1'& * !&'& *+ * $$ ') + · pdf file2017-02-17 n-ro 090 la ĵurnalo...

8
2017-02-17 n-ro 090 La ĵurnalo estas kolekto de ĉiutagaj novaĵoj kolektitaj el aliaj amaskomunikiloj en Esperanto. La originaloj ĉiam estas menciitaj ĉe la fino de ĉiuj artikoloj kaj ni volas respekti la originalajn diskonigajn kondiĉojn. Se vi rimarkos ajnan kopirajtan misuzon aŭ volus sendi komentojn, sugestojn aŭ kritikojn, bonvole skribu al ni: [email protected] La numeroj de la ĵurnalo estas ĉe: lahodiauajurnalo.wordpress.com Rafael Lima - redaktoro.

Upload: votu

Post on 23-Feb-2018

223 views

Category:

Documents


3 download

TRANSCRIPT

Page 1: 1'& * !&'& *+ * $$ ') + · PDF file2017-02-17 n-ro 090 La ĵurnalo estas kolekto de ĉiutagaj novaĵoj kolektitaj el aliaj amaskomunikiloj en Esperanto. La originaloj ĉiam estas menciitaj

2017-02-17 n-ro 090

La ĵurnalo estas kolekto deĉiutagaj novaĵoj kolektitaj el aliajamaskomunikiloj en Esperanto.La originaloj ĉiam estas menciitajĉe la fino de ĉiuj artikoloj kaj nivolas respekti la originalajndiskonigajn kondiĉojn.Se vi rimarkos ajnan kopirajtanmisuzon aŭ volus sendikomentojn, sugestojn aŭkritikojn, bonvole skribu al ni:[email protected] numeroj de la ĵurnalo estas ĉe:lahodiauajurnalo.wordpress.com

Rafael Lima - redaktoro.

Reprintebla papero, kiu nebezonas inkoj n estas

ellaborata

Por malpligrandigi influon deperinka printado al naturo,esploristoj inventis novantipon de "papero" , sur kiuoni povas printi per lumo kajprintaĵoj povas estireprintitaj ĝis 80 foj oj n. Lateknologio aplikaskolorŝanĝan kemian substanconkun korpuskloj , kiu povasesti uzata kiel maldikatavolo sur diversaj obj ektojinkluzive kutiman paperon.

Esploristoj el la ŜandongaUniversitato [Shāndōng Dàxué] el Ĉinio, laUniversitato de Kaliforniokaj Nacia Laboratorio Loŭrens

Berkli [Lawrence Berkeleyˈ lɔrəns ˈ bɜrkli] antaŭ nelonge publikigis esploron,montrantan facile printeblankaj eĉ reprinteblan paperon.

La profesoro pri kemio el laUniversitato de KalifornioJadong JIN diras, ke "La plejgranda signifo de nia laboroestas disvolvo de nova klasode firma foto- renovigeblakolorŝanĝa sistemo porprodukti seninkan facileprinteblan reskribeblanpaperon, kiu havas aspektonde kutima papero kajpalposente estas tute sama,sed povas esti reprintata kaj

Page 2: 1'& * !&'& *+ * $$ ') + · PDF file2017-02-17 n-ro 090 La ĵurnalo estas kolekto de ĉiutagaj novaĵoj kolektitaj el aliaj amaskomunikiloj en Esperanto. La originaloj ĉiam estas menciitaj

2017-02-17 n-ro 090

2

purigata multfoj e sen bezonode aldona inko. Nia laboroespereble havos grandeganekonomian kaj naturprotektansignifon por moderna socio" .

Kial do ni simple ne uzureproduktitan paperon? Ebletion vi povas demandi.Okazas, ke kemiaj substancoj ,uzataj en paperproduktadoestas la plej signifamalpuriganto en industrio kajforĵetita papero formasproksimume 40 procentoj n dela enhavo de diversajrubej oj . Reproduktita paperorezultas post forpreno de lainko, kiun enhavas la uzitapapero. Kaze de la novateknologio tio ne plu estos

bezonata.

Aparte tia ĉi teknologiopovas esti utila, se laprintita informo estosbezonata nur por mallongatempo. Jadong JIN ankaŭklarigas, ke li kaj lia teamo"kredas, ke reprinteblapapero havas multaj npraktikaj n manieroj n deapliko, inkluzive portempankonservon kaj legadon deinformo, uzado en gazetoj ,magazinoj , afiŝoj , notblokoj "kaj tiel plu.

Kirill NOVIĈENKOInteralie

Staru por homaj rajtoj

Alta Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj por Homaj Rajtoj(OHCHR) petis 253 mil ionojn da dolaroj por financi laagadon pri protekti homajn rajtojn tutmonde. La mondobezonas pl ibonajn l iberecojn, fortikan respekton kajkompaton.

"En pluraj landoj, eĉ la juro estas atakata -fremdulmalamego kaj rasa aŭ rel igia diskriminacioaperas en ĉiutagaj alparoladoj", diris Zeid bin Ra'ad AL-HUSSEIN, alta komisiulo de OHCHR. " Pl i kaj pl i homojkomprenas ke ne eblas memkontentiĝi pri homaj rajtoj,ke malpl iigo de homaj rajtoj de al iaj popoloj, pl i aŭmalpl i frue, malpl iigos niajn propajn homajn rajtojn", l ialdonis.

La Komisiono agas en 60 lokoj tutmonde kaj celas

pl ifortigi protektojn de homaj rajtoj. Advokateco prihomaj rajtoj, konsilado pri leĝoj kaj konstitucioj, trejnadode regsitaroj kaj neregistaraj organizaĵoj, enketado primalrespektoj de homaj rajtoj kaj voĉigo de viktimoj, estasekzemploj de la agado de OHCHR.

Page 3: 1'& * !&'& *+ * $$ ') + · PDF file2017-02-17 n-ro 090 La ĵurnalo estas kolekto de ĉiutagaj novaĵoj kolektitaj el aliaj amaskomunikiloj en Esperanto. La originaloj ĉiam estas menciitaj

3

2017-02-17 n-ro 090

Page 4: 1'& * !&'& *+ * $$ ') + · PDF file2017-02-17 n-ro 090 La ĵurnalo estas kolekto de ĉiutagaj novaĵoj kolektitaj el aliaj amaskomunikiloj en Esperanto. La originaloj ĉiam estas menciitaj

2017-02-17 n-ro 090

4

Mezorienta krizo bezonas serĉipolitikan solvon

Abdel Fattah AL-SISI merkrede renkontiĝiskun vizitanta ĝenerala sekretario de laUnuiĝintaj Nacioj António GUTERRES. I lid iskutis pri regionaj tiklaj demandoj.GUTERRES diris, ke la mezorienta krizobezonas serĉendan politikan solvon.

GUTERRES diris poste en gazetarakonferenco, ke repacigo estas la solaelirejo por solvi la Palestinan-Israelandemandon, kaj ne estas alia plano kromla du-ŝtata solvo, kaj la internaciakomunumo devas plenforte defendi tiun.

GUTERRES diris ankaŭ, ke oni devas serĉipolitikan vojon por solvi la krizonalfrontatan de Mezoriento. Li emfazis ladecidemon de la UN antaŭenigi la pacanintertraktadon inter ĉiuj partioj de Sirio enĜenevo kaj nacian repacigon de Irako.

Li alvokis ĉiujn landojn en Mezorientofortigi kunlaboron kaj krei kondiĉojn porke Jemeno kaj Libio venku siajn krizojn.

Yu RONGKANGĈina Radio Internacia

Page 5: 1'& * !&'& *+ * $$ ') + · PDF file2017-02-17 n-ro 090 La ĵurnalo estas kolekto de ĉiutagaj novaĵoj kolektitaj el aliaj amaskomunikiloj en Esperanto. La originaloj ĉiam estas menciitaj

5

2017-02-17 n-ro 090

Dormapneo

Unu kaj duona milionoj da polojsuferas dormapneon, danĝerandormoperturbon, sed en plimultone scias pri tio, ĉefe pro limigitaebleco diagnozi la malsanon.Ekzameno konfirmantadormapneon (polisomnografio, enkies daŭro oni faras EEG, EMG,EOG­ekzamenojn) estas malfacilealirebla, multekosta, postulantanecesan aparataron kajprizorgadon de paciento. EnPollando subiĝis al. ĝi ĉ. 14 milpersonoj.

Laŭ doktoro Zbigniew GACIONG,plibonigon en la alireblo aldiagnozado de dormapneo eblusakiri aplikante pli simplan kaj pli olduoble malpli kostan metodon,kiun de kelka tempo eblas okazigien hejmaj kondiĉoj. Ebligas tionaranĝaĵo prilaborita de polajinĝenieroj kaj sciencistoj elInfoscan Akcia Kompanio. Temaspri la unua ĉi­speca aranĝaĵo enEuropo.

Kvankam pri dormapneo oniparolas kutime en la kunteksto deronkado, tamen ne ĉiu ronkulosuferas dormapneon. Dormapneoestas tre serioza sanperturbo, kiukarakteriziĝas per ofta spirhaltodum la dormo, kion favoras troa

pezo kaj obezeco. Ĝi aperas rezultede la labileco de gorĝomuskoloj kajaerblokado de pulmoj pro fleksiĝode ilia mola parto. Dirante rekte,homoj suferantaj dorapneonsufokiĝas dum dormo, kaj postvekiĝo sentas kapdolorojn, estasdormemaj kaj lacaj, ili estas plisubiĝemaj al deprimo kajagordoperturboj, pli ofte suferasimpotentecon.

Nekuracita dormapneo kreskigasriskon de pluraj seriozaj malsanoj.Sed por proponi al pacientoj efikanterapion de dormapneo unuenecesas ĝin diagnozi kaj helpa ĉi­rilate povas esti la menciitainventaĵo de polaj sciencistoj kajinĝenieroj. La kosto de diagnozokun ĝia apliko estas duoble malplialta ol kaze de klasikapolisomnografio.

Pola Retradio

Page 6: 1'& * !&'& *+ * $$ ') + · PDF file2017-02-17 n-ro 090 La ĵurnalo estas kolekto de ĉiutagaj novaĵoj kolektitaj el aliaj amaskomunikiloj en Esperanto. La originaloj ĉiam estas menciitaj

2017-02-17 n-ro 090

6

Roboto ekuzata en la kampo deflegado

Laŭ raporto de la novaĵ-agentejo Jiji,maljunulejo en la urbo Natori, Miyagi-gubernio, Japanio, enkondukis roboton"Telenoid", kiu povas komunikiĝi kunhomoj. Per la enkonduko de la roboto onicelas preventi Alzheimer-malsanon aŭmalpezigi ĝian simptomon. Al la robotomankas vizaĝ-esprimoj, sed ĝuste pro tio onipovas projekcii al la roboto aspekton dehomo kiun oni imagas, tiel ke ĝi fariĝas pliakceptebla por la grandaĝuloj, kiuj ne emaskomunikiĝi kun aliaj.

En la roboto estas instalitaj videokameraokaj laŭtparolilo, kaj ĝi povas esti manipulatade malproksime kaj komunikiĝi kun homoj.Ĝiaj figuro kaj korpopezo estas similaj al tiujde bebo kaj la kvar membroj estassimpligitaj.

La roboton evoluigis Hiroshi ISHIGURO,profesoro de la Universitato de Osaka. Li

diras, ke konversacioj kun la roboto povashelpi preventi Alzheimer-malsanon aŭmalpezigi ĝian simptomon. Estas la unuafojo en la mondo, ke roboto estas uzata en lakampo de flegado krom por pure esplorajceloj.

Kang CAIQI

El Popola Ĉinio

Friedrich Maximil ian KLINGER

Friedrich Maximil ian KLINGER (naskiĝinta la 1 7-an de februaro 1 752 en

Frankfurt am Main, mortinta la 9-an de marto 1 831 en Tartu) estis germana

verkisto. Krom Jakob Michael Reinhold LENZ l i estis unu el la plej radikalaj kaj

kreivaj dramatistoj de la epoko de Sturm und Drang [ , eo:

ŝtormo kaj Impetego] : al ĝi cetere donis la nomon unu l ia dramo de 1 776.

Vikipedio

Page 7: 1'& * !&'& *+ * $$ ') + · PDF file2017-02-17 n-ro 090 La ĵurnalo estas kolekto de ĉiutagaj novaĵoj kolektitaj el aliaj amaskomunikiloj en Esperanto. La originaloj ĉiam estas menciitaj

7

2017-02-17 n-ro 090

Fraŭla patrino desegnas barbonsurvizaĝe pro patra evento

Reta raporto, fare de fraŭla patrino, estasalportanta iom da kortuŝo. Laŭ la afiŝo de lausonanino Whitney KITTRELL, ŝi rimarkis, ke ŝiafi lo malfel iĉis, kiam li alportis al ŝi skribaĵon, kiusciigis pri okazonta evento ĉe infanĝardeno,nome “Patroj kaj kringoj”.

“Mi sidiĝis antaŭ li demandante ĉu li volus peti alsia avo akompani l in tie. Li nur ridetis, kaj l i diristion: "Ne, mi volas, ke vi akompanu min, vi estasmia patro kaj patrino". Do, ĉi-matene mi surhavismian plej bonan patran vestaĵon, mi pentriskelkajn harojn sur mia vizaĝo, kaj mi venis al tiumatenmanĝo kune kun mia dolĉa fi leto”, tionskribis Whitney, kiu loĝas en la subŝtato Utaho.

Laŭ ŝia afiŝo, ŝi iĝis fraŭla patrino antaŭ tri jaroj,kaj tiam ŝi promesis al si mem, ke ŝi ĉiam strebuspor ebligi al siaj gefi loj ordinaran vivon, same altiaj de aliaj infanoj, eĉ se penige al ŝi.

“Kiam mi estis eliranta, l ikuris ĉe mi kaj vigle brakumismin dirante ‘dankon, patrino,mi amas vin’. Tuj post l i kisismin survange, kaj forkuris. Miesperas, ke li rememorostiun tagon, ĉar mi neniamforgesos ĝin”.

Adaptite el

Mori OGAI

Mori OGAI ( ) (plumnomo de Mori RINTARO) naskiĝis la 1 7-ande februaro 1 862 en Tsuwano (aŭ Cuvano, en Ŝimane (gubernio) kajmortis la 9-an de jul io 1 922 en Tokio. Li laboris kiel kuracisto kaj estisfama japana verkisto. Li verkis multajn novelojn, inter al ie prenantetemon el la historio de Japanio. Li ankaŭ tradukis el la germanajapanen, kaj el GOETHE estas konsiderata kiel majstra traduko.

En esperanto aperis: ,, kaj .

Vikipedio

Page 8: 1'& * !&'& *+ * $$ ') + · PDF file2017-02-17 n-ro 090 La ĵurnalo estas kolekto de ĉiutagaj novaĵoj kolektitaj el aliaj amaskomunikiloj en Esperanto. La originaloj ĉiam estas menciitaj

2017-02-17 n-ro 090

8

Legu librojn, vivu pli longe

Antaŭ nelonga tempo (14/07) mi verkiskontribuaĵon por la Esperanta RetRadio, kiufiniĝas per la jena frazo: “ La homarokonsistas el du homtipoj: tiuj, kiuj legas, kajtiuj, kiuj ne legas.” Ĉi tiu penso sonas ja iomblaga, sed ne tute malvera. Hodiaŭ mirevenas al tiu temo, ĉar mi ĉiam supozas, kelibroj kaj legado estas afero kara alEsperantistoj, ĝenerale. Kaj certe niaj heroajEsperantaj libroeldonistoj, konstantebatalantaj kontraŭ tro modesta vendado,ŝatos la insiston. Vidu, kial.

Ekzistas institucio en Usono – “Esploroj prisano kaj emeritiĝo” – kiu okupiĝas pri lasanstato de homoj post la 50-jara aĝo. Kielparto de tiu esplorvojo, sciencistoj el laUniversitato de Yale publikigis antaŭ nelongekuriozan studaĵon.

Dum dek du jaroj oni sekvis pli ol 3000homojn post ilia 50-a aĝojaro, por trovieventualajn influojn de la kutimo legi librojnsur la sanstaton. Nome, oni entute havis trigrupojn:

1. homoj, kiuj tute ne kutimis legi librojn;2. homoj, kiuj legis po 30 minutoj ĉiutage;3. homoj, kiujn oni konsideras “grandajlegantoj”, kiuj legas po 3 horoj ĉiutage.

Je la fino de la studo, oni trovis statistikandatumon montrantan, ke pli da homoj en ladua grupo (30-minutoj-legantoj) atingis laaĝon de 62 jaroj (17 procentojn pli multe),kompare kun la unua grupo. Krome, ke eĉpli multaj homoj en la tria grupo (“grandaj

legantoj”) atingis la 62-an aĝojaron (23procentojn pli multe), kompare kun la unuagrupo. Alivorte, tiu esploro montris, keregula legado de libroj pligrandigas la ŝanconvivi pli longe.

Kompreneble, la aŭtoroj de la studaĵoklopodis neŭtraligi en siaj kalkuloj faktorojn,kiuj povus tendencigi la rezultojn: seksajfaktoroj, socia klaso, psikaj problemoj,eduknivelo, geedzeco, malsanoj.

Restas indiko nepre konfirmenda per pliajstudoj – kiel ĉiam, nome de scienca rigoro.Tamen, sufiĉe fidinda indiko, ke legado delibroj tre probable influas la sanon dematuraj homoj. Kaj plej kurioze: tiufenomeno validas nur por legado de libroj!Legado de ĵurnaloj kaj revuoj, eĉ se intensakaj ofta, ne montris la saman rezulton.

Ĉu libroj estas iom magiaj objektoj?

Ĉu ne vere, ke niaj Esperantaj libroeldonistojaplaŭdos ĉi tiun sciencan esploron?

Paŭlo Sergio VIANA

Esperanta Retradio