easp inaŭguras serion

32
E E A A S S P P i i n n a a ŭ ŭ g g u u r r a a s s s s e e r r i i o o n n d d a a v v i i r r t t u u a a l l a a j j p p r r e e l l e e g g o o j j

Upload: others

Post on 26-Oct-2021

4 views

Category:

Documents


0 download

TRANSCRIPT

EEAASSPP iinnaaŭŭgguurraass sseerriioonnddaa vviirrttuuaallaajj pprreelleeggoojj

ENHAVO

7

12

13

14

18

22

23

25

28

29

30

LA

5

Karaj geesperantistoj en la ŝtato San-Paŭlo, membroj aŭ ne deEASP: ni estas ĉi tie por atenti pri vi. La pordo de nia asocioestas malfermita al vi ĉiuj , por viaj proponoj, por viaj ideoj ,por nia Esperanto-movado. EASP estas nur perilo por unuiĝointer ĉiuj , por Esperanto.Ni repensu pri la idealo de Zamenhof, pri unuiĝo de popoloj ,pri paco, pri frata kunvivado. Ni estu familio, kiu uzasEsperanton.Eĉ plej simplan ideon sendu al ni, ĉar ĝi estas por ni grava. Mipensas, ke ĉiu samideano povas kunlabori. Mi fidas vin kajesperas, ke ni iros al komuna celo, grava en nia nuntempamondo. Ne vana estos nia agado. Helpu nin, alproksimiĝu alni, permesu ankaŭ, ke ni venu al vi. Per unuiĝo, ni plifortigunian kulturon. Mi kore dankas vin.

6

Jen La Lampiro sendas al vi salutojn el izoliĝejo! Aŭ, se vipreferas, el kvarantenejo! Interalie, por montri, ke malgraŭ lakronviruso, ni plu laboras. Kaj ni esperas, ke vi ĉiuj , EASP-anoj , sanas en viaj hejmoj, bonkondute.Ĉi tiu numero kompreneble enhavas iom da tekstoj pri lanuntempa universala temo: la pandemio. Mi esperas, ke viankoraŭ ne estas saturitaj de tiu temo.Certe avantaĝoj aperas dum ĉi tiu tempo de distanco inter ĉiuj .Interalie, ĝi taŭgas por montri, ke ni povas starigi interesajn,fekundajn kontaktojn per la reto. Tiel malfermiĝas eblecoj poralproksimigi niajn membrojn en la interno de nia ŝtato inter sikaj kun la samideanoj en la ĉefurbo. Interreto estas valorarimedo - ni uzu ĝin! Se vi tion spertas, tiam raportu al ni priviaj aventuroj en interreto, lastatempe! Eble tio inspiros aliajngeamikojn.Bonan legadon!

7

Arto

La magia arto pentri per kolora akvo

“... Varia, pasia kaj ribelema, akvareloestas pentra tekniko, kiu permesasesprimplenajn kaj delikatajn rezultojn. Ĉuekzistas io pli homa ol tio?”- Stephanie Boechat, brazila artistino

Ekspozicio “Virinoj” - Stephanie Boechat

La vorto akvarelo devenas de laitala vorto acquarella

(acquerello) kiu estas la diminutivode akvo (acqua) , kaj tiel esprimas laideon akveto, pluveto.Oni devas konsideri tri difinojn porla vorto akvarelo:

*Kiel pentr-artaĵo, ĝi estas artaĵofarita per akvarelaj koloriloj .*Kiel koloriloj , ĝi estas diafana.

*Kiel pentr-arta tekniko, per farbo,solvebla en akvarelo oni uzas akvon

kaj akvon kun iom da araba gumo,farbojn el koloraj pigmentoj .

La akvarelaj farboj troviĝas plejofteen ujoj kun sekaj diverskolorajtablojdoj . Sed oni povas ilin troviankaŭ kiel duonhumidajn kapsulojn

8

aŭ, laŭ iliaj ĉefaj elementoj , kielgumon kaj likvan konsiston.Estas du metodoj :

Malseka, kiam oni malsekigas la

pentrotan surfacon antaŭ olkomenci pentri. Ĉikazespontaneeco kaj rapideco tregravas dum pentrado. La rezultopovas surprizi eĉ la verkiston.Seka, kiam oni malsekigas lapenikon per miksaĵo de akvo kajfarboj . Ĉikaze oni celas fajnanperfektecon kaj pli difinitajndetalojn.Akvarelo estas tre antikvatekniko, kies apero supozeblerilatas al la invento de papero kajpenikoj el kunikla felo, ambaŭaperintaj en Ĉinio antaŭ pli ol2000 jaroj . Uzata en la antikvecopor pentri diversajn materialojn,kiel paperon, ŝtofon, ledon, tolonkaj kanvason, la tekniko estaskonsiderata unu el la plej facilaj

por prilabori. Tamen pentri bone perakvarelo postulas trejnadon kajpraktikadon. Troveblas antaŭaĵoj enla ĉina kaj japana kulturoj , kiuj regisla teknikon pentri per akvo.

Akvarelo de John White Secoton (indiĝena vilaĝo) – ĉ. 1 585

Tri antikvaj ĉinaj pentraĵoj - akvareloj sur silko

9

Multaj civilizacioj uzis pigmentojnen akvo por registri elementojn desiaj kulturoj .La vojaĝantoj tra la tempoj elektisakvarelon kiel preferatan teknikonpor la plejmulto de la registroj envojaĝlibroj , pro la minimumamaterialo bezonata por portado kajankaŭ pro la ebleco transskribispecifan etoson de la vidaĵoj .Ne nur vojaĝantoj , sed ankaŭnaturistoj , scienculoj , aventuristojportas en sia sako malgrandanfarboskatolon por portreti lamondon per sia observemo kaj artasentemo.

Pro la produktado de altkvalitajpaperoj en la 18-a jarcento, la unuanacia lernejo de akvareloj aperis enBritio. Tiel ĝi estis disvastigita traEŭropo kaj rekonita kiel "AnglaArto". Ĉi tiu tradicio komenciĝis pertopografiaj desegnaĵoj en epokoantaŭ fotado. Tiam aperas nomojkiel Alexander Cozens, la poeto-

pentristo William Blake, John S.Cotman, Peter de Wint kaj JohnConstable, inter aliaj , sed estissendube William Turner kiu plejbone esploris la akvarelajn eblecojn.

Komence de la 19-a jarcento,pentristoj prenis siajnakvarelilojn kaj iris laŭvole porpentri. Solvante la farbon perpeniko plena de akvo, ili kreisbelajn pejzaĝojn. La artaĵojsekiĝis tuj kiam la akvoelvaporiĝis kaj la pentristoj povisporti siajn verkojn ĉien. Tiel laakvareloj iĝis tre popularajtutmonde pro siaj brileco kajtravidebleco.Albrecht Dŭrer, Saliko-Muelejo - 1498

Konsiderata la unua granda majstro de la akvareltekniko,ĉefe koncerne la reprezentadon de pejzaĝoj .

William Turner, Brulanta Ŝipo - ĉ. 1 830

Panorama akvarelo de anonima pentristo (vidu ĉin tionpligrandan bildon en la fino de la artikolo)

Parto de la urbo Salvador, Ŝtato Bahia, Brazilo – 18-ajarcentoj

Multaj famaj pentristoj fariĝiskonataj pro la kapablo majstri laakvarelan teknikon. Jen kelkajabstrataj akvareloj de la 20-ajarcento:

Laŭ la tempopasado, la akvarelajpentraĵoj eksuferis antaŭjuĝojn, ĉaroni ekkonsideris ilin kiel simplajnmanfaritaĵojn, nenecesan teknikonkaj tre virinan por la moroj de certaepoko. Tiel, granda kontraŭdiroekestis ĉirkaŭ tiu tekniko. Estimatade iuj , miskomprenata de aliaj ,

akvarelo eĉ estis vidata kielporinfana lerneja metodo.

Nuntempe oni diras, ke ĝi estasnecesa por tiuj , kiuj volas lerni aliajn

10

Paul Cézanne, La Ponto de Tri Saltetoj – 1906

Li estis unu el la plej influaj artistoj de la 19-a jarcentokaj respondeca pri la apero de kubismo

Emil Nolde, Ĵonkoj – 1913

Li estis unu el la unuaj ekspresionistoj , kaj estis unu el launuaj akvarelaj pentristoj de la frua 20-a jarcento

Wassily Kandinsky, Unua abstrakta akvarelo - 1913

Li estas konsiderata la pioniro de la abstrakta arto

Akvarelo kun geometriaj elementoj– 1928

11

Marc-Allante, Rajdu la Fulmon – Nuntempa akvarelisto

pentrajn teknikojn, ĉar ĝiapraktikado implicas laprotagonismon de akvo, elementomalfacile manipulata, postulantesubtilecon kaj zorgon en la

plenumado. Fine, estimata de multaj ,akvarelo estas vidata kiel tekniko ensi mem kaj eĉ uzata en projektoj dearkitekturo, ĝardenoj kaj urbajpejzaĝoj .

Panorama akvarelo de anonima pentristoParto de la urbo Salvador, Ŝtato Bahia, Brazilo – 18-a jarcentoj

12

Eĉ katastrofa pandemio povasprodukti favorajn fruktojn.

Pro la monda sankrizo, en kiu laurbo San-Paŭlo okupis tragikanpozicion, la sidejo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo restis fermitadum kelkaj monatoj , en ĉi tiu unuasemestro de 2020. Kiel ĉiuj scias, tiokaŭzis cunamon da eventoj perinterreto, en la tuta mondo.EASP akompanis tiun bonan ondon.En la lasta sabato de la monatoaprilo, je la 17-a horo, lavicprezidanto Paulo S. Vianaelsendis per sia kanalo en Youtubeduonhoran prelegon sub la titolo:“Pandemio kaj la Esperanto-movado: perdoj kaj gajnoj”. Centojda vizitantoj aperis dum lia prezento,kio signifas multe pli grandanpublikon ol tiu, kiu ĉeestasordinarajn ŝtatkongresajn prelegojn,ekzemple. Oni tamen devas plibonigila organizon de tiaj iniciatoj ,

ekzemple per faciligo por demandojkaj komentoj je la fino de laprezento (ne nur per paralelajskribaĵoj ) . Pro la granda sukceso detiu unua provo, la estraro de EASPplanas organizi pliajn similajnprezentojn.Je la 31 -a de majo, José MauroProgiante brile prelegis per “zoom”pri “La defio verki por infanoj”.Multaj samideanoj reagis perdemandoj kaj komentoj , en bonegainterreta etoso.Ni esperas, ke niaj membroj el lainterno de la ŝtato sin prezentos porprelegi. Se vi konsideras vin pretapor tio, bonvolu kontakti nianprezidanton Alencar Esmeraldo.Tamen ni memoru, ke ni devas eviti,pro statutaj devoj , polemikajnreligiajn aŭ politikajn temojn.

Nia Movado

En ĉiuj partoj de la mondo kaj ĉiujepokoj de la Homa Historio, ĉiam

ludis gravan rolon la enterigistoj , latombistoj , kiel herooj , riskante siajn vivojnkaj sanon kaj de ties familianoj kaj amatoj .Nevidataj laboristoj , kiuj neniam laciĝas, kaj ,kvankam ricevantaj malaltajn salajrojn, nestrikas.. . Ili nur fosas la grundon kaj en ĝinmetas, monotone kaj metode, la kadavrojn,milionojn da ili, bilionojn.. .Ĉu vi iam partoprenis entombigon detombisto? Ĉu ili neniam mortas? Mistero.. .Ekde la komenco de la jaro 2020-a, ililaboradas ankoraŭ multe pli, la tutan tagonkaj kelkfoje eĉ nokte.Ordinare ili fosas denove la saman lokon,post kelkaj jaroj , por preni la ostajn

restaĵojn, tiom karajn al la parencoj de l´mortinto. La parencoj pensas, ke lamortinto ankoraŭ “vivas” interne de tiujostaĵoj . . .

Oni danku la tombistojn pro ties gravalaboro! Oni almenaŭ rimarku, ke iliekzistas! Oni valorigu ilian laboron! Onipreĝu, favore kaj fervore, por ilia sano kaj deties familioj kaj amatoj . Dio fortikigu iliajnnaturajn imunajn defendojn, tiel ke ili nemalsaniĝu kaj efike kontraŭstaru ĉiajn ajnmalsanojn. Ili kaj iliaj familianoj kaj amatoj ,havu vivon plenan je ĝojo kaj plenan jemateriaj akiroj ankaŭ.Oni preĝu por ili, ĉar “iam” ni ankaŭbezonos iliajn servojn.

Pandemio

13

14

Scienco

Kiam ni alfrontasmondskalan

epidemion de gripokaŭzatan de kronviruso,denove incitas nin lademando: ĉu virusojestas vivantajorganismoj? Jenmalsimpla demando kunmalsimpla respondo.Niajn antaŭulojn nezorgigis tiu demando. Ilikredis, ke vivajfenomenoj esencediferencas de la materiaj ,ĉar ili enhavas iannefizikan elementon aŭestas regataj de principojmalsamaj ol tiuj regantaj nevivaĵojn.Alivorte, ili kredis pri vitala fortonereduktebla al fizikaj fortoj .Vitalismo do estis la plej prestiĝanaturscienca doktrino ĝis la mezo dela 19-a jarcento. Multaj sciencajeltrovoj iom post iom pruvis, kevivuloj konsistas el la samajsubstancoj kaj principoj kielnevivaĵoj . Tamen, ĝis la eltrovo devirusoj kaj , pli malfrue, de prionoj ,oni rigardis la linion apartigantanvivulojn disde nevivaĵoj kiel klaredifinitan. Tiu linio iom post iomstompiĝis.En 1892 Ivanovskij priskribisnebakterian kaŭzanton de lamozaikmalsano de tabakplantoj . En1898 Beijerinck ripetis la

eksperimentojn de Ivanovskij kajpruvis, ke la infektanto, kiun li baptisviruso, kapablas reproduktiĝi kajmultobliĝi en ĉeloj de tabakplantoj .

Stanley sukcesis kristaligi ĉi tiunviruson en 1935, kaj pruvis, ke ĝi plurestas aktiva eĉ post kristaliĝo.Fraenkel-Conrat and Williams pruvis

Kronvirusoj atakas homaran ĉelon - mikroskopa fotarto

La sana tabakplantoj kaj la mozaikmalsano de tabakplantoj

en 1955, kepurigitaribonukleataacido (RNA) eltabakviruso kajĉi ties proteinakovraĵospontanekuniĝas porformifunkciantanviruson, ĉar tiastrukturo estas

la plej stabila.Ĝis nun, oni jam detale priskribis pliol 6000 speciojn de virusoj , sedkredeble ekzistas milionoj davirustipoj ankoraŭ ne studitaj .Virusoj estas troveblaj ĉe preskaŭĉiuj ekosistemoj de la Tero, kaj estasla plej multnombraj biologiaj estuloj .

Virusojekster ĉelojaŭneinfektantajĉelojn estassendependajunuoj, kiujkonsistas elgenmaterialo,alivortemolekuloj dedesoksiribonukleata acido(DNA) aŭ

RNA, kiuj enkodigas la formiĝon dela virusaj proteinoj ; el proteinakovraĵo, kiu ĉirkaŭas kaj ŝirmas lagenmaterialon; kaj kelkfoje ili ankaŭhavas eksteran graskovraĵon. Ĉeloinfektita de viruso estas devigataprodukti milojn da perfektaj kopiojde tiu viruso.En 2002 Cello kaj kunlaborantojunuafoje sukcesis ĥemie sinteziinfektokapablan viruson. Surbaze dela jam precize konata RNA-strukturode la viruso, kiu kaŭzasinfanparalizon, ili sintezis tiun RNAper pure laboratoriaj metodoj . Laeksperimento detruis la ĝistiamanaksiomon, ke multobliĝo de virusoj

15

Dmitri Ivanovsky (1864-1920)

Komparo de la difraktaj X-radiofotografioj de fibrojde DNA en la (A) agordo (maldekstre) kaj translokiguRNA (dekstre) .Molekula vida zomo de la supro por (DNA foto de W.Fuller, kaj M.Spencer; kaj RNA-foto de G. L. Brown,1963) .

Elektronika microscopia foto de tabakviruso

Martinus Beijerinck (1851 -1931 )

dependas defunkciantagenaro, kiuregas laprocezon demultobliĝo.La aŭtorojtiamanierepruvis, kevirusoj estasĥemiajestaĵoj , kiujneblas sintezisurbaze de

publikaj datenbazoj .Infektado kaj sinreproduktado ankaŭpovas okazi eĉ sen nukleataj acidoj ,

ĉe proteinoj nomataj prionoj . En la50-aj jaroj de la pasinta jarcentoGajdusek pruvis, ke eblas transdonikuruon, progresivan nervomalsanon,de homoj al ĉimpanzoj ; la kaŭzoŝajnis ia nekonata infekta organismo.En la 60-aj jaroj Alper kaj Griffithhipotezis, ke tiu infektanto estasproteino. En 1982 Prusiner anoncisla izoligon de tiu hipoteza proteino,kiun li nomis proteinhava infektopovaero aŭ priono. Poste oni pruvis, kesamtipa proteino ankaŭ ekzistas ĉe

neinfektita ĉelo; la diferencokonsistas en tio, ke la strukturo depriono estas misa, kompare al lanormala proteino. Prionmolekulokapablas kuniĝi al la respondanormala proteino kaj difekti ĉi ties

strukturon, dogenerantekopion de simem. Ĉi tiudifektopovoestas lameĥanismo,per kiuprionojreproduktiĝas.Ĝis nun onijam izolisprionojnkapablajninfekti plurajn

animalojn, plantojn kaj fungojn.Ĉu do eblas rigardi virusojn kajprionojn kiel vivantajn organismojn?La respondo dependas de oniakoncepto pri vivo. Laŭ populara

difino, vivulojestasmalfermitaj aŭkontinuajsistemoj, kiujsubtenashomeostaton, tioestas, emon alkonstantecode fizikaj kajĥemiaj ecoj .Plie, vivulojkonsistas elĉeloj; havasvivociklon;

metaboligas, tio estas, transformasmaterion kaj energion, rezultigantekonstruon kaj malkonstruon de

16

Wendell Meredith Stanley(1904-1971 )

Elektronika mikroskopa foto: kronviruso atakas ĉelon

Fraenkel-Konrat (1910-1999)

Robley C. Williams (1908-1995)

17

ĉelenhavoj ; kapablas kreski, adaptiĝi alsia medio, respondi al stimuloj,

reproduktiĝikaj evolui.Kompare,virusoj nekonsistas elĉeloj , sed,simile alvivuloj ,ankaŭ havasgenojn,kiujn ili uzasporreproduktisin,kvankam ili

kapablas tion plenumi nur ene deinfektitajĉeloj .Virusojmultobliĝas,sed nekreskas. Iline kapablasmetaboligi,kaj dependasdemetaboladookazanta eninfektitajĉeloj , kiun ilisuperregas.Ili suferas mutaciojn kaj kapablas

interŝanĝigenojn, tielevoluante kajfariĝante pliadaptitaj alĉelmedioj . Ilikapablasrespondi alstimuloj kajtenihomeostaton. Do virusojhavaskelkajn, sedne ĉiujn karakterizojn de klasikedifinitaj vivuloj .Prionoj ne havas ĉelojn nek genojn,ne kapablas metaboligi, sed estas trestabilaj kaj rezistemaj (fakte multe pliol virusoj aŭ ĉeloj ) kaj kapablasprodukti kopiojn de si mem, sed nur

ene de ĉeloj kaj difektante lastrukturon de samtipa proteino. Iliankaŭ suferas mutaciojn kaj naturanselektadon, tiel adaptiĝante al novajmedioj .Konklude, virusoj kaj prionoj jahavas kelkajn karakterizojn deklasikaj vivantaj organismoj, sed nealiajn. Ili situas inter klasikaj vivulojkaj senvivaĵoj .

Maldekstre al dekstre: Jeronimo Cello, Eckard Wimmer.Dr. Benjamin Hsiao, kaj Sean Bovkevisch, 2002, pri sinteziinfekto kapablan poliomjelitan viruson

Daniel Carleton Gajdusek (1923-2008)

Daniel C. Gajdusek (1923-2008)

Tikvah Alper (1909-1995)

Stanley Pruisner Medcina Nobel-premiito 1997

"(...) lingvon lingvano neniam mastrasĝis vere plena posedo, kaj novainstruero povas sin prezenti en artikolo derevuo kaj en ĉapitro de libro."Geraldo Mattos

“Mi ne taŭgas por fremda lingvo”:jen tre ordinara diraĵo.

Kial oni tion asertas al si mem?Nu, la motivoj estas tre

diversaj . Gravas, ke per ĉi tiu artikolovi eltrovos kaj espereblekonvinkiĝos, ke jes, ankaŭ vi estastute kapabla regi alian lingvon kromvia denaska.

Flua esprimkapablo

La t.n. flua esprimkapablo absolutene signifas la povon esprimi ĉion eniu lingvo.En la libro La Defio de la LingvojClaude Piron, ties aŭtoro, mencias lajenan okazintaĵon. En la jaro 1993japana junulo turistis en Usono.Estis vespere, kaj li promenis en laĉirkaŭaĵoj de strikte gardata loko. Iugardisto, kiu prenis lin porvagabondo ekkris “Freeze!” (kiosignifas “haltu, ne moviĝu!”) . Lajunulo ne komprenis tiun slangediritan ordonon kaj paŝis plu,

malgraŭ, ke li kapablis sufiĉe boneelturniĝi anglalingve. Jen la gardistoalpafis lin.

Eŭropa referenckadro por lingvoj

Helpe de ĝi oni povas mem taksisian lingvonivelon je ajna lingvo(aliru la retejon edukado.net kajserĉu la kadron)1 . Ĝi formas labazon ankaŭ de la novtipajlingvoekzamenoj de UEA.En Esperantujo ankoraŭ nedisponeblas la C2-ekzameno, nomela plej alta nivelo en la kadro, sedjam de pluraj jaroj disponeblas lanivelo C1 . Ĝi estas sufiĉe populara.Eblas trapasi ĝin ĉiujare, ekzemplekadre de Universala Kongreso deEsperanto.Eble vi demandas vin, kiu estas ladiferenco inter tiuj du plej altajlingvoniveloj . Nu, plej unue kajantaŭ ĉio, regi lingvon je nivelo C2ne signifas, laŭ la Referenckadro,egaligi sin al denaska parolanto de iulingvo. Regi lingvon je tia niveloankaŭ ne signifas la povon ĉionesprimi.Jen, laŭvorte, kio legeblas pri laparolkapablo je nivelo C2:

Mi kapablas senpene partopreni en ajnakonversacio aŭ diskuto kaj mi bone regasidiomaĵojn kaj parol-turnojn. Mikapablas paroli flue, bonstile, distingeesprimante ankaŭ delikatajn nuancojn. Mikapablas, se mi blokiĝas,rekomenci kaj rekompili mianparolon tiel, ke la blokiĝo

18

Lingvoinstruado

APENAŬ rimarkeblas. (miajelstarigoj)

Komparu ĝin kun tio, kio legeblaspri C1 :

Mi kapablas esprimi minkontinue kaj senstumble,malofte serĉas vortojn kajesprimojn. Mi kapablas uzi la lingvonflekse kaj efike en diversaj sociaj kaj fakajkontaktoj. Mi kapablas precize esprimimiajn pensojn kaj opiniojn; mi kapablasligi miajn alparolojn al tiuj de laparolpartneroj. (miaj elstarigoj)

Estas plej evidente, ke en ambaŭniveloj iam kaj iam vortoj mankos. Jela nivelo C1 mi malofte serĉas ilin. . .Tamen mi serĉas, kaj tio estas tuteverŝajne rimarkebla por miainterparolanto. Serĉi vortojn signifaseksilenti, pli aŭ malpli longecerbumi, iafoje movante la okulojntien, kie en via kapo bildiĝas tio, kionvi volas esprimi. Anstataŭ silento,kelkfoje povas ankaŭ aŭdiĝi i.a.“ummm”, “aaaaa”.Rimarku, ke spite tian vortoserĉadon vi,laŭ C1 nivelo, kapablas esprimi vinkontinue kaj senstumble. Kion signifaskontinue kaj senstumble se ne flue?Ankaŭ je nivelo C2 okazas tiajblokiĝoj. Ĉe la ekmanko de vorto aŭesprimo vi bezonos cerbumi kajtrovi alian manieron esprimi tion,kion vi deziras. Tamen, je tiu nivelola strebo estas apenaŭ rimarkebla, sene tute nerimarkata kelkfoje, midirus. Malgraŭ la blokiĝo, laŭ lanivelo C2 vi kapablas senpene partoprenien ajna konversacio aŭ diskuto kaj boneregas idiomaĵojn kaj parol-turnojn.

La kapablo paroli flue per iu lingvosignifas esprimi sin ĉirkaŭiranteblokiĝojn ĉe la vojo pli, malpli aŭtute nerimarkeble por viainterparolanto (fluanta rivero estastute preciza bildo) . Ju plinerimarkeble, des pli flue vi parolas.

Unue: vi bezonas bildon priflueco

Kion vi celas per via lingvokapablo?Se via celo estas iam pasigi enNovjorko viajn somerajn feriojn kajĝui senpere du aŭ tri teatraĵojn ĉeBroadway, vi tute certe ne bezonasscii anglalingve priparoliatomenergion aŭ la teorion prikvantumaj partikloj , ĉu?La demandoj estas: Kiam pasos tiujferioj? Ĉu post du, tri jaroj? En kiumonato precize? Ĉu iu vojaĝos kunvi? Kiu aŭ kiuj? Kiun aŭ kiujnteatraĵojn vi deziras ĝui? Kaj, plejgrave, kiun vortprovizon vi laŭceleekposedu por glate aŭdi kajkompreni la parolojn de la aktoroj?La respondoj al tiuj demandojkonsistigos tion, kion mi nomasbildo pri flueco. Sen ĝi vi plubaraktados pri tio, kion signifasflueco. Vi lernos, lernos kaj havos laimpreson, ke kiom vi lernas, tiom nesufiĉas, ne kontentigas. Jen vi finfinerezignas pri la lernado.

S-ino Doris havis tre klaranbildon pri flueco

S-ino Doris, avino de mia bofrato,komencis lerni la anglan tutememstare kaj memlerne kiam ŝi aĝis

19

65 jarojn. Ŝia edzo diradis, ke tiaklopodado ne prosperos al ŝi tial, ĉarmaljunula kapo ne ŝaŭmas. Kvankamtiu parolturno ne estas internacia,tamen mi estas tute certa, ke vikomprenis ĝin.Per la lernado de la lingvo ŝi dezirisvojaĝi al anglalingvaj landoj kajelturniĝi memstare surstrate, ĉebutikoj kaj kulturaj programeroj . Ŝiacelo ne estis scipovi la lingvon porteoriaj diskutoj , negoco aŭuniversitata studo. Ŝia bildo priflueco estis tre nete strekita.La lernado ja prosperis al ŝi. Ŝi vizitisLondonon kaj Novjorkon, pli ol unufojon. Trapasis lingvoekzamenon kajakiris atestilon pri lingvoscio. Mimem heredis diversajnlernomaterialojn, kiuj apartenis al ŝi.Mi diras apartenis, ĉar s-ino Dorisforpasis antaŭ multaj jaroj . Ŝiaekzemplo evidentigas la gravecon deia bildo pri flueco kaj la fakton, keankaŭ maljunula kapo povas ŝaŭmi.

Due: ne vi kulpas, kiam vistumblas

Infanoj alproprigas ligvojn al siaplikante certajn strukturojnĝeneralige. Nur pensu pri la sufikso“ist”. En la portugala oni rajtas diri“floriston”, sed tute ne“fenestriston” aŭ “seĝiston”, kiel enEsperanto. Tiun manieron procedipriskribis Claude Piron surbaze detio, kion observis kaj skribis la svisoJean Piaget (1896-1980) .Stumbloj estas neevitebla malglataĵosur la vojo de lernanto de lingvoj .Stumbli signifas: vi ankoraŭ nealproprigis al vi tion, kion vi pronatura emo ŝatus ĝeneraligi. Pro tioClaude Piron asertas, ke lernanto delingvo similas al sportisto.Prezentu al vi kurvojon kunobtakloj . Lerta sportisto, aŭlingvolernanto, iras tiom da fojoj lasaman vojon ĝis li fariĝas kapablakure trapasi ĝin ĉirkaŭante aŭsaltante trans la obstaklojn. Li aderenkontas la samajn

20

Kiuj landoj studas kiuj lingvoj (Duolingvo, 2018)

lingvostumblilojn ĝis li ekmastrasilin, tio estas, ĝis li pro ili ne stumblasplu.Lingvoj estas lingvoj , ne matematiko(ankaŭ Esperanto) . Pro tiolingvoinstruistoj unuanime asertas:pli gravas ofta, eĉ se mallongakontakto kun la celita lingvo, ollongaj sporadaj kontaktoj kun ĝi.

Trie kaj laste: kuraĝu

Mia unua eksterlanda vojaĝo okazisen 2008. Mi vizitis Argentinon porinstrui Esperanton. Tiam mi ne regisla hispanan kaj iluziis min per tio, kela kurso povus plene sukcesi.Kompatinda mi! Nun, rememorantela okazaĵon, restas al mi nur vei. Mipromesis al mi mem, ke mi revizitosla landon en la laŭvica jaro kajdenove instruos la lingvon, tiam en lahispana.Nu, mi ne celis priparoli biologion,tiom malpli kosmotemojn. Mi celisole nur priparoli Esperantonhispanlingve. Mi decidis krome, ketio okazos precize post unu jaro, kajke mi vojaĝos kune kun mia edzino.Mi bildigis al mi eĉ kian koltukon misurhavos pro la vintro. Jen mia bildopri flueco.Mi lernis la lingvon tre diligente.Aĉetis gramatikon, literaturaĵon,skribis, notis, praktikis, arigis lanecesan vortprovizon por povipriparoli Esperanton, ne aliantemon.Alvenis la nova jaro. Ni forvojaĝis,kaj mi havis la mision aĉetirememoraĵon por iu mia onklino. Ŝikolektis ĉiuspecajn strigofigurojn,porcelanajn, rokecajn, manfaritajn.. .

Hejme ŝi havis grandan ŝrankon kunvitropordo tra kiu eblis vidi centojnda strigoj .Jen mi alvenis la ĉefurbon Kordobo,eniris butikon kaj eldiris mian peton.La vendistino alrigardis min tiel,kvazaŭ mi estus freneza. Mi indignis.Mi rediris mian peton kaj aldonis, kekion mi petas, tion mi ĵus vidis en lamontrofenestro ekstere. Ŝi diris, kene povas esti.Okazis, ke mi petis ne strigon, sedlaktukon. Per unu litero mi memkaŭzis la tutan embarason. En lahispana strigon oni diras lechusa kajlaktukon lechuga. Nu, vi jamkomprenis, kion diris mi al lavendistino en la butiko, ĉu?Malgraŭ ĉio mi aĉetis la strigon.Kuraĝo signifas agi spite la riskonfiaski, spite la riskon ridindiĝi,unuvorte spite ion ajn cele al larezulto: komuniki. Cetere, riskostumbli ĉiam sieĝos. Gravaskomuniki. Gravas kuraĝi.Pri kuraĝo mi ŝatas la sintenon deBrené Brown, usona esploristino. Ŝipublikigis la libron “La kuraĝo estineperfekta”. Laŭ ŝi, kuraĝo signifasopinii sin sufiĉa, tia, kiel ni statas. Ĉula lingvo mem ne estas tia?Neperfekta, neabsolute sufiĉa?Lingvo estas rimedo, ne celo.

Celon havu vi, t.e. bildon pri flueco.Ĉu vi jam skizis la vian? Se ne, kiamprecize vi komencos? Kiam viatingos ĝin, difinu alian! Kaj tiel plu.S-ro Geraldo Mattos asertas, ke“lingvon lingvano neniam mastrasĝis vere plena posedo”. Ni aldonu:ligvon ligvano mastru ĝis vere plenasufiĉo por ĝui celon post celo.

21

Demando

Kiu estas la diferenco inter ĉi tiuj du

frazoj : Sur la strato staris multaj homoj

rigardantaj la ĉielon.

— Sur la strato staris multaj homoj

rigardante la ĉielon.

Ĉu ambaŭ estas ĝustaj?

Respondo

Jes, ambaŭ frazoj estas tute ĝustaj ,

sed ne diras precize la samon. La

unua frazo enhavas A-finaĵan

participon, kiu rilatas al la

substantivo homoj; ĝi esprimas la

ideon, ke ili estis en la stato rigardi la

ĉielon. La dua frazo enhavas E-

finaĵan participon, kiu rilatas al la

verbo staris, kaj ĝi priskribas la

manieron aŭ la cirkonstancon, laŭ

kiu la homoj staris; tiun ĉi frazon oni

povus alivortigi per: dum la homoj

staris, ili rigardis la ĉielon. La diferenco

estas nuanca.

Jen plia ekzemplo: Lupo dormanta

ŝafon ne kaptas (Proverbaro Esperanta).

Alivorte: lupo en dormostato ne

kaptas ŝafon. Se oni ŝanĝus dormanta

al dormante, la frazo signifus: dum ĝi

dormas, lupo ne kaptas ŝafon.

Denove, la diferenco estas nuanca.

Gramatiko

22

23

Fi lozofi io

Sencomanko estas por ni defio,minaco, instigo. Homa cerbo tute

malŝatas ne kompreni stranganfenomenon. Antaŭ nekonata situaciotraserĉas ĝi memoraĵojn cele eltrovien pasinta sperto indicojn, spurojn,evidentojn pri regulo, modelo,ŝablono, minimume rekonebla.Alkutimiĝintaj al specifaj , sektorajkrizoj , homoj preskaŭ freneziĝasantaŭ novaspeca, tutmonda, planedakrizo, nome la pandemio kaŭzita denevidebla malamiko, mutaciantaviruso mortiganta amason da homoj.Kun ironia demokratio, ĝi infektaspersonojn el diversaj sociaj kondiĉoj ,kredoj , ideologioj en landoj ĉu riĉaj ,povaj , ĉu historie malriĉigitaj .Publika aŭ privata, sansistemojsimple kolapsas antaŭ niaj senpovajkaj surprizaj okuloj .Katastrofo, tragedio, torturo estasripetataj vortoj en gazetaro. Aliajvortoj kiaj paradigmoŝanĝo,memtransformo, transiro al novaspeca

civiliza modelo aperas pli modeste, ĉarili ne vendas ĵurnalojn, ne furoras.Pensi tiel signifas akcepti kontuzanfiaskon de ĉiu modelo ĝis nunspertita de ĉiu lando, popolo, nacio.Kontraŭ la damaĝoj de tiu novakronviruso, estas tute senefikaj pezajarmiloj , potencaj bomboj, danĝerajkanonoj . Krom kolapso desansistemoj, ankaŭ la tutmonda,interligita, kompleksa ekonomiasistemo bankrotas kaj minacas lahoman vivon. Aliflanke, laŭdire,krizo ĉiam estas defio kaj oportuno.Aŭ ni ĉiuj kune lernos la krudanlecionon kaj leviĝos el cindroj aŭ niĉiuj pereos pro orgojlo kaj ignoro.Nia estas la elekto. Nia estas laoportuno, tiu selĉevalo preta porrajdado, kiu onidire nur unufojepaŝas antaŭ ni. Kion ni faros, kiunvojon popoloj kaj ŝtatestroj fineelektos? Tio ne estas simpla ludo, ĉareble nia plej malfacila tasko estasinterna, persona, memstara ŝanĝo.Famas frazo de Albert Einstein: “Kiamondo estas tia, kie estas pli facilerompi la nukleon de atomo olantaŭjuĝon?” Kion do atendi kajkion esperi?Espero venos certe ne el la samaofta pensmaniero, senlimakonsumismo, egoa individuismo,senbrida natur-ekspluatado.Materiismo nin kondukis ĝuste al tiu

24

tutmonda ĥaoso. Materio estasvidebla, sentebla, tuŝebla parto deVivo. Arto, kulturo, eĉ bonfarto kajsano estas nemateria aspekto de lavidebla mondo. La koncepto prisano evoluis. Unue temis pri“situacio de perfekta bonfarto fizika,mensa kaj socia de persono”. Tamentiu “perfekteco” simple ne ekzistas.Necesas aldoni la dimensiojn animan(psyhe) , subjektivan, spiritualan.Hodiaŭ pli ampleksa koncepto diras,ke sano estas statuso de modera harmoniointer la subjekto kaj lia propra realaĵo.Tiel, ĉu oni povas nomi sana vivonkaj laborkondiĉojn en grandajurbocentroj kun dekmiloj daenloĝantoj? Ĉu eblas trovi vere sananindividuon meze de malsana socio?Al kio reduktiĝas persono senigita dekreiva ena vivo, sen minimumakontakto kun utopio, revoj , sonĝoj ,aspiroj , projektoj kaj vivoceloj? Kieldirite, sencomanko estas nuntempeterura problemo ĉu persona ĉukolektiva. Kie do kuŝas saĝa espero?

Espero venos pli probable el niakreemo, novigo, imagopovo ol el niaracia cerbo apartigita el la pravigoj denia koro, de nia konscienco. Aŭ nikune unue ŝanĝos nin mem, nianmondovizion kaj sekve la mondon,aŭ nenio efektive ŝanĝiĝos. Aŭ niadevojiĝo estos refoje tortura,katastrofa, tragedia. Denove nininspiru vortojn de Einstein: “Neniu

problemo povas esti solvita de la samakonscienca stato kiu ĝin kreis. Estasbezonate iri pli foren.” Vidu bone:Konscienco estas la ŝlosila vorto.Jam de la komenco de la deknaŭajarcento ĝi aperas en la esploroj dekonataj fizikistoj , kiaj Max Planck,Niels Bohr, Erwin Schrödinger,Werner Heisenberg, Amit Goswami.Eĉ se ekstermoda, estas tamenesplorinda, mutatis mutandis, kelkajprincipoj formulitaj la deknaŭanjarcenton de L. L. Zamenhof, nomeHomaranismo. Kompreneble, certesana imunsistemo liberiĝis el laenkatenigo de ismoj. Alivorte, netemas pri blinda adopto dekredosistemo deviga kaj eksteredevena, tute ne. Male, ene de pacigitakoro espereble burĝonas de nun ladelikata floro de novaspeca,profunda, egalrajteca mondovizio,ebliganta la alvenon de anoncita novaerao ne tamen kiel pluan filozofion,sed ja kiel nesuspekteblan elkoranunikan etikon, superan al ĉio antaŭekonata. Ĉu vi emas al la plibonigo dela mondo? Ĉu vi pretas komenci pervi mem, per viaj ombraj aspektoj?Kiamaniere do vi intencas kunlaboririlate la altigon de la vibroj ene kajekster vi? Ĉu vi sufiĉe kuraĝas?

___________

i Profesoro, poeto, preleganto, profesia vojaĝanto.

25

Fi lozofio

“Senti kortuŝon pro ies malfeliĉo kajdeziron ĝin malakrigi.”

Tiel la verbo “kompati” estasPIVe difinita.

Por la filozofoj , tamen, pli precizigustiun difinon la ŝango de “kortuŝo”per “korpremo”, ĉar kompati estassenti suferon. Kompati estas suferipro alies sufero, ne akcepti, ke iu ajnsufero estu inda je indiferenteco.Povas okazi, ke la kompatato suferaspro envio, ĵaluzo aŭ alia malbonasento, sed tio ne signifas, ke lakompatanto aprobas la motivon delia sufero.Kompreneble ĉiu sufero estasĉagrena, inkluzive tiu de lakompatanto, kaj pro tio estas pravediri, ke kompatemo estas pruvo dehumaneco. Nur homoj verehumanaj , tio estas, posedantoj denoblaj ecoj , toleras tiun internanatakon al sia propra komforto.Neniu ŝatas suferi, eĉ se la suferoestas kaŭzata de kompatemo.Instinkte la kreitoj serĉas la plezuron.Eble pro tio Nietzsche kondamnis la

kompaton, dirante, ke ĝi kontraŭas laleĝon de evoluado, kaj rekomendis,ke oni forpuŝu ĝin.La fakto estas, ke la rifuzo kompatiestas ordinara sinteno inter la homoj,ĉar multe pli facilas senti plezuron oldoloron. Tamen ankaŭ estas fakto,ke multaj personoj havas moralandilemon kiam sufero de aliulo skuasilian animon. En tiuj momentoj , laracio pelas ilin al egoisma preteriro,sed samtempe tio pikas kaj hontigasilin, ĉar sur la evolua eskalo ili jamatingis ŝtupon, kie ne eblas ignorisian humanecon.Kompato devenas de la latinacompassio kaj ĝia ĝemela etimo estasla greka sympatheia, origino desimpatio, kies difino estas kapablosenti la samajn sentojn de aliapersono. Diference de la kompato, lasimpatio ne ĉiam estas virto, ĉareblas simpatii, ekzemple, kun iu, kiufaras kruelaĵon, kaj do kunsenti tiesmalamon.Kelkaj virtoj , kiel la justeco aŭ lafideleco, aplikiĝas nur en niaj rilatoj

kun aliaj homoj. Tiusence lakompato estas pli ampleksa, ĉarankaŭ la bestoj povas esti objektoj denia kompatemo.La vere humaneca kompato estashorizontala, tio estas, ĝi ekzistas interegaluloj aŭ ĝi estigas egalecon interĝiaj partoprenantoj . Ĝia signo estasla respekto. Aliflanke, se anstataŭrespekto estas humiligo, eĉ se nekonscie kaŭzata, la kompato fariĝasvertikala, perdas sian esencon, kaj lakompatato sentas sin ofendita. Tioofte okazas en amrilatoj , kiam la amode unu el la paro velkas, sed li aŭ ŝidaŭrigas la rilaton pro kompato al laalia, kiu ordinare reagas tiel: “Mivolas vian amon, ne vian kompaton.”

Indas konsideri ankaŭ la vidpunktonde la stoikistoj . Laŭ ili, “anstataŭkompati la personojn, kial ne helpi

ilin, se eble?” Fakte, la deziromalakrigi ies malfeliĉon ne devasresti nur deziro. Kompato necesas,sed ne sufiĉas.Kvankam alte staranta en la rondode la virtoj , la kompato estas pliproksima al la egoismo, ol al la amo.Ĝi estas iom egoeca sento. Nikompatas la aliulon ne nur pro liasufero, sed ankaŭ pro tio, ke nikomprenas, ke estonte ni mempovos esti trafitaj de la samajmalfeliĉaĵoj .La amo staras multe pli alte. Ĝi estaslibereco, la kompato ankoraŭ ne.Aŭgusteno diris: “Amu kaj faru tion,kion vi volas.” Pri la kompato, eblasdiri nur: “Kompatu kaj faru tion,kion vi devas.”

26

Libroj en Esperantoestas geniaj...vizitu...

En la kunteksto de la nuntempajvivkondiĉoj pri socia

malproksimiĝo, AERĴ reaktivigassian jutuban kanalon por kontribui alla esperanta kulturo. Kaj kunlabore,ankaŭ KarEJO kontribuos pervirtuala evento.

La reinaŭguro okazis per publikigode la prelego “Historio de laFeminisma Movado”, farita de lajunulino Karina Oliveira. Tiu estis lamalferma programero de la 30-aŜtata Esperanto-Renkontiĝo de Rio-de-Ĵanejro, okazinta en Majo 2019sub la ĉeftemo Virinoj de Esperantujo.

Karina Oliveira doktoriĝas prilingvistiko kaj estas vicprezidanto deBEJO (Brazila Esperantista JunularaOrganizo) dum la periodo 2018-2020. La prelego ankaŭ ligiĝis al lamoto de BEJO por la jaro 2019"#levuvianvoĉon - alte kaj espere",kies celo estis pritrakti genranegalecon kaj partoprenon de virinojen la Esperanto-movado. La prelegopremieris en YouTube vendredon, la5-an de junio je la 19-a horo.

Poste, je la 21 -a, okazos esperantaretkunveno organizata de KarEJO(Karioka Esperantista JunularaOrganizo) . La Babilado deKarEJO, okazonta pere de laprogramo Zoom, pritraktos la temon

de la prelego kaj en ĝi partoprenosankaŭ la preleginto.

Ligilojn kaj informojn pri la duoblaevento oni trovas ankaŭ en laanonco ĉe Eventa Servo1.

Informservo

Evento: Prelego "Historio de laFeminisma Movado" kaj Babilado deKarEJODato: 5-a de Junio, 2020

Horaro: ekde la 19h (prelego) kajekde la 21h (babilado)Loko: Rete

Ligiloj :https://youtu.be/g0ZfzGznQLM 1

retkunvena ID: 460 042 0792 1

Pasvorto: babiluni05

Anonco:https://eventaservo.org/e/babi

ladokarejo

__________________1 hiperligila vidteksto https://aerj .us9.list-manage.com/track/click?u=f085f921bf70bd12c95b079b4&id=26eba1a773&e=aba786a683

28

Movado

“Ne eblas aplaŭdi unumane”.

Aŭtoro: Sten Johansson

Eldonejo Mondial

La svedo Sten Johansson estasfekunda kaj amata aŭtoro detradukoj kaj origalaj verkoj enEsperanto. Entute, lia verkaroenhavas kelkajn dekojn da titoloj .Inter liaj tradukoj, sufiĉus mencii lamirindan verkon de Selma Lagerlöf:La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson(2002) , kiu estas juvela volumo.Persone, mi estis ankaŭ ravita deDoktoro Glas, de Hjalmar Söderberg.Mi do mendis la lastan originalanromanon de tiu valora verkisto, elEldonejo Mondial: “Ne eblas aplaŭdiunumane”. Mi ĝin legis per Googleplay, sur la ekrano de miatabulkomputilo, tute komforte kajplezure, sed eblas mendi ankaŭpaperan eldonon.En preskaŭ ducent paĝoj li detalepriskribas la ĉiutagan vivon de junasveda paro, kiu ekformas familion. Liestas svedo el irana familio, kaj ŝi,“normala” svedo. La rakonto fluaslaŭ la vidpunkto de la viro, kaj lertemontras la malfacilecon fari ĝustajnelektojn en la momento konstruifamilion.Por brazilano, estas tre kuriozeakompani la penadon de tiujgejunuloj por establiĝo en la sociavivo, en medio tute malsama ol niasudamerika medio. La aŭtoro trelerte priskribas la rutinan vivon ensia lando, sed subtile priskribasankaŭ la kreskantan streĉiĝon, kiuiom post iom kreskas en la amrilatode la geedzoj . Meze de la konata

sveda flegmo, bolas sentoj kajkontraŭdiraj psikaj impulsoj .Plej impresa en la verko, super lasimpla intrigo, estas la lingvo.Esperanto tie aperas en plej pura,polurita formo. La stilo estassamtempe simpla, rekta kajobjektiva, kaj tamen mirindeesprimpova. La priskribo de mensajstatoj estas same trafa kiel lapriskribo de fizikaj cirkonstancoj . Alla leganto ŝajnas, ke li spektas filmon.Vere plezura legado, kiu montras, kene necesas spektaklecaj historioj porkonsistigo de bona romano.Almenaŭ duono de la valoro de tiaverko sidas en la maniero kiel onirakontas.La novklasikulo de nia literaturodenove lasis al ni “lecionon” pri tio,kiel oni devas verki romanon.

29

Li teraturo

Kino kaj a l ia j artoj

Originala nomo: JokerDirektoro: Todd PhillipsAktoroj : Joaquin Phoenix,Robert DeNiro, Za’ie BeetzLando: UsonoLanĉo: 04.10.2019Tempodaŭro: 122 min

Se vi volas filmon kiu vere skuasvin kaj renversas la manieron,

kiel vi vidas la mondon, la filmoĵokero estas por vi. Kompreneble neestas por ĉiuj . Ĝi estas peza filmo,kun tre profunda psikologia kaj sociakerno. Vi bone trafas, se vi pensas ketemas pri la malamiko de komiksasuperheroo Batman, sed el komiksoĝi ja efektive preskaŭ nenion havas.Ĝi rakontas al ni, pri kiel ArthurFleck iĝis la fama Ĵokero. Onitrapasas punktojn kiel la monaproblemo, la humiligoj , la malsanapanjo. Ankaŭ tie estas la rilato kun lahumoro kaj rido, kiun oni iom postiom rimarkas ke ne estas io normalalaŭ la socio.Li klopodas adaptiĝi. Li faras siantaskon por provi eniri en la socion.En ia konservativa urbo nomataGotham, en kiu Thomas Wayne -

patro de la infano Bruce Wayne, laestonta Batman - konkuras alestreco. Meze tio, Arthur sinmontras kiel la bona persono, kiubone zorgas sian panjon kaj akceptasĉiujn batojn.Ĝis kiam?

Ĉu tia stato devenas de socio jammalsana? Ĉu ena tendenco? Ambaŭ?Kio estas frenezeco? Kio estasnormaleco?Kiujn partoj de ni, ni taksasmalbonaj? Kiuj juĝoj pri ni haltigasnin? Ĉu vi pretus esti plene vi mem,sen baroj aŭ difinoj aŭ antaŭjuĝoj?Kion vi pretus fari por ke nenio kajneniu haltigu vin?Ĝi spekteblas ĉe youtube, sedlaŭpage. Mi kuraĝigas vin spekti ĝin,ĉar estas tre interesa sperto, malgraŭke tre intensa. Ĝis la sekva filmo!

Filmorecenzo

30

AAggaaddoo ii nn tteerr aamm ii kkoojj

AAmm ii kkoojj dd ee EE ssppeerraa nn ttoo--AAssooccii oo ddee SSaann --PPaaŭŭ ll oo nnuunn tteemmppee ss ttaa rrii gg aa ssaa ggaaddoonn ppoorr kkoo ll eekktt ii rr iimmeeddoojj nn kkuunn ll aa ii nn tteenn ccoo ppaagg ii ll aa kkooss ttoojj nn ddee

ll aa ss ii dd eejj oo ddee EEAASSPP.. PPoorr tt ii oo ,, ii ll ii ss ttaa rrii gg aa ss ll aa ttuummoonn ddee 33--ttaa ggaaggaa ss tt ii gg aa ddoo ppoorr 44 ppeerrssoonnoojj eenn ĉĉaa ll eettoo bboonneeggee ll ookk ii ttaa ,, 220000 --mmeettrroojj nnffoorr ddee ll aa pprraammoo ((eenn ii rreejj oo aa ll ll aa uu rrbboo II ll hh aa BBeell aa //SSPP)) ,, eenn ll ookkoo kkuunnvveennddeejj oojj ((aappootteekkoo ,, kkaa ffeejj oojj ,, rreess ttoorraa ccii oojj kkaa jj uu rrbbaa jj ttrraa nn ssppoorrtt ii ll oo jj ,,ĉĉ ii oo eenn pprrookkss iimmeeccoo ddee 11 0000 mmeettrroojj )) .. OOnn ii pprroovvii zzaa ss uunnuu ll ookkoonn ppoorrpprroopprraa aaŭŭ ttoommoobbii ll oo ,, eettaa nn kkuu ii rreejj oonn ,, tteell eevvii dd ii ll oonn ,, ll ii ttkkoovvrraa ĵĵoojj nn kkaa jjbboonn kkoovvrraa ĵĵoojj nn .. LLaa rreezzeerrvvaa vvaa ll ii dd aa ss ppoorr ll aa 11 22--aa ddee ookkttoobbrroo 2200 2200 ,,kk ii aamm ssuuppoozzeebb ll ee jj aamm nnee eess ttaa ss ll aa kkvvaa rraa nn tteennoo.. OOnn ii ll oottuummooss 11 eell11 0000 nnuummeerroojj ,, kk ii uu rreessppoonnddooss aa ll ll aa 22 ll aa ss ttaa jj nn uummeerroojj dd ee ll aa uunnuuaa

pprreemm ii oo ddee ll aa ffeeddeerraa ccii aa LLoottuummoo,, eenn ll aa 2266--aa ddee sseepptteemmbbrroo((ssaabbaa ttee)) 2200 2200 .. ĈĈ ii uu bbii ll eettoo kkooss ttooss ppoo 3300 rreeaa ll oo jj ,, kkaa jj oonn ii ppoovvaa ss

aa ĉĉeett ii ĝĝ ii nn ppeerr ll aa rreetteejj oo ddee EEAASSPP ((eeaa sspp .. oorrgg .. bbrr//bbuu tt ii kkoo)) ....