lvs apr 2005 - pingveno.nl apr 05.pdf · estas uzeblaj en tre varma klimato. johan raportis pri la...

16
LA STELO Esperanto Esperanto Esperanto Esperanto Nederland Nederland Nederland Nederland sekcio sekcio sekcio sekcio Groningen Groningen Groningen Groningen-Drente Drente Drente Drente aprilo 2005 aprilo 2005 aprilo 2005 aprilo 2005

Upload: others

Post on 24-Aug-2020

1 views

Category:

Documents


0 download

TRANSCRIPT

Page 1: LVS apr 2005 - pingveno.nl apr 05.pdf · estas uzeblaj en tre varma klimato. Johan raportis pri la informtago de AEGEE (As-sociation des Etats Généraux des Etudiants de l'Europe),

LA

STELO

Esperanto Esperanto Esperanto Esperanto NederlandNederlandNederlandNederland

sekcio sekcio sekcio sekcio GroningenGroningenGroningenGroningen----DrenteDrenteDrenteDrente

aprilo 2005aprilo 2005aprilo 2005aprilo 2005

Page 2: LVS apr 2005 - pingveno.nl apr 05.pdf · estas uzeblaj en tre varma klimato. Johan raportis pri la informtago de AEGEE (As-sociation des Etats Généraux des Etudiants de l'Europe),

eldono de Esperanto-klubo

GRONINGEN-DRENTE,

sekcio de

ESPERANTO NEDERLAND

PrezidantoPrezidantoPrezidantoPrezidanto :

s-ro J.S. Swenker

T.W.S. Mansholtstraat 25

9728 MC Groningen

tel. 050 527 45 72

Sekretariejo:Sekretariejo:Sekretariejo:Sekretariejo:

s-ino W. van Ganswijk-Vlasblom

Huygensstraat 27

9727 JA Groningen

tel. 050 525 00 86

Kasisto:Kasisto:Kasisto:Kasisto:

s-ro L. Staghouwer

Julianalaan 25

9781 ED Bedum

tel. 050 301 40 15

KunvenejoKunvenejoKunvenejoKunvenejo::::

Dreesflat, W. Dreesstraat 1

ĉiun alternan ĵaudon ni kunvenas de

la 19h45 ĝis la 21h45

EsperantoEsperantoEsperantoEsperanto----centrocentrocentrocentro ::::

T.W.S. Mansholtstraat 25

9728 MC Groningen

J. Swenker, tel. 050 527 45 72

Redakcio:Redakcio:Redakcio:Redakcio:

Koos Scharroo,

Wil van Ganswijk-Vlasblom

Contributie afdeling GroningenContributie afdeling GroningenContributie afdeling GroningenContributie afdeling Groningen----DrenteDrenteDrenteDrente AfdelingslidAfdelingslidAfdelingslidAfdelingslid (incl. abonnement LA VERDA STELO) € 11,34

GezinslidGezinslidGezinslidGezinslid € 5,67

DonateurDonateurDonateurDonateur (minimaal) € 5,67

Abonnement Abonnement Abonnement Abonnement LLLLA A A A VVVVERDA ERDA ERDA ERDA SSSSTELOTELOTELOTELO € 5,67

Over te maken op Postbanknr. 3822472382247238224723822472 t.n.v. afd. Groningen, ESPERANTO NEDERLAND te Bedum Leden van afd. Groningen-Drente worden geacht lid te zijn van EEEESPERANTO SPERANTO SPERANTO SPERANTO NNNNEDERLANDEDERLANDEDERLANDEDERLAND Vandaar dat wij hier ook het gironummer ervan vermelden:

Postbanknr. 375522375522375522375522 t.n.v. ESPERANTO NEDERLAND te Heerhugowaard LidmaatschapLidmaatschapLidmaatschapLidmaatschap (incl. abonnement FEN-X) € 25,00

GezinslidGezinslidGezinslidGezinslid € 7,50

EnhavoEnhavoEnhavoEnhavo

Page 3: LVS apr 2005 - pingveno.nl apr 05.pdf · estas uzeblaj en tre varma klimato. Johan raportis pri la informtago de AEGEE (As-sociation des Etats Généraux des Etudiants de l'Europe),

L A V E R D A S T E L O

aprilo 2005 1

Karaj legantoj!Karaj legantoj!Karaj legantoj!Karaj legantoj!

Senlaboreco estas patrino de Senlaboreco estas patrino de Senlaboreco estas patrino de Senlaboreco estas patrino de ĉiuj malviĉiuj malviĉiuj malviĉiuj malvirrrrtoj!toj!toj!toj! Do, karaj membroj kaj abonantoj, zorgu, ke la kasisto ne estas senlabora tro longe. Ekzemple per pago de la kotizo aŭ abono por ĉi tiu jaro. Sur la interna flanko de la informila kovrilo vi trovos la necesajn informojn. Anticipe dankas vin la kasisto.

LedigheidLedigheidLedigheidLedigheid isisisis desdesdesdes duivelsduivelsduivelsduivels oorkussen!oorkussen!oorkussen!oorkussen! Dus beste mensen, zorg ervoor dat de pen-ningmeester iets te doen heeft. Betaal bijvoor-beeld uw contributie of abonnement voor dit jaar. Voor in deze informilo vindt u alle noodza-kelijke informatie. De penningmeester dankt u bij voorbaat.

NaskiNaskiNaskiNaskiĝtagojĝtagojĝtagojĝtagoj

APRILO

1 T. Bulk-Beenen 6 P. van Kappen-vd Kamp 17 M.K. Heide

JUNIOJUNIOJUNIOJUNIO 1 A.M. Oosterwijk-Dominicus 24 J. Snoek

MAJOMAJOMAJOMAJO 7 G.C. Boer 11 J. Hennekam-Tijs 31 J.W. Moonen

JULIO JULIO JULIO JULIO 20 H. Smith

Renkonti neformale unu la aliajn dum la somerperiodo vi pRenkonti neformale unu la aliajn dum la somerperiodo vi pRenkonti neformale unu la aliajn dum la somerperiodo vi pRenkonti neformale unu la aliajn dum la somerperiodo vi poooovos:vos:vos:vos: ����la 7la 7la 7la 7----an de julio en la an de julio en la an de julio en la an de julio en la Scandinavisch DorpScandinavisch DorpScandinavisch DorpScandinavisch Dorp, Oude Badweg 1, Eelderwolde, Oude Badweg 1, Eelderwolde, Oude Badweg 1, Eelderwolde, Oude Badweg 1, Eelderwolde ����la 11la 11la 11la 11----an de augusto en la an de augusto en la an de augusto en la an de augusto en la SchSchSchSchimmelpenninckhuisimmelpenninckhuisimmelpenninckhuisimmelpenninckhuis, Oosterstraat 53, Groni, Oosterstraat 53, Groni, Oosterstraat 53, Groni, Oosterstraat 53, Groninnnngen.gen.gen.gen.

Venu tien Venu tien Venu tien Venu tien ĉirkaŭ la 10ĉirkaŭ la 10ĉirkaŭ la 10ĉirkaŭ la 10----a horo por kune trinki kafon!a horo por kune trinki kafon!a horo por kune trinki kafon!a horo por kune trinki kafon!

Ĉiu estos bonvena, do ANKAŬ VI!Ĉiu estos bonvena, do ANKAŬ VI!Ĉiu estos bonvena, do ANKAŬ VI!Ĉiu estos bonvena, do ANKAŬ VI!

Page 4: LVS apr 2005 - pingveno.nl apr 05.pdf · estas uzeblaj en tre varma klimato. Johan raportis pri la informtago de AEGEE (As-sociation des Etats Généraux des Etudiants de l'Europe),

L A V E R D A S T E L O

aprilo 2005 2

KlubvesperojKlubvesperojKlubvesperojKlubvesperoj

APRILOAPRILOAPRILOAPRILO 28282828 Lingvoj / helplingvojLingvoj / helplingvojLingvoj / helplingvojLingvoj / helplingvoj / / / / novaj projektojnovaj projektojnovaj projektojnovaj projektoj

MAJOMAJOMAJOMAJO 12121212 Hans Andersen Hans Andersen Hans Andersen Hans Andersen –––– vivo kaj fabelojvivo kaj fabelojvivo kaj fabelojvivo kaj fabeloj 26262626 Ni kune manNi kune manNi kune manNi kune manĝos ĝos ĝos ĝos ---- en la picejo je la 7-a vespere: Il Lago, S.O.J. Palmelaan 305, Groningen

SEPTEMBROSEPTEMBROSEPTEMBROSEPTEMBRO 8888 Rememoroj pri la somerferiojRememoroj pri la somerferiojRememoroj pri la somerferiojRememoroj pri la somerferioj 22222222 La dua bendo de La dua bendo de La dua bendo de La dua bendo de Pasporto al la tuta mondoPasporto al la tuta mondoPasporto al la tuta mondoPasporto al la tuta mondo

OKTOBROOKTOBROOKTOBROOKTOBRO 6666 Malferma Vespero (evt. gramatiko)Malferma Vespero (evt. gramatiko)Malferma Vespero (evt. gramatiko)Malferma Vespero (evt. gramatiko) 20202020 Ĉiu rakontu ion pri iu EsperantoĈiu rakontu ion pri iu EsperantoĈiu rakontu ion pri iu EsperantoĈiu rakontu ion pri iu Esperanto----librolibrolibrolibro

NOVEMBRONOVEMBRONOVEMBRONOVEMBRO 3333 EsperantoEsperantoEsperantoEsperanto----poemojpoemojpoemojpoemoj 17171717 Ni invitu Ni invitu Ni invitu Ni invitu gastprelegantongastprelegantongastprelegantongastpreleganton

DECEMBRODECEMBRODECEMBRODECEMBRO 1111 LudvesperoLudvesperoLudvesperoLudvespero 15151515 ZamenhofZamenhofZamenhofZamenhof

HumuroHumuroHumuroHumuro

Pingveno eniras drinkejonPingveno eniras drinkejonPingveno eniras drinkejonPingveno eniras drinkejon:::: - Donu al mi duoblan viskion. La vendisto, embarasita, iras al sia ĉefo kaj rakontas la situacion. La ĉefo diras: - Prenu de li 20 eŭrojn! La vendisto tiel faris. La pingveno pagis kaj trankvile stariĝis apude, trinkante sian viskion. La vendisto, daŭre embarasita, sed scivola, tamen kuraĝis demandi: - Fakte, ne ofte pingvenoj vizitas nian drinkejon! La pingveno respondas: - Ili tute ne vizitos vin, se vi pagigos ilin po 20 eŭroj por ĉiu duobla viskio.

Page 5: LVS apr 2005 - pingveno.nl apr 05.pdf · estas uzeblaj en tre varma klimato. Johan raportis pri la informtago de AEGEE (As-sociation des Etats Généraux des Etudiants de l'Europe),

L A V E R D A S T E L O

aprilo 2005 3

Kio okazis en Groningen?Kio okazis en Groningen?Kio okazis en Groningen?Kio okazis en Groningen?

La 2-an de decembro 2004 elkaj el ni estis en Roterdamo pro la Mal-ferma Tago de UEA. Luit ne povis eniri la

saloneton kiam Marjorie Boulton prelegis, ĉar jam estis tro da personoj en ĝi. Koos ja aŭdis ŝin, sed ne havis sidlokon kaj devis stari ĉe la en-irejo. En la librovendejo estis tiom da aĉetemuloj, ke oni enviciĝu por pagi la deziratajn librojn. Wil tien kunportis du grandajn skatolojn kun la vestaĵoj de sia iama infangrupo: verdaj jupoj kaj ŝaloj, blankaj bluzoj kaj ŝtrumpetoj. Ili similas la lernejajn uniformojn de la lernantoj en Lomeo en la nova lernejo Zamenhof en Togolando. Iu

belgo transportis poste la skatolojn al Belgio, de kie ili meze de decembro kun aliaj donacoj estis transportitaj per kontenero al Togolando. Kiel financan helpon al la transportkostoj Wil provis kolekti monon per la vendado de la plastikaj kapuĉmanteloj, kiujn ŝi ne forsendis tial, ke ili ne estas uzeblaj en tre varma klimato. Johan raportis pri la informtago de AEGEE (As-sociation des Etats Généraux des Etudiants de l'Europe), dum kiu li prelegis en la angla pri Es-peranto dum unu kaj duona horoj. Jam en la printempo nia klubo estis petita tion fari. Ĉees-tis pli ol 30 junaj studentoj de 19- ĝis 25-jaraĝaj. Estis sufiĉe da intereso. Fieke raportis pri sia Esperanto-kurso, kiun sek-vas 6 personoj. Luit jam estis alparolita en Espe-ranto de unu el ili, kiu estas kolegino de li. Kun bukedaĵo kaj libro pri Andreo Cseh la tri es-traranoj vizitis Petra kaj Henk van Kappen por danki ilin pro la laboro dum multaj jaroj rilate La Verdan Stelon. Estis agrabla vizito! Dennis van der Heijden rakontis nin pri sia res-tado en Ganao dum la du antaŭaj jaroj. Li komencis studi Esperanton antaŭ nur ses se-majnoj kaj kapablas prelegi en Esperanto jam

nun! Li laboris du jarojn en tiu lando, kiu situas okci-dente en Afriko. Li tie instruis en mezlernejo la anglan, matematikon kaj sporton. En februaro 2005 li iros al Ugando dum dek tri monatoj por trejni sportinstruantojn. En Ganao, najbara lando de Togolando, oni pa-rolas 45 diversajn lingvojn, kiuj estas tonlingvoj. La plej ofte parolata estas la lingvo Eve, kiun Dennis kapablas paroli. La oficiala lingvo de Ga-nao estas la angla, sed ne multaj gelernantoj parolas ĝin flue. Tamen ili estas ekzamenataj en la angla. Ganao estas 6-foje pli granda ol Nederlando kaj havas 19 milionojn da enloĝantoj. La koloroj de la flago de Ganao estas ruĝa, pro la sango de multaj, kiuj mortis je la liberigo de la lando en 1957, flava pro tio, ke la antaŭa nomo de la lando estis Ora Bordo, verda pro la multaj ar-baroj, kaj nigra stelo en la mezo, kiu simbolas la afrikan liberecon. Pro tio, ke la knabinoj ĝenerale estas tre timidaj, tre taŭga ludo por ili estas korbopilko, kiun la geknaboj ludas kune. Dum lia restado en Ganao vizitis la lernejon tri ministroj por vidi, i.a. la rezultojn, kiujn li akiris per sia instrumetodo. La ganaaj instruistoj elek-tas sian profesion pro la mono, kiun ili ricevas dum la studado, sed fakte ili tute ne ŝatas in-strui nek amas infanojn. La manĝaĵo grandparte konsistas el fu-fu. Viri-noj kaj infanoj manĝas kune, la viroj aparte. Kiam Dennis reiros al Afriko, li vizitos ne nur denove Ganaon dum kelkaj semajnoj, sed eble ankaŭ Togolandon por vidi tie la lernejon Zamenhof en Lomeo. Post sia studo de Espe-ranto ĉi tie li studu la lingvon svahilan, kiun oni parolas en Ugando. Li certe sukcesos, ĉar lia kapablo prelegi en Es-peranto post tiom malmultaj semajnoj estas mir-inda! Li havas TTT-paĝon: www.geocities.com/dennisvanderheijden. Koos kunportis gazetartikolon pri la ĉina lingvo,

K

Page 6: LVS apr 2005 - pingveno.nl apr 05.pdf · estas uzeblaj en tre varma klimato. Johan raportis pri la informtago de AEGEE (As-sociation des Etats Généraux des Etudiants de l'Europe),

L A V E R D A S T E L O

aprilo 2005 4

kiu fakte ne estas ununura. En Ĉinio estas pa-rolataj sep diversaj lingvoj, el kiuj la mandareno estas la plej multe uzata. Li voĉlegis la artikolon en Esperanto. Se vi scivolas pri la enhavo de la artikolo, petu de li kopion. La 16-an de decembro 2004, festa kunveno En 2004 ni ne organizis Zamenhof-tagon, ĉar ja estis Esperanto-tago en la somero. Kion do fari dum la kunveno je la 16-a? Ni preparis festan kunvenon por rememorigi la naskiĝdaton de Zamenhof. Ni kune verpermanĝetis. Johan he-jme vespermanĝis, sed tamen estis sufiĉe da spaco en la stomako por la manĝaĵoj, kiujn pre-paris Wil van Ganswijk. Komence estis kuirbani-ta pano, nomata en la nederlanda lingvo pof-ferd aŭ broeder. Dum la paŭzo oni manĝis sa-latmiksaĵon kun pano kaj legomoj ktp. Tuj an-taŭ ol iri hejmen, oni ankoraŭ manĝis mandari-nojn. Estis do vespero bongusta. Vi ja scias, ke Wil gvidas kurson je Interreto. Tiel ni akiras novajn membrojn el la ĉirkaŭaĵo de Groningen. Unu el ili loĝas eĉ en Francio. Tiu nederlanddevena francino faras gratulkartojn ŝatokupe. Pri la jaro 2005 ŝi faris belan Esperan-to-kalendaron. Wil ricevis ekzempleron kaj en-tuziasme montris ĝin. Ĉiu preparis ion rilate Zamenhof, ekzemple poemo, historieto, festparolado aŭ io alia. Ni do aŭdis la poemon Pluvo, rakontojn pri liaj lastaj tagoj kaj la voĉon de Zamenhof mem. Fieke van der Veen kaj Wim Rijnders anoncis, ke ili preparis ion kune. Sed antaŭ ol ili tion aŭdi-gis, Dennis van der Heijden voĉlegis du leterojn de Zamenhof pri homaranismo. Poste Fieke do kantis kaj Wim akompanis ŝin gi-tare. Fieke suprizis nin: ŝi havas altan, laŭtan kaj trejnitan voĉon!

La 6-an de januaro 2005 um la unua kunveno de la jaro Wil van Ganswijk entuziasme rakontis pri siaj kon-

taktoj kun alilandanoj aŭ kun samlandanoj en aliaj landoj, ekzemple Tajlando, de kie ŝi ricevis karton. Nia membrino en Francio sendis belan karton memfaritan kaj ŝian belan kalendaron

Wil vendis al Johan. Novjarsalutis nin Riet Heide kaj la esperantistoj de Murmansko kaj de Nime-go. Forpasis la 18-an de decembro la iama membro Karel Wever. Koos malnete tradukis franclingvan broŝuron pri Esperanto en la nederlandan: Esperanto-zó-op-zak. Bona ideo, bona teksto, kiun tralegos Wil, Johan kaj Ineke. Kion ni faru poste per la teksto? Eble Esperanto Nederland interesiĝos pri ĝi.

la brola brola brola broŝuroŝuroŝuroŝuro

Dennis van der Heijden baldaŭ vojaĝos al Ugan-do, kie li laboros dum 13 monatoj kiel sportin-struisto, pro kio oni ofertis al li 3 librojn, el kiuj li elektu unu. Li elektis la libron Pipi Ŝtrumpolon-ga. Ni ĉiuj deziras al li bonan restadon en Afri-ko! Pro la naskiĝtago de Wil kantis por ŝi Wim Rijn-ders, kaj ŝi regalis nin per Crème der Aa, bona memfarita kuko. La temo estis poemoj. Wim prezentis poemon de Marjorie Boulton, kiun li trovis en malnova eldono de Fenikso (1994). Luit laŭtlegis unu tekston el la kantoj de la nova kompakta disko de Kajto: La Malluma Vagono, kiu estas pli serioza ol Kajto kutimas. Li prezentis ankaŭ gajan tekston de Raymond Schwartz. Dennis rakontis, ke li loĝas en Beijum kaj tie pli-malpli hazarde vizitis sian elementan lernejon Dom Helder Camara. La lernejestro estis tiel en-tuziama pri liaj aktivecoj en Afriko, ke li dediĉis al ili specialan projekton. La lernejanoj verkis

D

Page 7: LVS apr 2005 - pingveno.nl apr 05.pdf · estas uzeblaj en tre varma klimato. Johan raportis pri la informtago de AEGEE (As-sociation des Etats Généraux des Etudiants de l'Europe),

L A V E R D A S T E L O

aprilo 2005 5

poemojn. Unu el ili nomis Dennis heroo. Wil trovis en la poemaro Poezia Bukedo de Ber-tram Potts la poemon neĝhomo. Ni finis la oficialan parton ĝustatempe, sed, kiel nuntempe ofte okazas, restis multaj, ankoraŭ babilante pri estontaj planoj kaj vojaĝoj.

La 20-an de januaro 2005 e nur ĉeestis la kutimaj membroj, sed an-kaŭ gesinjoroj Nassenstein el Francio.

S-ino Nassenstein estas lernantino de Wil van Ganswijk. La geedzoj estas dum kelka tempo en Nederlando kaj decidis viziti ankaŭ nian klubon. Ili estas nederlandanoj, kiuj post multjara resta-do eksterlande eble revenos Nederlandon. An-kaŭ ĉeestis s-roj Molthoop kaj van der Heij, kiuj pro diversaj kialoj dum longa tempo ne povis vi-ziti la kunvenojn de nia klubo. Unue s-ino Nassenstein parolis pri la vivoj de si kaj de sia edzo. Estis la unua fojo, ke ŝi parolas Esperante. Ŝi lernis la prononcadon, aŭskultante kantojn kaj samtempe legante la tekstojn. Ŝi montris kelkajn fotojn de ilia domo en la regi-ono de Ardèche. Poste la aliaj ĉeestantoj pre-zentis sin al niaj gastoj. Survoje al Nederlando ges-oj Nassenstein vizitis ŝian belgan korespondamikon. Ankaŭ tiu belgo estas interretkursano de Wil. Kelkajn interesajn travivaĵojn, kiuj okazis antaŭ multaj jaroj rakontis s-ro van der Heij. Li profesie instruis al surdaj gelernantoj kaj pro tio scias an-kaŭ pri gestlingvoj. Ĉu vi sciis, ke estas diferen-co inter la gestlingvoj de usonanoj kaj nederlan-danoj? La usonanoj uzas ambaŭ manojn dum la parolado kaj la nederlandanoj nur unu. La alian manon oni bezonas por teni la biciklan stirilon! Iam li ĉeestis ankaŭ konversacion inter diversna-ciaj surduloj. Sperta gestlingvisto montriĝis bona interpretisto inter la ‘parolantoj’ de la diversaj gestlingvoj. S-ro Molthoop kunportis interalie faldfolion pri Klavarskribo. Multaj homoj scias pri la kutima muzikskribo (kun notoj sur la notliniaro). Kla-varskribo (Esperanta traduko de klavierschrift) estas alia muzikskribo. La nederlandano Cor Pot

estis de tiu muzikskribo la eltrovinto. Kvankam estas sur la tagordo ludoj, ni fakte nur babilis, en bona harmonio kaj ne nur en, sed ankaŭ pri Esperanto. S-ro Nassenstein ne estas esperantisto, kaj interalie pro tio ni regule uzis ankaŭ la gepatran lingvon.

La 3-an de februaro 2005 kazis nia jarkunveno. Kiel ĉiam, ĝi estis an-kaŭ normala klubkunveno, kio signifas, ke

ni multe babilis. Eĉ tiom, ke la malfermo de la jarkunveno okazis duonan horon post tiu de la kunveno mem. Sciindaĵoj estis, ke la kotizo restas 11,34 eŭroj, kaj ke Koos Scharroo kaj Wim Rijnders estas en la kaskontrolkomisiono de la nuna jaro. Ineke Emmelkamp denove estas anstataŭanto, pri kio ŝi spertas. Ĉiuj ĉeestantoj estas aŭ estrarano aŭ membro de la kaskontrolkomisiono. Iu rimarkis, ke tio do signifas, ke li ne povas fariĝi estrarano. Ĉu la sekvan jaron ni komencu la jarkunvenon per la elektado de nova estraro? Kiel ĉiun jaron ni petegis de la ĉeestantoj fariĝi estrarano. Ĉi-jare neforte malakceptis Wim, in-dikante, ke li opinias sin nespertulo. Ĉu tio sig-nifas, ke li ja akceptos la sekvan jaron? Wil van Ganswijk menciis, ke pro ŝia aĝo iam ĉesos ŝia laboro por la klubo. Nia ‘sperta anstataŭanto’ diris, ke tiam ŝi anstataŭos Wil. Kvankam la estraro ne do ŝanĝiĝis, estas klare, ke tio ne kaŭzos problemojn al la klubo. La ceteron vi legos iam en la oficiala raporto pri la jarkunveno.

La 17-an de februaro 2005 a temo estis Claude Piron, sed unue pri la kutima rondvojaĝo tra Esperantujo:

Koos partoprenis studosemajnfinon en Vierhou-ten kaj transdonis al la groningena klubo la sa-lutojn de Rob Moerbeek, kiu estis unu el la gvi-dantoj. Sabaton ĉeestis ankaŭ Douwe, kiu estas lernanto de Fieke. Entute ĉeestis proksimume 30 personoj, inter ili estis kelkaj eksterlandanoj (i.a. usonano). Vendredon vespere oni prezentis filmon en Es-

N O

L

Page 8: LVS apr 2005 - pingveno.nl apr 05.pdf · estas uzeblaj en tre varma klimato. Johan raportis pri la informtago de AEGEE (As-sociation des Etats Généraux des Etudiants de l'Europe),

L A V E R D A S T E L O

aprilo 2005 6

peranto: Inkubo (kio signifas nachtduivel). Saba-ton vespere estis festvespero pro 100 jaroj de Esperanto en Nederlando. Oni ludis esperantigi-tan anserludon. (Belega torto kun verda stelo ornamita per granda nombro 100 estis la pre-mio por la gajninto.) Kiel kutime estis grupoj por diversaj niveloj. La grupojn gvidis respektive Rob Moerbeek, Bert de Wit kaj Sophia Mensen. Verkis artikolon pri Esperanto kaj pri la studo-semajnfino ĵurnalisto de la Twents Dagblad. Pro tio li intervjuis Marijke Lathouwers kaj Jordi Haarman. Koos iomete rearanĝis la informilon, kiun li kompilis surbaze de franca originalo. Li interalie aldonis ruĝan tulipon (la simbolo de 100 jaroj de Esp-o en Nederlando). La faldfolio estos pre-zentita ankaŭ en la retpaĝaro de la franca orga-nizo, de kiu venas la originala versio. En www.lernu.net, kiu estas senpaga multlingva TTT-paĝo pri Esperanto kaj por konatiĝi kun la Internacia Lingvo kaj por lerni ĝin, Koos helpis subtitoli filmajn intervjuojn. Wil ricevis de la Esperanto-grupo Subvisurgo (Unterweser) retmesaĝon, kiu estas invito pro la klubo veni la 4-an de junio al kunveno en Ro-denkirchen, Germanio. Unterweser estas regi-ono norde de Bremeno. Sinjoro, kiun Wil renkontis, petis de ŝi informojn pri Esperanto kaj pri Bellevue. Li trovis tiun no-mon en studolibro de sia patro. Neniu el ni scias ion pri Bellevue. Ni ĉiuj (escepte de Wiebren, kiu eraris pri la da-to) kunportis librojn de aŭ informojn pri Claude Piron. La fonto, de kie ni ĉerpis la informojn, es-tis Interreto. Claude Piron verkis plurajn diversstilajn kaj –temajn librojn kaj ne nur sub sia vera nomo. En la faldfolio Ĉu babilona konfuzo? li kritikas la uzeblecon de la angla lingvo por internaciaj renkontiĝoj. Ni alterne laŭtlegis parton de la teksto.

La 18-an de marto 2005 il disdonis po du invitojn al la klubanoj, nome:

1. Invito por la festaranĝo pro la 100-jara jubi-leo de Esperanto en Nederlando, kiu okazos la 7-an de majo en Egmond ĉe maro kaj la 8-an de majo en Heerhugowaard. Oni krome festos kaj la jubileon de la unua UK en Bulonjo ĉe maro (Francio) kaj la Faulhabersemajnfinon. 2. Invito de la grupo Unterweser partopreni en la festaĵoj pro la dekjara ekzisto de tiu klubo. Wil petis konsideri la partoprenon kaj komuniki kiel eble plej baldaŭ ĉies decidon. Johano ricevis peton de iu traduki jenan frazon en Esperanton: De wereld is mijn vaderland. Nationale bekrom-penheid, voorliefde en vooroordelen zijn mij vreemd. La frazo estis tiel malfacila, ke por traduki ĝin eĉ Johano bezonis vortaron. Kiam li indikis al la pe-tinto, ke eblas fari retan kurson, tiu respondis, ke li ne povas, ĉar li restadas en la Mesdag-kliniko. Ne tute malliberigita, sed tamen limigita je libereco. Johano sendos al li la unuajn leci-onojn de la Esperanto-kurso de Wil per paper-poŝto. Luit kontribuis al Esperanto-libro, en kiu multaj esperantistoj el diversaj landoj verkis proprajn Esperantajn spertojn. La editoro sendis al li pe-ton proponi korektontojn. Neniu el la ĉeestantoj kredis sin kapabla. Wil proponis transsendi la peton al Rob Moerbeek, kiu ege amas la ko-rektadon kaj ofte korektas eĉ nepetite. Johano komunikis, ke Fieke deĵoros la 5-an de majo en Esperanto-budo en la urboparko en Groningen dum la festaĵoj pro Liberiĝtago. Ŝi petis de ni helpon en la budo. Johano tuj res-pondis: “Jes, kompreneble!”. Ankaŭ aliaj inten-cas helpi ŝin. Johano prelegis pri atestoj, pro kio li disdonis memfaritan informilon, kiu enhavas klarajn kaj fundajn faktojn pri atestoj. Atestoj ĉefe celas: 1. Subskribi retpoŝton por pruvi la identecon de la sendinto

W

Page 9: LVS apr 2005 - pingveno.nl apr 05.pdf · estas uzeblaj en tre varma klimato. Johan raportis pri la informtago de AEGEE (As-sociation des Etats Généraux des Etudiants de l'Europe),

L A V E R D A S T E L O

aprilo 2005 7

2. pruvi, ke la poŝtenhavo ne ŝanĝiĝis dum la sendado 3. ĉifri la enhavon de retpoŝto por fari ĝin nele-gebla al nekonatoj 4. por sin legitimi ĉe retejoj kaj inverse: la retejoj povas legitimi sin ĉe vi. Atesto similas pasporton, sed kial vere kontroli la identecon? Johano priskribis ruzan sistemon de sia atest-eldonanto, Thawte Consulting, kiu nomiĝas Reto de Fido. Laŭ tiu sistemo fidindaj personoj kontrolas novajn atestantojn kaj per persona rekontiĝo kaj per kontrolo de iliaj nor-malaj pasportoj. Post sukcesa kontrolo oni ricevas poentojn. Kiam oni atingas sufiĉe da poentoj (35), ties nomo estas montrata en la at-estaj informoj. Se oni havas la maksimuman kvanton de 100 poentoj, oni mem rajtas kon-troli aliajn. Johano atingis la maksimuman kvan-ton, sed ĝis nun kontrolis nur 6 personojn.

La 31-an de marto 2005 a kunvenon ĉeestis 12 personoj. Ni invitis por tiu vespero preleganton, nome Ziko Sikosek, germana esperantisto, laboranta ĉe UEA en

Roterdamo....

La temo de lia prelego estis Universalaj Kon-gresoj, rerigardo kun rideto al mirindaĵoj.

Ziko Marcus SikosekZiko Marcus SikosekZiko Marcus SikosekZiko Marcus Sikosek

Li pritraktis la temon laŭ la enhavo de la ĵus de li verkita libro kun la titolo Sed homoj kun homoj. Fotojn el la libro kaj aliajn li montris al ni per sia komputilo. La libro enhavas 90 ĉapitrojn pro tio, ke okazis 90 Universalaj Kongresoj, el kiuj li priskribis sciindaĵojn. Tre klare Ziko rakontis pri

la organizado, pri la organizantoj kaj pri la partoprenantoj de la kongresoj. En la Universalaj Kongresoj, laŭ Zamenhof, ne kunvenas francoj kun angloj aŭ rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj. El tiu diraĵo Ziko prenis la titolon de sia libro. Post la prelego de Ziko estis ebleco fari deman-dojn, kiujn li bone sciis respondi. Eblis ankaŭ aĉeti la libron, kiu cetere estos aĉetebla ĉe UEA en Roterdamo. La prezo de la libro estas 30 eŭ-roj.

Sed homoj kun homojSed homoj kun homojSed homoj kun homojSed homoj kun homoj

Komence de la vespero Ineke Emmelkamp in-formis nin pri la semajnfino en Egmond aan Zee. Ŝi montris poŝtmarkojn kun la emblemo de tiu semajnfino. Ni aŭdis, ke naskiĝis bebo ĉe Joost Witteveen kaj ĉe lia edzino Iliana, kiuj iam deĵoris en Espe-ranto-budo dum nia Zamenhof-tago. Johan Dercks dankis skribe pro nia gratulo oka-ze de sia edziĝo. La uniformoj, kiujn Wil sendis al Togolando, al-venis tie bonorde. Ŝi forsendis ankaŭ la monon, kiun ŝi ricevis pro la vendado de la kapuĉmante-letoj. Estis tortetoj de amikino de Wil, kies edzo festis sian naskiĝdatrevenon kaj estis mendinta tro multe da tortetoj. Al ni tio tre plaĉis!

L

Page 10: LVS apr 2005 - pingveno.nl apr 05.pdf · estas uzeblaj en tre varma klimato. Johan raportis pri la informtago de AEGEE (As-sociation des Etats Généraux des Etudiants de l'Europe),

L A V E R D A S T E L O

aprilo 2005 8

La 14-an de aprilo 2005eagis 8 personoj al la invito de la Esperanto-grupo Subvisurgo (Unterweser) viziti Roden-

kirchen por festi ĝian dekjaran jubileon. Ni do povos iri per 2 aŭtoj. Tri membroj de la klubo intencas partopreni la Esperanto-semajnfinon en Egmond ĉe maro kaj Heerhugowaard, kiu sam-tempe estas Faulhaber-semajnfino. Pri la ĉi-jara Zamenhof-tago Wil konsiliĝos kun germanaj esperantistoj festi ĝin en Oldenburgo, kie dum tiu periodo estos kristnaska foiro kun multaj budoj. La temo estis enigmoj. Nur Luit kaj Wil preparis sin, kvankam Luit, supozante, ke tiun temon ni pritraktos la sekvan fojon, ne kunportis siajn

enigmojn. Sed kelktempa ĉeso ne estas forgeso. Solvendaj estis du enigmoj: el 25 silaboj oni formu 12 vortojn, de kies unuaj kaj lastaj literoj legitaj de supre malsupren, estas la komenco de Esperanta kanto. Kvankam jam baldaŭ mon-triĝis, ke temas pri la fama himno, ne estis facile kombini la silabojn por akiri la ĝustajn vortojn. La dua enigmo fakte estis ekzamena tasko: sen-vortare traduki vortojn kaj esprimojn kiel eble plej multe. Unu el la esprimoj tekstis por ĉiu ple-zuro devas esti mezuro, kio signifas ankaŭ, ke la prezidanto je la kutima horo fermis la kun-venon.

Kiel fartas la interreta EsperantoKiel fartas la interreta EsperantoKiel fartas la interreta EsperantoKiel fartas la interreta Esperanto----kurso, kurso, kurso, kurso, kiun gvidas Wikiun gvidas Wikiun gvidas Wikiun gvidas Wil?l?l?l?

n decembro 1997 Wil metis la unuan lecio-non de la iama arnhema kurso sur sian

hejmpaĝon. Nun post iom pli ol sep jaroj mon-triĝas, ke 371 personoj sendis al ŝi la tradukojn de la unua leciono. El tiuj 371 finis la kurson 64 kun bona rezulto. 118 aliaj sendis nur la unuan aŭ la unuan kaj duan lecionojn kaj ne pli. La aliaj estas aŭ restas survoje. El ili estas 15 nuntempe aktivaj. La plej nova kursano estas 11-jara knabo, la plej juna kursano ĝis nun. Ĉu

entute bona rezulto aŭ ne? Juĝu mem! En 2000 Wil instalis dissendo-liston por siaj kursanoj kaj aliaj interesiĝantoj. La nomoj sur tiu listo kreskis ĝis 190 partoprenantoj. Ne estas ĉi-am la samaj, kiuj partoprenas. Foriras personoj kaj aliĝas aliaj, do la kresko estas nekonstanta, sed feliĉe tamen daŭra dum la pasintaj jaroj. La interretadreso de la kurso estas: http://esperanto-cursus.tk

R

E

MemoraMemoraMemoraMemoraĵon pro la fakto, ke ŝi jam pli ol 50 jaroj estas ano de Esperantoĵon pro la fakto, ke ŝi jam pli ol 50 jaroj estas ano de Esperantoĵon pro la fakto, ke ŝi jam pli ol 50 jaroj estas ano de Esperantoĵon pro la fakto, ke ŝi jam pli ol 50 jaroj estas ano de Esperanto----unuiunuiunuiunuiĝo, ricevis ĝo, ricevis ĝo, ricevis ĝo, ricevis Lies BroekemaLies BroekemaLies BroekemaLies Broekema----Clemens SchronerClemens SchronerClemens SchronerClemens Schroner. Spontanee . Spontanee . Spontanee . Spontanee ŝi rakontisŝi rakontisŝi rakontisŝi rakontis kiel kiel kiel kiel ŝi iam fariĝis espeŝi iam fariĝis espeŝi iam fariĝis espeŝi iam fariĝis esperrrrantistino.antistino.antistino.antistino.

Page 11: LVS apr 2005 - pingveno.nl apr 05.pdf · estas uzeblaj en tre varma klimato. Johan raportis pri la informtago de AEGEE (As-sociation des Etats Généraux des Etudiants de l'Europe),

L A V E R D A S T E L O

aprilo 2005 9

Klavarskribo Klavarskribo Klavarskribo Klavarskribo –––– kio estas tio? kio estas tio? kio estas tio? kio estas tio?

Klavo = toets, ar = verzameling, skribo = schrift. Esperantistoj tuj do scias la signifon de la vorto, eĉ se ili antaŭe neniam aŭdis pri tia sistemo de muzikskribo. Jam en la mezepoko (ĉ. 1200) oni uzis liniojn por noti muzikon. Tiam oni uzis 4 horizontalajn liniojn, ĉar estis nur sep notoj: ut (do), re, mi, fa, sol (so), la kaj ti. Oni rimarkis, ke la intervaloj aŭ distancoj inter la tonoj ne estas egalaj. Tiu inter do kaj re estas pli granda ol tiu inter mi kaj fa. Poste oni ekuzis 5 liniojn por la muzikskribo kaj oni nomis la tonojn: c, d, e, f, g, a kaj b, kiuj ricevis ĉiuj sian lokon sur unu el la linioj aŭ inter du linioj. La distancon inter c kaj d oni nomis tuta dis-tanco aŭ duto, tiun inter e kaj f duona distanco aŭ duonduto. Per la signoj bemolo kaj dieso oni povas ŝanĝi la

distancon inter du tonoj. S-ro Cornelis Pot (1885-1977) opiniis tiun siste-mon tro malfacila kaj eltrovis novan. Li uzis por sia sistemo vertikalajn liniojn, en kiuj oni povas rekoni la klavaron de la piano. La linioj figuras la nigrajn klavojn. Punktojn li metis tien, kie oni

puŝu klavon. La streketoj de la blankaj klavoj estas meta-taj super la punkton. Tiuj de la nigraj klavoj sub la punkton. Tial ne estas bezo-nate uzi bemolojn kaj dieso-jn. Same kiel en la alia notado oni povas vidi kiom longe oni devas puŝi la klavon.

La direkto de la streketo, kiu estas ligita al la punkto, montras ĉu oni uzu la dekstran aŭ la maldekstran manon. Oni legu la notojn de su-pre malsupren kaj tuj povas vidi kiujn klavojn oni puŝu. Pro tio estas homoj, kiuj pli ŝatas ĉi tiun sistemon ol la plej ofte uzatan. Provu mem! sendis Harry Molthoop

La lingvomaLa lingvomaLa lingvomaLa lingvomaŝino. ŝino. ŝino. ŝino. verkis J.S. Veen

injoro Hakma, mezaĝa nederlandano, ŝparis en kelkaj jaroj iom grandan sumon, kiun li

uzis por efektivigi sian multjaran revon fari grandan vojaĝon al tre malproksima lando. Kun sia edzino li aviadile flugis al Japanio kaj tie re-stadis ĉirkaŭ kvin semajnojn. Li havis multe por rakonti, kiam li post la libertempo en la fora lando revenis en sian ĉiutagan rutinon kiel kon-toristo. Tamen li havis ankaŭ ion por montri al la kolegoj. „Jen tute nova invento,” sinjoro Hakma diris kaj li prenis el sia teko objekton. Ĝi aspektis kiel longforma plata skatolo.

„Ĝi iom similas magnetofonon,” diris kolego, „sed mi vidas nenian lokon por enmeti bobenon aŭ kasedon.” „Ĉi tio estas io alia,” parolis sinjoro Hakma, „Io, kion vi ankoraŭ neniam vidis. Atentu.” Li manipulis stangeton sur la aparato. „Klik,” sonis kaj elstariĝis malgranda pokalo, kiu laŭ formo similis al la finaĵo de trumpeto. Sinjoro Hakma nun premis butonon. „Klik,” de-nove sonis kaj alia pokalo elstariĝis, duone granda kiel la alia. Montriĝis, ke la malgranda estas deprenebla de la aparato, al kiu ĝi restas tamen ligata per ŝnuro. La pokaloj aperis ne el

S

Page 12: LVS apr 2005 - pingveno.nl apr 05.pdf · estas uzeblaj en tre varma klimato. Johan raportis pri la informtago de AEGEE (As-sociation des Etats Généraux des Etudiants de l'Europe),

L A V E R D A S T E L O

aprilo 2005 10

unu flanko de la aparato, sed el la du malgran-daj vertikalaj flankoj, starantaj unu kontraŭ la alia. „Aŭdu,” diris sinjoro Hakma. Li tenis la mal-grandan pokalon antaŭ la buŝo kaj flustris ne-kompreneblajn sonojn. El la granda pokalo laŭte sonis monotona voĉo. La kolegoj aŭdis en sia propra nederlanda lingvo: „Bonan matenon. Mi parolas al vi per la lingvomaŝino. Per ĉi tiu mi povas paroli en dekdu diversaj lingvoj, kvankam mi scipovas ne ĉiun el ĉi tiuj. La maŝino aŭtomate tradukas per la lingvoj: angla, araba, ĉina, franca, germana, hispana, itala japana, nederlanda, pola, portugala kaj rusa.” „Tradukmaŝino,” ekkriis unu el la kolegoj, „Tio estas interesa objekto. Ion tian mi vere neniam vidis. Traduko en dekdu lingvoj! Ne bagatelo!” „En mia manĝejo laboras arabo,” diris la plej juna kolego, „Ni voku lin kaj vidu, ĉu li povas kompreni.” Baldaŭ la arabo venis en oficejan salonon. Iom sinĝena rideto kovris lian vizaĝon; li ankoraŭ ne bone parolis la nederlandan. „Mi ŝaltas la maŝinon je la araba,” diris sinjoro Hakma. Li flustris refoje la nekompreneblajn sonojn kaj laŭte sonis parolado el la granda po-kalo. Nun la nederlandaj kolegoj komprenis ne-nion. La arabo tamen ankaŭ ne montris signon de kompreno. Tre mirigite li rigardis al sinjoro Hakma kun lia aparato. „Ho, pardonu,” diris sinjoro Hakma, „Mi erare ŝaltis la portugalan.” Li korektis la eraran ŝalton kaj denove ekflustris. Tuj de kompreno ekbriletis la vizaĝo de la ara-bo. Lia amata gepatra lingvo estas uzata en moderna teknikaĵo. Ĉi tio tre ĝojigis lin kaj ka-restone li al si mem ripetadis la sonojn: „Be-lameĥanisma…belameĥanisma…” Tiu maŝino estas miraklo,” rimarkigis la ĉef-librotenisto, „Tio estas inventaĵo mondskua. Per

ĝi malaperos ĉiuj ĝenoj pro multlingveco. Kion vi flustris en la aparaton? Ĉu ĝi estas iu kodo per kiu vi ordonas al la aparato?” „Jes,” respondis sinjoro Hakma, „Estus facile, se oni povus flustri en la maŝinon per ĉiu el la dekdu lingvoj. Tute simple mi flustre parolus la nederlandan. La fabrikanto komence celis al io

tia. Dum provoj antaŭ la fabrikado montriĝis, ke la idiotismoj malebligas la aŭtomatan tradukadon. Idiotismo estas nombro da vortoj, kiuj esprimas kiel tuto specialan nocion. La samaj vortoj sinsekve komprenataj laŭ sia propra senco prezentas tute alian nocion. Ekzemple en nia lingvo „Kio estas al la mano?”

signifas „Kio estas la afero?” „Li bone estas sur la altaĵo de tio” signifas „Li multe scias pri tio”. „Krom la idiotismoj,”’aldonis la korespondisto, „Ekzistas alia malfacilaĵo, nome la homonimoj.” La korespondisto estis persono, kiu emis ŝajnigi sian scion pli vasta al ĝi reale estis. La truojn en sia scio li simple plenigis per fantaziaĵoj. Tamen li validis en la malgranda ofeceja societo kiel lingvisto. Li ja korespondis krom nederlande an-kaŭ angle kaj germane. „Homonimoj,” daŭrigis la korespondisto, ”Tio estas unu sama vorto kun du aŭ pluraj signifoj tre diferencaj. Ekzemple en nia lingvo „bord” signifas jen teleron jen tabulon. Kaj „glas” jen glason jen vitron. Cetere precipe en la angla abundas homonimoj. Ni prenu la anglan vorton „matter”, kiu signifas aferon, materion, manuskripton, dokumentojn kaj puson. Laŭ kiu signifo la aparato traduku? Jen problemo simila al tiu de la kvadraturo de la cirklo! Oni povus sin helpi per afiksoj. „Matter-tja” por afero, „matter-tji” por manuskripto, ktp… Kompreneble la aparato devus esti programita laŭ tia sistemo kaj la alflustranto devus ellerni kiun afikson li ĝustaloke uzu. Tre komplike! Mi supozas, ke vi flustras al la maŝino tute pretajn

Page 13: LVS apr 2005 - pingveno.nl apr 05.pdf · estas uzeblaj en tre varma klimato. Johan raportis pri la informtago de AEGEE (As-sociation des Etats Généraux des Etudiants de l'Europe),

L A V E R D A S T E L O

aprilo 2005 11

frazojn, lernintajn el libro, kiu apartenas al la maŝino. Tio estas laŭkompare simpla solvo, sed tiel libera parolado ne estas ebla.” „Ne,” diris sinjoro Hakma, „Mi ne uzas fiksitajn frazojn. Tion oni trovas en fremdlingvaj frazoli-bretoj por turistoj. Ne, mia maŝino funkcias ne laŭ ĉi tiu principo limiga. Mi ankaŭ ne bezonas aldoni klarigajn vortetojn. Montriĝis, ke oni tre malfacile lernas lardi sian paroladon per tiaj aldonoj. Pli oportune estas lerni la specialan maŝinlingvon. Ĝi estas facile lernebla kaj en ĝi mankas la ĝenaj elementoj, pri kiuj vi ĵus pa-rolis.” „Nu, klara maŝinlingvo facile lernebla ŝajnas al mi taŭga rimedo por solvi la problemojn,” diris la korespondisto. „La aparato konsternos mian bofraton,” ride-tante diris sinjoro Hakma, „Li sin okupas pri tiel nomata mondlingvo. Ĝi nomiĝas Eksterrampo… stelrompanto… aŭ io tia. La tre malmultaj paro-lantoj de ĉi tiu lingvo fakte formas sekton. La ĉefa punkto en ilia kredo estas, ke iam okazos miraklo, nome enkonduko de ilia lingvo en ĉiuj lernejoj fare de la ŝtatestroj en la tuta mondo.” „Rilate la nomon vi eraras,” rimarkigis la kore-spondisto, „Fine de la pasinta jarcento ĉi tiun lingvon inventis la sveda inĝeniero Vahlenson. Je la fino de sia vivo li vagis en Parizo kiel al-mozpetanto. La korekta nomo de la lingvo cetere estas Aspirinto. Vahlenson elektis la no-mon, pensante pri la germana medicinaĵo Aspir-ino. Tiam nova kaj tre konata forpelanto de doloroj. Lia lingvo forpelos la lingvomalfacila-ĵojn. Do Vahlenson opiniis la nomon Aspirinto tre taŭga.” „Kiom bone vi scias tion,” diris la tajpistino, „Mi neniam aŭdis pri tio. Nur en krucvortenigmoj mi kelkfoje renkontis la vorton Ido. Ĝi ankaŭ kon-cernas mondlingvon, ĉu ne?” Kun sia kutima aplombo la „lingvisto” re-spondis: „Tio signifas Internacian Duan Oniling-von; fakte ĝi estas reformita Aspirinto.” „Mia bofrato certe estos ŝokata, kiam mi prezentos al li la maŝinlingvon,” parolis sinjoro

Hakma, „Nun li devos konscii, ke lia Aspirinto ne plu havas ian perspektivon. Post kvin jaroj milionoj da tradukmaŝinoj estos uzataj kaj tiam kompreneble neniu eklernos ankoraŭ Aspirin-ton. Cetere mi vizitos la bofraton nur fine de la aŭtuno. Li loĝas malproksime en la nordo je dis-tanco de tri horoj per aŭtomobilo. Sinjoro Hakma vere amis la tradukmaŝinon. He-jme li tutajn vesperojn studis ĝian lingvon. Rapide li progresis. Post kelkaj semajnoj li sentis sin kapabla por provo. Kun sia edzino li iris manĝi en itala restoracio. En Nederlando la tuta mondo de manĝado estas reprezentata, precipe ĉinaj kaj italaj restoracioj estas troveblaj mult-loke. La italaj kelneroj bone komprenis la tradu-kaĵojn de la aparato. Provo en ĉina restoracio montriĝis ankaŭ sukceso. Tamen en najbara vi-laĝo en araba nokta amuzejo ĝi ne sukcesis. La amuzejo montriĝis pure nederlanda. Eĉ la ven-trodancistinoj estis tiaj. Ĉiam sinjoro Hakma kunportis la aparaton al la oficejo. Li faris gajigajn babilojn al la araba ko-lego, kiam ĉi tiu enportis la kafon matene. Sin-joro Hakma plektis en sia babilado kelkminutajn lecionetojn pri la nederlanda lingvo. Ankaŭ dum la tetrinkado posttagmeze sonis araba konvers-acio en la oficeja ĉambro. En Nederlano vivas multaj eksterlandanoj. Ofte Sinjoro Hakma havis la eblon provi sian ma-ŝinon. Ĉiufoje sin prezentis el la ĉirkaŭstarantoj personoj, kiuj deziris ankaŭ aĉeti saman apara-ton kaj jam tuj deziris eklerni la maŝinlingvon. La korespondisto sendis al japana komerca agento leteron kun la peto, ĉu li povas liveri la aparato-jn. Kvar kolegoj jam anticipe komencis lerni la lingvon. En la reproduktejo de la oficejo sinjoro Hakma kopiis la lernolibron. Dekfo-je…dudekfoje…ankoraŭ dudekfoje. Neniam li havis sufiĉe da kopioj. Li nepre ne bedaŭris la monon elspezitan por la aparato. En ĝi ja ankoraŭ kaŝiĝas tre grava eblo. Oni povas ŝalti specialan mikrofonon, adaptitaj je sonoj ne aŭdeblaj por la homa orelo. Baldaŭ en televidaj programoj ĉiuj paroloj estos akompanataj de

Page 14: LVS apr 2005 - pingveno.nl apr 05.pdf · estas uzeblaj en tre varma klimato. Johan raportis pri la informtago de AEGEE (As-sociation des Etats Généraux des Etudiants de l'Europe),

L A V E R D A S T E L O

aprilo 2005 12

maŝinlingva parolo. Aŭdebla ne por la homa orelo, sed nepre por la aparato, kiu tradukas la tekston en la deziritan lingvon. Tiel per la sateli-taj sendiloj oni povos spekti kaj kompreni ĉinajn, usonajn, japanajn, arabajn kaj multajn aliajn programojn. Sendube ankaŭ en radiostacioj kaj kinejoj la aparato trovos vastan aplikadon. Sinjoro Hakma pripensis, ke tio estas tute alia afero ol tiu de Aspirinto, la mucida lingvo de la bofrato. La maŝinlingvo en du jaroj multfoje pli progresos ol Aspirinto progresis dum pluraj jardekoj. Sinjoro Hakma de tempo al tempo diskutis kun sia bofrato, kiu la lastan fojon asertis, ke Aspirinto nun baldaŭ fariĝos ĝenerala en la scienca mondo. Oni ja miksos kelkajn grekajn literojn en la alfabeton de la lingvo, por ke ĝi komplete science aspektu. Ĉi tiuj asertoj igis sinjoron Hakma ironie rideti kaj plifortigis ankoraŭ lian psikologian reziston kontraŭ Aspirinto. Intuicie li ĉiam rigardis la afe-ron aspirintistan kiel ion nebonan, ion kontraŭ-naturan. Nun la faktoj rilate la lingvomaŝinon nekontesteble privigis lian intuicion! Pasis kelkaj semajnoj kaj sinjoro Hakma fariĝis tre lerta lingvomaŝinisto. El Japanio venis re-spondo al la letero de la korespondisto. La aparatoj ne tuj estis livereblaj. La fabrikoj ne povis sekvi la grandegan postuladon. Kliento kalkulu pri atendo de minimume kvar monatoj inter mendo kaj liverado. Okazis intertempe, ke la edzino de sinjoro Hakma gajnis premion. Ŝi studis la francan ling-von kaj per verkaĵo ŝi gajnis en konkurso dekta-gan restadon en Parizo. Tio estis organizita de la franca ambasado. La franca registaro sciis fari siajn lingvon kaj landon allogaj por nederlanda-noj. En Parizo kaj ĉirkaŭaĵo la geedzoj Hakma multe ĝuis la specialaĵojn de la urbo. Kvankam la ekskursa programo estis ampleksa, tamen restis horoj, eĉ tuta tago, por memstare prome-ni kaj amuziĝi. Tiam sinjoro Hakma agis per sia maŝino. Kiam sinjoro Hakma revenis en la oficejon post

la restado en Parizo, li aspektis malgaje. „Ĉu via restado tie estis plezura?” demandis la kolegoj, „Kaj kie estas via lingvomaŝino? ” „Hejme,” malgaje respondis sinjoro Hakma. „Ĉu la aparato difektiĝis?” plue demandis la kolegoj, „Ĉu vi tie trovis eblon ĝin praktiki?” „Ĉesu pri tiu aparato,” ĝemante diris sinjoro Hakma, „Jes, mi ĝin uzis. Mi renkontis francon kun sama aparato. Lia edzino kaj la mia interpa-rolis france. Mi maŝinlingve flustris en mian aparaton dum la franco aŭskultis la francan tradukaĵon. Li ankaŭ maŝinlingve flustris en sian aparaton kaj mi aŭskultis la nederlandan tradu-kaĵon. Tiel ni multhore interparolis. Denove ĉir-kaŭstarantoj tuj interesiĝis pri niaj aparatoj. An-kaŭ tie vivis la deziro aĉeti tian aparaton kaj lerni la maŝinlingvon. Tamen la antaŭlastan vesperon de nia restado la baterio en la aparato de la franco elĉerpiĝis. Tiam montriĝis, ke ni tute ne bezonas porti la dukilogramajn aparatojn. Rekte ni povis paroli unu kun la alia per la maŝinling-vo. Kiel ridis la edzinoj! Kaj plej terure estas, ke poste iu maljunulo sin miksis en nian maŝinling-van konversacion kaj rakontis al ni, ke ĉi tiun lingvon li jam lernis antaŭ kvardek jaroj.” Kun riproĉa rigardo al la korespondisto-lingvisto finis sinjoro Hakma sian parolon: „La maŝinlingvo… ho… ĝi estas esence la sama kiel la lingvo de mia bofrato. Cetere ĝin inventis ne sveda inĝeniero, sed iniciatis ĝin pola okulkurac-isto.

sendis s-ino A. Oosterwijk-Dominicus

Page 15: LVS apr 2005 - pingveno.nl apr 05.pdf · estas uzeblaj en tre varma klimato. Johan raportis pri la informtago de AEGEE (As-sociation des Etats Généraux des Etudiants de l'Europe),

L A V E R D A S T E L O

aprilo 2005 13

El la sekvantaj silaboj vi formu 12 vortojn. Ties unuaj kaj lastaj literoj, legitaj de supre malsupren, konsistigas la ko-mencon de Esperanta kanto. La finaĵoj ‘o’ de la solvoj de 3, 4, 6, 8 kaj 11 ne valoras. Ekz-e se la vorto estus abomeno, temas pri A kaj N.

A A A A –––– DOR DOR DOR DOR –––– ES ES ES ES –––– EN EN EN EN –––– ĜI ĜI ĜI ĜI –––– JO JO JO JO –––– LA LA LA LA –––– LUK LUK LUK LUK –––– MA MA MA MA –––– NE NE NE NE –––– NO NO NO NO –––– NUN NUN NUN NUN –––– O O O O ––––

OF OF OF OF –––– PE PE PE PE –––– RE RE RE RE –––– RO RO RO RO –––– SO SO SO SO –––– SO SO SO SO –––– TE TE TE TE –––– TO TO TO TO –––– TRA TRA TRA TRA –––– Ŭ Ŭ Ŭ Ŭ –––– VEN VEN VEN VEN ---- VO VO VO VO

1. prepozicio

2. agado en la akvo

3. elspezoj malnecesaj

4. loko por konkuro

5. monato

6. malgranda, ronda nutraĵo

7. eco de la lingvo Esperanto

8. malantaŭaĵo

9. multfoje okazanta

10. tempa esprimo

11. natura forto

12. nekonata al pesimisto

fonto: nekonata

solvoj:

Page 16: LVS apr 2005 - pingveno.nl apr 05.pdf · estas uzeblaj en tre varma klimato. Johan raportis pri la informtago de AEGEE (As-sociation des Etats Généraux des Etudiants de l'Europe),

Esperanto-klubo GRONINGEN-DRENTE T.W.S. Mansholtstraat 25 9728 MC GRONINGEN

ESPERANTO - taal zonder grenzen