri amo.

La versaîo konsistis el safikoj, estis provizita per çiobela, kio nur trovi¸as sub la suno kaj luno. Kiam li legis¸in al Aaron, çi lasta îuris, ke dum sia vivo eç famon pripli bela poetaîo li ne aûdis.

Iun vesperon, miri¸intaj en la lunlumon, la du junu-loj interparolis çe la muzea fenestro:

—Se nur Klarinjo povus legi çi tiun versaîon! — dirisAaron.

—Hm! — respondis Jozefo. (Tio ne estis tiutempe fa-cila afero, çar ankoraû ne eldoni¸is sep modgazetoj, enkiuj oni povus ¸in presigi.)

—Se mi estus en via loko, malgraû çio mi ¸in enma-nigus al ÿi.

—Sed kiamaniere?—Mi ¸in îetus en la ¸ardenon.—Îeti jes, sed kio okazos, se vento ¸in misportos, kaj

¸i venos antaû la respektindan sinjoron?Nun venis la vico de Aaron diri ”hm”.—Ni devus ¸in kaÿi falditan inter bur¸onantaj rozoj,

— diris Jozefo suspirante, — por ke kiam ÿi venos fru-matene kolekti rozpetalojn, ÿi trovu ¸in kaj legu sola.

—Nu, tio facile fareblas, — respondis Aaron. — De çitie, el la fenestro oni povas subeni¸i per dika ÿnuro ¸isla ¸ardena muro, de ¸i facile salteblas sur la fositan

14

eLIBROLA DU SALIKOJ DE NAGYENYED

grundon. Reire oni povas suprengrimpi sur la sambuku-jo kaj ¸isveni per la ÿnuro.

—Kia ideo! — teruri¸is Jozefo, — çu mi descendu ÿnu-re el fenestro de la kolegio? Çu mi transgrimpu nokte surfremda barilo?...

Mem Aaron teruri¸is pri çi tiuj vortoj.—Ja mi ne diris, ke faru tion vi, mi diris nur: facile far-

eblus.Jozefo eksilentis por kelka tempo. Poste li diris:—Çu vi ne scias, kie rezervi¸as longa ÿnuro?—Mi ja scias, la malnova sonorila ÿnuro polvi¸as çi tie,

en la subtegmentejo.—Alportu ¸in!Aaron iris por la ÿnuro, el nodbastono li fabrikis sidi-

lon çe la ÿnurfinoj, sidigis Jozefon sur ¸in, kaj volvinte laÿnuron çirkaû la fenestrokruco kaj kroçante ¸in çirkaûsiaj muskolozaj polmoj, li lasis ¸is la ÿtona barilo sub-eni¸i Jozefon, kiu eç momenteton ne ÿajnis zorgi pro tio,ke se la ÿnuro elglítus el la manoj de lia kamarado, tujrompi¸us al li la nuko; se trovi¸is kialo zorgi, estis nur latimo, ke iu malkaÿos ilin. Neniu lin malkaÿis. Li povistranspasi sur la muro, kaÿi la leteron inter la rozoj kajhelpe de la polmoj de Aaron facile levi¸i ¸is la muzeafenestro. Nur tiam la du junuloj ekmikris reciproke, kielevidentan malsa¸aîon ili faris.

La alian tagon eç rigardi ili ne kura¸is unu al la alia,

15

eLIBROLA DU SALIKOJ DE NAGYENYED

des malpli tra la teleskopo. Kiel fifarintoj de kolosa krim-afero ili time evitis la kulpejon kaj matene kun baraktan-taj koroj ili subaûskultis la klakadon de la botoj de larespektinda sinjoro laûlonge de la koridoro.

Li enpaÿis. Nek Jozefo, nek Aaron kura¸is levi la oku-lojn al li, kredante, ke de ilia nazo li scipovos legi la nok-tan atencon.

—Venu flanken por momento, humanissime!Zetelaky pli similis mortan ol vivan. Eç por la trezo-

ro de la tuta mondo li ne rigardus supren al sia instru-isto, kiu kun terura silento longe lin esplorrigardis.

—Mi volas diri nur, humanissime, — fine li ekparolissekavoçe, — ke se alifoje vi portos versojn, venu kun iline tra barilo, sed tra la pordo, çar vi distretis çiujn tulip-bedojn. Cetere la versaîo, kiun vi verkis, ne estas malbo-na, nur en unu loko lamas la adoniko.

Kaj çe tio li ÿovis al li la pritraktitan versaîon en la ma-non.

Jozefo ne oponus eç, se en tiu momento la tuta kole-gio kune kun li sinkus sub la teron.

Kvankam la versaîon trovis Klarinjo en la menciitaloko, ÿi kiel bone edukita knabino konsideris sia devounua fari denuncon pri ¸i al la patro, plendante sam-tempe ankaû pro la distretitaj tulipbedoj. La maljunasinjoro tuj rekonis la skribmanieron kaj la artifiko deJozefo senmaski¸is antaû li. De tiam li ne konfidis al li

16

eLIBROLA DU SALIKOJ DE NAGYENYED

eksperimentojn, nek sendis lin labori en la fizikan mu-zeon.

Intertempe okazis foje-refoje, ke la studanta junularoaûdis ne nur pri aferoj skribitaj en libroj, sed ricevis in-formojn ankaû pri tio, kio okazadas landvaste, ne klopo-dante tro kaÿi siajn kun- kaj kontraûsentojn rilate al iokaj tio en la kuruca-labanca mondo aû ceteraj terenoj;kaj kelkfoje antaû la komenco de la studhoroj, kiam du-tricent studantoj kolekti¸is en unu aûditorio, oni povissperti eç tiajn emojn, ke se la afero venus ¸is batalo, çirespektinda korporacio apenaû restus senfara observan-to de tia amuzo.

Post nelonge dezirinda okazo prezenti¸is por tio. Iuntagon iliaj moÿtoj sinjoroj Traicigfricig kaj Borembukksendis homon en la urbon kun mesa¸o, ke oni tuj elpor-tu al ili centon da buçindaj bovoj, kvindek kvintalojn dalardo, mil panojn kaj dekdu ujojn da kazeo, ne forgesan-te ankaû pri vino, kiu povas esti ne pli ol ducent bare-letoj. Tiutempe la bravaj Enyed’anoj jam estis en tia mi-zero rilate al provizo, ke nur per ekstrema zonostreço ilipovis kunmeti la postulatan kvanton; kaj kiam ili çion çisurçarigis, jen Balika informi¸as pri la afero, aperas el siagroto, prenas al si perforte la tutan liveraîon kaj portas¸in en la ravinon Torda.

Nun kion faru la bonaj Enyed’anoj? Ili povis plendiripete al Trajcigfricig, ke Balika kunportis, kio man¸ebla

17

eLIBROLA DU SALIKOJ DE NAGYENYED

kaj trinkebla trovi¸is en la urbo kaj konsili, ke li postirulin kaj reprenu çion. Trakurita de kolero, Trajcigfricigsurplandigis siajn taçmentojn kaj îuris forbruligi Enyed¸is la tera surfaco kaj ke anstataû ¸ia vino li trinkos san-gon de ¸iaj lo¸antoj. La malfeliça lo¸antaro tre ektimispro la kruela minaco, ja plenumi la postulon — eç kunplej bona volo — ili ne povis.

Kaj la ularo de Traicigfricig jam proksimi¸is al Ma-rosújvár kaj laû tio, kiel li traktadis la survojajn vila¸ojn,Enyed povis imagi al si, kio ¸in atendas.

Tiaj mizeroj estis jam kutima stato en Enyed. Ricevin-te famon pri proksimi¸o de labancoj, la lo¸antoj rapideforlasadis siajn domojn, kion gardindan ili havis, ili fo-sis en keloj, sub garbejo en teron, la virinojn, knabojn,maljunulojn irigis en montojn, arbarojn. La junulinojnoni kolektis en la kalvinana pre¸ejo kaj armeblaj virojkuni¸is samloke, en la korto, kiu — ankaû nun videblas— estis çirkaûigita per fortika, alta ÿtonmuro, provizitaper pluraj bastionaj turoj, konstruigitaj de la lokaj gildoj:unu apartenis al la honorinda botfara, alia al la honorin-da teksista gildoj, aparte levigis por si unu la draptajla,komune alian la tanista kaj ÿufara gildoj, la kvinan pre-tigis la butonistoj kun la oraîistoj kaj la sesan la for¸istojkun la ÿlosistoj. Çi tie estis gardataj la gildokestoj kajdum grava dan¸ero çi tie kolekti¸is la majstroj kun siaj

18

eLIBROLA DU SALIKOJ DE NAGYENYED

helpistoj formante tiamaniere la gardistaron de la forti-kaîo de Dio.

Kontraûflanke staris la kolegio, potenca, trieta¸a,kvar-ala konstruaîo, kie rezidis sepcent studantoj, tutaarmeo por okazo, se venus vico de neceso.

Kiam la famo, trakurinta la urbon atingis la kolegion,la juna sango ekbolis en la studentaj koroj: ni ne cedosnin, ne cedos la urbon! — ili ekkriis entuziasme kaj sek-vamatene dum studhoro de kemio la respektinda sin-joro Gerzson Szabó devis konstati, ke liaj disçiploj ape-ris armitaj per glavoj kaj lancoj en la aûditorio, kun lainsista postulo, ke ili estu gvidataj de la profesoraro kon-traû la labancoj.

Nu, tio estis bela peto al la respektinda sinjoro Ger-zson Szabó, ke li konduku iun ajn en militon!

—Çu la menso transturni¸is al vi, dilectissimi6? — de-mandis la bona sinjoro, — iru, trinku purgantes pecto-ra sucos7. Çu mi estas Ajakso aû furioza A˛ilo, ke vi vo-las min treni en batalon?! Aû mi edukis vin mirmidonoj,nutrantaj en vi sangavidajn pensojn? Çu vi, kiuj turna-dis librojn en la manoj, kurbigas viajn lipojn por militableko? Çu mi transplantis en vin tioman sa¸on kaj sci-encon, por ke vi falu unu post alia sub batoj de malami-ko, ajna senscia militisto, naskita por morto?

6 miaj karaj (latine)7 sobriga trinkaîo (latine, citaîo el Ovido)

19

eLIBROLA DU SALIKOJ DE NAGYENYED

Tiel parolante sinjoro Gerzson rimarkis, ke eç Zetela-ky kaÿegas ian glavon sub la togo. Potence li altondrislin:

—Çu eç via moÿto portas armilon, çu eç via moÿto?(Kiam li alparolis iun per ”via moÿto”, kutime li tre kole-ris.) Distaûzita la honesta ordo de la mondo! Çu estisiam kazo, ke elektitoj de poetoj, muzoj, lo¸antoj desanktaj boskoj, amikoj de Pieridoj skuaçis armilojn en lamanoj?... Nu, ekvortu via moÿto, se vi scias!

La konfesigato fine elparolis:—Jes, sinjoro, trovi¸as kazo: kiam disçiploj de Pajno

prenis bastonojn kontraû la gaûloj, detruantaj Heliko-non kaj ilin mortbatis.

Sinjoro Gerzson rekaptis la kapon, çar li estis trafitamezmeze per la riposto.

—Kaj se mi ne permesos al vi preni armilojn en la ma-nojn, dum la nobla urbo penadas per pacaj marçandojforigi la dan¸eron de super si?! Kaj al via moÿto, huma-nissime Zetelaky, mi diras nur, ke vi ne bezonas prires-pondi çiun demandon. Kaj nun mi ordonas al vi formetien çi momento çiujn armilojn el viaj manoj, kaj se iu alieagos, estos malpermesite al tiu trapasi refoje la sojlon deçi tiu kolegio kaj neniam permesi¸os esti denove mem-bro ¸ia! Clarissimi domine8, juratoj, sonigu la fenditansonorilon!

8 Estimataj sinjoroj! (latine)

20

eLIBROLA DU SALIKOJ DE NAGYENYED

Çi tiu fendita sonorilo estis sonigata, kiam iu feste ek-sigatis el la kolegio.

La vortojn de la rektoro sekvis profunda silento, inter-rompata nur de la raûka gongado de la sonorilo. La ju-nuloj, pretaj kontraûiri eç sesoble pli opan malamika-ron, mildigitaj per la vortoj de sia profesoro, çiuj demetisla armilojn.

La fendita sonorilo silenti¸is; la studantoj residi¸is,eltiris siajn librojn; la respektinda sinjoro prenis siangvidlibron kaj prelegis, kvazaû nenio okazis, ¸is la hor-fina sonorado. Tiam li lasis iri siajn disçiplojn. La kon-fiskitajn glavojn kaj lancojn li ordonis surçarigi kaj metien la subpre¸ejan volbegon, por ke oni ne havu aliron alili.

Nokte, rekonscii¸inte de la timi¸o, kaûzita de la vor-toj de la rektoro, ili rekomencis konspiri, kaj çar la armi-loj estis konfiskitaj, ili decidis eliri post malfermo de lapordegoj sur la bordon de Maros. Trovinte konvenajnfreÿajn salikbrançojn, çiu hakis por si bastonon, kiun iliportis subtoge en la kolegion kaj formetis zorge en lalignokamero.

Ili pensis, ke ankaû bastono estas konvena armilo, sekonvenulo tenas ¸ian finon.

Jam la saman tagmezon aperis Trajcigfricig sub laurbo kun sia trimilopa labancaro. La ”nobla urbo” elektis

21

eLIBROLA DU SALIKOJ DE NAGYENYED

la urbestron, la kolegia konsilio destinis la respektindansinjoron rektoron iri al li delegacie.

Trajcigfricig akceptis la delegitaron surçevale: la cete-ra armeo marÿadis surpiede, escepte la tri lignajn kano-nojn, tiratajn kutime per bubaloj. Sed la demando, çuoni povus pafi per ili sen minaci la vivon de çeestaran-toj, estis superflua dubo. Trovi¸is ankaû kvara kanono,el kupro, kiun la malamiko ÿtopis per najloj, cedante ¸inal la propra sorto, kaj el kiu ekspertoj de Trajcigfricig tiellerte ellogis la najlojn, ke fajrigata, la tuta ÿargo elflugistra la eksplodiga truo, lasante post si nur la kuglon en latubo.

La armeo mem estis belega popolo: koncerne ¸inbone trafis la epiteto ”elektita”, çar ¸i estis kompilita elçiuspecaj gentoj, trovi¸antaj en la lando: kungregi¸is en¸i hungaroj kun rumanoj, valonoj, marodistoj, serboj kajciganoj: unu nudpieda kun kasko surkape, alia kun gla-vo ÿnurita çirkaû peltmantelo, çi tiu peniranta sub paf-tubego perdinta radojn kaj streçilon, tiu kun alispeca kajeklektika provizo, sed çiuj unuanime kaj unuforme kuntonditaj lipharoj kiel konigilo por la kazo, se ili batal-miksi¸is kun kurucoj kunmetitaj el similaj elementoj,sed portantaj longajn harojn kaj ¸isorele ÿmirglatigitajnlipharojn. La pliparto piedis en ÿnurÿuoj, nur al oficirojestis donita deca piedvesto kun alnajlitaj spronoj, kiuj

22

eLIBROLA DU SALIKOJ DE NAGYENYED

pro nehavo de çevaloj servis por nenio krom falçi la kru-rojn al siaj posedantoj en kazo de forkuro.

Tian armeon komandis Traicigfricig; sed devus trom-pi¸i, kiu kredas, ke li similis al sia çifona subularo. Laçevalo sub li estis plej bela angla rajdbesto; li portis maÿ-kirason, teksitan el ar¸entstelaj çenoj sur orfadene ÿnu-rumita, griotkolora silka jaketo, sur lia frunto tronis kre-stohava kupra helmo; unu manon kaÿitan en stalskvamaganto li ripozigis sur la tenilo de lar¸a, rekta glavo.

Kvankam el lia lar¸a, inerta viza¸o kaj malnoblaj traj-toj legi¸is, ke al çi pompo lin kondukis nek la nasko, nekmeritoj; ja kiom da fibuloj, vestopecoj sur li pompis,tiom da diversaj monogramoj vidi¸is sur ili; tamen sid-ante surçevale li kontribuis al si sufiçan dignon, por de-supre paroli al tiuj, kiuj marÿis piede.

Lia subulo en la estrado Borembukk estis granda, tra-be gracia buçisto kun senhara, osteca muzelo; sian çe-fon malsimile li ÿajnis koncentri nekutiman zorgon estilaûeble plej malpura. Lia feljako brilis pro graso, la van-goj sendube povus fanfaroni, ke ili renkontis nenian ak-von krom pluvo.

Lia tuta arsenalo konsistis el unusola buçhakilego, perkiu li scipovis unusvinge mortbati bovon.

Antaû tiel meritplenaj viroj aperis la dumembra de-legacio kun profunda riverenco kaj demetitaj çapeloj.

23

eLIBROLA DU SALIKOJ DE NAGYENYED

Por plia honorigo sinjoro Gerzson prononcis tre belandiskurson en la latina antaû la du militestroj.

Trajcigfricig rigardis al Borembukk, kaj çi tiu re al li:neniu el ambaû sciis latine eç vorteton, tamen ili ÿajni-gis çion kompreni.

—Mi komprenas bone, kion via moÿto rakontis, — di-ris la estro, rimarkinte, ke sinjoro Gerzson ne plu paro-los kaj frapis al li degne la ÿultron. — Kiel nomi¸as viamoÿto?

—Gerzson Tordai Szabó mi estas, profesoro rektorode la honorplena kolegio kaj la sinjoro en mia akom-pano estas lia nobela moÿto Johano Tóth, bur¸estro dela nobla urbo.

—Kaj kie forrestas la gildestro de botistoj?—Li ne konsideris laûcele miksi¸i inter nin.—Nu, mi diras, çar ankaû tiu devas çeesti, la armeo ja

bezonas trimil parojn da botoj, kio en tri tagoj devas tro-vi¸i antaû mi, alie mi îuras je mia praula glavo (li ¸inÿtelis ie), ke çiun botiston mi forblovos de sur la tersur-faco!

Pli aûdacan îurpromeson, mi kredas, ¸is nun neniufaris.

Sinjoro Gerzson klinis la kapon, kaj nun la urbestroekparolis hungare:

—Ni sciigos la honestan gildestron pri via volo, dignamoÿto, kaj li entreprenos çion eblan. Kaj ni petas vin en

24

eLIBROLA DU SALIKOJ DE NAGYENYED

la nomo de la tuta urbo, dignu resti eksterurbe kun viajtaçmentoj, çar — kvankam ni tenas vin en nia plej bonaopinio — la malsa¸a plebo tiel timas armularon, ke pre-ninte la famon pri ties proksimi¸o, çiuj diskuris en arba-rojn, parte fermis sin en la pre¸ejo: do se vi envenus, vitrovus nenion krom malplenaj domoj, kaj al ni vi mal-ebligus konformi¸i al viaj deziroj sekve de tio, ke neniurestus, çe kiuj ilin ekzekvi.

Traicigfricig flustris ion en la orelon de Borembukk,kaj mallerte kaÿante sian ruzan rideton, li reparolis:

—Honestaj servistoj! Sekve ke timante kaj pro tio, keestante malsa¸aj ankaû ni ne dezirindus, ke viajn do-mojn lasante ne plenaj, en ili neniun trovinte, do irintediru vi al la popolo, ke ne forportu nin, sed ili hejmen-venu kaj poste precipe kvankam, ni tendojn starigu, porke ni vidu ke laû tio çiu hejme estas, estu bruligataj kan-deloj çe çiu domo kaj cetere se io aû tio iel aû aliel oka-zus, tiam vi ekvidos ion kaj tion nu do.

Sciiginte la delegacion per tiel ornamriça parolado prisia ultimato, lia komandanta moÿto lasis la delegacionreiri en la urbon. Li kaj la taçmentoj demetis sin sur lakampo proksimume mil paÿojn de la muroj, farante çiual si tendon el tritikaj garboj. Kaj reveninte la delegaciodiskonigis al la lo¸antaro, ke çiu rehejmi¸u en sian do-mon, kaj por la nokto metu kandelon en siajn fene-

25

eLIBROLA DU SALIKOJ DE NAGYENYED

strojn, kaj kio eltrudeblas el la propra mizero, neprekunportu, por kontentigi la labancajn sinjorojn.

Okazis kiel decidite: la gildanoj unu post alia iris hej-men, la virinoj kaj maljunuloj, fu¸intaj en arbarojn, estisrevokitaj kaj ¸is malfrua nokto la tuta urbo ne çesis ba-kadi kaj fritadi por la meritplenaj sinjoroj. Nur Klarin-jo petegis en la nomo de la puceloj, ÿlositaj en la pre¸ejopor la graco, resti por tiu nokto sub la ÿirmo de la domode l’ Sinjoro. Kaj la peto, subtenata ankaû de la ceterajvirgulinoj, estis fine aûskultita ankaû de la nobla magi-strato kaj profesoraro.

Sekvis bela, lunluma nokto, la pejza¸o çirkaûe silen-ta; la magistratanoj trankvile dormis en siaj baldakenajlitoj meditante, kiel sa¸e ili forigis la dan¸eron de superla urbo. Tricent kvindek virgulinoj ripozis sub la sank-ta ombro de Dio en la pre¸ejo, kiam al Klarinjo ekÿajnis,kvazaû iu ÿin vekadas kaj instigas ne plu dormi kaj su-preniri en la turon.

En tia duonson¸o ÿi ascendis sur la ÿtupoj ¸is la loko,kie pendis la kvindekdu-kvintala sonorilego de la sanktaeklezio; kaj kiam ÿi elrigardis tra la alta turaperturo, ÿaj-nis al ÿi vidi malhelan makulegon malrapide rampantanal la urbo. Post nelonge distingi¸is granda homgrupo, elkies maso reflekte elbriladis fero de falçiloj kaj pikstan-goj en la lunlumo.

Eklumis en ÿi la kompreno: la labancoj atendis nur, ke

26

eLIBROLA DU SALIKOJ DE NAGYENYED

disi¸inte la bur¸oj kuÿi¸u por nokta ripozo en siaj do-moj, por ke ili povu çi tiujn embuske surprizi... Klarin-jo ne volis perdi eç momenteton: ÿi ne malsupreniris enla pre¸ejon por veki la kamaradinojn, sed trafulmita desava ideo, ÿi kroçi¸is sur la ÿnurego de la kvindekdu-kvintala sonorilego, por ke ektirite ¸i alarmu la tutanurbon.

Malfortaj estis la brakoj de la knabino, sed la dan¸erofortigis ilin: liginte sin per siaj blankaj manetoj al laaspra ÿnuro, ÿi eksvingis la pezan sonorilegon, kiun ordi-nare du viroj apenaû povis ekmovi kaj antaû ol la gru-po atingis la eksterajn murojn, la alarmilo ekgongis po-tence super la urbo. En la sekva minuto çiuj homoj sal-tis surpieden, kaj kvazaû direktataj de nevidebla mano,la maljunuloj kaj virinoj rekuris en la arbaron, la virojsur la pre¸ejajn bastionojn, tiamaniere ke kiam la laban-coj alvenis en la urbo, trovis çiujn domojn jam vakaj.

Kolerego atakis Trajcigfricig pro la superruzo. Li ordo-nis bruligi senmalfrue la urbon en dekdu lokoj.

Sed apenaû liaj subuloj levis la manojn por çi damnin-da ago, tia pluvego ektorentis, ke ¸i estingis çie la bru-lon: la labancestro supermezure blasfemis egale Dionkaj diablon pro çi misfortuno.

Çe la matena krepuski¸o la respektinda rektoro kaj lamagistratestro denove eliris antaû lin. La militestro eçekvorti ne cedis ilin. Li altondris ilin kun la riproço, ke

27

eLIBROLA DU SALIKOJ DE NAGYENYED

ili estas ruzaj, mensogemaj hundoj, kiuj trompas hones-tajn virojn kaj forte îuris, ke li dispafigos en rubon latutan urbon, pre¸ejon kaj kolegion, buços glave la lo¸-antojn kaj disdonos la virgulinojn al siaj soldatoj, se onine eldonos al li la personon, kiu ektiris la sonorilegon.

—Tiu persono estas ¸uste mia filino, digna moÿto —respondis deprimite sinjoro Gerzson, — sed se koste deÿia vivo mi povos elaçeti la liberi¸on de nia urbo, certemi ÿin transdonos al vi, petegante vin nur por la solagraco, ke dehakigu al mi la kapon antaû ol miaj okulojvidos ÿian missorton.

—Tion vi ricevos! — konsolis lin Trajcigfricig kaj sam-tempe kun çi kura¸igo li ordonis, ke la taçmentoj de çiujflankoj enmarÿu la urbon. Li mem — sidante kun bru-stoblova fiero sur sia çevalo — îetis la bridon al la urbe-stro kaj tiamaniere li kondukigis sin tra la stratoj, dumBorembukk sidi¸is sur la kolon de la profesoro kaj kunkomika teruro portigis sin ¸is la çefplaco, atencante persiaj spronoj la flankojn de la brava blankaharulo.

La studantoj povis çion çi observi el la kolegio, çar laprocesio haltis ¸uste antaûe; sed la pordegoj estis ÿlosi-taj, la ÿlosilojn sinjoro Gerzson mem enpoÿigis.

Poste ili devis vidi ankaû, kiel oni eldonas la duonsve-nan virgulinon, filinon de la rektoro, Klarinjon tra la pre-¸eja pordego kaj kiel Trajcigfricig levas ÿin al si sur laselon.

28

eLIBROLA DU SALIKOJ DE NAGYENYED

Sed tio jam vere supermezuris çion, kion kun koro destudanto oni povas elteni.

—Mi mortigos la tutan mondon, — stertoris Zetelakyekster si, — mortigos sola çiujn, — kaj kun kaporompaimpeto kurïeti¸is malsupren sur la ÿtupoj; post li Aaronkaj laûvice la ceteraj ¸is la lasta; antaû paso de minutoestis elturnita la ÿlosita pordego kaj antaû tiu de alia —simile al incitita abelosvarmo la studantaro elverÿi¸is surla labancaron, okupintan la antaûpre¸ejan placon.

Ili havis ne pli ol salikbastonojn en la manoj, sed dumla densa pluvego malutiligis la labancajn muskedojn, laribelinta kolero faris pezaj la fustojn en iliaj manoj. Dumminuto la labanca armeo estis premita al la muro kaj labotistoj, falintaj en aûdacon pro la unua hurlo, komen-cis pluvigi ÿtonojn sur ties kapojn.

La du armeestroj, premitaj al muro, ne prenis la afe-ron por ÿerco: vidante, ke iliaj homoj pli ol necese ÿan-celi¸as sub la batoj de la studantoj, turnis dorson al labatalejo kaj ekklopodis for ekster la urbon. Trajcigfricigçirkaûbrakis la kaptitan knabinon, okule preskaû devo-rante ÿiajn predigitajn çarmojn. Kaj Borembukk siaflan-ke ekkaptis sinjoron Gerzson çe la kolumo kaj tiel liver-ante lin kun si cedis siajn enormajn krurojn al kurego.

Pli mallonge ol vorto elparoli¸as, estis disbatita la la-bancaro al la kvar çieldirektoj; kun apenaû tridek homojkuris la du kapitanoj direkte al Felvinc, iliajn spurojn

29

eLIBROLA DU SALIKOJ DE NAGYENYED

strikte sekvis grupoj de studantoj, kun manikoj refaldi-taj, krudaj salikstangoj enpugne, en longaj, nigraj togoj,pendigitaj çezone; per siaj bastonegoj ili saltadis, kielanglaj rajdçevaloj.

Çiam pli konsumi¸is, çiam malplii¸is la persekutantajkaj persekutataj grupoj, çiuj trovis siajn partnerojn dumla kurado kaj popare postrestadis por interbati¸i. Finerestis du kontraû du aliaj: antaûe Trajcigfricig kaj çe liajkalkanoj Borembukk: unu de la antaûaj galopis sur çe-valo, la alia fidis siajn longajn krurojn; la çevalo laci¸issub la duobla ÿar¸o, kaj kiam ili atingis la menciitan ri-vereton, ili vidis nur, ke ¸in ne eblas vadi, çar la impetode la pluvotorento kunÿiris la ponton kaj la akvo trans-bordi¸is.

—Nu labanco! — ekkriiis Aaron atinginte unu el la duantaûaj, — jen venis fino al la mondo!

Borembukk, vidante, ke çi tie oni fakte devas halti,ellasis la kolumon de sinjoro Gerzson kaj kaptinte perambaû manoj la buçhakilegon tiel forte li batis al Aaron,ke se li ne forsaltas, li estus dishakita çe la talio; sed lastudanto replikis per bastonego kaj tiel bonÿancis batisur la ungojn de la labanco, ke tiu tuj lasis fali la buçi-legon el la manoj. Responde la labanco kun besta rabiokaj kun nuraj manoj alsaltis la junulon, kaj kvankam çitiu celtrafis ankaû çi-foje lian verton per la fusto tiel, ke¸i kurbi¸is proe kaj la labanca kapo ÿveli¸is kiel pufpa-

30

eLIBROLA DU SALIKOJ DE NAGYENYED

neto; tamen kvazaû la afero ne koncernus lin, li kaptis lastangon de Aaron, volante ¸in eltordi; sed siaparteAaron bone enfiksis ¸in per ambaû manoj. Tiel ili puÿ-tiradis sin reciproke tien-reen kelkan tempon, ¸is ambaûlaci¸is. Tiam ili komencis pafi fulmojn el la okuloj unukontraû la alia.

—Nu studanto, — ekparolis dentogrince la labanco, —nun vi trovis vian homon: çu vi scias, kiu vin kaptis? Mianomo estas Borembukk!

—Sed la mia pli zigzagas, — respondis Aaron, — mianomo estas Ka-rass-ssi-ay!

—Ka-rass-ssi-ay! — ekkriis la labanco terurite, — tiamve al vi kaj ankaû al mi: kaj momenton poste li ektiregissian malamikon, kaûze de kio ambaû tiel bonÿance fa-lis de la alta bordo en la ÿvelintan rivereton, ke super iliÿaûme fermi¸is la akvo.

Dume ankaû Jozefo atingis la rabinton de Klarinjo.Vidante, ke ne plu eblas fu¸o, la rajdanto descendis dela çevalo, eltiris la glavon kaj turnis sin kontraû Jozefo,kiu kun muta kolero proksimi¸is al li.

—Çu vi reiros suçi al via naskinto, bastardo! — li al-kriis la nudmentonan junulon, — aû mi fortrançu al vila manojn kaj piedojn?

Zetelaky ne respondis, nur salivumis al si la manpla-tojn kaj preninte la bastonon çe la mezo, kura¸e paÿisantaû la fervestitan estron kun timiga viza¸o.

31

eLIBROLA DU SALIKOJ DE NAGYENYED

—Ej nu! çu vi vin ne portos for? — ekhurlis çi tiu eks-ter si kaj per la glavo terure albatis lin. Sed en la manojde Jozefo la batilo ekturni¸is kaj per unu ekstremo ¸ia lidefrapis la glavon tiel, ke ¸i sonore ektintis kaj per la aliali surbatis la kaskon tiel, ke ¸i tondre ekgongis!

Stupori¸is la cerbo de Trajcigfricig pro çi tiu bato, linur gapis dise kvazaû serçante, de kie oni lin batis.Kvankam ne estis kaûzo por serçi tion, çar Jozefo ekpre-mis firme la bastonon kaj lokis ¸in tiamaniere sur la ta-lion de sia kontraûulo, ke tiu disstreçi¸is surtere lasan-te fali la glavon el sia mano; kun elkavigitaj okuloj li klo-podis tiri sin al la çevalo, pro kio Zetelaky — terurita dela penso, ke tiu preparas sin mortigi lian svenintan ama-tinon, ligitan sur la çevalo, saltis al li metante ambaûpiedojn sur lin kaj per definitiva batego li forsendis lintrans çi tiun mondon.

Nur tiam li rigardis serçante siajn kompanojn. Ili post-lasi¸is dise, nur ia toga alo, pende restinta sur arbusto,atestis, ke iu subestas. Senhezite li alkuris kaj preninte latogon li eltiris la subakvigitan Karassiay. Eç tiam li tenissin kroçe kun Borembukk, kvankam la studanto anko-raû antaû, sed Borembukk jam trans tiu certa submon-da rivero.

Tiam kun la helpo de sinjoro Gerzson kaj ÿutante ak-von sur ÿin, ili revokis Klarinjon el la sveno kaj falintesur genuojn, çiuj kvar dankis la Sinjoron por sia liberi¸o.

32

eLIBROLA DU SALIKOJ DE NAGYENYED

Kaj la du salikbastonojn, per kiuj la malamikoj estisbatitaj, ili plantis çe la rivereta fluejo por memorigi prila okazintaîoj; kaj sinjoro Gerzson donis sian benon al ilikaj ankaû al la amo de Jozefo, kiu siaparte ne plu bezo-nis observi Klarinjon tralense, kiam li deziris ÿin vidi.

Tio çi okazis antaû jam cent kaj kvindek jaroj, kaj am-baû salikoj plue verdas sur la bordoj de la akvo. Iam lakolegio konstruigis apud ili komfortan amuzdomon,kien la studantoj eliradas en belaj somertagoj, rakontan-te unu al alia la historion pri la du salikoj kaj kantantela psalmon ”Forta burgo estas nia Dio!”

33

eLIBROLA DU SALIKOJ DE NAGYENYED

ISBN 91-7303-158-5

www.omnibus.se/inko