legaĴoj - eldonejo libera · simpleco aŭ malsimpleco gabriel garcía márquez irana esperantisto...

105

Upload: others

Post on 09-Aug-2020

4 views

Category:

Documents


0 download

TRANSCRIPT

Page 1: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018
Page 2: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

1

LEGAĴOJ VII.

kolektis

Jindřiška Drahotová

[email protected]

Ĉiu povas uzi la tekstojn laŭplaĉe CC

Presite en presejo Čistá ĉe Mladá Boleslav 2020

Page 3: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

2

Eldiro de Bertrand Russell pri Esperanto

„Inter la lingvoj la Esperanto estas la plej

proksima al la matematika kaj logika idealo

pro sia senescepta regularo”.

Page 4: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

3

La Maljunulo Kaj La Knabineto

Irana esperantisto

Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27,

Dua Serio, Aŭtuno 2018

La maljunulo demandis la knabineton: - Ĉu vi estas

malgaja?

- Ne.

- Ĉu vi certas?

- Ne.

- Kial vi ploras?

- Miaj geamikoj ne ŝatas min.

- Kial?

- Ĉar mi ne estas bela.

- Ili mem diris al vi tion?

- Ne.

- Sed vi estas la plej bela knabino, kiun ĝis nun mi

vidis.

- Ĉu serioze?

- Jes, mi seriozas elkore.

La knabineto leviĝis, kisis la maljunulon kaj ĝojante

kuris al siaj geamikoj. Post kelkaj minutoj la maljunulo viŝis

siajn larmojn, malfermis sian sakon, eligis la faldeblan

blankan bastonon kaj foriris...

Page 5: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

4

Simpleco Aŭ Malsimpleco

Gabriel García Márquez

Irana esperantisto

Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27,

Dua Serio, Aŭtuno 2018

Estis la fina ekzameno de la filozofa leciono. La

profesoro starigis nur unu demandon. La demando estis la

jena: Kiel vi povas konvinki min, ke via antaŭa seĝo estas

nevidebla? Daŭris preskaŭ unu horon, kiam la studentoj

skribis siajn argumentojn sur la paper-ekzamenojn, krom

mallaborema studento, ĉe kiu daŭris nur 10 sekundojn por

skribi la respondon. Post kelkaj tagoj, kiam la profesoro

deklaris la notojn, tiu mallaborema studento akiris la plej

bonan noton de la klaso. Li responde nur la jenon skribis:

„Kiu seĝo?!”

La rezulto: Oni ne devas kompliki la aferojn.

La cerbo estas eksterordinara

organo. Ĝi laboras dudek kvar horoj dum

tricent sesdek kvin tagojn jare de nia

naskiĝo, ĝis kiam ĝi amikiĝas.

Mi deziras, ke ĉiu havu ĝin.

Page 6: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

5

Batalo pri ampolo

Libere laŭ revuo VíkendDnes 9.-10. februaro 2019

100 Eltrovoj de la Homaro,

JoDo.

Oni opinias, ke inventisto de la ampolo estis Thomas

Alva Edison, sed tiu laborema usonano havis pionirajn

antaŭintojn. Sed Edison estis pli rabema ol ili. Jam antaŭ

kvarono da centjaro konstruis la ampolon germana horloĝisto

Heinrich Göbel (1818-1893). Sed eĉ li havis antaŭinton –

anglon Humphrey Davy, kiu jam en la jaro1802 sukcesis

eklumigi por momento la ardantan fadenon.

Heinrich Göbel ekzilis al Usono. Li

meditis kiel en malluma novjorka strato lumigi

sian montrofenestron. Baldaŭ li trovis vojon. En

vakan boteleton de parfumo metis bambuan

fadenon kaj la unika ampolo naskiĝis kaj lumis

dum 220 horoj. Göbel bedaŭrinde ne petis

patenton kaj Edison post 20 jaroj kaj post

tribunalaj traktoj akiris patrecon de ampolo,

spite ke lia ampolo komence lumis nur duonon

da tempo kontraŭ de la ampolo de Göbel.

Je nomo de Edison ekzistas pli

ol mil patentitaj eltrovoj, iuj dubinde

liaj. Ĉar liaj dungitoj, kiuj estis

Nikola Tesla, Henry Ford aŭ Emil

Kolben, havis bonajn inspirojn. Jes,

Edison scipovis sin mem kaj siajn

Page 7: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

6

ideojn sukcese vendi. Li amikumis kun potencaj homoj. Por ili

li pompe ekbrilis ŝipon, oni skribis pri li en ĵurnaloj kaj kun

granda gloro li prilumis mondan ekspozicion en Parizo. Ĉiun

plibonigon de la ampolo, li tuj aĉetadis, por ke la gloro restus

nur por li. Por sia reklamo li permesis per elektro mortigi

elefanton.

Mi diris al mia filo: „Vi edziĝos al knabino, kiun mi

elektos por vi!“

Li respondis: „Ne!“

Mi diris: „Ŝi estas filino de Bill Gates.“

Li diris: „Jes.“

Mi telefonis al Bill Gates kaj diris: „Mi volas, ke via

filino edziniĝu al mia filo.“

Li diris: „Ne!“

Mi diris: „Mia filo estas direktoro de Monda Banko.“

Li respondis: „OK“.

Mi telefonis al prezidento de Monda Banko kaj petis lin

nomumi mian filon direktoro de la banko.

Li diris: „Ne!“

Mi diris: Mia filo estas bofilo de Bill Gates.“

Li respondis: „OK“.

Nun vi scias, kiel funkcias politiko.

Page 8: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

7

La spegulo

Fabelo el Koreio

Malproksime de la ĉefa urbo vivis en montaro malriĉa

lignisto. Li havis nur unu filon. Li vidviĝis. Kiam lia filo

maturiĝis, la patro trovis por li edzinon. Filo, kiu tre amis sian

patron, obeis konsilon de patro, edziĝis kaj faris bone. Ĉiuj tri

vivis poste dum sia malriĉeco feliĉe.

Poste venis tempo kaj la patro mortis. La bona filo post

la morto de la patro faradis por spirito de sia patro

ceremoniojn kaj preĝojn laŭ korea religio ĉe familia altaro.

Post ia tempo devis la juna edzo veturi al ĉefa urbo pro

grava afero. Dum promenado tra la urbo li haltis ĉe vendejo de

brokantisto kaj lian rigardon katenis nigra lakskatoleto. Ĝi

estis globforma kaj kaŝis spegulon el metalo.

La juna viro neniam vidis spegulon kaj li ne sciis, kiel

ĝi servas por homo. Li devenis el tre malriĉa kaj vasta regiono

kaj neniu el liaj najbaroj havis spegulon.

Li rigardis ĝian brilan surfacon kaj lia spiro retenis. Lia morta

patro rigardis al li, sed ne kiel kaduka antaŭ morto, sed juna

kaj forta. La junulo pensis, ke la spirito de la patro estas kaŝita

en tiu skatoleto. Li ekĝojis kaj rapide fermis la skatoleton. Li

nenion diris pri sia malkovro al la vendisto. Li aĉetis

skatoleton kaj foriris. Al la edzino li diris nenion. Kial li restis

sola, li malfermadis sekrete la skatoleton kaj parolis kun

spirito de sia patro. Li rakontis al li pri siaj ĝojoj kaj malĝojoj.

Post iu tempo lia edzino malkovris sekreton de sia edzo

kaj iam post lia foriro malfermis skatoleton. Ankaŭ ŝi neniam

vidis en sia vivo spegulon. Ŝi rigardis en la brila speguleto

vizaĝon de juna belega virino. Sed ŝi ne konis ŝin. Unue ŝi

Page 9: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

8

estis surprizita, sed poste ekĵaluzis, ĉar la belega virino en

skatoleto certe estas amantino, kiun lia edzo sekrete kaŝas kaj

sekrete kun ŝi paroladas.

Ŝi nenion parolis al sia edzo, sed rakontis tion kun ploro

al najbaroj. Sekvis tuta serio de kveleroj, ploroj kaj lamentoj.

La najbaroj volis repacigi geedzojn kaj iris por konsilo al

proksima virina monaĥejo peti monaĥinon pri konsilo kaj

verdikto por la geedzoj.

Kun la skatoleto, en kiu estis kaŝita la speguleto iris

geedzoj kun procesio de najbaroj al monaĥejo.

Reprezentantino de budha monaĥejo aŭskultis atente akuzon

de la malfeliĉa virino kaj plendon de la edzo, kiu asertis, ke li

ne havas amantinon kaj estis ĉiam fidela al sia edzino. La

monaĥino malfermis skatoleton kaj alrigardis spegulon. Ŝi

vidis en spegulo sian maljunan, sulketan vizaĝon kaj sian

senharan kapon, kian havas monaĥinoj en Koreio. Ŝi ekridetis

kaj diris: „Via edzo vere kaŝis en tiu skatoleto sian sekretan

amatinon. Tiu nun al mi konfidis, ke ŝi ne volas esti kaŭzo de

via divorco, ŝi ne volas detrui vian edzfeliĉon kaj eniros al mi

en monaĥejon esti monaĥino.“

Ŝi poste sendis repacigitajn geedzojn hejmen kaj ŝi la

spegulon propriĝis.

Traduko BH.

Page 10: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

9

Pri rememoraĵa konkurso J. Drahotová

En nia distrikta urbo Mladá Boleslav agas asocio „Por

senior“. Ĝi ĉiujare aranĝas literaturan konkurson. Mi regule

partoprenas, ĉar la premioj estas utilaj aĵoj. Tiel mi jam

posedas nigran pluvŝirmilon, belan murkalendaron, utilan

sakon, kaj aliajn konvenajn objektojn, kiujn mi mem eĉ povas

donaci al la amikoj kaj nepoj, ekzemple bombonojn kaj

bonkvalitajn ĉokoladojn, librojn ktp.

Ĉi jare oni deklaris temon: La plej neforgesebla okazaĵo

dum ferio aŭ libertempo.

Mi opinias, ke gravas teni rememorojn de maljunularo

por estonteco. Do mi tuj komencis en mia memoro serĉi

konvenajn rememoraĵojn por verki pri la temo. Estante

okdekjara, nombro de miaj ferioj kaj libertempoj estas dekoj

eble centoj, ĉar ili estas vintraj, someraj, paskaj, kristnaskaj,

enlandaj, eksterlandaj, mi eĉ memoras el infanaĝo karbajn

feriojn.

Mi komencis la memoraĵojn ordigi. Do mi komencis per

ferioj dum infaneco kun ideo, ke mi certe la plej

neforgeseblan eventon trovos. Surprizis min, ke la

rememoraĵoj rapide aperadis, estis klaraj kaj koloraj kun

multaj aromoj kaj gustoj. La herbo estis densa, roso sur ĝi

freŝa, kampoj kaj arbaroj sonis per sekreto, montoj estis hele

bluaj kaj rojoj plenaj de pura akvo kaj fiŝoj. Personoj kaj

medio estis agrablaj kaj intime konataj.

La ferio ĉe kara avino en Skalsko dum varma somero,

kiam maturiĝis grandaj bosniaj prunoj, mi ŝteladis ilin de

fremdaj arboj. Neniam mi konfidis tion … Kiel dolĉaj ili estis,

ĝis nun neniu pri tio eksciis …

Page 11: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

10

Ĉe avino en Bezdějčka mi multe entuziasme laboris kaj

lernis ĉe bakado de pano en grandega forno, ĉe rikolto de

greno, papavo, lino, dum manĝigo de porkoj, dum nasko de

bovido, senplumado de anseroj, sed tie ankaŭ pasis tempoj

dum kurado kun grupo de infanoj tra herbejoj kaj arbaroj…

Tre bone mi rememoris pri ferio ĉe onklino Marta, pri

ŝiaj aromaj grasaj tortoj, pri ŝia dometo gluita sur roko kaj ŝia

ĝardeneto sur roko antaŭ staloj por dombestoj ene de roko,

kien bovoj kun longaj kornoj envenadis oportune, turnante la

kapojn por enveni stalon tra mallarĝa pordo. Ĉio en dometo

estis utiligita kaj sterko sur roko alportadis belegan legomon.

Ankaŭ tie mi kun plezuro laboris.

Ĉe onklino Anežka mi ne laboris. Tie ni gekuzoj ludis,

manĝis fabele gustumantajn papavajn kukojn kaj aŭskultis

lokajn legendoj pri Hulicius..

Ĉe onjo Jarĉa la ferio estis tute alia. Ŝi posedis grandan

domon ĉe lageto. En la lageto mi lavadis fekitajn vindtukojn

de miaj malgrandaj kuzinoj kaj grandaj karpoj venadis, por

frandi. Tien venadis bela knabo, kiu nomiĝis Herbert. Li

parolis kun germana akĉento. Li tre plaĉis al mi, li kaptadis

fiŝojn. Ni rigardis unu al la alia, ho, eĉ nun mi lin certe tuj

ekkonus!

Ĉe boonjo Marulka en Kamenický Šenov la medio estis

neordinara. Onklo Pepik estis pentristo kaj gastoj, kiuj lin

vizitis, parolis pri aferoj, kiujn mi ne komprenis. Ĉio estis

neordinara en lia domo …

Kaj la rememoraĵo pri onkleto Láďa plena de

malvarmaj neĝeroj en sledo sur alta tavolo de blankega neĝo

tirita per nigra ĉevalo, dum sonoris tintiletoj, estas vere

neforgesebla, belega, tiel belega, ke mi bedaŭrinde neniam plu

Page 12: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

11

ion similan travivos. La aero pura, vento freŝa, frosto kaj

rapidega veturo…

Dum mi rememoradis la tempo rapide pasis, vesperiĝis

kaj mi rememoradon pri la sekvaj libertempoj prokrastis por

venonta tago. Pensoj pri infanaĵo dormigis min.

Baldaŭ venis sonĝo. Ĉe mia lito aperis granda ceramika

barelo por fermentado de brasiko. Mi ellitiĝis, por ke scivole

demetu kovrilon. Tre oportune mi tuŝis la kovrilom kaj el la

barelo ŝprucis hela bolanta rememoraĵo pri Hungario, kien ni

veturis motorcikle post edzofesto al Balatono frandi

kolbasojn, bakitajn anserojn, barakpalinkon… Post la unua

hastis eksteren aliaj rememoraĵoj pri varmega sablo ĉe

bulgaria maro, ĉe plaĝo en Split kaj aliaj rememoraĵoj

elflugadis kiel fajreroj komune kun sentoj, aromoj, detalaĵoj,

streĉoj, pri homoj kaj iliaj sortoj tre ekzakte, nekredeble klare.

Mi la kovrilon rapide redonis sur la barilon.

Sed post ia tempo mi la kovrilon denove levis kaj la

bengala fajro avance elŝprucis. La memoraĵoj kriis unu al la

alia, puŝiĝis, antaŭkuris, ŝvelis, kverelis. Laŭtege kriis: „Mi el

Svedio, mi el Vilno, mi el Aŭstrio, mi el Frankfurto, mi el

Báňská Bystrica, mi el Litomiŝlo, mi el Pollando, mi el

Oostende, mi el suda Francio, mi el Bretonio, mi el Berlino,

mi el Verona, mi el Florenco, mi el Lisbono, mi el Islando, mi

el Leningrado, mi el Minsko, mi el Montpeliero, mi el Nitro,

mi el Spiŝ, mi el Gento, mi el Jizera montaro, mi el Ĉeĥa

paradizo …“

Mi metis manojn sur orelojn kontraŭ la bruo kaj eskapis

en liton sub kovrilon.

Page 13: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

12

Matene vekis min suno. La rememoraĵoj kaj barelo estis

for kaj mi sciis, ke la neforgesebla okazaĵo ne okazis, sed

okazos!

Mi kontrolos en interreto, ĉu la aŭtobuso haltas sur

krucvojo de Mrtvá cesta (Morta vojo), ĉe kiu staras

kruckolono kaj malnovaj tri tilioj sub vilaĝo Bezdějčka.

Dum bela milda vetero mi veturos tien kaj iros de tiu

loko rekte sub solejon Ratkovice kaj poste suben en Valon al

Cigana Ŝtono. Ĉe akvoĉerpejo mi iros maldekstren kaj laŭ

vala vojo mi daŭrigos al Spálený mlýn (Forbrulita muelejo),

kie onidire naskiĝis avo de mia patrino. Mi iros plu al Suchý

mlýn (Seka muelejo), ĝis Petrovina, kie estis nesto de rabistoj,

pri kiu verkis Karel Sellner. Eble mi iros tra valo sub vilaĝon

Sudoměř, kie estas eta fervoja haltejo kun malgranda bela

fervoja muzeo, en kiu estas afiŝo pri fabriko, kiun posedis mia

avo kun sia frato. De tie post kvar haltejoj per loka trajneto mi

estos hejme, en Boleslav.

Por tiu ĉi ekskurso mi aĉetos modernajn bastonojn –

treck. Mia sanasekurejo Škoda repagos al mi la elspezon je ili,

diris al mi miaj amikinoj.

Page 14: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

13

La tago, kiam mi mendis al mi kafon

Franklin McCain, Usono

Reader´s Digest, marto 2012, paĝo 117.

Je la unua de februaro 1960 mi iris kun tri kamaradoj en

supervendejon Woolwort´s. Dum iro ni silentis. Ni sciis, ke

tiun tagon ni povus finiĝi en ĉerko.

La nigruloj ĉi tie en Sudo ne rajtis sidi en restoracio

kune kun blankuloj. En supervendejo estis kiosko por negroj.

Ni interkonsentis, ke ni sidiĝos al tablo por blankuloj kaj petos

servon. Ni faris tion. La manĝejo silentiĝis. Silento kiel en

preĝejo. Manoj de gastoj kun manĝilaro senmoviĝis. Ĉiuj

homoj gapis nin. Ni petis kelnerinon pri kafo kaj bakaĵo du

foje. Poste ŝia respondo estis: „Pardonu, sed mi ne povas al vi

servi.“

„Kial ne?“

„Tia estas kutimo.“

„Ĉu vi almenaŭ kun ni konsentos, ke tiu kutimo estas

malbela?“

Ni estis pretaj esti maksimume honestaj – ni volis la

homojn embarasigi. Ni sidis kaj atendis.

Venis policisto. Lia vizaĝo estis malhelruĝa de kolero.

Li venis al mi kaj mi sentis lian varman spiron ĉe mia kolo. Li

havis pendrekon. Mi pensis: la problemo venis. Sed li nur

staris, poste forpaŝis kaj promenis tien kaj reen. Mi eksciis, ke

li ne scias, kion fari. En tiu minuto mi eksentis malgrandan

sukceson.

Preskaŭ proksime sidis eta blanka maljunulino. Ŝi

aspektis ducentjara. Ŝi ĝismanĝis sian bakaĵon, stariĝis kaj

Page 15: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

14

venis rekte al ni. Mi atendis, ke ŝi eksakros kaj insultos nin.

Sed ŝi anstataŭ tio metis sian manon al mia ŝultro kaj deklaris:

„Knaboj, mi fieras pri vi, sed afliktas min, ke vi ne faris tion

jam antaŭ dek jaroj.“

Nia decido fortiĝis. Post dek kvin sekundoj, kiam mi

sidiĝis je tiu februara tago en manĝejo en la jaro 1960, mi

eksentis grandan malŝarĝon. Mi sentis min purigita, kontenta

kun mi mem. La sento similis al sentoj de homoj, kiuj preĝas

kaj glorkantas – sento de libero, kiun iaj homoj serĉas tutan

vivon. Se mi en tiu momento falus morta teren, mi ne sentis

min maljusta. Mi sentis min forta. La pli bonan senton mi jam

neniam plu sentis.

Duonon da jaro venadis nigruloj en tiun manĝejon ĉiun

tagon, jam ne nur miaj kamaradoj, ĝis iun tagon kelnerinoj

alportis kafon al kvar nigraj dungitoj de la supervendejo

Woolwort´s.

JoDo.

Benjamin Franklin

Mi opinias, se iu religio estas bona, ĝi povas finance

mastrumi sin mem. Se ĝi ne povas tion fari, eĉ la Dio ne

helpas kaj anoj postulas subtenon de registaro, tia religio laŭ

mi ne estas bona.

Page 16: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

15

La industrio de mensogo

kiu estas praktikanta de politikaj konsultantoj

1. Strategio por direktigi atenton alien

2. Krei problemon kun tuja oferto de solvo

3. Strategio de sinsekveco

4. Strategio de subsidiareco

5. Konduto al publiko, kiel al infano

6. Instigo al emociaĵoj kontraŭ realaĵoj

7. Bombado per senvaloraĵoj por teni publikon en nescio

8. Instigi publikon esti kontenta kun averaĵeco

9. Subteno de kulpeco

10. Scii pri homoj pli, ol ili konas pri si mem.

Pli detale vi povas legi ĉi sube (bedaŭrinde en la ĉeĥa lingvo).

http://www.exopolitika.cz/news/deset-nejdulezitejsich-zpusobu-

manipulace-s-verejnosti-podle-vyctu-noama-chomskeho/

Hodiaŭ mi promenis en parko kaj mi sidiĝis sur benkon apud

senhejmulo. Mi demandis lin, kio okazis, ke li tiel mizeras.

Li diris al mi: „Ĝis la pasinta semajno mi havis ĉion! Tegmenton

super la kapo, kuiriston, lavitajn kaj gladitajn vestojn, mi havis

televidilon, interreton, se mi deziris, mi povis iri naĝi, ekzerci korpon,

viziti lernejon, bibliotekon … se mi volis.“

Mi demandis: „Kio okazis? Drogaĉoj? Alkoholo? Divorco?“

„Ne, nenio tia. Oni min pelis el prizonejo.“

Page 17: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

16

KION SIGNIFAS RAŬMISMO

Demando Sufiĉe ofte en La Ondo, kaj en aliaj gazetoj, oni povas

legi la vorton „raŭmisto” kaj „la ideoj de Rauma”. Mi mem. kaj

mi estas certa, ke multaj aliaj, ne scias pri ĉi tiu koncepto,

filozofio aŭ tendenco en la E-mondo. Ĉu vi povus doni klarigan

artikolon pri ĝi? Eric Walker (Britio)

Respondo En julio 1980 sepdeko da gejunuloj debatis en Raŭmo

(Finnlando) dum Internacia Junulara Kongreso pri la

perspektivoj de Esperantio en la 80aj jaroj. Du el ili (Jouko

Lindstedt kaj Giorgio Silfer) resumis la enhavon de tiu debato en

dokumento, kiun ili proponis al individuaj subskriboj. Cento da

homoj kaj establoj (inter ili LF-koop kaj Pola Studenta E-

Komitato) subskribis ĝin (la limdato estis 1980 12 31) kaj ĝi

diskoniĝis ne kiel oficiala dokumento de TEJO, sed kiel

„Manifesto de Raŭmo”.

Ĝi estas fakte la unua proklamo ne anonima en la historio

de Esperanto kaj la unua (se escepti la „Deklaracion de

Bulonjo”), pri kiu oni ankoraŭ intense emocie kaj aktuale

parolas tra baldaŭ dudek jaroj.

La Manifesto tamen estis nur mejloŝtono: ĝi markis la

alvenon de longa kulturpolitika debato, maturiĝinta en junularaj

kaj intelektaj E-medioj, kaj samtempe la starton de eĉ pli longa

procezo, kiu vidis fundamentajn etapojn en Varsovia simpozio

(1984), en Segeda konferenco (1988) kaj en Ĉaŭdefona forumo

(1998). Pri 1984 restas libro: „Strategiaj demandoj de la E-

komunumo”; pri 1988 restas tezaro: „La Konkludoj de Segedo”;

Page 18: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

17

pri 1998 ekzistas enkonduka dokumento „La Kvintezo” kaj la

Pakto por la Esperanta Civito.

La raŭmisma intelektularo enkalkulis la plej valorajn

sociologojn de la 80aj jaroj en Esperantio: inter ili Jerzy Leyk

kaj Sándor Révész. Komence ĝi havis almenaŭ du gravajn

polusojn, apud PSEK kaj ĉirkaŭ la revuo „Literatura Foiro”. Iom

post iom la ekspansio de LF-koop faris el ĉi tiu eldonejo kaj ĝiaj

multaj iniciatoj (kulturcentroj, literaturaj forumoj, Esperanta

PEN-Centro, Heroldo de Esperanto ktp) la ĉefan referencon por

la tuta raŭmismo.

PIV-difino povus esti: „Koncepto pri esperanto kiel

transnacia kulturlingvo, prefere ol internacia helplingvo — kiel

lingvo de alternativa komunikado, pli frue ol lingvo de granda

komunikado; pri la esperantisteco kiel aparteno al mem elektita

diaspora lingva minoritato; pri Esperantio kiel civito, nome

kolektivo memkonscia pri sia identeco, praktikanta komunan

vivostilon kaj akceptinta komunan leĝaron”.

Ekde 1989 la evoluo de la historio pli kaj pli pravigas la

intuicion de Raŭmo. Fariĝis evidente, ke Esperanto (same kiel

ĉiu vivanta lingvo) ne estas nur komunikilo, sed ankaŭ arta

perilo kaj identigilo. La rolon de Esperanto kiel arta perilo

agnoskis PEN-Klubo Internacia la 10an de septembro 1993,

kiam ĝi estis akceptita kiel literatura lingvo. La rolon kiel

identigilo implice agnoskis la Universala Deklaracio de la

Lingvaj Rajtoj (6an de junio 1996), en la artikolo 1, paragrafo 5.

Raŭmismo estas ofte kalumniata kiel izoliĝemo,

konsumismo, malpropagandemo. Sufiĉas legi la Manifeston de

Raŭmo por kompreni, ke ĝi celas disvastigi Esperanton, sed ne

tian lingvon kian propagandis la lapennismo (kun kaj sen

Lapenna).

Malgraŭ sia noveco la raŭmismo havas antikvajn radikojn

en la historio de nia komunumo. Sufiĉus la letero de Zamenhof

Page 19: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

18

al Antoni Kofman (1901 05 01, p. 323 de OV) por pruvi, ke

dekomence ĝi influis la esperantistaron, sed nur okdek jarojn

poste maturiĝis la kondiĉoj por ĝia ĝeneraligo.

Giorgio Silfer La Ondo de Esperanto, 1999. №5 (55).

Esploro pri estiĝo de kutimo

Anonimo el reto, tradukite de JoDo

Pri tio okazis eksperimento kun simioj. En grandan kaĝon

esploristoj donis kvin simiojn kaj ŝtuparon kaj sur ĝian supron bananojn.

Se iu simio volis supreniri, tuj sur aliajn simiojn oni ŝprucis malvarman

akvon. Baldaŭ kiam iu simio volis supreniri, aliaj simioj ĝin batis kaj pli

poste neniu simio kuraĝis rampi ŝtuparon.

La esploristoj poste alternis unu simion per nova, kiu

kompreneble tuj volis iri por bananoj, sed estantaj simioj ĝin ekbatadis,

do ĝi ne iris tien, nesciante kial.

Poste esploristoj alternis alian simion kaj la okazaĵoj ripetis, tute

sen malvarma akvo, ĝis en la kaĝo estis nur simioj, kiuj neniam spertis

ŝprucadon de malvarma akvo, sed ili daŭrigis batadon al la simio, kiu

dezirus rampi por akiri bananojn.

Se ni povus demandi la simiojn, kial ili batas kuraĝulojn, certa

respondo estus: „Mi ne scias, sed ekzistas tia kutimo.“

Eble al vi ankaŭ ŝajnas, ke vi mem spertis ion similan.

______________________________

Laŭ tiu rakonto mi trovas similecon kun antaŭjuĝoj, religiaj ritoj

kaj aliaj similaj kondutoj de homoj.

Diraĵo de Albert Einstein: Du aferoj estas senfinaj: Kosmo kaj

homa stulteco kaj mi ne certas, kiu estas la unua.

Page 20: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

19

Sait Faik Abasiyanik (1906-1954)

estas unu el la plej gravaj turkaj

verkistoj de mallongaj rakontoj kaj

poezio kaj li estis grava literatura

figuro de la 1940-aj jaroj. Li kreis

novan stilon en la turka literaturo

kaj alportis novan viglecon en la

verkado de rakontoj pere de siaj

malmolaj sed humanismaj homaj portretoj de laboristoj,

fiŝistoj, infanoj, senlaboruloj kaj malriĉuloj. Liaj rakontoj

baziĝas sur la urba vivstilo kaj liaj portretoj sur homoj el la

plej malhelaj lokoj en Istanbulo. En sia verkado li ankaŭ

esploris la temon “turmentoj de la homa animo kaj la agonio

de amo kaj perfido”. Jen rakonto de Sait Faik:

KIU FELIĈAS ? Rakonto de Sait Faik Abasiyanik

By Esperanto Türkiye on 07/12/2018

Mi eliris el la domo esperante, ke mi renkontus iun

junan, buntan, senzorgan, sanan, kaj gajan vizaĝon.

Renkontiĝonte tian vizaĝon mia maljuneco, flaveco,

maltrankvileco, malsaneco, kaj malgajeco tute ne malaperus.

Plue mi eble entute enfalus en pesimismon kaj senesperon, sed

mi tion ja volis fari. Mi vagadis, tamen, pensante, ke mi tian

vizaĝon neniam renkontos. Mia decido estis kiel opinio de

kritikisto, kiu prijuĝas libron sen malfermante ĝian kovrilon.

Neniu kritikisto malfermas libron per tremantaj manoj kaj

Page 21: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

20

kvazaŭ svenante pro plezuro. Tia plezuro troviĝas nur en tiuj,

kiuj restas legantoj. Jen, mi elirante al la strato sciis, ke mi

malkovrus difekton en ĉiu libro de la strata biblioteko. Neniu

maljuna homo povus esti bela kiel unujara ĉevalido, neniu

senzorga homo en la mondo ĝojus kiel hundo, kiu revidas sian

mastron.

Eĉ tiu universitata studento, kun la pintaj lipharoj, la

brilanta hararo, la puraj vestaĵoj, kaj la sep fotoj de belaj

knabinoj en la poŝo, ĉiuj enamiĝintaj al li, havas koncernojn.

Mi neniel povas kredi je tio. Nek dekstro, nek maldekstro; nek

oriento, nek okcidento; nek kredo, nek malkredo; nek paco,

nek milito… La plej grandan koncernon havas tiu junulo!

Mi surstrate renkontis Hasan, la ŝoforon.

– Hieraŭ nokte mi apenaŭ dormis, li diris, mian kapon

mi sentas, kvazaŭ ĝi estas iu granda kaldrono. Mi eĉ ne volas

malfermi la radion. Mi ĉiutage enspezas 10 aŭ 20 lira-ojn1.

Sed ili foriras, kiel akvo elglitas el mia mano. Mi ne plu povas

elteni vivon sen drinkadi.

Poste mi vidis, iun strat-infanon, kiu estis vendanta

maĉgumojn. Li ŝajnis gaja kune kun sia amiko. Rakontante la

batalon inter la ŝtelisto kaj la detektivo, scenon, kiun li vidis

en filmo en la kinejo Alkazar2, la malsupro de liaj okuloj estis

kuntiriĝanta. Sed sub liaj bluaj-ruĝaj okuloj oni klare vidis

flagrantajn signojn de sendormeco.

Tiu bela virino estis trompita. Tiu ĉi bela viro estas

senmona. Tiu ĉi riĉulo estas malsana je la renoj. Tiu virino,

kies edzo estas riĉa, kaj ŝi posedas ĉion, enfalis en la

frenezecon trompi sian edzon. Sed ŝi tion ne povas fari…

Page 22: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

21

Dum en la kafejo, elpensante malĝojecojn kaj

maltrankvilecojn por rakonti al la aliaj, kiuj estis sidantaj

ĉirkaŭ mi, viro en la apuda tablo subite komencis paroli al sia

amiko:

– Ĉu vi vidas tiun viron? Li diris.

– Kiun?

– Tiun, kies kapo estas sen ĉapelo. Tiu, kiu nun estas

antaŭ la kinejo, sed baldaŭ preterpasos nin.

– Nu, kio pri li !

– Li havas unu milionon da lira-oj.

– Ve, la idioto, ve! Li vagadas sen aŭto.

– Tamen, li ja havas aŭton.

– Kiu scias, kiom senzorga viro li estas.

– Ne mia frato, tiu ankaŭ havas zorgon, certe.

– Ba ! Kian zorgon li povas havi ? Li estas juna, bela…

La alia eklistigis:

– Li havas belan edzinon, rusan konkubinon dolĉa kiel

mielo. Li estas sana, li estas influa…

– Do ?…

– Sed li havas ian zorgon.

– Kio ĝi estas ?

– Mi, kaj kelkaj aliaj homoj, kiel mi.

– Ne troigu !

– Certe, ni ĉiuj scias lian pasintecon. Kiam li renkontos

nin, li dispeciĝos.

– Rigardu al tiu alia viro, li ŝajnas senzorgema pri la

tuta mondo.

Page 23: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

22

Tiun alian viron mi ankaŭ konis. Li estis komediisto,

kiu scipovis homojn ridigi kaj ridegigi. Kaj li certe estis tre

bona artisto. Tuberkulozo estis ronĝanta lian pulmon, sed

tamen li estas gaja. Li gajnis monon kaj tempon. Sed lia ĉefa

zorgo estas liaj geamikoj. Ili estas ĵaluzaj. Ili elparolas vortojn

por humiligi lin kaj kun la intenco, ke tiuj vortoj iru al liaj

oreloj. Li estas tre sentema homo. Tiuj vortoj trapenetras en

lian pulmon eĉ pli ol la tuberkulozo.

Sed la senzorgan mi renkontis posttagmeze. Tiu estis

juna poeto. Neniu de liaj poemoj valoris eĉ unu kuruŝ-on3. Li

estis kredanta je si mem, kiel piulo kredas je Dio. Ĉiutage li

verkis 700 versojn. Li estis senmona. Li havis imagajn

koramikinojn. Li loĝis en imagaj palacoj kaj li manĝis en

imagaj tabloj.

– Kiel vi fartas, granda poeto? mi diris.

Li prenis mian brakon. Li parkere deklamis sep dek

versojn. Sed en neniu de tiuj versoj estis fajrero de poezio.

– Feliĉa vi estas poeto, mi diris.

Rigardante al mi, liaj okuloj estis brilantaj. Subite mi

sentis ian kompaton por li. Kaj tiam li aldonis:

– Jes, kaj ankaŭ, li diris, se mi ne havus tiun

koksopation…

Mi tiam komprenis, ke ni ĉiuj, la universitata studento,

la ŝoforo, mi, la milionulo, la maĉgumvendanto, la

konstruisto, la skribisto, la bona poeto, la malbona poeto, ĉiuj

portis en la interno unu malbonan, sed feliĉan poeton. En

imagaj tabloj kun imagaj vinoj, en imagaj landoj kun imagaj

Page 24: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

23

bienoj, ĉiam kun imagaj tintantaj ormoneroj ni ĉiuj, ĉiuj estis

feliĉaj.

_______ 1 lira aŭ turka lira : monunuo de Turkujo 2 kinejo Alkazar : fama kinejo en Bejoglu distrikto de

Istanbulo 3 kuruŝ : unu centono de turka monunuo lira-o

** Dua premio en branĉo prozo ĉe la “Lucija Borčić 2018”

Tradukkonkurso de la Kroata Esperantista Unuiĝo.

Ttradukis Vasil Kadifeli.

Charles Crane

Usona diplomato, subtenanto

de ĉeĥoslovaka memstareco, amiko

de Tomáš Garrigue Masaryk,

benefaktoro de slovaka kulturo.

Financa mecenato de Slava epopeo de Alfons Mucha.

Li havis postenon de la unua usona ambasadoro en

Prago 1919 – 1921.

Page 25: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

24

Damo de la Unua Ĉeĥoslovaka Respubliko J. Drahotová

kolektis el diversaj fontoj

Alice Garrigue Masaryk (3. 5.

1879 – 29. 11. 1966), la plej aĝa

filino de la unua prezidento de

Ĉeĥoslovakio estis en sia propra

vivo soleca, suferis en ombro de

politika agado de sia patro kaj pro

grava mensa malsano de sia patrino,

tamen ŝi por disfloro de la

Respubliko faris multe.

La klereco de la gepatroj

influis ŝin. Ŝi studis en unua knabina

gimnazio Minerva en Prago. En la

jaro 1898 ŝi aliĝis al medicina fakultato, kie ne estis por virino

bonaj kondiĉoj kaj ŝi post unu jaro transiris al filozofia

fakultato, kie ŝi defendis disertacion kaj poste rigorozan

laboron pri filozofio kaj historio. Tiel ŝi estiĝis unua doktoro

de filozofio kaj historio ĉe ni.

Ŝi ankaŭ influis asociojn, en kiuj ŝi laboris ekzemple

virina asocio Slavie aŭ České srdce (Ĉeĥa koro). Ŝi agis en

kontraŭalkohola movado, kies propagandisto estis ŝia patro.

En sociala agadkampo dum siaj eksterlandaj studaj restadoj

en Chicago ŝi interesiĝis pri kondiĉoj de ĉeĥoj. Post la reveno

ŝi instruis en knabinaj gimnazioj, partoprenis internaciajn

konferencojn kaj estis ano de Virina klubo kaj Asocio de

akademie edukitaj virinoj, kie ŝi en la jaro 1911 fondis

sociologian sekcion.

Ĉe komenco de la Unua mondmilito ŝi eklaboris en

armea malsanulejo kiel flegistino en Pardubice.

Page 26: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

25

Post reveno al Prago ŝi estis arestita pro onidire

kontraŭaŭstria komploto, sed la ĉefa kialo estis agado de ŝia

patro. Estado en prizonejo en Prago kaj en Vieno ne restis sen

sekvoj, ĉefe psikaj. Post interveno de eksterlando, ĉefe de

usona ambasadoro en Vieno ŝi estis el la prizonejo liberigita.

Ĝis la jaro 1918 ŝi flegis sian malsanan patrinon. La patro

kun fratino Olga vivis en ekzilo, frato Jan post malsukcesa

provo de elmigro estiĝis soldato, frato Herbert mortis pro tifo,

Alice suferis pro mizero kaj malsato.

Ĉe fondo de la Respubliko kaj post reveno de la patro el

ekzilo kaj elekto de li kiel prezidento de Ĉeĥoslovakio ricevas

Alice postenon de „Unua damo de Respubliko“, ĉar ŝia

patrino grave suferis pro malsano kaj en la jaro 1923 ŝi mortis.

Alice kunlaboris kun la kroata arkitekto Josip Pleĉnik dum

konstruo kaj rekonstruo de praga kastelo Hradčany kaj ĝiaj

ĝardenoj. Ŝi dum mallonga tempo engaĝiĝis en politiko, kie ŝi

laboris kiel parlamentanino, tamen ŝia grava agado estis en la

asocio Ruĝa Kruco, kiun ŝi fondis en la jaro 1919 kaj dum

dudek jaroj ŝi ĝin prezidis. Ŝi prizorgis edukadon de virinoj,

kunfondis lernejon por flegistinoj kaj vicon da gravaj socialaj

agadoj.

La neoficiala posteno de la „unua damo“ finiĝis kun

morto de la ĉeĥoslovaka prezidento Tomáš Garrigue Masaryk

kaj de tiam ŝi siajn ĉiajn fortojn plene dediĉis al socialaj

servoj, sed en la marto 1939, preskaŭ en lasta horo antaŭ

okupacio de Ĉeĥoslovakio per nazia Germanio ŝi ekziliĝis al

Usono. Tie aperis ĉe ŝi pro zorgoj, streĉoj kaj tristaj okazaĵoj

en la Respubliko sanaj problemoj hereditaj de la patrino. Ŝi

estis elĉerpita kaj kuracata en hospitalo.

Post la fino de la Dua mondmilito ŝi revenis kun sia

frato Jan reen en la patrujon. Ŝi klopodis daŭrigi sian agadon,

Page 27: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

26

sed post komunisma puĉo ŝi finfine denove foriris

eksterlanden. Unue al sia fratino Olga en Svisujon, poste en

Londonon, kie ŝi prizorgis aferojn post neklara morto de la

frato Jan. En Usono en la jaro 1954 ŝi ricevis ŝtatanecon sen

perdo de la ŝtataneco ĉeĥoslovaka. Kiam ŝi festis en la

jaro1964 sian okdekkvinan jubileon, venis gratuli al ŝi la

usona prezidento L. Johnson, kaj eksprezidentoj H. S. Truman

kaj D. D. Eisenhower.

Ŝi mortis post du jaroj en Chicago. Ŝia tombo estis en

loka ĉeĥa tombejo apud bronza statuo de ŝia patro. Nur en la

jaro 1994 oni plenumis ŝian deziron reveni en patrujon, tiam

ŝia cindro estis solene enigita en familian kripton en la

tombejo en Lány en Ĉeĥa respubliko.

La sep sekretoj por plezure kaj efike lerni kiun ajn lingvon

Unua sekreto: Ĉiutage matene kaj vespere lernu ion novan.

Dua sekreto: Se vi volas paroli tiun lingvon, ekparolu kaj parolou ĝin

ofte.

Tria sekreto: Konfesu vian veron.

Kvara sekreto: Legu laŭtvoĉe kaj bele transkribu plaĉajn tekstojn.

Kvina sekreto: Se mankas vortoj, eltrovu ilin! Risku erarojn kaj lernu el

ili.

Sesa sekreto: Kreu en via vivo propran spacon por via cellingvo.

Sepa sekreto: Ekzistas en ĉiu lingvo aferoj komprenendaj kaj aferoj

akceptendaj.

www.edukado.net

Page 28: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

27

La domo

Rakonto de István Nemere, Hungario

Estis ili duopo, junulino kaj junulo, fortaj, fidemaj: do

ili komencis agi. La forton kaj la ŝviton de siaj korpoj, la

sangon de vunditaj manplatoj, laciĝintajn tendenojn de piedoj

ili kunkonstruis en tiun domon. Ĉio ĉi daŭris multajn jarojn.

Kelkfoje mankis al ili la mono, do ili reveturis al benzinodoraj

stratoj, al la hurlanta urbo. Ŝia hararo senkoloriĝis, ĉirkaŭ la

okuloj kolektiĝis sulketoj. Ŝi fariĝis lacema, nervoza. La viro

jam estis cinikulo, strebaĉanto. Sed la domon ili ne perfidis,

ties ideo tuttempe vivis en ili. Estis ĝi fera deziro, morda,

obstina sonĝo. Ili sciis, ke ĝin ili devas konstrui. Altigos ili

tiujn murojn, kovros ĉion per tegmento prirevita…

Denove pasis kelkaj jaroj. Ili ankoraŭ ne estis mezaĝaj,

sed ja ne plu junaj. Lia iro estis urseca, Ŝi fariĝis pli osteca,

malmolpieda. Ankaŭ ŝia voĉo estis jam pli dura. Staris fine la

muroj, nuda skeleto de la ĉambroj. Iuvespere ili eniris, haltis

meze, sed nur fakvortoj aperis en la cerboj. Mortero,

akvotubo, ĉarpentilo, kahelo, hejtilo. Do, ili plu konstruis la

domon. Printempe pluvegoj rapidaj, dum la longaj aŭtunoj,

obstinaj, grizaj pluvoj malhelpis ilin. Vintre la senkolora

betono elstaris el la neĝa kovrilo. Somere la aero vibris pro la

varmego kaj ili soifis.

Iutage la domo finfine estis preta. Do, ili tuj komencis

alkonstrui ankaŭ la barieron ĉiuflankan kaj pordegon belan.

Poste ili konstruis vojon de la pordego ĝis la domo, kaj

ĝardenon verdan, floran; portis ene la meblojn, pendigis

lampojn kaj kurtenojn. El la kranoj elverŝiĝis akvo, lumo

dissaltis ĉien en la ĉambroj. Duope, ili fine eniris. Sidiĝis ili

Page 29: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

28

en la plej grandan ĉambron. La silenton ŝiris nur ilia anhelo.

La virino, la viro rigardis la murojn. Ja ili konis bonege ĉiun

brikon, fenestrokadron, plankotabulon, klinkon. Ili estis nur

tre lacaj. Kaj ankaŭ la silento fariĝis ne elportebla. Kaj ambaŭ

subite eksentis, ke ili ne plu havos kion diri unu al la alia.

Aperis en libro: István Nemere: Krokize de mia ĝardeno, Kooperativo de

Literatura Foiro, 1992 Fonto: https://www.berzsenyi.hu/dibusz/

nyelvek_napja/palyazatok_versenyek/ mufordit15_eszperanto.pdf

Virino plendas ĉe psikiatro post dudekjara edzeco pri soleco,

manko de amo, miskompreno, ktp. ktp. ktp.

Post iu tempo la kuracisto stariĝas, iras al la virino, brakumas ŝin

kaj kisas. Virino en tranco sidiĝas kaj silentas. Edzo rigardas ĉion

surprize, nekomprenante.

La kuracisto diras: „Sinjoro, tion ĉi bezonas via edzino trifoje

semajne. Ĉu vi povas tion por ŝi fari?“

La edzo pripensas kaj diras: „Mi povas ŝin veturigi ĉi tien lunde

kaj merkrede, sed ne vendrede, ĉar mi regule forveturas fiŝkapti.“

Page 30: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

29

Sopiro pri vivo finas per morto

Kaptis min apetito pri medo. Mi diluis laŭ recepto

mielon per akvo, en kiun mi trempadis sekretan nombron de

kuracherboj kaj verŝis tion en grandan botelegon kaj aldonis

noblajn saĥaromicetojn. La vitran botelegon mi ŝtopis per

zimoza ŝtopilo kaj ĝoje mi atendis la zimozan proceduron. Je

la sekva tago jam ŝajnis, laŭ furioza lirlado de monokarbona

dioksido en la likvaĵo de zimoza ŝtopilo, ke ĉio pasas bone.

Saĥaromicetoj akceptis sian novan dolĉan medion kaj

komencis rapide multiĝi kun granda vervo, kvazaŭ ne scius,

ke ilia sopiro al vivo kaj multiĝo finos per ilia neniiĝo - ilia

morto.

Per multiĝado kaj vorado de sukeroj saĥaromicetoj

kreadis dioksidon monokarbonan (CO2) kaj etilalkoholon

(C2H5OH) kiel flankoproduktado – rubo kaj tiel detruadis

sian vivmedion, limigitan per botelego tiel longe, ĝis ili

finkonsumis la sukeron kaj saturis solvaĵon de akvo kun mielo

per alkoholo, ĝis la rubo la saĥaromicetojn mortigis. Mortaj

saĥaromicetoj falis sur fundon de botelego, la solvaĵo puriĝis,

travidebliĝis kaj estiĝis io nova, sed por iu tute alia.

Por pripenso: Ĉu en ĉiuj vivuloj ekzistas reprodukta

sistemo tiel forta, ke en sia esenco gvidas al memdetruo, same

kiel oni povas vidi ĉe saĥaromicetoj? Ĉu en nia homa socio ni

miskomprenas nociojn: humanitara helpo, teorio de daŭre

tenebla progresado kaj kreo de profito kiel fundo de

entreprenado?

JoDo Do mi pripensis: mi helpus mone al multhoma mondo, sed nur

por antikoncipaĵoj.

Page 31: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

30

Utilaj plantoj

Kapsiko (Capsicum L) estas diverskolora legomo el

familio Solacanoj, kiu devenas el Sudameriko. Unue, kapsiko

populariĝis tra aliaj varmklimataj landoj kaj oni rimarkis, ke la

semoj tenis tre longe sian kapablon ĝermadi. Tio faciligis

veturigi ilin per ŝipoj al Iberia Duoninsulo, de kie ĝi rapide

disvastiĝis en la kuirejoj de aliaj eŭropaj landoj. Sekve, ĉi tiu

kreskaĵo estis veturigata plu, al aliaj kontinentoj.

Kapsiko konsistas el ĉ. 25 diversaj specioj, inter kiuj

nur kelkaj estas uzataj por manĝado, inter ili la plej populara

estas kapsiko unujara (Capsicum annuum). En tiu grupo,

troviĝas milda kapsiko, nomita sonorila tiel en la angla, ĉar

laŭforme ĝi similas al sonoriloj. Tiuspeca kapsiko havas

delikatan, krispan pulpon, tial farmistoj facile ĝin vendas. Post

la rikoltado, en Hungario oni organizas „Festivalojn de

Kapsiko".

Specialistoj pri manĝado diras, ke kapsiko similas al

riĉa minejo, plena de trezoroj. Oni scias, ke ĉi tiu legomo

abundas je vitamino C, sed en ĝi troviĝas ankaŭ vitamino E,

flavonido (vitamino P) kaj diversaj mineraloj (i.a. kalio,

magnezio, kalcio kaj fero). Tiuj avantaĝoj helpas imunigi la

organismon kaj preventi kontraŭ anemio, kaŭzita per manko

de fero. Diversaj fontoj citas multajn avantaĝojn de ĉi tiu

kreskaĵo kaj ni mencias kelkajn. Kapsiko maldensigas iomete

sangon kaj tiel ĝi helpas reguligi kardiovaskulan

(sangocirkulan) sistemon. Tiu ĉi legomo enhavas kemian

kombinaĵon similan al hormono nomita kortizolo kiu povas

malgrandigi kvanton de acido en muskoloj kaj protekti

kontraŭ internaj inflamoj. (Daŭrigo en https://familiaro.com )

Page 32: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

31

Malluma vojo al Skokovy

Rakontis Pavel Polnický

prilaboris JoDo

Mi decidis partopreni lingvan seminarion en Skokovy.

Mia trajno malfruiĝis kaj mi devis atendi longan tempon la

lastan malrapidan trajnon al Loukov, la haltejo la plej

proksima al Skokovy, proksimume en 7 kilometra distanco.

En Loukov mi elvagoniĝis antaŭ noktomezo. Ventis, pluvis,

mallumis, silentis, nur gutoj susuris sur asfalta vojo. Mi ekiris

en mallumon. Kun klinita kapo mi marŝis. Silentis, mallumis,

pluvis, mi marŝis. Post ia tempo, proksime de tombejo mi

returnis kaj malantaŭ malproksime mi vidis du malfortajn

lumetojn. Mi plu iris. Silento, mallumo, nur pluvaj gutoj

akompanis min. Ŝajnis, ke la lumetoj proksimiĝas malrapide,

sed tamen proksimiĝas, sed post ia tempo denove

malproksimiĝis. Domoj en vilaĝo Doubrava estis malhelaj,

sensonaj kaj mi atentis ne fali en fosaĵon.

Mi iris, marŝis plu kaj plu. La lumetoj tute senbruaj

ekproksimiĝadis, plu pluvis, ventis, mi marŝis, marŝis. Ĉe

disvojo direkte al Žďár subite la lumoj atingis min.

Ha! Aŭtomobilo! Loko por stiristo vaka. Mi rapide

malfermis pordon, sidiĝis sur lokon de stiristo kaj ekbremsis.

De malantaŭo de la aŭto eksonis kolera voĉo: „Kiu stultulo

bremsas, dum mi la aŭtomobilon puŝas!!“

Majo 2019

en Skokovy.

Page 33: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

32

Bukla kaj flava

sciencfikcia rakonto de Abdulkadir Doganaj

Esperanto Türkiye on 03/01/2019

Morto estis antaŭ la pordo. La mallumo estis alvokanta

la malvarmon, kiu estis venanta el ĉiuj kvar flankoj. Dum

alarmsonoj enmiksiĝis al la krioj de homoj, la malnovaj jam

forgesitaj preĝoj estis reaperantaj. Oni ekbruligis la forajn

arbarojn; oni dispremis unu la alian; oni forrabadis; oni

petegadis. Virino pafmortis sin sur la frunto. Iu estaĵo ekfalis

pro nervoza kolapso. Frenezaj okuloj fiksiĝis sur tiu malluma

punkto. Iom poste la popolo retiriĝis en siaj domoj. Ĉar la

malvarmego de la nokto atingus ilin pli rapide ol la flamoj de

la arbaro. Antaŭ ol la glacio forglutis ĉion en la urbo,

enprofundiĝis la silento. Iu patrino decidis fortranĉi sian

hararon…

* * *

Mi malfermis la ŝirmilon de mia kasko kaj rigardis

ĉirkaŭen. La tuta planedo ŝajnis kiel grandega neĝbulo. La

konstruaĵoj estis kovritaj per blokoj de glacio. La estaĵoj en la

stratoj estis frostiĝintaj kun hororo en siaj okuloj. Vivo jam

estis estingiĝinta, ankaŭ tiel estis la koloroj kaj la rememoroj.

La uragano nur la timon ne sukcesis narkozigi. La lago en la

malproksimo kaj la bruligitaj arboj, eĉ la akvo elfluanta el la

fontanoj estis frostiĝintaj. Mi provis piedpaŝi sen gliti sur la

maldika glacio.

Page 34: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

33

Kiam oni inventis teleportadon, okazis granda bezono

de energio. Sciencistoj antaŭ la blanka tabulo kalkuladis kaj

malkovris, ke la homaro pro tio bezonus la energion de unu

tuta stelo. Tiel ni provizus la energion bezonatan por tio kaj

plue ni kreus nian propran stelsistemon. Teleporti la stelon en

pli konvena loko en la galaksio malaltigus la kostojn en la

longa tempo. Finfine ni elektis taŭgan stelon por ni kaj

teleportis ĝin alien, lumjarojn fore. Sed poste ni malkovris

eraron en niaj kalkuloj: la neĝglobon.

Ni ne sciis, ke ekzistis vivo en tiu ĉi stel-sistemo. Ni

tion malkovris unu monato post la teleportado. En ĉi tiu

stelsistemo estis iu vivanta planedo, sur tiu planedo estis vera

vivo. Alivorte tiu ekzistis almenaŭ unu monato antaŭe. Dum

dudek jaroj tiuj vivuloj estis sekvantaj niajn signalojn kaj por

kaŝi sin de ni, ili uzis holografiajn projekciilojn. Tamen ili ne

komprenis, kio estus okazonta al ili.

Ĉi tie ni venis por esplori kaj mortigi tiujn, kiuj ankoraŭ

estis vivantaj. Neniu devus scii pri tio. La malkovro de

Ameriko ekstermis Aztekojn kaj Inkaojn, la malkovro de la

nuklea energio detruis Hiroŝimon, kaj la teleportado de tiu

stel-sistemo ekstermis unu tutan vivantan planedon. Ordinaraj

homoj ne povos elteni tiom da turmento de pento.

Ni piediris al la direkto de la universitato. Mia

restrukturita cerbo rapide tradukis ĉiujn eksterterajn

skribaĵojn. Ili nin spuris; niajn militojn, nian poezion,

malkovris nian identecon. Mi estis piediranta ŝajne en pentraĵo

de teruro. La frositiĝintaj estaĵoj, aŭ ĉu mi diru eksterteraj

homoj, estis malmolaj kiel ŝtono. Ĉu mi tuŝu ilin, parto de ili

Page 35: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

34

estis dispeciganta kaj falanta sur la grundon. Pro stranga sento

mi kun timo regresis kaj foriris de tiu loko.

En ilia plej antikva kredo la suno estis priskribita kiel

kompatema patrino, kiu ĉiu tage, dum ŝia naskiĝo, varmigas la

planedon pere de unu haro, kiun ŝi elŝiras el sia bukla kaj

flava hararo. Pro tio en la unua tago de ĉiu jaro la virinoj

kutimis fortranĉi parteton de siaj hararoj kaj enterigi ĝin pro

respekto al ilia suno. Ĉiujn ĉi mi lernis el la datenbanko.

Mi ordonis al la ekzekutteamo iri esplori la vastaĵojn en

la nordo. Kiam ili foriris, mi daŭris sole. Ĉar mi tiun parton de

la planedo antaŭe inspektadis, mi ne estis timanta. Mi eniris la

universitaton. Legoĉambroj kaj kelkaj aliaj ejoj, ke mi ne sciis

pri kio ili estis, estis daŭrantaj subteren ĝis la fundo de la

maro. La tuta urbego estis konstruita sur la akvo ĝuste tiel,

kiel ŝipo.

Mi vagadis en la koridoroj sekvante mian pafilon, kiun

mi tenadis en mia mano preta je pafo, mi eniris koridorojn,

kiuj ŝajnis al labirintoj, kaj trairis multajn ĉambrojn. Ni estis

atendanda etan reziston el tiuj, kiuj eble postvivis la

okazintaĵon. Eble ili el la mallumoj aŭ el iu fendaĵo sursaltus

sur ni. Sed grupeto de lokanoj ne sukcesus kontraŭstari la kvin

mil batalantoj sub mia komando.

Mi eniris vastan halon. Mi vidis frostiĝintajn kadavrojn

de etaj gupetoj, tie kaj tie ĉi, ĉe la randoj kaj anguloj de la

halo. Turnante mian kapon mi vidis ian vizaĝon brilantan kiel

fajro. Kiam mi alproksimiĝis mi komprenis, ke tiu ĉi estis nur

pentraĵo. La vizaĝo ŝajnis al ies virino de du metrojn alta. Por

pli bone ekzameni ĝin mi pliigis la lumon elirantan el mia

Page 36: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

35

kasko. Ŝia hararo el flavaj kaj buklaj haroj estis etendiĝanta

suben el la du flankoj kvazaŭ kiel hedero. La haroj kies koloro

estis fakte bunta en gamo de ruĝo ĝis flavo, ŝajnis tiel veraj,

ke ili degelus la maldikan glacion, kiu kovris la pentraĵon. Je

tio mi komprenis, ke tiu estis la sun-reĝino Kandela.

Ŝia travidebla vizaĝo subite turniĝis al mi. Mi kun krio

retroiris kelkajn paŝojn reen. El la pentraĵo ŝi etendis la

krurojn kaj eliris el la muro. Ŝi nun estis tri-dimensia. Mi pafis

kelkfoje al ŝi, sed tio estis tute ne utila. La radioj elirante el

mia pafilo trapenetris ŝin kaj pikiĝis en la muron.

„Restu for de mi!” mi kriis de tie, kie mi prenis

defendan pozicion.

Kandela levis ŝiajn manojn kvazaŭ montrante, ke ŝi ne

havis armilon: „Ne timu. Mi estas nur hologramo,” ŝi diris.

Mi provis enspiri normale. Mi iom poste kapablis

kompreni, kion ŝi diris. Trankviliĝante mi stariĝis.

Kandela daŭrigis ŝian paroladon: „Mi posedas la tutan

datenon de la planedo. Vi povas demandi al mi ion ajn.”

Mi demandis: „Kiom da homoj postvivis sur la

planedo? Ĉu ili havas armilojn?”

Ridetante ŝi direktis sin al la ŝtuparo kondukanta al la

supra etaĝo. Ŝi mansignis al mi, por ke mi sekvu ŝin. Ni

supreniris al iu pli vasta halo. Ĉi tie estis grandega modelo de

nia sun-sistemo.

„Ĉion rilate al vi ni ĉi tie deponas,” diris la hologramo.

Poste kvazaŭ ŝi estis distrita ŝi prenis libron kaj komencis

foliumi ĝin.

„Vi ne respondis mian demandon,” mi diris iom akre.

Page 37: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

36

Ŝi demandis: „Kial vi mortigis miajn regatojn?” Kvazaŭ

ŝi nun estus tute alia virino.

Min interesis ŝia vorto “regato”, kiun ŝi uzis anstataŭ la

vorto “popolo”: „Kio signifas regatoj?” mi demandis.

Ŝi denove ridetis: „Ĉi tiun planedon mi estis reganta.”

„Vi estas nur iluzio,” mi diris, „vi ne povas trompi

min.”

„Mi estas iluzio por vi,” diris Kandela, „sed por ĉi ĉiuj

mi estis ilia hologramo-diino. Pro respondi al via demando: en

ĉi tiu planedo restis neniu.”

Ŝi denove ridetis. Mi estis iranta al la pordo por forlasi

la halon, kiam mi aŭdis malfortan voĉon citante tre konatan

poemon. La versoj de Ŝekspiro kvazaŭ estis reviviĝantaj. Mi

alpingliĝis en mia loko kaj sentis, ke la sango en miaj vejnoj

komencis frostiĝi.

Se vi pikos nin per pinglo, ĉu ni ne sangos?

Se vi tiklos nin, ĉu ni ne ridos?

Se vi venenos nin, ĉu ni ne mortos?

Kaj se vi traktos nin malbone, ĉu ni ne povos venĝi?

Ĉi tiu estis kvazaŭ proklamo de batalo. Mi turnigis

miajn tremantajn okulojn al ŝi kaj demandis: „Kion vi volas

diri?”

„Kiam vi forprenis nian stelon,” diris Kandela, „vi

ankaŭ forprenis nian energion por teleportado. Kaj vi ĉiujn en

ĉi tiu planedo kondamnis al morto.”

„Diru al mi klare tion, kion vi volas diri!” mi diris, ĉar

mi komencis koleriĝi.

Page 38: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

37

Ŝi prenis la ter-globon el la modelo de nia sun-sistemo

en siaj manoj: „Sed estis io, kion vi ne scias; ĉi tiu planedo

estas nur kolonia planedo. Krom ĉi tiu planedo ni vivas ankaŭ

sur dek du aliaj polveroj,” ŝi diris.

Mi kvazaŭ sentis min falanta el mia loko, kie mi estis

staranta: „Do, kio…”

Ŝi diris nenion, sed ĉifoje estis amara rideto en ŝia

vizaĝo. Ĉifoje ŝi citis versojn de Nazim Hikmet:

Aŭ ni al mortaj steloj alportos vivon,

aŭ la morto venos suben al nia mondo.

Ŝi forĵetis la terglobon sur la plankon. Mi vidis la

malamon en ŝiaj okuloj. Mi tremante kiel strangulo en unu

angulo de la halo, ŝi forŝiris unu haron el sia hararo kaj tenis

ĝin inter siaj du fingroj. Sen turniĝante siajn okulojn, kiuj estis

fiksitaj sur mia vizaĝo, ŝi forlasis la haron el siaj fingroj, sur la

terglobeton, kiu kuŝis sur la planko. Mi sekvis ĝian falon, tiun

ĉi kvazaŭ senfinan falon. Poste, mi aŭdis anoncon el mia

radioaparato:

“Ĉi tie estas la Kolonio de Marso, mi alparolas el la

Ruĝa Valo. Mi sciigas al ĉiujn, kiuj aŭdas mian voĉon. Al nia

Tero oni teleportis nukleajn armilojn, kies origino ne estas

konata. Nia perdo estas tre granda. La Tero falis. Mi ripetas.

Nia Tero falis!”

Mi provis digesti la novaĵon. Ĉu ni eble komencis

mortigan nuklean militon senscie? Ĉu ni eble komencis

kosman venĝadon?

La virino, lasis alian haron sur la terglobon. Poste unu

alian, ankaŭ unu alian… Mi estis senespera kaj senpova por

Page 39: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

38

reagi al io ajn. Mi sidiĝis tie silente kaj rigardis al la formata

pilko el ruĝaj kaj flavaj haroj sur nia Terglobo…

Abdulkadir Doganaj

Unua premio de mallongaj rakontoj en la “1-a Konkurso de Loka

Sciencfikcio Leviĝas”

Fonto: Bilimkurgu Öykü Seçkisi 2018 – Yerli Bilimkurgu Yükseliyor ,

p.235-237

Fonto: Yerli Bilim Kurgu Yükseliyor, #1, majo 2017, p.18-20

http://yerlibilimkurguyukseliyor.com/wp-

content/uploads/2017/06/YBKY_MAYIS.pdf

Lingva diverseco Věra Karlíková, Smilovice, Ĉeĥujo

Readers Digest 2011, februaro

Mia filo partoprenis kunvenon de negocistoj. Inter ili

estis ankaŭ eksterlandanoj. Dum paŭzo kelkaj el ili rondetiĝis

en koridoro por debati. Iu usonanino diris: „Ĉu vi scias, kio

ĝenas min pri Eŭropo? En Usono mi veturas milojn da

kilometroj tra kelkaj ŝtatoj kaj mi povas ĉiam paroli per unu

lingvo. Sed ĉi tie ŝtato – alia lingvo.“

Kolego el Germanio ekŝercis: „Tio estas tiel, ĉar ni per

via merito malvenkis militon.“

Iu ekridis, alia amariĝis kaj la usonanino senruze diris:

„Sorry…“

Page 40: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

39

Floro de aristokratoj - pelargonio

Ĝi ornamas balkonojn. Se vi havas

ĝin, kaj ŝatas ĝin, ne subtaksu ĝin ! Ĝi ankaŭ

kuracas diversajn sanproblemojn.

Dum malvarmumo metu en unu litron

da akvo fasketon da folioj kaj bolu 10

minutojn, poste gargaru. Vi povas la tizanon

ankaŭ guti en nazon kontraŭ nazkataro. Ĝi

havas kontraŭbakteriajn ecojn, kiuj mortigas

stafilokokojn, kaŭzantaj katarojn.

Se vi volas normaligi altan

sangopremon: metu sur karpeon foliojn de

pelargonio. Por sanaj haroj, lavu ilin per tizano el folioj. Kompreso per

folioj helpas dum problemoj kun lamenoj.

Sprita avino

Mi promenis kun nepeto en parko. Li prenis ion desur tero kaj

metis tion en buŝon. Mi prenis tion de li kaj ordonis tion plu neniam fari.

„Kial?“ demandis la nepo.

„Ĉar sur tero tio malpuriĝis, vi ne scias, kiu tuŝis tion kaj krome

ĝi verŝajne estas plena de bakterioj. Bakterioj kaŭzas, ke malgrandaj

knaboj malsaniĝas kaj malbone fartas,“ mi klarigis al li.

Mia nepo kun admiro ekrigardis min kaj deklaris: „Avinjo, vi

multe scias. Vi estas ege sagaca!“

Mi rapide ekpensis kaj respondis: „Ĉiuj avinoj multe scias, ĉar

estis ekzamenitaj per avinaj testoj, alie ili ne povas iĝi avino.“

Ankaŭ la nepo ekmeditis kaj poste diris: „Se iu avino la teston ne

plenumas, ne estas avino, sed avo.“

Kun larĝa rido mi jesis al li.

Anonima avino en reto.

Page 41: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

40

Murdo en trajno

Verkis Vilém Ravek, Ĉeĥio, 2018

Naŭdek kvin procentoj da murdoj en trajnoj okazas en internaciaj

aŭ longdistancaj rapidtrajnoj. Se vi en ordinara pasaĝertrajno ekvidos

vojaĝanton en sangolageto, ne ektimu. Certe ne temas pri murdo, sed pri

disverŝita keĉupo.

Nenio atestis, ke ĉi tiu tago, kiam li estis invitita al

leporĉasado, finiĝos tiom dramece. Tamen li iun dramon

atendis. Jam matene en nebulmalvarma novembra veteraĉo

oni cirkuligis kelkajn boteletojn de prunbrando. „Sed tio ne

estas permesita“, li protestis. Sed oni klarigis al li, ke

malpermeso de la alkoholo koncernas nur ĉashundojn, la

ĉasistojn ne. Ĉar inter la invititoj estis eĉ distrikta policestro,

neniu devis timi la neatenditan kontrolon pro alkoholo. Feliĉe

neniu skandalo okazis kaj eĉ la leporoj finiĝis bonŝance. Eble

ili trapasis iun specialan trejnadon aŭ ili iom malmultis.

Post kelkaj horoj:

Oni elpuŝis lin el gastejo preskaŭ perforte. Neniu el la

ĉeestantoj deziris, ke li malatingu sian lastan vespertrajnon kaj

ke iu devu inviti lin hejmen por tranokto. Lastatempe li

ebriiĝis tiamaniere antaŭ multaj jaroj, kiam li subtaksis

ŝtorman forton de juna vino. Krom perdo de ekvilibro dum

malfacila piedirado direkte al malproksima stacidomo lin

ĝenis lia ŝrotpafilo kaj ĉaskaptita leporo, kiun li trafis kiel unu

el malmultaj tuj antaŭ fino de la leporĉasado. Ĝuste la

neatendita ĉasaĵo de rara longorelulo en nuna tempo kaŭzis

tion, ke li drinkis unu glason da brando post la alia. Sed freŝa

novembra vetero saturita de falanta nebulo utilis lin. Li

komencis kredi, ke li verŝajne ne plu vomos. Li esperis, ke la

Page 42: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

41

horo de dormado en lulema ritmo de tremsona pasaĝertrajno

lin finfine eltiros el ĉirkaŭbrako de grimacanta simio.

Maljuna konduktoro malŝatis ĉi tiujn trajnligojn „inter

hundo kaj lupo“ (malfrunoktaj horoj). Vagonoj estas preskaŭ

malplenaj kaj kiam tamen iu en ili vojaĝas, tio estadas aŭ

strangulo aŭ ebriulo revenanta el iu firmaa amuzvespero.

Kompreneble troviĝas tie ankaŭ honestaj laboristoj el

posttagmeza skipo, sed la tiuj ja baldaŭ elvagoniĝadas.

Restintaj pasaĝeroj plej ofte dormas kaj la konduktoro estas la

lasta, kiu emus ilin veki. La pasaĝertrajno malproksimiĝadis

de la urbo kaj sinsekve ĝi malpleniĝadis. Nur malofte iu

envagoniĝis. Solecaj stacidometoj dumnokte aspektis kiel

tombejaj konstruaĵoj.

Duonhoron pli poste:

Al tiu stranga pasaĝero en verda ĉasista mantelo li

regule devus malpermesi envagoniĝon. Sed li havis pafilon

kaj cetere li jam estis ene. La konduktoro flarsentis el li

alkoholaĵon. Tamen li ne ŝajnis esti atakema. Post la peto li

sendiskute montris sian validan revenbileton kaj evidente li

strebis nur trovi malplenan kupeon, kie li povus fordormi

ebriecon. Longtempaj spertoj instruis la konduktoron, ke lia

ofica aŭtoritato en preskaŭ malplena vagonaro funkcias nur

tiam, kiam ĝin respektas ankaŭ la kontraŭulo. Tiel kutime

estas dumtage, sed ne duonhoron antaŭ noktomezo. Ĝis kiam

la viro kun ĉaspafilo dormas, li faros nenion malbonan. La

konduktoro mem ankaŭ faros nenion malbonan, se li restos en

deĵorkupeo kaj puŝos eksteren eĉ ne nazon. Bedaŭrinde post

kelkaj haltejoj neatendite envagoniĝis pli-malpli kvardekjara

blondulino kun brusto kiel Gina Lollobrigida en siaj plej bonaj

jaroj. Pro Dio, kial ŝi kun tiuj mamoj vojaĝas sola kaj eĉ

Page 43: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

42

nokte? Antaŭ ol la konduktoro reagis al ĉi tiu situacio, ŝi

enpaŝis kupeon, kie sidis dormebria ĉasisto. Senerarema sesa

sento aludis al la konduktoro, ke lia profesia kariero

proksimiĝas al la plej malbona fino, kiun li povus imagi. Kial

li ne pensiiĝis tuj, sed decidiĝis servi plu? Li kaŝis sin al

relative sekure gardata deĵorkupeo, sed li sciis, ke li ne signis

bileton de la brustriĉa blondulino. Deĵordevo lin komandis, ke

li pli aŭ malpli frue devos ŝin kontroli. Por unu fojo okazos

nenio, kiam li tion ne faros.

Antaŭ ol ekdormi la ĉasisto pendigis mortan leporon

super la kontraŭa sidloko, por ke la sango, gutanta el ĝia

muzelo, ne sangumu lian flanelan veston. Li estis certa, ke

dum kelkaj minutoj li ŝtipiĝos (profunde endormiĝos). Ĉar li

estis elvagoniĝonta nur en la fina haltejo, ne estis danĝero, ke

li veturus pli malproksimen ol li mem volis. Kiam li vekiĝos,

tiam li jam estos malebria. Li denove revenos inter

komunumon de civilizitaj homoj.

Feliĉe li vekiĝis iomete pli frue. En kupeo li ne plu sidis sola.

Li devis dormi profunde, ĉar lin ne

vekis eĉ alveno de tute plaĉa blondulino, al kiu li malfacile

kapablus rigardi nur en ŝiajn okulojn. Tamen en lia rigardo

mankis aludo de volupteco, sed ne mankis timego. Sur ŝia

neĝoblanka bluzo rapide disvastiĝadis granda ruĝa makulo de

lepora sango. Blondulino nekompreneble sidigis sin rekte sub

pendantan leporon kaj baldaŭ, same kiel li, ŝi profunde

ekdormis. Alkoholo en lia sango bremsis lin trankvile

primediti. Aspekto de sangmakulita virino en krepuska lumo

perturbata nur de kloroza lumo penetranta el vagona koridoro

efikis terure. Kiam tiu ĉi ulino vekiĝos, kaj tio povus okazi

ĉiumomente, ŝi kaŭzos skandalon. Se ĉio finiĝos nur per

Page 44: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

43

damaĝokompenso pro neniigita luksa bluzo, li povos gratuli al

si. Okupis lin paniko. Feliĉe la motortrajno ĵus venis al iu

malgranda izolita stacidometo. Li hezitis eĉ ne unu sekundon.

Sian mantelon li ĵetis al la ŝultro, kaptis sian ŝrotpafilon kaj

pruvobjekton – leporon - kaj rapidis tra koridoro al elirejo. La

trajno haltis tro abrupte, sekve de tio li puŝis per sia ŝultro al

vando de deĵorkupeo. Pli frue ol la timigita konduktoro

kapablis eliri, la ĉasisto sukcesis per abrupta ekmoviĝo

ŝirmalfermi la elirpordon. En la stacidometo ĉeestis neniu viva

animo. Ĝis tiu ĉi tempo ekzistis neniu homo, kiu povus

malebligi lian forkuregon al malvarma aŭtuna nokto.

Maljuna konduktoro nepre ne apartenis al tiuj, kiuj

penus haltigi la viron kun pafilo. Kun konsterniĝo observis,

kiel li per ŝanceliga paŝo malaperas el perono ien al kampoj.

La stacidomo malproksimas de la vilaĝo pli ol unu

kilometron. Verŝajne ne tro longe daŭros, ĝis polico lin kaptos

en senkreskaĵa pejzaĝo kun senlimaj huboj. La konduktoro

sciis, ke la ebria ĉasisto devis elvagoniĝi nur en fina stacio kaj

ne ĉi tie en ia obskura vilaĝo. Io terura devis okazi. La kupeo,

de kie la frenezulo elkuris, estis suspektinda pro nenormala

absoluta silento. Al la konduktoro ŝajnis, ke venontmomente li

svenos pro neesprimebla teruraĵo. Fine li rekuraĝiĝis. Li

malfermtiris la ŝovpordon kaj ekŝaltis lumon. Akra lumo

inundis la kupeon. La viktimo de krimo kolapse kaŭriĝis sur

la benko. Sur maldekstra flanko de ŝia brusto videblis granda

sangomakulo. Tiu kanajlo pafis ŝin rekte en la koron. Fakte

jam ĉio finiĝis. La murdinto ie en kampoj ne plu povis murdi

lin kaj al la viktimo li ankaŭ ne povis helpi. Surprizita de sia

neatendita decidemo li trankvile tiris danĝerbremson. Sed

poste okazis io terura. El lia gorĝo aŭdiĝis besta kriĉo.

Page 45: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

44

El dormado vekis ŝin malagrabla akra lumo kaj sekva

abrupta skuiĝo de la vagonaro. Ŝia unua ideo estis, ke ŝi

transveturis sian eliran stacion kaj nun ŝi verŝajne troviĝas en

la fina stacio. Ŝi eksaltis, sed tiumomente ŝin fiksis terura

kriego. Jesuo Kristo, ja tio estas la konduktoro! De kiam oni

faras komplikaĵon el tio, se iu senintence veturas pli

malproksimen, ol li pagis? Sed la maljunulo en fervojista

uniformo kun terura mieno grandokule gapis al ŝi kaj per sia

mano li montris al ŝia brusto. Ŝi jam alkutimiĝis je viraj

rigardoj al ĉi tiu loko, sed la avo kondutis pli eble kiel

frenezulo. „Ŝi estas morta,“ li kriaĉis. Ŝi alrigardis kaj ...

Post la oldula kriaĉo tranĉis la aeron nepriskribeble alta

soprano de mortanta blondulino. Sangomakulo en loko de

koro ne havis alian klarigon ol ke ŝi ĵus estis morte vundita. Ŝi

disŝiris la bluzon senpere sur sia korpo, sed sub ĝi aperis

alabastre blanka haŭto difektita per nenio. El aliaj kupeoj

rapide eliris kelkaj restintaj pasaĝeroj.

„Vi porko, kion vi aŭdacis?“ kaptis la konduktoron per

lia roverso iu ulo kun giganta figuro, kiam li ekvidis

blondulinon kun disŝirita kaj sangmakulita bluzo kaj apud ŝi

evidente frenezan konduktoron kun gaporigardo. Kelkaj

homoj tuj vokis policon. Ĉi tiu nokto estos certe longa.

La ĉasisto venis hejmen nur preskaŭ matene lace-laca

post kvinhora paŝado. Li estis ĝisoste frostiĝinta. Rapide li

prenis varman duŝon kaj poste li subkuseniĝis al sia edzino.

Pli frue li pendigis la leporon en ŝedo, por ke ĝi konvene

maturiĝu kiel ĝusta ĉasviando. Finfine ne okazis io tro grava.

Li povus finiĝi eĉ malpli bone, li pripensis. Tradukis: Karel Votoček 2019-01-27

Lingva kontrolo: Margit Turková.

Page 46: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

45

Artikolo de Georgo pri lia konsilo al viroj

Mi nomiĝas Georgo. Mi volonte rakontas al vi, kiel mi

solvas problemon de mia edzeco kun Helena.

Kiam mi preferis fruan pensiiĝon, estis klare, ke mia

edzino laboros plu, eĉ iomete pli, por ke nia vivnivelo ne

sinku. Baldaŭ mi ekrigardis, ke Helena maljuniĝas. Kutime mi

revenas de golfsportejo en la sama tempo, kiel ŝi el laborejo.

Spite, ke ŝi scias, ke mi malsatas, ŝi preskaŭ ĉiam diras, ke ŝi

devas almenaŭ duonhoreton ripozi, ol ŝi preparos

vespermanĝon. Tamen mi ne krias al ŝi. Mi nur diradas, ke ŝi

veku min, kiam la manĝo estos preparita sur tablo. Kutime mi

tagmanĝas en virklubo, do vespermanĝo ekstere ne taŭgas, ĉar

kompreneble mi bezonas ĝustan hejman manĝon vespere.

Antaŭe ŝi lavis vazaron tuj post la manĝo. Sed nun ŝi

lasas ĝin eĉ kelkajn horojn post la manĝo. Mi klopodas al ŝi eĉ

kelkfoje diri, ke la vazaro memstare ne lavos. Mi scias, ke ŝi

tion aprezas, ĉar tio estas por ŝi motivo kaj ŝi poste la vazaron

lavas antaŭ ni iras dormi.

Mi pensas, ke ŝia plendado estas simptomo de

maljuneco. Ekzemple ŝi plendas senĉese, ke por ŝi estas

malfacile dum tagmeza paŭzo stari en vico en poŝtofocejo kaj

pagi poŝtmandatojn.

Nu, ni viroj edziĝas por vivi kun virinoj dum bono kaj

malbono, do mi ridetas al ŝi kaj konsilas, kiel la pagojn

disdividi, eventuale ne tagmanĝi, ĉar tio ne damaĝas al ŝi – vi

scias, kion mi celas.

La ĝentileco estas unu el miaj bonaj ecoj. Ŝi diras, ke

dum ordinaraj laboroj nun bezonas pli da ripozo. Ŝi eĉ ripozis

post falĉo de la duono da razeno antaŭ domo. Mi tenis min, ke

mi ne kriu, sed ĉar mi estas deca, mi diris al ŝi, ke ŝi preparu

Page 47: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

46

por si sukon el freŝaj oranĝoj kaj sidiĝu. Kaj se ŝi tion farus

por si, ŝi preparu unu glason ankaŭ por mi.

Evidente ke mi aspektas kiel sanktulo, kiel mi Helenan

subtenas. Mi ne povas diri, ke tia konduto estas por mi facila.

Por multaj viroj verŝajne ankaŭ eĉ neebla, ĉar neniu scias pli

bone, kiel enua estas vivo kun maljuniĝanta edzino.

Tamen, kolegoj, se vi uzus pli da ĝentileco kaj malpli kritiko

al maljuniĝanta edzino, mi opinias, ke la tempo dume de mia

skribado de tiu ĉi artikolo estas valora. Ni ĉiam devas helpi

reciproke.

Via Georgo.

Noto de redaktoro

Georgo mortis ĵaŭde je la 26-a de junio. Oni trovis lin

kun ŝraŭbilo profunde en lia postaĵo. Lia edzino estis tuj

arestita, sed antaŭ tribunalo la asizo konsistanta nur el virinoj,

akceptis ŝian deklaron, ke Georgo hazarde sidiĝis sur la

ŝraŭbilon. Laŭ babilado en interreto

JoDo.

Anekdotoj de sinjoro Kaprál

-Kiam oni povas diri pri la pleja rasismo?

-Kiam iu drinkas viskion „Black and White” (nigra kaj

blanka) en apartaj glasoj.

Turisto demandas montaranon:

-Sinjoro,ĉu en via vilaĝo loĝas Jozefo Birdo?

-Jes, li loĝas, sed li nomiĝas Pasero.

Page 48: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

47

Jan Josef Antonín Eleazar Kittel (1704-1783)

estas legenda persono de la regiono inter Jizerské hory

a Krkonoše (Jizera Montaro kaj Karkonoŝo), glora magia

kuracisto. En lokaj mitoj li rolas kiel Fausto kaj mirakla

doktoro. Li devenis el familio de popolaj kuracistoj. Li kuracis

nobelaron eĉ lokajn malriĉulojn. Malsanuloj venadas el Prago

kaj Vieno. La imperiestro Josefo la Dua vizitis lin. Li mem

konstruigis sian grandan domon kun biblioteko kaj apoteko –

Burk kaj en la jaro 1756 la doktoro proprakoste fondis

preĝejon, paroĥejon kaj lernejon. Li precize sciis pri

kuracforto de herboj, pri akvokuracado, la diagnozon detektis

el urino. Konstante li diligente studis kaj praktikis komplikajn

kirurgiajn intervenojn inkluzive de operacioj de okuloj.

Dum deknaŭa jarcento estis konata proverbo pri

malkuraceblaj malsanaj homoj: „Al li eĉ Kitl ne helpos“.

Persono de la doktoro inspiris vicon da artistoj.

La doktoro havis 11 infanojn, tial en la regiono vivas

nombraj familiojn de la sama nomo kaj posteuloj ankaŭ

praktikadis popolan kuracadon.

Oni povas viziti muzeon de Kittel en Krásná – Pěnčín –

5 km sudoriente de Jablonec nad Nisou kaj aĉeti

tradiciajn kuracilojn.

Page 49: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

48

Dormu ho mia princet‘

Dormu ho mia princet‘, sonĝu en dolĉa kviet‘,

pace dormetas la land‘, mutas en boskoj la kant‘.

Kisas la luna radi‘ vangon senkulpan al vi,

fermu sin via okul‘- dormu belsonĝe, karul‘!

Baj lu, baj lu, baj lu, baj lu.

Ĉesis jam taga zorgpel‘ dronas en pac' la kastel‘,

en koridora malbru‘ viglas eĉ ne muso plu.

Tamen tra l‘ nokta trankvil‘ sonas angora suspir‘,

kvazaŭ anima tortur‘- dormu belsonĝe, karul‘!

Baj lu, baj lu, baj lu, baj lu.

Dormu bebo baj

fermu okulpar´

Disinjoro kun vi dormos

anĝeletoj lulon zorgos

dormu bebo baj.

Page 50: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

49

La magia rondo de Esperanto-instruado

Baldaŭ post kiam aperis la Unua Libro de Doktoro

Esperanto, en la metodiko de fremdolingva instruado okazis

granda turno. Oni kritikis la metodon tiam uzatan kaj proponis

ŝanĝojn surbaze de la tiutempaj esploroj. Sed kial tiu skurĝata

metodo meritis tiel severan kritikon?

Por tion klarigi, ni retroiru je kelkaj jarcentoj, al la

epoko de renesanco (14a ĝis 16a jc.), kies ĉefa intelekta

evolutendenco, nomata humanismo, estigis fasciniĝon de la

eŭropanoj pri la antikvaj kulturo kaj /klasikaj / lingvoj (latina

kaj greka). Sekve, la 18-jarcenta "klerismo" alportis

instruadon de la

modernaj lingvoj kaj

enigis ilin al lernejoj. Tio

tamen kaŭzis impetan

reagon de gramatikistoj,

kiuj insultis la

nesciencecon de tiu

metodo. Rezulte, tiuj

alilandaj instruistoj estis

forigitaj el la lernejoj, kaj

ilian lokon ekokupis

klasikaj filologoj. Tiel

komenciĝis la nova

epoko de konstantaj

ŝanĝoj en la edukado.

Spegulas ĝin la sinsekvaj

metodoj en la

fremdlingva instruado kaj

vi povas konatiĝi kun ili en ĉi tiu artikolo.

Page 51: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

50

REKTA (aŭ SENPERA) METODO

En tiu metodo oni ĉesu uzi la gepatran lingvon. La

elirpuntko estas do ĝuste parolo kaj ne presita teksto. Por

aplikado de nova materialo, oni uzu demonstrajn teknikojn.

La rekta metodo ege popularis inter la du mondmilitoj,

danke al ties legenda pioniro, Andreo Cseh kaj liaj disĉiploj,

fronte kun Tiberiu Morariu, Lidia Zamenhof kaj kelkdeko de

aliaj. La kompletaj artikoloj legeblas ĉe: https://familiaro.com

Vi estas eternulo

Livie Neumann, Argentino

Kovras vian tombon la ŝtonoj el la vojo

ili estas kiel floroj,

Via korpo ne akompanas vin plu.

Vi estas malproksime, eĉ proksime,

al viaj amataj geesperantistoj,

kiuj hodiaŭ rememoras vin.

La tombo estas kovrita el belaj ŝtonoj,

kiuj estas kiel floroj,

sed vi ne povas ilin porti kun vi.

Mi rigardas la tombon kun via korpo

kaj diras al vi: „Vi estas la eternulo

dankon al la Esperanto "'.

Dankon Sinjoro Zamenhof.

Page 52: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

51

Mortis la intrigant´ korusa parto el la opero Hunyadi László de Ferenc Erkel

Mortis la intrigant´, jam restariĝis leĝ´

Nun nia lando vivos, bonas nia reĝ´.

Aŭskultu, granda mondo, venkis la fidel´,

Mortis la intrigant´, nun sekvos jam liber´.

Jen, mortis intrigant´, jam restariĝis leĝ´,

Kaj vivos nia land´, ĉar grandas nia reĝ´.

Venkon de vera fido aŭdu tuta ter´.

Reĝ´ kaj naci´ amikas ree, jen la ver´.

Tradukis Perla Mielo por IEK 2019 Kondoros.

Se vi deziras konatiĝi kun ĉefverkoj de diversaj naciaj

kulturoj, legu la librojn en la Serio Oriento-Okcidento. Vidu

liston ĉe:

https://eo.wikipedia.org/wiki/Serio_Oriento-Okcidento

Page 53: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

52

Karkonosz aŭ alinome Liczyrzepa (Karkonoŝ,

Rapokalkulanto)

Adam Wilkus, Pola Esperantisto 6/2018

Mi prezentas unu el al plej belaj montaraj legendoj

Karkonosz aperas en ili kiel kaprica giganto, gnomo, aŭ

montarana spirito. La prezentita en legendoj kiel reganto de la

Karkonosze-montaro estas specifa estaĵo - impertinenta kaj

malica kiel maljuna gorilo, alifoje sindonema kaj servema,

kiel delikata kaj zorgema patro, kiu alportas konsolon. Sed

fakte, senbrida kiel la naturo mem. En la plej granda monto de

Sudetoj – la Neĝulino - troviĝas la sidejo de Karkonosz – la

montara spirito.

Iufoje ĝi ekvidis belan virgulinon, filinon de la princo

de Świdnica kaj decidis preni ŝin al sia ŝtona fortikaĵo. Li iĝis

la vento kaj kuris al la kastelo. Tie, dum la okazanta festeno, li

forkaptis la princinon Dobrogniewa antaŭ la okuloj de gastoj

kaj la amata princo Mieszko. Post iom da tempo, li metis la

knabinon ĉe pordego de sia sidejo kaj diris al ŝi: „Jen via

hejmo. Vi restos kun mi!"

Sed la princino, sur la sojlo, komencis plendi: „Kiel mi

povas resti ĉi-tie, ja via kortumo estas malplena kaj malhela.

Neniun serviston vi havas. Kiu zorgos pri mia komforto?”

Aŭdinte ĉi-tiujn vortojn Karkonosz forflugis al kampoj kaj

kolektis rapojn. Post kelka tempo li revenis, sorĉe ŝanĝis la

rapojn en servistojn, kaj al la montaj koboldoj li ordonis fari

grandajn fenestrojn, por ke la fortikaĵo fariĝu pli agrabla.

Tamen, la knabino ne perdis tempon dum la foresto de

Page 54: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

53

Karkonosz: ŝi trovis mesaĝistojn inter la sovaĝaj bestoj kaj

sendis leterojn al Mieszko.

Li baldaŭ alvenis al la monto kaj komencis batalon.

Ambaŭ, Karkonosz kaj Mieszko estis spertaj en luktado, do ili

ne povis solvi la duelon. Dobrogniewa decidis: „Venku tiu,

kiu estas pli saĝa. Jen viaj taskoj. Vi, Mieszko kalkulos ĉiujn

trezorojn en la ĉambro, Karkonosz kalkulos la rapojn, kiujn li

alportis el la kampoj. Mi restos kun tiu, kiu plenumos sian

taskon pli rapide. Sed, se iu faros eraron en kalkulado, tiu

malvenkos.” Tuj kiam la Montara Spirito ekokupiĝis pri la

tasko, la gejunuloj eskapis de la fortikaĵo kaj ekkuris al la

preĝejo por kunligi sin al la geedza paro. Kiam Karkonosz

rimarkis, ke li estis sagace trompita, estis jam tro malfrue. Li

nenion povis fari kontraŭ la ĵuro de amo. Li kaŝiĝis honte ene

de Neĝulino en sia malhela, ŝtona fortikaĵo. Ekde ĉi-tiu evento

li estas ŝerce nomata la Rapokalkulanto.

Tamen, se vi renkontos Karkonosz vagante tra la

montaro, mi ne konsilas al vi voki lin tiel - ĉar en batalarto vi

eble ne estas tiel sperta kiel montara spirito. Venu al la

montaro Karkonosze, por ĝui ĝian belecon kaj sperti la

ĉeeston de montara spirito!

Sur supro de montaro Karkonosze (Krkonoŝe) estas limo de

du landoj – Bohemio sude kaj Pollando norde. Ankaŭ ĉeĥoj

rakontas multajn legendojn pri Krakonoš, sed li estas por

ĉeĥoj subtenanto kaj ŝatanto de honestaj malriĉaj homoj kaj

forta spirito de justeco.

JoDo

Page 55: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

54

Ortopteroj

Oldřich Arnošt Fischer Kluba prelego por Esperantista Klubo Brno, filia societo de Ĉ E A,

la 27-an de marto 2019.

La ortopteroj

estas multenombra

insekta ordo. En la

mondo troviĝas 23

000 specioj, en

Ĉeĥa Respubliko 92 specioj. Plimulto da ortopteroj de Ĉeĥa

Respubliko estas longaj 15-30 mm. La plej malgranda nia

ortoptero, la grileto Myrmecophilus acervorum, estas longa

nur 2,5 mm, la plej granda specio estas la ensifero Saga pego

(75 mm, kun ovometilo eĉ 110 mm). La ortopteroj ofte ne

estas okulfrapaj. Teraj specioj estas brunaj aŭ nigraj, la

specioj, kiuj troviĝas sur plantoj estas verdaj, flavaj kaj brunaj

(kaŝ-kolorado). Mimikroj aŭ averta kolorado estas raraj. Iam

aperas rozkoloraj aŭ violetaj individuoj, sed tio estas

neheredeblaj difektoj de kreado de pigmentoj (eritrismo).

Korpo de ortoptero konsistas el tri bazaj partoj: kapo, torako

kaj abdomeno. La kapo estas globforma aŭ ovala. Buŝa

aparato estas mordema. La kapo portas unu paron de antenoj,

unu paron de makzelaj palpoj kaj unu paron de lipaj palpoj.

Krome grandaj okuloj, kiuj konsistas el multe da kunmetitaj

malgrandaj okuletoj, la ortopteroj povas havi 1-3 unuoblajn

malgrandajn okuletojn. La torako konsistas el tri segmentoj.

El ĉiu toraka segmento elkreskas po unu paro de kruroj. El la

dua kaj tria toraka segmentoj elkreskas po unu paro de

flugiloj. Ofte la tria paro da kruroj estas pli granda ol la unua

kaj la duaj paroj da kruroj. Tial multe da ortopteroj kapablas

Page 56: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

55

bone salti. La unua paro de flugiloj estas haŭtforma. Ĝi

nomiĝas kovriloj (latine: tegminae). Sub la kovriloj estas

membranaj flugiloj de la dua paro. Multenombraj vejnetoj de

flugiloj signifas, ke la ortopteroj apartenas al antikvaj insektaj

grupoj. La membranaj flugiloj de kelkaj specioj havas bluan

aŭ ruĝan koloradon. Abdomeno havas dek segmentojn. Deka

segmento portas masklajn aŭ femalajn kopulaciajn organojn.

Seksa dimorfismo estas ofta. Femaloj ofte estas pli grandaj ol

maskloj. La maskloj kapablas stridi (krei laŭtajn sonojn). Ili

kreas la sonojn frotante siajn seksajn flugilojn aŭ krurojn sur

malmolaj strukturoj de flugiloj. La maskloj allogas la

femalojn per la stridado. La femaloj aŭskultante elektas

bonajn partnerojn. La ortopteroj bone aŭdas, sed iliaj

aŭskultiloj (oreloj) ne situas sur iliaj kapoj. Ensiferoj aŭskultas

per timpanaj organoj, kiu troviĝas en tibioj de la unuaj paroj

de kruroj. Akridoj havas timpanan organon en la unua

abdomena segmento. Vivciklo (metamorfozo) de ortopteroj

estas neperfekta (ĥrizalido mankas). Tio signifas, ke el ovoj

elkoviĝas nimfoj, kiuj multfoje dum sia evoluo ŝanĝas siajn

haŭtojn kaj pli kaj pli similas al adoltuloj. Ni nur neofte povas

trovi malplenajn haŭtojn (eksuviojn) de nimfoj, ĉar ili ilin

voras. Multe da ortopteroj estas herbovoruloj, ensiferoj estas

precipe rabaj, griloj estas ĉiovoruloj. En akridaj populacioj

aperas la ekzempleroj kun mallongaj flugiloj, sed ankaŭ bonaj

flugantoj, kiuj kapablas flugi en aliajn landojn. Migrado de

kelkaj akridaj specioj ĝis nun estas minaco por agrokulturo en

Afriko kaj Azio.

En la Biblio estas sugestive priskribita la akrida

migrado en Egipto: Kaj Moseo etendis sian bastonon super la

landon Egiptan, kaj la Eternulo direktis orientan venton sur la

landon dum tiu tuta tago kaj dum tiu tuta nokto. Kiam fariĝis

Page 57: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

56

mateno, la orienta vento alportis la akridojn. Kaj la akridoj

venis sur tutan landon Egiptan kaj sidiĝis en la tuta Egipta

regiono en tre granda amaso; antaŭ ili neniam estis akridado

simila al ili, kaj poste neniam estos tia. Kaj ili kovris tutan

supraĵon de la tero, kaj la tero fariĝis malluma; kaj ili

formanĝis tutan herbon de la kampo, kaj ĉiujn arbajn fruktojn,

kiujn restigis la hajlo; kaj restis nenia verdaĵo sur la arboj aŭ

inter arboj de la kampo en la tuta lando. Eliro 10, 13-16.

La akrido Locusta migratoria Linnaeus kaj kelkaj

similaj specioj havas du formojn. Solema formo ne estas

danĝera, ĉar ĝi troviĝas unuope. Ĝi havas kaŝ-koloradon, ne

voras venenajn plantojn. Se multe pluvas kaj multe da plantoj

kreskas, la akridoj havas multe da nutraĵo. Femaloj metas

ovojn ofte, en mallongaj intervaloj. La specio rapide

multipliĝas. Adoltaj akridoj ŝanĝas haŭtojn. Dum kvar horoj

ili ŝanĝas ne nur aspekton (flava averta kolorado anstataŭ

antaŭa kaŝ-kolorado), sed ankaŭ tutan metabolismon kaj

konduton. Se la solema formo neniam voris venenajn plantojn,

la migranta formo voras ĉiujn verdajn plantojn, eĉ venenajn

plantojn, ĉar ĝi bezonas multe da energio por flugado. Ĝi

havas enzimojn, kiuj ĝin protektas kontraŭ plantaj venenoj.

Migranta formo eĉ kumulas venenojn en sia korpo. En

mezepoko la migrantaj akridaj specioj atakadis ankaŭ

Eŭropon. En la jaro 1338 la reĝo Karolo la 4-a observis atakon

de la akridoj en Bohemio, Moravio kaj Aŭstrio. En la 19-a

jarcento oni priskribis lastan akridan migradon en Moravio.

En la jaro 1954 la akridaro flugis el Kanariaj Insuloj en

Grandbrition. En la jaroj 2013 kaj 2016 la akridoj atakis

Madagaskaron. En atakitaj regionoj neniuj insekticidoj helpas,

ĉar la akridaro povas enhavi eĉ miliardojn da akridoj. Giganta

akridaro povas havi eĉ 12 km2 kaj pezas 4 000 t. Ĝi kun helpo

Page 58: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

57

de vento kapablas flugi eĉ 200 km per unu tago. La akridoj

estas ankaŭ interaj gastigantoj de la cestodo Staphylocystis

furcata (Stieda, 1862), kiu estas parazito de sorikoj (en la

vivciklo de la cestodo la akrido estas intera gastiganto kaj la

soriko estas fina gastiganto). Tial natursciencistoj devas studi

la akridojn (kaj aliajn grupojn de la artropodoj) pli detale, ĉar

ĝis nun ne ĉiuj parazitaj vivcikloj estas klarigitaj. La

ortopteroj havas multe da malamikoj, precipe inter birdoj,

lacertoj kaj araneoj. Grandaj ortopteraj specioj voras pli

malgrandajn speciojn.

Plimulto da niaj ortopteraj specioj ne estas damaĝantoj.

Protekto de la ortopteroj estas precipe protekto de biotopoj, en

kiuj la ortopteroj kapablas evolui.

Aŭtovojo de Finnlando al Balkanio

Por Finnlando gravas bonaj rilatoj kun la MezEŭropo,

tiucele oni konstruas novajn aŭtovojojn. La du aŭtovojoj VIA

BALTIKA kaj VIA KARPATIA kruciĝas en Bjalistoko, ligas

Finnlandon kun Balkanaj landoj, Grekio kaj Mediteranea

Maro. Temas nome pri aktiva neŭtraleco, la tre specifa trajto

de ĉi tiu lando. La ĉefa arkitekto de tia politiko estis Urho

Kekkonen, homo kun vastaj horizontoj – kvarfoje reelektita

prezidento de Finnlando, kun ĉiam pli vasta popola subteno.

S-ro Kekkonen prudente gvidis la eksteran politikon de

Finnlando tra malkvietaj kaj foje danĝeraj tempoj. Dum lia

prezidenteco Finnlando atingis altan prestiĝon sur internacia

nivelo. La tuta artikolo ĉe: https://familiaro.com, 2019.

Ŝajnas, ke la aŭtovojoj preteriros nian respublikon…

Page 59: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

58

Natura maniero neniigo de parazitoj en homa korpo

Fonto: OZ Biosféra www.biosferaklub.info, 06.02.2016

Niaj antaŭuloj sciis pri naturaj manieroj de neniigo de

parazitoj en homa korpo. Diversaj fontoj sciigas, ke ekzistas

ĉirkaŭ 2000 da diversaj parazitoj, kiuj povas vivi en nia korpo.

La homo povas gastigi dekojn da parazitoj en siaj intestoj, sed

ankaŭ en hepato, renoj, pulmo, seksorganoj, eĉ en cerbo kaj

koro.

Niaj antaŭuloj delonge sciis, ke inter manĝeblaj fungoj

ekzistas specoj, kiujn neniu vermo kaj insekto konkeras. Tiuj

fungoj estas ĉiam puraj sen parazitoj.

Kantarelo manĝinda (-/-/bot) (Cantharellus cibarius)

povas helpi al ni purigi nian organismon de neimvituloj. Por

tiu celo sufiĉas 3-5 da ekzempleroj. Vi ilin tranĉu, sekigu kaj

muelu. La polveron uzu, kiel spicon en manĝon. La

malgrandan pecon de la fungo oni povas manĝi eĉ krudan. La

gusto estas nekutima, interesa, brulgusta, simile kiel akra

kapsiko.

http://kudluvfotoatlashub.blog.cz/1702/prirodni-zpusob-

niceni-parazitu-v-organismu

Elektis kaj tradukis Blanka Hužerová, Ĉeĥio.

Page 60: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

59

Grezijono antaŭ 40 jaroj kaj post 2 semajnoj

Anna Lowenstein

Mi unue vizitis Grezijonon en 1974 aŭ 1975, kiam mi

havis proksimume 24 jarojn. En la skota Esperanto-revuo mi

legis artikolon pri Grezijono: pri la kursoj kaj aliaj agadoj, sed

ankaŭ pri la kastelo mem. Mi tuj pensis, ke estante sola (ĉar

miaj gepatroj estis en Israelo) kaj sen aliaj devoj, mi povos

viziti tiun mirindan kastelon dum mia somera ferio. Tio estis

por mi aŭdaca, iom timiga kaj samtempe ekscita ideo. Mi

apenaŭ ĝis tiam ĉeestis Esperanto-kunvenon eksterlande, sed

fakte mi apenaŭ entute tiutempe estis vojaĝinta eksterlanden,

kaj certe neniam sola.

Por miaj malmultaj antaŭaj vizitoj en eksterlando kulpis

miaj gepatroj, kiuj organizis ĉiujn detalojn de la vojaĝo. Sed

nun mi iel devis mem malkovri, kiel atingi la urbon Baugé –

kompreneble tiutempe ne ekzistis Interreto, internaciaj

telefonvokoj estis tre multekostaj, kaj necesis aranĝi ĉion

letere. Finfine mi ja faris tiun grandiozan vojaĝon, per ŝipo al

Kalezo, per trajno al Parizo, tiam per alia trajno al Le Mans,

per aŭtobuso al Baugé, kaj finfine portante mian dorsosakon

mi marŝis al la kastelo.

Kaj tie mi restis dum du semajnoj, ĝuante la sperton la

unuan fojon en mia vivo paroli nur en Esperanto. Mi

partoprenis en la mezgrada kurso (bedaŭrinde post tiom da

jaroj mi ne plu memoras la nomon de la instruisto), amikiĝis

kun francaj junulinoj de mia aĝo, kaj ĉeestis ekskurson al la

antikva apoteko en la urbo. Mi memoras, ke ni spektis la

filmon Angoroj, sed kiel nova esperantisto mi ne plene

Page 61: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

60

komprenis la tekston, tamen sufiĉe por sekvi la rakonton. Mi

malklare memoras ankaŭ prelegeton pri Schwarz kun legado

de kelkaj el liaj amuzaj poemoj, kiujn mi ja povis kompreni

kaj ĝui.

La kondiĉoj en la sepdekaj jaroj estis relative primitivaj.

Mi restis en ses- aŭ ok-lita ĉambro – kompreneble kiel junulo

mi elektis la plej malmultekostan eblecon. Mankis varma akvo

en la ĉambroj, kaj necesis alporti ĝin en kruĉoj de lavkuveto

en la koridoro. Aliflanke mi aparte ĝuis la bongustajn

francstilajn manĝojn.

Mi eĉ ne imagis tiutempe, ke iam mi mem verkos

artikolojn kaj eĉ librojn en Esperanto, ke mi havos

Esperantlingvan familion, kaj certe ne, ke mi iam mem fariĝos

instruistino en Grezijono.

Do, mi esperas, ke multaj esperantistoj partoprenos en

interesa semajno, kun propra ĉambro, varma akvo, kaj ĉio, kio

mankis antaŭ 45 jaroj!

Anna Lowenstein

gresillon.org/a

[email protected]

Foto Wikipedie.

Page 62: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

61

Virgulino el Orleans – Jeanne d´Arc - Jana z Arku

estas legendo, kiu vere ekzistis. Ŝi naskiĝis komence de

la jaro 1412 en Loreno en kamparana familio dum tempo de

centjara milito. La milito fakte daŭris 116 jarojn. Dum vivo de

Johanka la milito kulminis. La milito de Anglio kontraŭ

Francio detruis landon kaj animojn de homoj de kelkaj

generacioj. Iaj francoj asertas, ke germanoj dum la dua

mondmilito tiom ne damaĝis, la angloj estis pli grandaj

malamikoj. Ja, tiaj longaj militoj ne havas venkintojn, nur

venkitojn kaj viktimojn. Danke al Jeanne okazis turno.

Francio ekdefendis la landon kaj la nova reĝo estis surtronita.

Jeanne stariĝis en frunton de armeo, kiu liberigis urbon

Orleans kaj helpis al Karolo la Sesa estiĝi reĝo.

Kiel ŝi sukcesis?

Ŝi vekis amasojn da homoj kontraŭ okupacio (ĉe ni ribelis

husanoj). Jeanne estis simpla junulino. Ŝi ne sciis legi nek

skribi. Leterojn, kiujn ŝi ĉien dissendadis, diktis.

En fino de ŝia mallonga vivo, ŝi mem estiĝis viktimo de

la propra sukceso. Burgundianoj, kiuj komplicis kun angloj

dum batalo ĉe Compiegne Jeannen kaptis kaj arestis en turon,

25 metrojn alta. Sed ŝi saltis el ĝi kaj la falon ŝi transvivis. Tiu

ĉi ago plifortigis ŝian influon. Angloj timigitaj de ŝia

populareco, ŝin de burgundianoj aĉetis je 100 pundoj kaj

starigis ŝin antaŭ tribunalo pro herezuleco.

Do, ŝi estis en aĝo 19 jarojn en urbo Rouen forbruligita.

La reĝo Karolo la Sesa, kiu regis danke al Jeanne, ne helpis,

tamen li povus. Nur post kelkaj jaroj li deklaris, ke la verdikto

estis juĝa eraro kaj Jeanne estis proklamita martiro. En la jaro

1909 ŝi estis superbenita kaj en la jaro 1920 sanktigita. Ŝi

estas patronino de Francio. JoDo, 2020.

Page 63: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

62

„La mapo sur la muro de la laboratorio”

Unesko-Kuriero, junio 1971, eltiraĵo el la artikolo.

Iom da historio

Unu el la ĉefaj turnopunktoj en la disvolviĝo de ĥemia scienco

venis en 1869, kiam la rusa sciencisto Dmitrij Ivanoviĉ

Mendelejev [Дмитрий Иванович Менделеев] formulis la

leĝon de periodeco de la ecoj de ĥemiaj elementoj. Tiu ĉi leĝo

permesis rezigni la arkaikan metodon de provoj kaj eraroj en

ĥemia esplorado favore al modernaj metodoj, kiuj permesas

antaŭdiri la ekziston de antaŭe nekonataj elementoj.

La malkovro de Mendelejev aperis kvazaŭ kompletigo

de multnombraj provoj de sciencistoj diverslandaj kunigi la

ecojn de la elementoj en sistemon. Lia perioda tabelo estis

paŝo antaŭen en transiro de kvanto al nova kvalito kompare

kun la elementoj de la tabelo proponita en la 18-a jarcento de

la franca ĥemiisto Antoine Laurent de Lavoisier [ɑ̃ twan lɔʁɑ̃

də lavwazje]. Notindas, ke de Lavoisier konsideris elementoj

ankaŭ lumon kaj varmon generatajn dum bruligado. Li nomis

ilin “nekalkuleblaj fluidoj”. La verkoj de Lavoisier estis fruaj

antaŭsignoj de la strikte logika sistematiko de Mendelejev kaj

kontribuis al la malakcepto de la teorio pri flogistono -

malnova ĥemia koncepto, aperinta en la antikva Grekujo kaj

agnoskinta fajron unu el la fundamentaj principoj de la naturo.

En 1803, la angla kemiisto John Dalton [ˈdɔːltən]

proponis la atoman teorion, laŭ kiu al ĉiu el la 23 elementoj

konataj de Lavoisier, respondis nur al ĝi imanenta „atoma

pezo”.

Alia brita ĥemiisto, William Wollaston [ˈwʊləstən],

enkondukis la terminon „ekvivalenta pezo”. Ĉio ĉi permesis

establi iun ordon inter la tiam konataj elementoj, sed ĝis la

Page 64: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

63

epoko de Mendelejev la koncepto mem de ĥemia elemento

restis malpreciza kaj allasis diversajn interpretojn.

Ĉirkaŭ 1850, la totala nombro de konataj elementoj

alproksimiĝis al sesdek. Multaj sciencistoj klopodis malkovri

ilian interrilaton, kombinante ilin en „triopojn”, „kvinopojn”

aŭ „okopojn”, metante ilin spirale ascende sur cilindro

imagata. Tiuj aktivadoj kontribuis por solvi la problemon,

kvankam plejparto de la samtempuloj perceptis ilin nur ludo

de fantazio. Tiel, s-ron John Newlands [njuːlændz], kiu

proponis la leĝon de oktavoj, dum lia parolado ĉe la Ĥemia

Societo de Britujo oni ironie demandis, ĉu li opinias, ke la

samajn atingitajn rezultojn eblus atingi per dismeto de la

elementoj en alfabeta ordo.

Kio estas la esenco de la teorio de Mendelejev?

Se diri koncize, la sciencisto proponis meti la

elementojn en ortangula tabelo, kun vicoj kaj kolumnoj, kiuj

estas ankaŭ nomataj „periodoj” kaj „grupoj”, laŭ ilia kreskanta

atompezo de maldekstre al dekstre ene de unu vico. La

respondaj vicoj estas aranĝataj unu sub la alia, kaj la kolumnoj

estas plenigataj per elementoj kun samaj ecoj, ekzemple tiuj,

kiuj formas oksidojn de la samaj kompono kaj strukturo. La

plej malmultaj atomoj de elemento (R) kombiniĝantaj kun plej

malmultaj atomoj de oksigeno (O) aperos en la unua kolumno,

pligrandiĝante per kombinado de proporcioj al la sepa

kolumno.

Jam de la komenco, Mendelejev estis konvinkita, ke li

sukcesis trovi la sciencan principon de klasifiko de ĥemiaj

elementoj. Krome, li komprenis, ke li malkovris objektivan

leĝon. Simile al tio, kiel, laŭ fama anekdoto, Isaac Newton

[ˈaɪzək ˈnjuːt(ə)n] malkovris la leĝon de universala gravito en

la momento, kiam sur lian kapon falis pomo, kaj James Watt

Page 65: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

64

[wɒt], kiu observadis bolantan kaldronon, venis al la ideo pri

kreo de vapormaŝino, ekzistas vasta onidiro, ke Mendelejev

eltrovis la periodan leĝon dumdorme en sonĝo. Homoj emas

ne rimarki, ke kvankam kelkfoje scienca malkovro povas,

simile al ekbrilo de lumo, lumigi la menson de sciencisto, li aŭ

ŝi ofte devas pasigi jarojn por labori nerimarkate de aliaj,

super la temo de esploro. Louis Pasteur [lwi pastœʁ] poste

rimarkigis, ke nur la preta menso povas utiligi la ŝancon. Se

oni konatiĝas kun la agadoj de Mendelejev ĝis 1869, iĝos tute

klare, ke la malkovro de la perioda leĝo ne estis hazarda.

Genriĥ Teterin (Ukrainujo) kaj Claire Terlon (Francujo) - sciencistoj kaj

aŭtoroj de kelkaj sciencpopularigaj artikoloj.

El la rusa lingvo tradukis Andrej Peĉënkin (Ruslando).

Page 66: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

65

Sisu, peno kiu fortigas

La finna vorto „sisu” enhavas la specifan, preskaŭ

mistikan sencon, kiu rilatas al finna nacia karaktero kaj

verŝajne ne ekzistas unuvorte en aliaj lingvoj. La unikeco de

tiu ĉi vorto malebligas rektan tradukon al aliaj lingvoj. Tial, ne

povante ĝin esprimi plej koncize, oni uzas por tio aron de ecoj

kiel ekz: persisteco, rezistopovo, fortikeco, risortemo

/vivenergio aŭ harditeco (malmoleco).

Pri sisu aperas pli kaj pli da libroj kaj periodaĵoj. En

lastaj jaroj popularas libro de Katja Pantzar. Naskiĝinta en

Kanado, ŝi decidis vivi en la lando de siaj finnaj gepatroj. Ŝia

libro montriĝis sukcesa kaj tradukita al kelkaj lingvoj. Tie la

aŭtorino promesas, ke per sisu oni akiros bonfarton, kuraĝon

kaj feliĉon. Eble ŝi konvinkis multajn legantojn, ĉar tiu libro

estas jam tradukita al kelkaj lingvoj.

JoDo.

Voltaire onidire skribis: En la vivo oni renkontas du tipojn da ŝtelistoj. Ordinaran,

kiu priŝtelos vin je mono, horloĝo, ĉevalo ktp. La dua tipo estas

politika ŝtelisto. Li prenos al vi vian estonton, viajn sopirojn,

viajn sciojn, ŝparaĵojn de via laboro, vian edukadon, vian sanon,

forprenos de vi energion, eĉ vian rideton.

La granda diverso inter ili estas: la ordinara ŝtelisto

elektas vin, por priŝteli vin, sed la dua – politika – forprenas de

vi vian vivperspektivon, tiun vi elektas mem.

Alia tre grava diverso (kaj ne la lasta) inter la ŝtelistoj

estas: la ordinara ŝtelisto estas persekutata de polico, sed la

politikan la polico ordinare protektas.

Page 67: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

66

Bodycaching

Zuzana Rampichová blog iDnes.cz 2015.

Jam longe okazis al mi nenio nova. Mi eĉ pensis, ke

nenio okazos al mi plu. Tamen okazis, kun mia karulo ni

amikiĝis kiel du gejunuloj. Nura eraro de nia unika rilato estis,

ke ni ankaŭ ambaŭ „priŝteladis“ niajn familiojn – partnerojn

kaj infanojn. Nia amo estis romantika, inspirita, sed nia

konduto estis konduto de mensogemaj kanajloj.

Niaj koroj ordonadis al ni kaj ni ne volis ĉesi. Baldaŭ ne

sufiĉis rigardi al si en okulojn kaj teni manojn. Kun venanta

printempo el niaj honestaj promenoj okazadis pli kaj pli

sensavidaj ekskursoj en naturon. La kialo ne plu estis belega

kaj trankvila interparolo pri muziko aŭ pri kolektado de

fungoj. En tiu tempo komencis interesi nin serĉado de keŝaĵoj.

Tio donis al ni senton de aventuro kaj plu pretekston de niaj

promenoj ŝajne sen celo. La kialo estis klara – malproksimen

de ĉio kaj ĉiuj, ien, kie neniu konas nin, for kie neniu

renkontos nin kaj poste profunden kaj ankoraŭ unu foje.

La serĉado de keŝaĵoj gvidis nin en lokojn, kien ni certe

neniam planus iri. Iaj keŝaĵoj estis kaŝitaj laŭ trafikvojoj kaj

lokoj ŝatantaj de turistoj, sed iam gvidis nin en enon de naturo.

Tie oni povis pensi laŭ spuroj sur herbejo kaj arbustoj, ĉu la

lokon ofte vizitas keŝŝatantoj, kie ni povis trovadi ladajn

skatoletojn aŭ botelojn kun kajeretoj kun datoj de trovo.

Dum tiuj ĉi pasiaj serĉoj ni ĉesis esti singardaj. Unue ni

komencis en kajereton skribi niajn nomojn. Ili aspektis apud si

tre bele kaj poste ni enskribis eĉ niajn retadresojn. Kaj

informojn pri niaj trovaĵoj ni enmetis en niajn telefonojn, por

ke ni eĉ unu trovon malmemorus. Tiel en niaj saĝtelefonoj

Page 68: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

67

kreiĝis bela mapo de niaj serĉadoj. Kaj pli, ni aldonadis al ĉiu

trovo ambiguan mesaĝon, pri kio ni ĉion faris. Ni nomis tiujn

ekskursojn al aliaj mondoj bodycaching kaj ni pensis, kiel ni

estas spritaj, ni du solaj kontraŭ tuta mondo.

Venis somero kaj ferioj. Mi forveturis kun mia filo en

kabanon en Šumava por kolekti mirtelojn, ekskursi. Mi multe

legis kaj nostalgie serĉis geokeŝaĵojn en ĉirkaŭaĵo kaj per

telefono mi certigis min, ĉu mi estas senĉese amata kaj

amanta. Poste la karulo subite eksilentis. La telefonvokon li ne

akceptadis, ne reagis retmesaĝojn. Mi panikiĝis.

Alveturis mia edzo kun dramo en okuloj. Mi scietis –

ĉio estas malkovrita. Mi ne sciis ekzakte kial, ĉu nenuligitaj

retmesaĝoj, aŭ iu „amiko“, aŭ listo de telefonvokoj, sed laŭ

nekohera edza parolo ŝajnis, ke kialo estas niaj ŝatataj keŝaĵoj.

Mi silentis kaj atendis ĝis ĉesos krioj:

SENPROKRASTE ĈESU TION!!“

Mi diris nenion, nenion promesis. Mi ne povis imagi

mian vivon sen pluaj keŝtrovoj. La edzo forveturis kaj mi

restis en malĝoja meditado.

La edzo aperis sekvan tagon. Li jam ne kriis. Prenis

mian telefonon, kiun mi zorgeme purigis de mesaĝoj kaj

montris al mi indikon de tri keŝtrovoj, lokitaj eble cent

metrojn de nia kabano.

„Tio estas por vi. Komencu de tiu, kiu estas la plej

proksime. Faru tuj!“

Li pelis min konfuzitan eksteren kaj mi kiel ŝafo ekiris

laŭ kampovojo kien gvidis min koordinatsistemo. Mi ĝisiris

en centron de kampo al malnova tilio kun benko. La keŝon mi

trovis tuj. En skatoleto estis numeroj de alia kaŝejo de keŝo kaj

io metala – ringo – ora ringo. Unue mi pensis, ke la ringo

Page 69: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

68

estas donaco de edzo, sed la ringo estis tre granda kaj uzita

kun signo de dato antaŭ dudek jaroj.

Mi ne komprenis. Mi redonis la ringon en skatolon kaj

iris al la dua keŝloko. Trovi la botelon estis pli komplika, sed

mi trovis ĝin post kelkaj minutoj. El la botelo mi eligis ion

strangan – fingron! akurate forhakita. Kelkaj sekundoj pasis,

ĝis mi komprenis, ke mi ne sonĝas.

En tiu momento mi devus forkuri, forkuri

malproksimen, sed mia ŝafa volupteco devigis min iri al la tria

trovloko kaj trovi lastan trovaĵon.

GPS en telefono gvidis min en forlasitan bienon kaj en

malnovan garbejon. Mi staris kaj atendis ĝis miaj okuloj

alkutimiĝos en mallumo. Mi envenis inter malnova fatraso,

rustaj agrikulturaj maŝinoj, senbezonaj aĵoj. Sur mian kapon

gutis io malseka. Mi ekrigardis supren kaj ekvidis balancantan

barelon, malnovan, rustan. Sur la barelo estis surskribo per

blua koloro: Bodycaching. El ĝi malrapide gutis malhela

sango.

JoDo.

Iaj homoj kapablas vundigi nin pli,

ol ni meritas nur pro tio,

ke ni ilin amas pli, ol ili meritas.

Page 70: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

69

Donaceto

Juvelkomercisto de malgranda, sed eleganta komercejo

sidis ĉe sia tablo kaj rigardis al strato.Antaŭ lia montrofenestro

stariĝis knabineto kaj per nazeto tuŝis la vitron. Ŝiaj okuletoj,

bluaj kiel ĉielo disbrilis, kiam ekvidis verdan juvelon. Kuraĝe

malfermis pordon kaj montris al smeraldan kolĉenon: „Mi

deziras ĝin por mia fratino kiel donaco, ĉu vi povas ĝin bele

paki?“

La juvelkomercisto surprize diris: „Kiom da mono vi

havas?“

Knabineto senhezite disŝutis sur tablon el lada skatoleto

plenon de moneroj kaj kelkaj baknotoj, ankaŭ metalaj

figuretoj kaj konketoj kaj diris fiere: „Ĉu sufiĉas? Mi volas

aĉeti donacon al mia pliaĝa fratino. De tempo, kiam mortis nia

panjo ŝi prizorgas nin. Ŝi ne havas tempon por si mem.

Hodiaŭ ŝi havas naskiĝtagon kaj ŝi certe tre ĝojos pri donaco.

La ŝtono havas la saman koloron kiel ŝiaj okuloj.“

La viro foriris al apuda ĉambro kaj revenis kun papero

bele ore kaj ruĝe desegnitan kaj zorgeme pakis skatoleton kun

kolĉeno: „Nu, prenu ĝin, Portu ĝin singarde.“

Knabineto portis sian trezoron fiere.

Post unu horo venis en vendejon bela knabino kun verdaj

okuloj kaj hararo de miela koloro. Ŝi metis sur tablon paketon,

kiun la komercisto tre zorgeme pakis antaŭ unu horo kaj

demandis: „Ĉu tiu ĉi kolĉeno estis vendita ĉe vi?“

„Jes, fraŭlino.“

„Kiom ĝi kostis?“

„Tio estas interkonsento kun kliento kaj mi. La informo

estas konfida.“

Page 71: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

70

„Sed mia fratino havis nur kelkajn monerojn, ŝi ne

povis tian kolĉenon aĉeti:“

La komercisto prenis la skatolon, denove ĝin pakis kaj

donis al knabino: „Via fratino ĝin pagis. Ŝi pagis pli ol kiu ajn

alia, ŝi donis ĉion, kion ŝi havis.“ Iu nekonata sendis al mi, JoDo

František Mendík (1859 -1947)

pasis infanaĝon kaj junecon en Mnichovo Hradiště en

Ĉeĥa paradizo. Ĉi tie li kreis sian familion kaj laboris kiel

oficisto ĉe distrikta juĝejo kaj pli poste kiel direktoro de

ŝparbanko. Laboris ankaŭ kiel skabeno, agis en lokaj asocioj,

en sporta klubo Sokol, en amatora teatro „Tyl“, en muzea ligo

ktp. En la jaro 1926 li emeritiĝis kaj translokiĝis al sia filo en

Pragon. Dum tempo, kiam li vivis en Prago, Fr. Mendík

komencis skribi siajn rememoraĵojn – entute 8 manskribajn

librojn – 3 volumoj „Rememoraĵoj“ kaj 5 volumoj „Memuaroj

de la familio“.

De Muzeo en Mnichovo Hradiště mi ricevis kopion de

parto pri Avulino el Skokovy de sinjorino Dumková el verko

de Fr. Mendík.

Sur la domo 33 sur la Placo en Mnichovo Hradiště

havas Fr. Mendík memortabulon. Similan havas ankaŭ

doktoro Josef Hradil, fondinto de Esperanta klubo sur la

domo 325 en strato Víta Nejedlého. MUDr Hradil estis

posedanto de penziono Espero – eksa kuracejo de

popolnaturkuracistino „Avulino el Skokovy.“

JoDo

Page 72: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

71

HANAOKA Seišu TONIŠI Jooko, Japanio

Antaŭ ĉirkaŭ 230 jaroj, 23-a de oktobro naskiĝis Seišu

en vilaĝo Hirajama en urbeto Naga-ĉo, kantono Naga,

gubernio Ŭakajama. Tuj post ol li naskiĝis, li laŭte ekkriis kaj

la ventego ĝis tiam furiozanta sereniĝis. Aperis bela ebena

nubo sur aŭtuna blua ĉielo. Pro tio lia patro Naomiĉi nomis la

bebon Unpei, kiu signifas trankvilan nubon. Kaj la patro diris

al si mem: „Tiu ĉi bebo certe estos homo, kiu feliĉigos la

homojn.

La familio HANAOKA heredis la profesion de

kuracisto de generacio al generacio kaj ili servadis kuraci

Page 73: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

72

pacientojn en la vilaĝo. Lia patro Naomiĉi estis ankaŭ kirurgia

kuracisto. Seiŝu de sia infanaĝo, rigardante pacientojn de sia

avo kaj patro sciis, ke en la mondo troviĝas multaj malfacilaj

malsanoj, kiujn eĉ kuracistoj ne povas kuraci. Li ofte vidis

pacientojn mortantajn plori kaj krii: „Aj, doloras! Doloregas !!

Ne estas klare, de kiam, sed Seiŝu komencis pensi: „Mi

volas rapide fariĝi kuracisto kaj resanigi homojn kun

nekuraceblaj malsanoj. Mi ankaŭ volas forpreni de ili la

doloron.“

Kiam Seiŝu atingis la aĝon de 23 jaroj, li senhezite petis

de sia patro: „Mi volas lerni pri moderna medicino en Kioto.“

Sed lia patro respondis majĝoje: „Mi ne havas sufiĉan

monon por sendi vin al Kioto por studi. Mi tre deziras tion,

sed bedaŭrinde, ne eblas. Forlasu vian deziron.“ Naomiĉi

havis ok infanoj kaj pro tio lia vivo estis tre malfacila.

La pli junaj fratinoj Okacu kaj Koriku subaŭskultis ilian

parolon malantaŭ la ŝoĵio (papera pordo). La parolo tre

ĉagrenis ilin. Ili eniris la ĉambron kaj petegis: „Mi petas

paĉjo, bonvolu sendi lin al Kioto. Ni diligente perlaboros

monon por lia studo per teksado.“

Tiutempe en Kioto loĝis multaj elstaraj kuracistoj, kiuj

studis eŭropan kaj ĉinan medicinon. Veninta al Kioto Seiŝu

legis multajn librojn kaj ekhavis la ambicion fariĝi tia

kuracisto en Japanio, kia estis HUA Tuo en Ĉinio. HUA Tuo

estis ĉina kuracisto antaŭ ĉirkaŭ 1.800 jaroj. Li kuracis

malsanulojn operaciante kancerojn en kapo kaj profunda

brusto. Laŭ onidiro lia operacio ne donis doloron al la

pacientoj pro la uzo de anestezaĵo nomata Mafutang. „Mi

eltrovu adekvatan anestezaĵon, per kiu oni povos sendolore

operacii homojn kun malfacilaj malsanoj. Mi fariĝu la HUA

Page 74: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

73

Tuo de Japanio.“ Tiu aspiro kreskis en lia koro tagon post

tago.

Seiŝu revenis al naskiĝloko post trijara lernado en Kioto

kaj edziĝis al fraŭlino Kae de najbara vilaĝo. Kae sindone

helpis al sia edzo per teksado por bandaĵoj kaj per kultivado

de medikamentaj herboj, kunlabore kun liaj du fratinoj Okacu

kaj Koriku. Seiŝu kuracis tiom da pacientoj venintaj al li laŭ

sia kapablo, eĉ se ili ne povis pagi. Lia reputacio kreskis kaj

venis multaj pacientoj, pro tio li fariĝis tre okupata.

Tamen malgraŭ ĉia okupiteco li neniam ĉesis esplori

anestezon. Li vagadis en kampoj aŭ montoj serĉante

drogherbojn kaj ĉiel klopodis por prepari anestezaĵon eĉ koste

je dormhoroj.

En iuj herboj troviĝas forta veneno, kiu povas mortigi

homojn. Eĉ akonito kun sia bela floro kaj stramonio, plurfoje

provita de Seiŝu entenas tre danĝerajn venenojn.

Seiŝu ankaŭ ellaboris mem diversajn kirurgiajn

instrumentojn.

Ĉiam, kiam Seiŝu preparis novan anestezaĵon, li testis

ĝin per hundoj aŭ katoj. Iuj bestoj blindiĝis aŭ eĉ mortis pro la

eksperimentoj. Plej malĝojiga afero por Seiŝu estis tio, ke lia

pli juna fratino Okacu mortis pro mamkancero antaŭ ol li

sukcesis prepari anestezaĵon. Tiam ŝi estis 31-jara. Okacu

neniam edziniĝis; ŝi nur dediĉis sin al teksado por subteni sian

fraton. Seiŝu tre bedaŭris ŝian morton dirante: „Ho, se mi nur

estus sukcesinta prepari anestezaĵon sufiĉe frue por savi ŝin!“

Kelkaj jaroj pasis post la morto de Okacu. Iun tagon

Kae aŭdis laŭtan ridegon de Seiŝu. Trikolora kato nomata

Matucu dormadis dum tri tagoj pro la anestezprovo, sed kiam

ĝi vekiĝis, ĝi subite faris transkapiĝan salton. „Finfine vi

sukcesis prepari aneztaĵon, ĉu ne? Gratulon!“ Ĉiuj reciprokis

Page 75: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

74

ĝojon. Tiam jam pasis 15 jaroj, de kiam li komencis la

laboron.

Tamen Seiŝu ankoraŭ ne povis apliki la preparitan

anestezaĵon al homa operacio, ĉar en kato kaj homo diferencas

la efiko de la medikamento. Liaj patrino Ocugi kaj edzino Kae

komprenantaj lian koron, iris sinsekve al lia ĉambro kaj diris:

„Donu al mi vian anestezaĵon.“ „Provu ĝin ĉe mi.“ Seiŝu

ĉagrene hezitis, sed finfine li decidis provi ĝin ĉe ili.

Konsiderante iliajn aĝon kaj sanstaton, li aranĝis la

medikamenton por ili. Dum multfoja provado bedaŭrinde lia

edzino Kae perdis sian vidpovon.

Malgraŭ tio, danke al ilia sindona provado klariĝis la

taŭga dozo por operacio kaj fine la anestezaĵo pretiĝis. Oni

nomis ĝin Cusentan (sendoloriga pulvoro). Seiŝu finfine

realigis sian revon fariĝi la HUA Tuo de Japanio. Li bezonis

dudekon da jaroj por fari tion.

Sciantaj la reputacion de Seiŝu multaj homoj el la tuta lando

venis al la vilaĝo Hirajama por studi medicinon. Hirajama

fariĝis kvazaŭ medicina universitato, kien venis kuracistoj,

por studi la „hanaokan metodon.“

Ankaŭ multaj severe malsanaj homoj venis al la vilaĝo

por resaniĝi, aŭdintaj la famon. Feŭdestro de la feŭdo Kiŝu

(nuna gubernio Ŭakajama) petis pere de sendito: „Laboru kiel

mia speciala kuracisto en la kastelo.“

Sed Seiŝu fordankis, dirante: „Mi fariĝis kuracisto por

kuraci ĉiujn homojn. Se mi estus en via kastelo, mi ne povus

kuraci ĉiujn.“

Kiel lia patro Naomiĉi diris jarojn antaŭe, portante la

bebon Seiŝu en la brakoj: „Li certe estas naskita por feliĉigi la

homojn.“ Tradukis Harukuni Egawa, 1997.

Page 76: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

75

La israela kazo kaj „lingva demokratio”

Giorgio Silfer

La Parlamento de Israelo ĵus aprobis leĝon, kiu ŝajnas

taŭga por konduki al skizofrenio certajn esperantistojn. Temas

pri ambigue interpretebla ŝanĝo de la lingva reĝimo en la

lando.

Unuflanke, la ĝisostaj finvenkistoj, malamikoj de la

angla lingvo, devus ĝoji, ĉar la angla ne estas plu oficiala en la

ŝtato. Kompreneble ĝi ne estas malpermesata kaj ĝi restas unu

el la plej komprenataj en la lando (kvankam malpli ol la rusa,

pro la enmigrintoj). Tamen ĝi malaperos el la oficialaj

dokumentoj, unuavice el la bankbiletoj kaj el la vojŝildoj. Per

tiu parlamenta decido, forte dezirata de la nuna registaro,

fermiĝas preskaŭ jarcenta epoko: ja la angla envenis

Palestinon pro la atribuo al la Brita Imperio (tiam ankoraŭ

vere imperia) de teritorio sub mandato de Ligo de Nacioj. Do

unu landon malpli en la angla Konfederacio.

Sed kun la angla, ekde la 1920aj, apudvivis du aliaj

lingvoj: la (nov)hebrea kaj la araba. La fino de tiu epoko

signifas ankaŭ la maloficialigon de la araba. Kaj dum la

anglalingvanoj (kontraŭ kiuj la cionistoj relative ofte pafis)

foriris de longe, arablingvanoj daŭre vivas en Israelo, eĉ

konsistigas fortan minoritaton. Tiom ke, se hodiaŭ ekestus du

ŝtatoj en Palestino, certe unu estus plene araba, dum la alia ne

povus esti plene hebrea.

La decido de la israela parlamento devus embarasi tiujn

kiuj pledas por “lingva demokratio”, se tiu esprimo indikas

respekton por la minoritatoj, kaj ne estas nur vaka formulo por

ial pravigi la ekziston de neregistara internacia organizo

Page 77: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

76

nomata UEA, kun individuaj membroj kulturpolitike

motivitaj, ne plu per la pacifismo de Hodler kaj Privat, sed per

la pragmatismo de Fettes.

Lingvopolitiko restas ankoraŭ tiel akcesora fako, ke

certe prezidento Trump ne zorgos pri la senrangigo de la

angla, ĝuste kelkajn semajnojn post la agnosko de li donita al

Israelo, per la inaŭguro de la usona ambasado en Jerusalemo.

Kvankam ĝuste la usona delegacio protestis pro la Unesko-

rezolucio, kiu arabigas ĉiujn toponimojn en Jerusalemo: do ia

konscio pri la problemaro tamen ekzistas.

Efektive estas malagrable, kiam lingvoj ne gajnas sian

rangon per muziko, kulturo aŭ eĉ sporto kaj gastronomio (kiel

okazis kaj plu okazas por la itala, sen bezono de parlamenta

normigo), sed ili fariĝas parto kaj rimedo por naciisma

taktiko. Des pli, ke tiam la kontraŭa movo plu rilatas al alia

ŝovinismo. Se mi havus la (mis)ŝancon esti ŝemido en Israelo,

mi elektus alian strategion.

Mi batalus por ke la tuta socio konsistu el dulingvuloj,

arabe kaj hebree. Certe gramatike kaj leksike ne perfektaj (ĉu

la olimoj mem plene posedas la hebrean?), sed homoj

avangardaj. Kaj tio estus mia maniero esprimi malkonsenton;

eĉ sen bezono de „lingva demokratio”.

Magdeburga folio,

Neregula interreta Informilo pri aktualaĵoj el la mondo esperantista

N-ro 149(49) Januaro-Februaro 2019

Page 78: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

77

Jakub Vágner je la 2-a de oktobro 2019

Mi amas vivon. Tion mi edukiĝis de miaj gepatroj. Ili

akompanis min dum ĝojo eĉ dum tempo de malkuraĝo, timo

kaj senespero. Ili transdonadis al mi siajn vivspertojn kaj

valorojn. Kaj tion faris ankaŭ niaj familiaj amikoj kaj homoj,

al kiuj mi, kiel malgranda knabo alrigardis kaj ili prenis min

inter si, kiam ili iterparolis kun mia paĉjo. Mia paĉjo estas mia

modelo de vivo. Li pri plejparto de homoj ĉiam parolis bone

kun respekto. Li neniam proponis al mi sin mem kiel modelo.

Se li parolis pri Karel Gott, li parolis kun granda honoro kaj

respekto.

Mi hodiaŭ rememoras Karel Gott-on, kiam mi tenis lin

ĉe pantalono kaj mi tre malgajas. La lastan momenton mi

vidis lin, kiam mi kun Miroslav Donutil aranĝis feston okaze

de naskiĝtago de mia patro en palaco Lucerna. Karel venis

bondeziri al mia patro. Li parolis sur estrado ne nur pri mia

patro, sed ankaŭ pri mi kaj mia vivo. Li parolis bele kaj kun

Page 79: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

78

respekto kaj mi ne scias, ĉu mi tion meritas. En tiu momento

mi konsciis, ke Karel Gott estis en mia vivo ĉiam inspiro kaj

gvidis min en vivo multe pli, ol mi antaŭsentis. Karel Gott

estis kaj estos ĉiam lumo, kiu gvidis ne nur min, sed tutan

nacion.

Onidire, ke ĉiu homo estas anstataŭebla. Amikoj de mia

patro mortadas. Ne nur amikoj de famaj nomoj, mirindaj

homoj de malnova generacio kaj neniu ilin anstataŭas. Tiaj

grandaj persono en plijunaj generacioj mankas. Ja mankas

honoro, humilo kaj respekto, kiuj estis por malnova generacio

komprenebla.

Nun forpasis persono, kiu kunigis ĉiujn generaciojn per

la plej forta kunilo. Nun mi scias, ke iuj homoj estas

malanstataŭeblaj. Se mi havos infanojn, mi rakontos al ili

multajn okazaĵojn kaj pri honoro, kiun mi en mia juneco povis

vivi apud grandulo, kiu estis Karel Gott.

Hodiaŭ mi ploris, mia koro doloris. Mi scias. ke viroj

ne ploras. Mi konscias, ke restis nur malmulte de amikoj de

mia patro. Karel Gott vivis por ni ĉiuj. Li disdonadis sin mem,

ĝojon por tuta nia lando. Mi pensas, ke li ne volus, ke mi

afliktadu, sed portu lian vivfilozofion, ne vivi nur por si mem,

sed disdonadi ĝojon al homoj ĉirkaŭ ni, ne atendante dankon,

refuti malamon, falson kaj furiozon.

Majstro, vi havas mian senfinan admiron kaj por ĉiam

vi restos mia parto.

JoDo

Page 80: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

79

Lulkanto por galanto

Dormu kara beb-galanto,

dormu dum la venta kanto.

Dormu sub la neĝ-kovrilo,

dormu en glaci-lulilo.

Dormu beb’ de vent’ vartita,

beb’ kun verda ĉapo pinta,

bebo kun petal-suĉilo,

bebo kun foli-mantilo.

Nokta frost’ kun aĉa dento,

Rampas kiel fi-serpento,

volus ĝi vin aĉe mordi,

volus ĝi vin aĉe tordi.

Beb’ kun ĉapo pinta punta,

venas la printempo bunta,

venas ĝi kun sun-radioj,

venas ĝi kun gajaj krioj.

Dormu beb’ de vent’ vartita,

beb’ kun verda ĉapo pinta,

bebo kun petal-suĉilo,

bebo kun foli-mantilo*.

Kaŝu vin sub neĝ-kovrilo,

sidu en glaci-lulilo.

Frumatene varmo venos,

tuj la froston sun’ forpelos.

Mi demandis Luizan pri genezo de tiu kanto. Jen ŝia

respondo:

„Galanto estas delikata floro, kiu aperas en Rumanio

fine de vintro kaj ŝajnas anonci la proksimiĝon de printempo.“

Dum miaj infaneco kaj juneco ĝi havis por mi apartan

signifon: ĝi anoncis ankaŭ la proksimiĝon de mia naskiĝtago

kaj ŝajnis beni min okaze de ĝi, kiam oni donacis ĝin al mi

kune kun bondezir-vortoj.

*) Mantilo: larĝa tuko por kapo kaj ŝultroj.

Page 81: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

80

Bluaj koboldoj

Marie Havlová

Stacidomoj estas grandaj kaj malgrandaj, sed ankaŭ

etaj. En stacidomoj estas diversaj nombroj de reloj, komutiloj

kaj signaliloj. Okazaĵo pri kiu mi volas rakonti, okazis en iu

eta stacidomo. Ĝi ankoraŭ ne estis renovigita kaj ĝi influis

humoron nostalgian.

La plej ĉefa kaj grava persono en tia stacidometo estas

kajestro kun ruĝa ĉapo sur kapo. Tie ankoraŭ laboras

relkomutistoj, kiuj per brakoj manipulas komutilojn kaj

signalilojn. Ili estas taĉmento, pasadas komune tempon kaj ili

devas esti vere bona kolektivo. Ili deĵoras en du laborperiodoj

- tagaj kaj noktaj.

Kajestro laboras en konstruaĵo de stacidomo.

Relkomutistoj havas malgrandajn dometojn sur ambaŭ flankoj

de stacidomo, proksime de komutiloj. En tiu eta stacidomo, eĉ

aliaj stacidomoj, estis malgrandaj signaliloj kun blua lumo -

bluaj koboldoj. En tiu malgranda dometo estis tableto, seĝeto

kaj ŝranketo, same kiel estas ĉe homoj. Ankaŭ koboldoj ne

estas nur bonaj, iuj estas ankaŭ enviemaj, iaj kverelemaj.

Iam venis iu bona koboldo en la blukoboldan dometon

kaj renkontis malbonvenigon de la koboldo en dometo. Bona

koboldo havis ordonon translokiĝi en la dometon. La koboldo,

kiu havis ordonon ankaŭ translokiĝi en alian dometon, ne

volis forlasi sian tableton, seĝeton kaj ŝrankon kaj komencis

bonan blukoboldon persvadi kaj kiam li ne sukcesis, komencis

damaĝi. Sed finfine li devis obei ordonon kaj foriri de „siaj"

tableto, seĝeto kaj ŝranketo.

Page 82: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

81

Kia estas instruo por tiu blukoboldo? Ĉiu estas

anstataŭebla!

Dometoj ne estas propraĵo nia, sed tamen, ni povis tien

revenadi, reveni en infanaĵon, rigardi trajnetojn, kalkuli

vagonojn, gvidi tien niajn infanojn, genepojn. Neniu pelis nin,

eĉ ne hundojn kaj katojn. Bluaj koboldoj ŝatis atendantojn kaj

nurajn vizitantojn. Bedaŭrinde okazas, ke oni trovas iam iun

koboldon, kiu estas grumblema kaj pensas, ke la stacidomo

apartenas nur al li kaj forpelas vizitantojn.

Estas bone, kiam ni estimas stacidomojn kaj

stacidometojn, kie ankoraŭ vivas bonaj bluaj koboldoj,

neforpelitaj de modernigo, kie ni povas trovi nostalgian etoson

de pasinteco.

Via Blua Koboldino el dometo sub ponto.

El Almanako „Literáti na trati VI. 2019" p.90.

Tradukis BH.

En la Almanakon regule kontribuas nia E-klubo Klementinka,

Mladá Boleslav.

Page 83: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

82

TADEUSZ KOŚCIUSZKO - AMIKO DE LA HOMARO

Mieczysław Rokosz [mjeĉisŭav rokoŝ], historiisto

Prezidanto de la Komitato de la Ŝutmonteto al Kościuszko en Krakovo

Artikolo verkita por la Projekto Zamenhof-Kościuszko, 2019. Mallongigo prelegcela, esperantigo: Maria Majerczak, Scienca

Esperanto-Rondo, Jagelona Universitato.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Pl-Tadeusz_Kościuszko.ogg

Tadeusz Kościuszko naskiĝis la 4-an de februaro 1746, en la pola-litova ŝtato1, en mezklasa nobela familio. Li iĝis inĝeniero. Cetere, li estis multtalenta persono.

Agado en Ameriko

Ne trovinte postenon en sia lando, li decidis partopreni la militon por sendependeco de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko kiel la ĉefinĝeniero (1775-1782). Per, interalie, siaj fortikaĵoj li kontribuis al la venko, ricevis generalan rangon kaj la honoron de nacia heroo de Usono.

En Pollando

Post reveno al la patrujo (1784), li ricevis postenon en la armeo kaj generalan rangaltigon. En 1792 li batalis por defendo de la Konstitucio de la 3-a de Majo. Tiu leĝa akto estis la unua konstitucio en Eŭropo. Ĝi celis progresigajn reformojn de la pola ŝtato. Ĝi volis malhelpi la reformojn la rusa carino, kiu sendis fortegan armeon sur la teritorion de la najbara Pollando. Komence, Kościuszko kaj liaj soldatoj venkis en bataloj. La generalo estis distingita per la nova ordeno VIRTUTI MILITARI,

1 Pollando kaj Litovio estis ligitaj per persona unio (1385-1795).

Page 84: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

83

iĝis nacia heroo de Pollando kaj honora civitano de la Franca Respubliko. Tamen, la batalado kontraŭ la multe pli grandaj militaj fortoj, helpataj de Prusujo, ne povis finiĝi per venko, kaj okazis okupo de parto de Pollando (1793).

Tiam estis farita plano pri nacia insurekcio, celanta reakiron de plena sendependeco. Oni elektis Kościuszko-n kiel la estron. Sur la Ĉefpaco de Krakovo li solene ĵuris servi nur la nacian aferon2. La Koscjuŝkan Insurekcion (marto - novembro 1794) partoprenis ĉiuj socitavoloj. Laŭ la estro, militado por libereco devus esti ligita kun sociaj reformoj. Tio estis tempo de batalado, sed ankaŭ de konstruado de bazo de respublika, demokrata ŝtato, kun rajtoj por ĉiuj sociaj tavoloj. Post persista batalado kaj venkoj, ankaŭ la insurekcio malsukcesis. Kościuszko, vundita, kaj miloj da soldatoj iĝis militkaptitoj. Sed la insurekcio savis la dignon kaj honoron de la nacio.

Post reveno el la malliberejo, Tadeusz Kościuszko loĝis en Francio kiel politika elmigrinto. La lastajn vivjarojn li pasigis en la sola eŭropa lando kun respublika reĝimo - Svislando. Li mortis en Soloturno, la 15-an de oktobro 1817. Li estis entombigita en la reĝa kripto de la kastelo Wawel, en Krakovo.

KION INSTRUAS AL NI KOŚCIUSZKO

Kościuszko estis kaj restas simbolo de la nemalhavebla rajto de ĉiu nacio al propra, sendependa ŝtato. Sed liaj meritoj ne limiĝas al la propra nacio. Li estis la unua homo, kiu la „komercon de ebono” (tiel oni nomis vendadon kaj sklavigadon de nigrahaŭtaj homoj) opiniis hontego de la homaro, same kiel la plej

2 Bildoj pri la solena ĵuro (Przysięga Kościuszki): https://www.google.com/search?newwindow=1&rlz=1C1FDUM_enPL472PL472&q=

przysi%C4%99ga+ko%C5%9Bciuszki&tbm=isch&source=univ&sa=X&ved=2ahUK

Ewj6wrnrtubjAhXjlosKHYIpBcIQsAR6BAgFEAE

Page 85: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

84

granda malbono en lia patrujo estis, laŭ li, subjugiteco de la kamparanoj. Kaj li agadis kontraŭ tiu fenomeno.

Kościuszko estis granda filantropo, amiko de ĉiu homo, senkonsidere al liaj haŭtkoloro, nacia aŭ etna aparteno, religio. Generalo Lafayette, lia kunmilitanto en Usono, diris pri li: „Li al la tuta mondo apartenas, kaj liaj virtoj estas propraĵo de la tuta homaro”. La meritoj de Kościuszko estas universalaj kaj nefortempiĝantaj. Pruvas tion, interalie, la ĉirkaŭ 200 lin omaĝantaj monumentoj, en la mondo. Al la plej malnovaj apartenas la simbola tombo de la heroo - la Ŝutmonteto al Kościuszko (Kopiec Kościuszki), en Krakovo, konstruita de la pola nacio en la jaroj 1820-1823.

Kio estas Kościuszko por ni, hodiaŭ?

Li aperas kiel persono tute moderna kaj aktuala. Se hodiaŭ ni konscias, ke neniu kontinento havas la rajton konsideri sin senkulpa, ke nur en la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento la Aŭstraliaj aborigenoj estis forstrekitaj el la listo de faŭno kaj flaŭro, se ni troviĝas vid-al-vide al la problemo de hom-komerco kaj diversforma handikapigado de la digno de la homo kaj de lia rajto pri libereco kaj feliĉeco, Kościuszko meritas nian memoron, li estas „daŭre bezona heroo”. Kaj sendube tial UNESKO aŭspiciis la tutmondan festadon, en 2017, de lia 200-a mortodatreveno.

LA TESTAMENTO DE TADEUSZ KOŚCIUSZKO

En sia testamento, T. Kościuszko petis sian amikon, Thomas-on Jefferson, postan Prezidenton de la Unuiĝintaj Ŝtatoj,

ke li uzu la grandan monsumon, kiun konsistigis la posttempe pagita al la generalo salajro, por aĉeti liberecon de tiom da nigrahaŭtaj homoj, al kiom eblos doni grundon kun ilaro kaj

brutaro, garantii edukon fakan, same kiel socian, por ke ĉiu el ili

Page 86: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

85

konu la rajtojn kaj devojn de liberaj civitanoj3. Th. Jefferson diris pri Kościuszko: "li estis la plej pura filo de libereco, kiun mi konis,

[filo] de libereco por ĉiuj, ne nur por malmultaj aŭ riĉaj”. Bedaŭrinde, malgraŭ la promeso, la testamento ne estis realigita.

Tamen la ideo de Kościuszko kontribuis al la abolo de sklaveco en Usono 1865.

Maria Majerczak Internacia inform-adreso pri la projekto, pola inform-adreso: [email protected]

La testamento, en Esperanto:

https://eo.wikiquote.org/wiki/Tadeusz_Kościuszko

Mi ĉiam serĉis iun, kiu estos mia motivo, inspiro,

subtenos min. Iun, kiu amos min, feliĉigos min ...

Nur nun mi ekkomprenis, ke dum tiu longa tempo mi

serĉis min mem.

Emil Horvath

Por ke homo sentu sin feliĉa, sufiĉus, ke li almenaŭ unu

foje jare vizitus malsanulejon, frenezulejon aŭ tombejon.

Poste li ekscius, kian feliĉon li havas kaj kiel la vivo estas

bela.

Page 87: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

86

Jean-Léon Gerôme, 1896*

Malnova legendo rakontas, ke iun tagon renkontiĝis

Vero kaj Mensogo.

„Bonan tagon,“ diris Mensogo.

„Bonan tagon,“ respondisVero.

„La tago estas belega!“ diris denove Mensogo.

Vero ĉirkaŭrigardis, ke konvinku sin kaj vere la tago

estis bela.

„Belega tago,“ jesis Vero.

„Eĉ pli bela estas la lago,“ diris Mensogo.

Vero denove ĉirkaŭrigardis, ĉu la diro estas vero kaj

vere estis.

Mensogo kuris al akvo kaj parolis: „La akvo estas eĉ pli

bela, ĉu ni naĝu?“

Vero gustumis akvon per fingroj kaj vere, la akvo estis

agrabla. Kaj Vero kredis al Mensogo kaj ambaŭ ili

kontente naĝis. Poste Mensogo eliris akvon kaj rapide vestis

veston de Vero kaj foriris. Vero ne sukcesis veston de

Mensogo vestigi kaj paŝis nuda. Ĉiuj homoj ektimiĝis, kiam

ĝin ekvidis.

Tiel okazis, ke nun homoj prefere akceptas mensogon

vestitan kiel vero, ol nudan veron.

Page 88: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

87

EKKOMPRENI NEPAROLANTOJN

El la libro de Oldřich Arnošt Fischer

Bufo bruna – Bufo bufo

Ordo Anuroj (Anura), familio: Bufedoj (Bufidae).

Nia la plej abunda anuro, kiu bone adaptiĝis al ŝanĝoj

de vivmedio. Origine arbara speco. Maskloj mezuras 6,2-9,6,

femaloj 7,6-14,6 cm. La bufo ŝatas ombron kaj humidecon.

Nokte ĝi ĉasas predon, precipe insektojn flugantaj super

ŝoseoj. Tial ĝi ofte fariĝas viktimo de veturiloj.Printempe la

bufoj serĉas akvofontojn. Femaloj metas ovojn aranĝitaj en

longaj (3 m) rubandoj. La ovaj rubandoj estas metitaj sur

akvajn florojn aŭ sur fonton. Bufidoj estas nigraj, poste

grizonigraj. Plej baldaŭ al ili kreskas la unua paro de kruroj.

Ili ofte estas kanibaloj. Adolta bufo travintras en tero, neniam

en akvo. Ĝi kapablas ĝisvivi eĉ 25-30 jarojn. Rare ĝi

hibridiĝas kun bufo mallongkrura kaj tre rare kun bufo verda.

Proksime de Brno Židenice estas fiŝlago, en kiun

printempe migras la bufoj el ĉirkaŭaĵo. Naturprotektantoj ne

volas, ke la bufoj pereu sub radoj

de aŭtomobiloj. Tial ili konstruadas

bariletojn kaj purigas subteran

tunelon, trans kiu la bufoj povas

subiri la trafikplenan ŝoseon.

Page 89: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

88

Ĉu vi konas la dekalogon de doktoro Hnízdil?

1. Blinde ne kredu la kuracistojn. Aŭskultu signalojn de

sia propra korpo. Malsanoj signalas al vi, ke la maniero,

kiel vi vivas, estas malbona.

2. Estu respondeca pri via sano. Ne fidu pri mirakloj de

medicino. Reveno ne devas okazi.

3. Ne ekzistas institucio, kiu prizorgos vian maljunecon,

Prizorgu viajn gepatrojn kaj indigu viajn infanojn, ke ili

prizorgu vin.

4. Mono ne solvas ĉion. Tenu bonaj rilatojn kun familio

kaj amikoj. Ŝatu ne nur vin mem.

5. Provu almenaŭ unu tagon vivi sen elektraj aparatoj. Se

okazos kolapso, vi estos pretaj.

6. Ne aŭskultu prelegojn de politikistoj. Ili disradias

danĝerajn negativajn emociojn. Ŝaltu al alia TV kanalo.

7. Protektu vivmedion, same kiel vi prizorgas vin.

8. Laboro kiu alportas al vi kontenton kaj utilon por multaj

homoj, estas la plej sana afero.

9. Sana nutraĵo mem ne

sufiĉas. Grave estas kiam,

kiel kaj kun kiu vi la

manĝon ĝuas. De tempo al

tempo la mallonga fasto

estas utila.

10. Sportu por ĝojo. Ne strebu,

ne laciĝu, vi ne povas

ĝiskuri vin mem.

Page 90: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

89

Fabelo pri feliĉa hospitalo - por maturaj homoj

Liboslav Kučera

En iu rajono estis hospitalo. Ĝi ne prosperis. La

limtempo de la direktoro pro lia mastrumado baldaŭ finiĝos

kaj la skabenoj de la urbo intencis serĉi novan, pli bonan

direktoron. Aliĝis multaj, sed kondiĉoj estis severaj. Krom

altlerneja diploma estis ankaŭ preteksto: se post unu jaro la

hospitalo nebone prosperos, la direktoro devos dum sekvaj du

jaroj labori en tolaĵlavejo de la hospitalo kaj manĝi en

hospitala manĝejo nesalan kaj malgrasan dieton. Teruraĵo!

Tamen aliĝis tri interesantoj: kuracisto, librotenisto kaj

pentristo.

Skabenoj interkonsiliĝis kaj akceptis ĉiujn tri kun

mallongigita limdato - unu semajno - atendante rapidecon por

la elekto.

La unua komencis labori kuracisto - ĥirurgo. Li

komencis rezolute. En ĉiujn fakejojn nomumis siajn kolegojn

ĥirurgojn. Ili ekkomencis, kiel estis edukitaj en univerzitatoj.

Tuj plinombriĝis amputacioj. Viro kun ulcero sur piedo,

perdis kruron. Edzino de urbestro venis al hospitalo pro doloro

de orelo kaj revenis el hospitalo sen aŭriklo. La doktoro devis

tuj ĉesi laboron kaj foriri.

La dua interesanto pri la posteno de direktoro -

librotenisto, inĝeniero kredis, ke per kalkulado solvos la

problemojn de la hospitalo. En sian kontoron tuj aĉetis

superrapidan komputilon. Sur enorme granda ekrano li

rigardis kursojn de valorpaperoj el tuta mondo kaj oportune

kaj malrapide komencis aĉetadi kaj vendadi, laŭ sia propra

Page 91: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

90

opinio. Li kredis, ke ĉiu unu krono alportos profiton. Post tri

tagoj li eksciis, ke la mono sur kontoj estas nula. Je la kvara

tago venis pagoj de asekurejo je medicinaj laboroj. Li volis

kapti okazon. Prenis la monon kaj iris al poŝtoficejo. Kvinan

tagon trovis skabenoj duan direktoron inter amaso de lotbiletoj

- la malfeliĉulo kredis sloganon: „Ĉiu tria bileto gajnas".

La tria interesanto pri posteno de direktoro estis

pentristo, akademia pentristo, diplomita. Li volis konvinki

skabenaron, ke koloroj influas pozitive homan humoron, kiu

estas grava premiso por resaniĝo. Li ordonis kolorigi murojn

per brilaj, helaj koloroj. La pordoj rozkoloraj kaŭzas bonajn

sentojn ekzemple por alvenantoj al koloskopio. Operaciejoj

havis helbluajn plafonojn kun sunaj radioj kaj blankaj nubetoj.

La pacientoj havis imagon de ĉielo kaj bone kunlaboris dum

operacio. Ankaŭ flegistinoj ricevis kosmetikaĵojn por beligi

sin kaj ankaŭ malsanuloj, krom kuraciloj estis ŝminkitaj per

koloro de sana homa korpo. Ĉe morbilo kaj hepatitido oni

devis uzis pli da ŝmiraĵo, sed la efekto estis centprocenta.

La skabenaro post unu semajno estis kontenta. Bone

aspekta hospitalo kaj sane aspektaj malsanuloj ŝajnigis senton

de bone farita laboro. La financaj efikoj certe baldaŭ aperos.

La pentristo ricevis sian laborpostenon kaj la rajona

malsanulejo havas antaŭ si kolore brilan estontecon.

Literáti na trati VI. p. 148,

Almanako „Verkistoj sur reloj VI“, editoro František Tylšar.

JoDo+BH.

Page 92: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

91

Nova Urbo (New City / Città Nuova)

estas internacia soci-kultura magazino eldonata de

Fokolara Movado en kelkdeko da lingvoj. Ĝi antaŭenigas

ideojn kaj konkretajn projektojn serve al reciproka kompreno

kaj unueco en familioj kaj komunumoj, kaj – je pli vasta skalo

– inter homoj de diversaj nacioj, kredoj kaj sistemoj. Fondinto

de tiu movado, Chiara Lubich ricevis UNESKO-premion por

Paca Edukado en decembro 1996. Sekvajare ŝi prelegis en

novjorka Ĉefsidejo de la Unuiĝintaj Nacioj, ricevis honoran

doktorecon kaj partoprenis en kelkaj internaciaj aranĝoj. Dum

tiu vojaĝo okazis ankaŭ renkontiĝo de Nordamerika Fokolar-

Movado kun partopreno de 2 200 gastoj el Kanado, Usono,

Meksikio kaj Kariba Insularo. Ni havis la ŝancon transdoni al

ŝi peton, ke la internacia magazino New City / Città Nuova

povu publikiĝi ankaŭ en Esperanto. La propono estis akceptita

kaj ekde tiam aperas nia Nova Urbo.

Hodiaŭ ni prezentas kelkajn novaĵojn el diversaj partoj

de la mondo. La dua artikolo pri Mahatma Gandhi povas estis

ŝoka al homoj, kiuj nur surpraĵe konas lian agadon kaj precipe

kulturan tradicion de la popoloj, inter kiuj li vivis. Se vi legos

tion, konsideru ĝin traduki kaj eble ankaŭ publikigi aŭ

diskonikgi ĝin kiel printaĵo inter viaj konatoj. Per tradukado vi

certe progresos en plibonigo de via lingvokono, eĉ se la unuaj

provoj ne estos perfektaj. Specialistoj pri fremdlingvaj studoj

diras, ke oni pli facile lernas per ripetado de interesaj tekstoj.

Tial ni invitas ĉiujn al nia „Traduk-rondeto” memore al Kabe,

la unua stilomajstro de la Internacia Lingvo. Kuraĝu provi kaj

la progreso sekvos! Tion ni bondeziras al ĉiuj, okaze de la

nova jaro.

Socikultura bulteno, de Fokolar-movado n i P o n t u ‘Nova urboˇ Vintro

2019.

Page 93: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

92

Gandhi, lukte por justeco (parto 2) – Nova Urbo

Reveninte al Hindujo, Gandhi renkontis eĉ pli grandajn

defiojn ol tiuj en Sud-Afriko. Unue li rimarkis, ke la situacio

de virinoj estis tre malbona, ĉar ili estis traktataj kiel malpli

valora parto de la socio. Precipe kruela estis praktikado

edzinigi malgrandajn knabinojn. Ili estis delonge la viktimoj

de tiu socia subpremado. Gandhi asertis, ke la kutimo de

infana geedziĝo estas senmorala kaj fizika malbono, ĉar

detruas moralajn principojn kaj kaŭzas korpan degeneriĝon.

Ŝiaj gepatroj sciu, ke ili eraras terure, kiam devigas sian

filinon edziniĝi tro juna. La persista kampanjo de Gandhi

rezultis fine en la Hinda Unio kaj tiu doloriga kutimo iom post

iom malaperis. La sciencistoj poste rimarkis, ke infanaj

geedziĝoj tre maloftis kaj procentaĵo de mortaj novnaskitaj

infanetoj malkreskis. (“Hinduism” paĝo 185). La unuaj

atingaĵoj de Gandhi estis apenaŭ preparo por la plej granda

batalo por plenrajtoj de la netuŝeblaj / dalitoj. Gandhi nomis

ilin Jarijans (homoj de Dio), kiuj devus esti akceptitaj kiel

egalrajtaj civitanoj de la socio. Li asertis, ke origino de la

“netuŝebleco” komenciĝis en tre malnova tradicio, kiam oni

agnoskis, ke bovino devas esti honorigata kaj oni ne rajtas

manĝi bovaĵon. Se iu tamen persistis fari tion, li estos

ekskluzivita de la socio. La bojkoto koncernis ankaŭ liajn

infanojn (kaj iliaj estontaj generacioj). Dum sia aktiva vivo

Gandhi renkontis multajn interesajn homojn, fronte kun la

merita esperantisto – Edmond Privat. Pri tio aperis libro

titolita „Edmond Privat – forgesita amiko de Hindujo”

(Edmond Privat – a forgotten friend of India), bedaŭrinde

malfacile atingebla.

Page 94: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

93

Hedy Lamarr

Ŝia ĉefa devizo estis brila belo kaj „sex apeal“. Tion

utiligis ĉeĥa reĝisoro Gustav Machatý por ŝia kariero, kiu

komenciĝis per filmo „Extaze". Tiam ŝi estis dekokjara. Tie

Hedy rolis nekontentan edzinon de tre maljuna edzo. La filmo

ŝokis per nudeco kaj seksumado kaj skandalis. La papo Pius

XII. la filmon forjuĝis kaj Hitler ĝin malpermesis. En partoj

de eŭropaj kaj usonaj landoj la seksemaj scenoj estis

fortonditaj. La skandalo estis eĉ pli grava, ĉar Hedy devenis el

juda familio.

Hedy naskiĝis en novembro 1914 en Vieno – Hedwig

Eva Marta Kiesler. Ŝia patrino estis pianludistino kaj la patro

direktoro de banko. Ŝi vivis kiel en ora kaĝo, ĝis ŝi unuan

tagon vizitis kinejon. Ŝi foriris el hejmo kaj klopodis enveni

sur filman vojon. Komence ŝi rolis en Vieno, poste en Berlino

ĉe reĝisoro Max Reinhard, kiu staris ĉe komenco de la kariero

de Marlene Dittrich.

Pri la filmo „Extaze“ oni nun skribas en enciklopedioj.

Hedy edziniĝis al Friedrich Mandl, fabrikanto de

armiloj kaj translokiĝis al kastelo Schwarzenau proksime de

ĉeĥa limo. Medio de la familio Mandl en tridekaj jaroj de

dudeka jarcento gastigis pintojn de la socio. Inter ili estis eĉ

Hitler kaj Mussolini. Hedy vivis en luksego, sed la tre pliaĝa

edzo estis despoto kaj ŝi firme revis pri filmado. Ĉiun kopiojn

de la filmo „Extaze“ la edzo foraĉetis. Tial ŝi sekrete forlasis

Swarzenau aĝa dudek kvar jarojn kaj forvojaĝis al Parizo nur

Page 95: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

94

kun juveloj. Proksimiĝadis milito. Post ia tempo ŝi juvelojn

vendis, aĉetis ŝipbileton al Usono. Feliĉa sorto kaŭzis

renkonton kun ĉefo de filmstudio Metro-Goldwyn-Mayer -

Louis B. Mayer. Li proponis al ŝi kontrakton por sep jaroj.

Hedy akceptis novan nomon - Hedy Lamarr.

La unuaj filmoj en Usono estis „Alĝerio“ (1938),

„Likvaj sabloj“ aŭ granda muzika prezentaĵo „Paŝtistino de

kaproj“. Ŝian vizaĝon ricevis Cindrulino de Disneja fabelo.

Entute ŝi rolis en okdek filmoj. Perdis pro ŝi kapon ne nur

spektantoj de filmoj, sed ankaŭ kolegoj. Inter ŝiaj amantoj

apartenis ekzemple Charlie Chaplin, Marlon Brando,

posedanto de aŭtomobila fabriko Fiat Gianni Agnelli aŭ

verkisto Erik Maria Remarque. Sesfoje ŝi edziniĝis kaj naskis

tri infanojn.

Tamen neniu imagus, ke ŝi estas matematika kaj fizika

talento. Ŝia najbaro Georgo Antheil estis ekstercentra

komponisto kaj eltrovisto de la sistemo de pluraj pianoj

sinĥrone ludantaj sen pianisto. Hedy kunvenis kun li kaj liajn

ideojn kaj proponojn plibonigadis. Pliposte ŝi diris: Fine mi

trovis ion por mia cerbo.

La duopo gajnis patenton en la jaro 1942 pri FHSS -

elsendilo, kiu senhalte ŝanĝas elsendadon kaj tiel la elsendilo

estas rezista kontraŭ ĝenado kaj subaŭskultado. La eltrovo

estis ofertita al armeo, sed generaloj ne uzis ĝin. Nur dum

kubana krizo en la jaro 1962 oni fine uzis ĝin. Por civila uzo

la patento estis publicita en duono da okdekaj jaroj. Nun estas

la eltrovo uzata en baza funkciado de satelita komunikada

Page 96: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

95

reto. Kiam oni simpligus la aferon - danke de Hedy Lamarr -

ni nun uzas GPS, satelitajn televidojn kaj poŝtelefonojn.

La belulino kun genia cerbo plimodernigis semaforojn,

formojn de aviadiloj kaj plurajn aliajn etajn eltrovaĵojn.

Interesa informo estas, ke ŝi neniam ricevis financan premion,

nur tri jarojn antaŭ la forpaso ŝi gajnis prezon: Pioneer Award.

Hedy estis ĉarma, talentohava, sprita, sed bedaŭrinde ankaŭ

tre malharmonia. La lastan fojon ŝi aperis antaŭ kameraoj en

la jaro 1958. Ŝi suferis per depresioj, okulmalsano kaj

kleptomanio. En la jaro 1966 eldonis libron: "Ekstazo kaj mi"

plena de tiklaj historietoj, kiujn ŝi pliposte malkonfirmis. Ŝi

forpasis trankvile dum dormo okdeksesjara en sia domo en

Florida. Ŝian cindron, laŭ ŝia peto, oni disŝutis en Aŭstrio en

Viena arbaro.

Laŭ artikolo de Marie Navrátilová "Vynalézavá Hedy" en gazeto "Ona

Dnes" 2019/42, p. 41-42. Tre koncizite.

JoDo

Page 97: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

96

Rememoroj pri Berlina Muro

Raportoj el Japanio 23, Hori Jasuo

La jaro 1987 estis 100-jariĝo de publikiĝo de la Unua

Libro kaj memore al ĝi okazis grandskale Universala

Kongreso de Esperanto en Varsovio, Pollando. En ĝi

partoprenis 6000 homoj, la rekorda nombro en la historio de

Esperanto. La nombro estis tiel granda, ke la grandega salono

en la Kultura Palaco ne povis ricevi tiom da homoj, do la

malfermo okazis dufoje, antaŭtagmeze kaj posttagmeze.

Tiu ĉi kongreso estis la unua UK, en kiu mi partoprenis.

Esperanto-klubo en mia urbo organizis karavanon al la

kongreso, kaj post la UK ni direktis nin al

malgranda vilaĝo nomata Marbach en Orienta Germanio. Mia

celo estis la tombo de Doi Eiiĉi, filo de fama verkisto Doi

Bansui, en la vilaĝo. Eiiĉi estis fervora esperantisto kaj

korespondis kun iu esperantista lernejestro (mi jam

forgesis lian nomon) en la vilaĝo. Malfeliĉe li june mortis, kaj

lia cindro estis metita en la tombon konstruitan en la vilaĝo

laŭ lia testamento. Ni renkontiĝis kun la vilaĝaj esperantistoj

kaj vizitis lian tombon. Kaj post tiu vizito ni celis Orientan

Berlinon.

Post la dua mondmilito Germanio estis dividita en du,

nome en Okcidentan Germanion regatan de kapitalismaj

landoj, Usono, Francio kaj Britio, kaj en Orientan Germanion

regatan de socialisma lando Sovetio. Ankaŭ

Berlino, kiu situis en Orienta Germanio, estis dividita en du

partojn, do Okcidenta Berlino fariĝis kvazaŭ insuleto en

Orienta Germanio. Multaj loĝantoj en Orienta Germanio ne

ŝatis vivi sub Sovetio, do pli kaj pli multaj fuĝis al Okcidenta

Berlino. Por bari la vojon al ili, Orienta Germanio konstruis

Page 98: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

97

muron ĉirkaŭ Okcidenta Berlino. Ankaŭ post tio homoj

provis fuĝi ĉiamaniere en

Okcidentan Berlinon, kaj multaj malsukcesis kaj, onidire, pli

ol 100 homoj estis mortigitaj dum tiuj fuĝadoj.

Ni, esperantistoj el mia urbo, iris vidi la muron ĉe

Pordego Brandenburg. La muro estis 160 kilometrojn longa,

do oni povus vidi la muron ĉie, sed kiel la turisma loko la

muro ĉe Pordego Brandenburg estis la plej populara. Tamen

en 1987 ni ne povis proksimiĝi al ĝi. Ni, turistoj, staris laŭ bariloj 30 aŭ 50 metrojn for de ĝi, kaj vidis la muron

situantan pli fore. Ni simple rigardis la

Pordegon kaj la muron de fore. Tio estis la fino. Tio estis mia

unua vizito al la muro.

Orienta Berlino en decembro 1989 Tiu ĉi vizito estis historia, ĉar en tiu ĉi jaro okazis la

falo de Berlina Muro.

En printempo 1989 Asocio de laborista muzikamantaro (Roo-

on) lanĉis la planon, en kiu korusanoj de la 9a simfonio de

Beethoven en Japanio kantos la himnon en Orienta Berlino.

En Japanio komenciĝis la movado kanti la himnon de la 9a

simfonio en 1972 kaj la movado progresis. Roo-on estis la

ĉefa

motoro de tiu tut-japana movado, do ĝi organizis tiun

karavanon.

Mi jam komencis kanti la himnon ekde 1973 en la

koruso en mia urbo kaj mi estis la korusestro. Ni, ĉirkaŭ 20

homoj el mia urbo, decidis partopreni en la karavano. Aŭtuno

venis, kaj la situacio en la orienta Eŭropo fariĝis pli kaj pli

kaosa: en multaj urboj okazis grandegaj manifestacioj, iuj

landoj permesis al siaj loĝantoj translokiĝon en okcidentajn

landojn ktp. En ĵurnaloj aperis ĉiun tagon tiuj novaĵoj. Mi tre

Page 99: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

98

timis. Ĉu ne okazos tumultoj dum nia restado en Orienta

Berlino? Ĉu ne okazos sangaj konfliktoj? Tamen Roo-on ŝajne

ne ŝanceliĝis, kaj

nia karavano ne nuliĝis, nek prokrastiĝis, kaj okazis laŭplane.

Nia vojaĝo okazis ekde la 27a de decembro 1989 ĝis la

5a de 1990. La koncerto de la 9a simfonio okazis trifoje la

30an kaj la 31an de decembro en la salono de la Respublika

Kultura Palaco de Berlino. Matene la 30an de decembro mi

vizitis Pordegon Brandenburg. Malsame kiel en 1987, ni povis

proksimiĝi al la muro, sed ankoraŭ tie staris du soldatoj

gardantaj la muron kaj la pordon inter la du urboj, sed de la

alia flanko de la muro aŭdiĝis bruo de rompado de la muro.

Matene la 31an ni denove vizitis la muron kaj je mia surprizo,

nenie estis soldatoj kaj patro kun filo ekrompis la angulon de

la muro. Mi petis pecon de li. En tiu tempo nenie estis aliaj

homoj, do tiu patro estis la unua en Orienta Berlino, kiu

rompis la muron kaj enmanigis la pecon kaj mi estis la dua. La

surfaco de la peco estis flave farbita kaj ene estis feldspataj

pecetoj, tute malsame kiel betonaĵo en Japanio. Mi ankoraŭ konservas tiun pecon kaj foje montras ĝin al miaj konatoj.

Estis vjetnamo, kiu provis transiri la muron. La muro

estis 3 metrojn alta, do malgranda vjetnamo ne povis mem

grimpi. Mi ĉirkaŭvidis, sed nenie estis soldatoj, do mi helpis

lin en grimpado supren. Tamen li ne bezonis “riski” sin

timaniere, ĉar en vespero oni povis libere eniri en Okcidentan

Berlinon.

Post la lasta koncerto, eble la 8a aŭ la 9a horo vespere

mi akompanis kelkajn membrojn al Pordego Brandenburg, ĉar

mi antaŭvidis, ke io grava kaj historia okazos tie en la lasta

tago de la jaro 1989. Troviĝis multege da homoj, kiuj celis la

pordegon kaj ni tuj perdis unu la alian. Multaj homoj trinkis

Page 100: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

99

vinon el botelo kaj freneziĝis pro ĝojo, do sur la tero estis

vitraj pecoj. Mi proksimiĝis al la muro. Multaj homoj jam

estis sur ĝi kaj iliaj piedoj pendis de de la muro. Ankaŭ mi

helpate grimpis sur ĝin. La muro estis 2 metrojn larĝa.

Multege da homoj sidis sur ĝi.

Antaŭ ni staris Pordego Brandenburg, sur kies pinto aŭ tegmento estis kelkaj homoj. Mi decidis eniri en Okcidentan

Berlinon. Mi saltis suben. La mura surfaco de la alia flanko

estis mizerege rompita kaj ĉizita. Mi paŝis 500 metrojn okcidenten, sed mi trovis nenion vizitindan kaj mi ekhavis

iom da timo, do mi revenis, sed ĉi-foje mi ne bezonis grimpi

sur la muron, ĉar jam malfermiĝis la pordo inter la du Berlinoj. Eble mi estis la unua kaj la lasta japano, kiu transiris al Orienta Berlino trans la muro

“kontraŭleĝe”.

Mi revenis al la hotelo je la 2a horo matene, kaj dume

sur la strato mi, kantante la himnon, brakumis multajn

homojn. Tie kaj ĉi tie plenis ĝojo por

libereco.

Berlina Muro en 1999 La 84a Uk okazis en Berlino en 1999. Certe la germanaj

esperantistoj invitis la UK-on, festonte la 10-jariĝon de la falo

de Berlina Muro. Al Berlino mi kunportis biciklon de Japanio,

do mi povis libere bicikle promeni en la urbo. Mi iris al

Pordego Brandenburg. Mi gapis. Tra la pordego estis granda

strato.

Mi biciklis al la eksa Orienta Berlino kaj revenis. Tio estis ĉio.

Ĉar mi spertis tiun kaoson kaj entuziasmon ĉe la pordego en

1990, la

etoso en 1999 estis tro banala kaj neinteresa.

Page 101: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

100

Nun rememorante tiujn 30 jarojn, mi sentas, ke

tiamaniere historio teksiĝas, kaj homoj mortas. Mi ne povos

festi la 40-jariĝon de la falo de Berlina Muro, kaj miaj gefiloj,

trovante tiun pecon de la muro, grumblos, “Kio ĝi estas? Nia

patro ŝatis kolekti rubaĵojn. Ni forĵetu!”, kaj la peco miksiĝos

kun tero en mia ĝardeno sen ia historia spuro.

Johano Amoso Komenio (1592-1670)

Ne kredu ĉion, kion oni diras al vi por kredo.

Esploru ĉion kaj konvinku vin pri ĉio mem.

Page 102: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

101

NOVA RETEJO POR LERNANTOJ

Anna Lowenstein

[email protected]

Ĉu vi aŭdis pri la nova facillingva retejo de UEA kreita

por lernantoj? Ĝi allireblas per https:// uea.facila.org/.

La artikoloj konsistas ĉefe el novaĵoj kaj informoj pri

Esperanto-movado, sed estas ankaŭ ĝeneralaj legaĵoj,

facillingvaj filmetoj, kalendaro de estontaj

eventoj kaj aliaj. Estas grave, ke la legantoj ne nur pasive

legu, sed sentu sin parto de la afero, do ili havas eblecon

komenti sub la artikoloj, prezenti sin en la paĝo “Niaj

legantoj”, kaj sendi mallongajn raportojn kaj fotojn pri lokaj

agadoj.

La facila lingvaĵo de la artikoloj estas bazita sur la iama

vortlisto de Kontakto, nun reviziita. Aldonitaj vortoj rilatas

plejparte al komputado kaj Interreto, dum estis forigitaj kelkaj

vortoj, kiuj ne ofte estas bezonataj en tia retejo. La reviziita

vortlisto troviĝas ĉe: https://uea.facila.org/vortlisto/

Ĉiuj artikoloj estas mallongaj kun ne pli ol 400 vortoj.

Lernantoj ne volas legi longajn artikolojn! Nur la rubriko

“Legaĵoj” rajtas akcepti iom pli longajn

artikolojn, ĝis maksimume 600 vortoj.

Kiel redaktoro mi bonvenigos kontribuojn por la retejo.

Se estas malfacile por vi verki facile, ne maltrankviliĝu: mi

mem volonte redaktos kaj simpligos artikolojn senditajn por

uea.facila. Mi ĉiam tamen petos aprobon de la verkinto antaŭ

ol aperigi redaktitan artikolon sub ties nomo.

Page 103: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

102

ENHAVO

2 Eldiro de Berdran Russel pri Esperanto

3 La Maljunulo kaj Knabineto, Irana esperantisto

4 Simpleco Aŭ Malsimpleco, Gabriel García Márquez

5 Batalo pri ampolo, JoDo

7 Pri spegulo, korea fabelo

9 Pri rememoraĵa konkurso, J.Drahotová

13 La tago, kiam mi mendis al mi kafon, Franklin McCain,

Usono

15 La industrio de mensogo

16 Kion signifas raŭmismo, La Ondo de Esperanto

18 Esploro pri estiĝo de kutimo

19 Kiu feliĉas? Sait Faik Abasiyanik, Turkio

24 Damo de la Unua Ĉeĥoslovaka Respubliko, J. Drahotová

27 La domo, Rakonto de István Nemere, Hungario

29 Sopiro pri vivo finas per morto

30 Utilaj plantoj, Kapsiko, familiaro.com

31 Malluma vojo al Skokovy, J. Drahotová

32 Bukla kaj flava, Abdulkadir Doganaj, Turka stelo

39 Floro pelargonio, Sprita avino, anoniminoj el reto

40 Murdo en trajno, Vilém Ravek

45 Artikolo de Georgo pri lia konsilo al viroj

47 Jan Josef Antonín Eleazar Kittel, naturkuracisto

48 Dormu ho mia princet‘

49 La magia rondo de Esperanto-instruado

51 Vi estas eternulo Livie Neumann, Argentino

52 Karkonosz aŭ alinome Liczyrzepa, Adam Wilkus, Pollando

54 Ortopteroj, Oldřich Arnošt Fischer

Page 104: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

103

57 Natura maniero de neniigo parazitojn en homa korpo, B.

Hužerová

58 Grezijono antaŭ 40 jaroj kaj post 2 semajnoj, Anna

Lowenstein

60 Virgulino el Orleans – Jeanne d´Arc - Jana z Arku

61 La mapo sur la muro de la laboratorio, Unesko-Kuriero

65 Sisu, peno kiu fortigas

66 Bodycaching, Zuzana Rampichová, blog iDnes.cz 2015

69 Donaceto

70 František Mendík, J. Drahotová

71 HANAOKA Seišu, TONIŠI Jooko, Japanio

75 La israela kazo kaj „lingva demokratio”, Giorgio Silfer

77 Karel Gott, Jakub Vágner

79 Lulkanto por galanto

81 Bluaj koboldoj, Marie Havlová

82 TADEUSZ KOŚCIUSZKO - AMIKO DE LA HOMARO

Mieczysław Rokosz

86 Jean-Léon Gerôme, 1896*

87 Bufo bruna, Oldřich Arnošt Fischer

88 Ĉu vi konas la dekalogon de doktoro Hnízdil?

89 Fabelo pri feliĉa hospitalo, Liboslav Kučera

90 Nova Urbo (New City / Città Nuova)

92 Gandhi, lukte por justeco

93 Hedy Lamarr, JoDo

96 Rememoro pri Berlina Muro, Hori Jasuo

101 Nova retejo por lernantoj, Anna Lowenstein

Page 105: LEGAĴOJ - ELDONEJO LIBERA · Simpleco Aŭ Malsimpleco Gabriel García Márquez Irana esperantisto Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27, Dua Serio, Aŭtuno 2018

104

Tradukojn de originaj esperantaj verkoj al la ĉeĥa lingvo

vi povos trovi sur paĝoj:

www.bezvydavatele.cz sub nomo Jindřiška Drahotová

kaj

www.esperanto.wz.cz

La Danĝera Lingvo de Ulrich Lins – Nebezpečný jazyk

Kredu min, sinjorino de C.Rosetti – No fakt, věřte mi!

Bona Espero de Roman Dobrzynski – Bona Espero

Vivo de Andreo Cseh – Ed Borsboom – Život A. Cseha

Ili vivis sur la tero de B. kaj M. Robineau – Osm let na

cestách po naší planetě

La Homo, kiu Defiis Babelon – de H. Masson kaj

R. Centassi - Člověk proti babylonu

Tra la mondo per biciklo kaj Esperanto de A. Peraire –

Evropou a Asií na kole a s esperantem.

Verda koro de Julio Baghy – Srdce se zelenou hvězdou

Idoj de imperio de Kalle Kniivila – Potomci impéria

Noveloj de Tibor Sekelj – Novely

Vivo kaj Esperanto de V. Samodaj – Život a esperanto

Kromosomoj de Lorjak – Chromosomy vraha

Vyprávěnky – fabeloj el gazeto Juna Amiko (1)

Vyprávěnky – La mondo rakontas de Th. Kilian (2)