juna amiko

8
Malfacilaĵoj kaj ebloj por enmerkatigi por- junularan kaj por- komencantan revuon kaj teni ĝin aktuala kaj alloga por nuntempaj junuloj Juna amiko ILEI, Stefan MacGill, Majo 2008

Upload: teigra

Post on 13-Jan-2016

115 views

Category:

Documents


0 download

DESCRIPTION

Juna amiko. Malfacila ĵ oj kaj ebloj por enmerkatigi por-junularan kaj por-komencantan revuon kaj teni ĝ in aktuala kaj alloga por nuntempaj junuloj. ILEI, Stefan MacGill, Majo 2008. Juna amiko. Bazaj faktoj. Fondita en 1973 en Hungario: eldoninto HEA; kunlabore kun ILEI - PowerPoint PPT Presentation

TRANSCRIPT

Page 1: Juna amiko

Malfacilaĵoj kaj ebloj por enmerkatigi por-junularan kaj por-komencantan revuon kaj teni ĝin aktuala kaj alloga por

nuntempaj junuloj

Juna amiko

ILEI, Stefan MacGill, Majo 2008

Page 2: Juna amiko

• Fondita en 1973 en Hungario: eldoninto HEA; kunlabore kun ILEI

• Aperado: Tri- au kvar-foje jare.• Amplekso: 24 ĝis 52-paĝoj.• Redaktoroj: Nur tri:

– Geza Kurucz (1973-1981 kaj 1996-2008)– Oldřich Knichal (1981-1986)– Stefan MacGill (1986-96 kaj 2002-2008)

• Kunlaborantoj: Reto el dudeko da landoj en ĉiuj kontinentoj• Lingvaĵo:

– Akademiana reviziado (nun Baldur Ragnarsson)– Baza vort-provizo de 1500 radikoj plus afiksoj; kromaj vortoj

klarigitaj

Junaamiko Bazaj faktoj

2

Page 3: Juna amiko

Junaamiko

Fruaj kovriloj

3

Page 4: Juna amiko

• 1987-88 Transformo de socialisma legantaro al internacia• 1992: Transiro de HEA al ILEI kiel eldonanto• 1994: Aperado de temaj numeroj• 1995: Ofteco kreskigita: de 3 ĝis 4-foje jare• 1996: Tuta numero dediĉita al ‘Energio’• 1997: 25-jara antologia numero (duobla amplekso) • 1999: Enkonduko de plenkoloraj kovriloj• 2002: Centa numero• 2003: Fondo de hejmpaĝaro en <lernu.net>• 2005: Rubrikoj LUME kaj LUDE por etuloj• 2006: Rubriko Kvino-Kvizo • 2008: Rubriko Vikio-kvizo (bazita sur la E-Vikipedio)

Junaamiko Mejloŝtonoj

4

Page 5: Juna amiko

• Denaskaj esperantistoj de ĉiuj aĝoj (bona lingva nivelo)

• Infanoj (4-8-jaraj) kun esperantistaj gepatroj, geavoj aŭ gvidantoj

• Lernejanoj en esperantaj klasoj kaj libervolaj grupoj (modesta nivelo)

• Junuloj kaj komencantoj en E-kluboj kaj ekzemple ene de TEJO

• Komencantoj de ajna aĝo serĉantaj facilan lego-materialon• Instruistoj – al kiuj ni ofertas pretan instru-materialon• Bibliotekoj, E-kluboj, kolektantoj, subtenantoj

Junaamiko Celgrupoj

5

Ni konstatas la neceson celi ‘vastan tendon’ – prezentante ion el ĉiu numero por ĉiu celata sub-kategorio. Tio necesas por teni la legantaron je finance eltenebla nivelo. Klopodoj pretigi revuojn por pli limigitaj celgrupoj iom post iom forfalis.

Page 6: Juna amiko

• Komenca politiko: Numeritaj klarigoj, apostrofoj kaj strektetoj.

• Nuna politiko (ekde 1986): • Forfaligo de numeroj (lego-bremsaj), apostrofoj (ne-Esperanta).• Limigo en la uzo de divido-strekoj: nur en kazoj kie miskompreno

eblus: teboligilo… Do, pli ol en kutimaj gazetaraj tekstoj.• Vortlistoj plue klarigas nebazajn radikojn, sed kun alfabeta listigo

aŭ en la sinsekvo de la rakonto. Kiam eble, la klarigoj restas ene de la 1500-radika limo. La vortlisto troveblas en la reto.

Junaamiko Lingvaj helpiloj

6

En la teksto, rimark’indaj uzoj de sufiksoj portis apostrofojn, dum esoteraj1

vortoj ekster la baza vort-provizo2 estis numeritaj kaj glositaj3 kaj kun-metitaj vortoj estis rigore dis-metitaj per divido-strek’etoj.

Page 7: Juna amiko

Junaamiko Kovriloj tra la jaroj 2008/1

7

19901996

2005

2002

Page 8: Juna amiko

• Traktu temojn allogaj por la cel-grupoj (koni junularon!)• Prezentu retejojn kiuj suplementas la revuan oferton• Komencaj paĝoj:

– popularaj temoj, konvenaj por ĉiuj celgrupoj.– celu ne nur la nunajn legantojn, sed la varbendan legantaro– aktivigaj eroj – aktoreblaj skeĉoj, ekzercoj kun kaŝfrazoj ks.

• Mezaj paĝoj:– Specialaj rubrikoj por etuloj kaj veraj komencantoj

• Finaj paĝoj: – koncentriĝu je la primovadaj artikoloj– prezentu materialon por la ne-junaj kaj pli lingve kapablaj

legantoj

Junaamiko Enhavaj Perspektivoj

8

Motivigo: Legantoj kiuj ĝuas movadajn artikolojn zorge trarigardos la tutan revuon kaj trovos tiujn erojn. Novuloj estas malpli persistaj.